Al contingut

Tancat
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 de novembre de 2008

Missatges: 6311

Llengua: Esperanto

ratkaptisto (Mostra el perfil) 16 de juliol de 2014 10.45.57

Mi elektas "ferio" ĉar tio estas la plej bonas tempi de la jaro.

jaro aŭ haro?

lorna (Mostra el perfil) 16 de juliol de 2014 13.39.23

Mi elektas haro ĉar nuntempe mi bezonas hartondon.

Tondo aŭ tono?

dobri (Mostra el perfil) 16 de juliol de 2014 14.19.42

Mi ne bezonas tondi la harojn, tial mi preferas belajn tonojn de iu kanto.

Kompari aŭ kompati?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 16 de juliol de 2014 18.44.34

Mi ĉiutage komparis multe kaj kompatis malmulte.

frago aŭ tago?

dobri (Mostra el perfil) 16 de juliol de 2014 19.21.40

Frago, ĉar ĝi bongustas. Tagojn mi havas 365 dum la jaro.

Kupolo aŭ kupulo?

lorna (Mostra el perfil) 16 de juliol de 2014 19.55.42

Mi devis serĉi la du vortojn en la vortaro.
Mi elektas 'kupolo' ĉar mi ŝatas tiajn plafonojn en domoj, sed mi ne povas imagi al mi kupulojn en biologio.

sario aŭ sarongo?

dobri (Mostra el perfil) 16 de juliol de 2014 20.22.59

Ankaŭ mi devis serĉi la vortojn en la vortaro. Mi ne komprenas, kia estas diferenco inter ili, tial mi elektas "sario".

Kapro aŭ karpo?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 17 de juliol de 2014 6.51.11

Mi volonte manĝas fishon, tial mi elektas karpon.

kolo aŭ volo?

lorna (Mostra el perfil) 17 de juliol de 2014 7.00.04

Sarongo estas vesto ĉefe (sed ne nur) por viroj. Sario estas vesto por virinoj.

Mi elektas kapro ĉar kaproj estas bonaj gazontondiloj! ridulo.gif

Per volo oni povas fari io ajn. Oni ne povas diri ke oni povas fari io ajn per kolo.

Gaso aŭ gasto?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 17 de juliol de 2014 7.56.27

Mia elekto estas gasto, esperanta gasto.

testo aŭ festo?

Tornar a dalt