Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

ratkaptisto (Å vise profilen) 2014 7 16 10:45:57

Mi elektas "ferio" ĉar tio estas la plej bonas tempi de la jaro.

jaro aŭ haro?

lorna (Å vise profilen) 2014 7 16 13:39:23

Mi elektas haro ĉar nuntempe mi bezonas hartondon.

Tondo aŭ tono?

dobri (Å vise profilen) 2014 7 16 14:19:42

Mi ne bezonas tondi la harojn, tial mi preferas belajn tonojn de iu kanto.

Kompari aŭ kompati?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2014 7 16 18:44:34

Mi ĉiutage komparis multe kaj kompatis malmulte.

frago aŭ tago?

dobri (Å vise profilen) 2014 7 16 19:21:40

Frago, ĉar ĝi bongustas. Tagojn mi havas 365 dum la jaro.

Kupolo aŭ kupulo?

lorna (Å vise profilen) 2014 7 16 19:55:42

Mi devis serĉi la du vortojn en la vortaro.
Mi elektas 'kupolo' ĉar mi ŝatas tiajn plafonojn en domoj, sed mi ne povas imagi al mi kupulojn en biologio.

sario aŭ sarongo?

dobri (Å vise profilen) 2014 7 16 20:22:59

Ankaŭ mi devis serĉi la vortojn en la vortaro. Mi ne komprenas, kia estas diferenco inter ili, tial mi elektas "sario".

Kapro aŭ karpo?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2014 7 17 06:51:11

Mi volonte manĝas fishon, tial mi elektas karpon.

kolo aŭ volo?

lorna (Å vise profilen) 2014 7 17 07:00:04

Sarongo estas vesto ĉefe (sed ne nur) por viroj. Sario estas vesto por virinoj.

Mi elektas kapro ĉar kaproj estas bonaj gazontondiloj! ridulo.gif

Per volo oni povas fari io ajn. Oni ne povas diri ke oni povas fari io ajn per kolo.

Gaso aŭ gasto?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2014 7 17 07:56:27

Mia elekto estas gasto, esperanta gasto.

testo aŭ festo?

Tibake til toppen