Aller au contenu

Verrouillé
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 novembre 2008

Messages : 6311

Langue: Esperanto

ratkaptisto (Voir le profil) 25 décembre 2012 18:04:03

Mi elektas "jdo", ĉar tiu estas baza elemento de Esperanto.

kristnasko aŭ pasko?

dobri (Voir le profil) 25 décembre 2012 19:01:37

ratkaptisto:Mi elektas "jdo", ĉar tiu estas baza elemento de Esperanto.

kristnasko aŭ pasko?
Tamen mi ne scias, kion vi fakte elektis? Jodo estas elemento, sed jido estas lingvo. Ĉu Esperanto baziĝas ankaŭ sur ĉi tiu lingvo?

Kristnasko estas pli signifa festo.

Ebla aŭ obla?

Paulinho (Voir le profil) 25 décembre 2012 20:16:30

Dobri skribis:
Kristnasko estas pli signifa festo (ol la pasko)
Mi kredas ke ili egalas. Tamen la pasko estas pli profunda en kristana vidpunkto.

Baldaŭ estos la 31a decembro. Nokte: dormi aŭ festi?

dobri (Voir le profil) 25 décembre 2012 20:49:25

Festi vi povas ĉiutage. Mi preferas festi nur vespere kaj nokte dormi.

Boro aŭ borilo?

Espi (Voir le profil) 25 décembre 2012 23:50:43

Mi ne estas ĥemiisto, kiu uzus boron, sed la borilon oni bezonas de tempo al tempo.

ŝaho aŭ emiro?

lukpo (Voir le profil) 26 décembre 2012 00:32:08

Espi:Mi ne estas ĥemiisto, kiu uzus boron, sed la borilon oni bezonas de tempo al tempo.

ŝaho aŭ emiro?
ŝaho!

Volapuko aŭ Interlingwa?

ratkaptisto (Voir le profil) 26 décembre 2012 12:11:18

Mi elektus "volapuko", ĉar mi konas tiun lingvon.

omamfadenoj aŭ kandeloj?

ratkaptisto (Voir le profil) 26 décembre 2012 12:12:06

Mi deziras al ĉiuj:

vincas (Voir le profil) 26 décembre 2012 13:01:28

Mi elektus kandelojn, ĉar lumo de kandeloj estas tre romantika. Kaj kion signifas la alia vorto?

ĵus aŭ tuj

Espi (Voir le profil) 26 décembre 2012 16:15:24

Kelkfoje "tuj" povas savi ion, ekz. la vivon.

silvestro aŭ novjaro?

Retour au début