Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-decembro-25 18:04:03

Mi elektas "jdo", ĉar tiu estas baza elemento de Esperanto.

kristnasko aŭ pasko?

dobri (Montri la profilon) 2012-decembro-25 19:01:37

ratkaptisto:Mi elektas "jdo", ĉar tiu estas baza elemento de Esperanto.

kristnasko aŭ pasko?
Tamen mi ne scias, kion vi fakte elektis? Jodo estas elemento, sed jido estas lingvo. Ĉu Esperanto baziĝas ankaŭ sur ĉi tiu lingvo?

Kristnasko estas pli signifa festo.

Ebla aŭ obla?

Paulinho (Montri la profilon) 2012-decembro-25 20:16:30

Dobri skribis:
Kristnasko estas pli signifa festo (ol la pasko)
Mi kredas ke ili egalas. Tamen la pasko estas pli profunda en kristana vidpunkto.

Baldaŭ estos la 31a decembro. Nokte: dormi aŭ festi?

dobri (Montri la profilon) 2012-decembro-25 20:49:25

Festi vi povas ĉiutage. Mi preferas festi nur vespere kaj nokte dormi.

Boro aŭ borilo?

Espi (Montri la profilon) 2012-decembro-25 23:50:43

Mi ne estas ĥemiisto, kiu uzus boron, sed la borilon oni bezonas de tempo al tempo.

ŝaho aŭ emiro?

lukpo (Montri la profilon) 2012-decembro-26 00:32:08

Espi:Mi ne estas ĥemiisto, kiu uzus boron, sed la borilon oni bezonas de tempo al tempo.

ŝaho aŭ emiro?
ŝaho!

Volapuko aŭ Interlingwa?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-decembro-26 12:11:18

Mi elektus "volapuko", ĉar mi konas tiun lingvon.

omamfadenoj aŭ kandeloj?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-decembro-26 12:12:06

Mi deziras al ĉiuj:

vincas (Montri la profilon) 2012-decembro-26 13:01:28

Mi elektus kandelojn, ĉar lumo de kandeloj estas tre romantika. Kaj kion signifas la alia vorto?

ĵus aŭ tuj

Espi (Montri la profilon) 2012-decembro-26 16:15:24

Kelkfoje "tuj" povas savi ion, ekz. la vivon.

silvestro aŭ novjaro?

Reen al la supro