Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 2 21 14:53:04

Mi elektas kafkruĉon, ĉar mi pli ofte trinkas kafon ol teon.

tipo aŭ lipo?

dobri (Å vise profilen) 2013 2 21 17:46:48

Lipojn mi bezonas pli ol tipojn.

Gado aŭ gago?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 2 21 19:50:12

Mi estas gaja homo, tial mi elektas la vorton "gago".

limo aŭ lido?

dobri (Å vise profilen) 2013 2 21 20:23:43

Limo, ĉar fiksi limojn en tereno estas mia laboro.

Lopo aŭ lupo?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 2 21 20:49:26

Mi elektas "lupo", ĉar tiu estas la nomo de malgranda germana aŭto.

pasato aŭ pasao?

dobri (Å vise profilen) 2013 2 21 21:25:20

ratkaptisto:Mi elektas "lupo", ĉar tiu estas la nomo de malgranda germana aŭto.

pasato aŭ pasao?
Kiam mi iras, tiam mi estas pasanto, do pasato devas esti iu, laŭ kiu la aliaj pasas. Tamen la duan vorton mi trovis nenie. Ĉu vi povas klarigi ĝin?
Ankoraŭ mi nek rimarkis germanan aŭton kun nomo "lupo" nek "Wolf". Kiu aŭtofabriko ĝin produktas?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 2 21 22:31:20

Pasato estas vento kaj ankaŭ nomo de aŭto. "Lupo" ankaŭ estas nome de aŭto. Ambaŭ de VW = Volkswagen.

dobri (Å vise profilen) 2013 2 22 14:50:57

Dankon! Jes, mi poste trovis en ĉeĥa-Esperanta vortaro la vorton "pasato" kun similaj vortoj "trado" kaj "alizeo". Tamen en PIV troveblas nur trado kaj alizeo!
Volkswagen Passat mi jam vidis, sed "Volkswagen Lupo" ne. Kaj kion signifas pasao?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 2 22 16:26:18

dobri:Dankon! Jes, mi poste trovis en ĉeĥa-Esperanta vortaro la vorton "pasato" kun similaj vortoj "trado" kaj "alizeo". Tamen en PIV troveblas nur trado kaj alizeo!
Volkswagen Passat mi jam vidis, sed "Volkswagen Lupo" ne. Kaj kion signifas pasao?
"pasao" estas substantivo de la verbo (agado) "pasi". Mi sendos al vi reklamon de "LUPO".

dobri (Å vise profilen) 2013 2 24 17:11:13

ratkaptisto:
dobri:Dankon! Jes, mi poste trovis en ĉeĥa-Esperanta vortaro la vorton "pasato" kun similaj vortoj "trado" kaj "alizeo". Tamen en PIV troveblas nur trado kaj alizeo!
Volkswagen Passat mi jam vidis, sed "Volkswagen Lupo" ne. Kaj kion signifas pasao?
"pasao" estas substantivo de la verbo (agado) "pasi". Mi sendos al vi reklamon de "LUPO".
Laŭ mia vortaro la substantivo povas esti "pasado" aŭ "pasaĵo", tial mi preferas la venton "pasato".

Magnato aŭ magneto?

Tibake til toppen