Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

by Kokcineleto, November 22, 2008

Messages: 6311

Language: Esperanto

ratkaptisto (User's profile) February 21, 2013, 2:53:04 PM

Mi elektas kafkruĉon, ĉar mi pli ofte trinkas kafon ol teon.

tipo aŭ lipo?

dobri (User's profile) February 21, 2013, 5:46:48 PM

Lipojn mi bezonas pli ol tipojn.

Gado aŭ gago?

ratkaptisto (User's profile) February 21, 2013, 7:50:12 PM

Mi estas gaja homo, tial mi elektas la vorton "gago".

limo aŭ lido?

dobri (User's profile) February 21, 2013, 8:23:43 PM

Limo, ĉar fiksi limojn en tereno estas mia laboro.

Lopo aŭ lupo?

ratkaptisto (User's profile) February 21, 2013, 8:49:26 PM

Mi elektas "lupo", ĉar tiu estas la nomo de malgranda germana aŭto.

pasato aŭ pasao?

dobri (User's profile) February 21, 2013, 9:25:20 PM

ratkaptisto:Mi elektas "lupo", ĉar tiu estas la nomo de malgranda germana aŭto.

pasato aŭ pasao?
Kiam mi iras, tiam mi estas pasanto, do pasato devas esti iu, laŭ kiu la aliaj pasas. Tamen la duan vorton mi trovis nenie. Ĉu vi povas klarigi ĝin?
Ankoraŭ mi nek rimarkis germanan aŭton kun nomo "lupo" nek "Wolf". Kiu aŭtofabriko ĝin produktas?

ratkaptisto (User's profile) February 21, 2013, 10:31:20 PM

Pasato estas vento kaj ankaŭ nomo de aŭto. "Lupo" ankaŭ estas nome de aŭto. Ambaŭ de VW = Volkswagen.

dobri (User's profile) February 22, 2013, 2:50:57 PM

Dankon! Jes, mi poste trovis en ĉeĥa-Esperanta vortaro la vorton "pasato" kun similaj vortoj "trado" kaj "alizeo". Tamen en PIV troveblas nur trado kaj alizeo!
Volkswagen Passat mi jam vidis, sed "Volkswagen Lupo" ne. Kaj kion signifas pasao?

ratkaptisto (User's profile) February 22, 2013, 4:26:18 PM

dobri:Dankon! Jes, mi poste trovis en ĉeĥa-Esperanta vortaro la vorton "pasato" kun similaj vortoj "trado" kaj "alizeo". Tamen en PIV troveblas nur trado kaj alizeo!
Volkswagen Passat mi jam vidis, sed "Volkswagen Lupo" ne. Kaj kion signifas pasao?
"pasao" estas substantivo de la verbo (agado) "pasi". Mi sendos al vi reklamon de "LUPO".

dobri (User's profile) February 24, 2013, 5:11:13 PM

ratkaptisto:
dobri:Dankon! Jes, mi poste trovis en ĉeĥa-Esperanta vortaro la vorton "pasato" kun similaj vortoj "trado" kaj "alizeo". Tamen en PIV troveblas nur trado kaj alizeo!
Volkswagen Passat mi jam vidis, sed "Volkswagen Lupo" ne. Kaj kion signifas pasao?
"pasao" estas substantivo de la verbo (agado) "pasi". Mi sendos al vi reklamon de "LUPO".
Laŭ mia vortaro la substantivo povas esti "pasado" aŭ "pasaĵo", tial mi preferas la venton "pasato".

Magnato aŭ magneto?

Back to the top