Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

Momomomomo (Montri la profilon) 2009-septembro-22 15:22:19

white knight:
kiel konfuzata, nu mi elektas sugestii-n, kial ne havi la saman literon dufoje?
Konsultinte la lernu!-vortaro Eo-English, mi komprenas vian konfuzion, ĉar oni tradukis ambaŭ vortoj per "to suggest", kiu estas falsa. "Sugesti" havas tute alian signifon ol "sugestii".
Oni devus korekti tiun.
Mi trovis vortaron kaj lernis, ke "sugestii" estas per hipnoto. Ŝajne mi elektis hipnoton. Daŭrigu la ludon, mi pensos plu, ke mi estas kuniklo.

horsto (Montri la profilon) 2009-septembro-23 10:14:27

dobri:Tramo aŭ trampo?
La vorton Trampo mi ne ŝatas. Al mi pli plaĉas vagabondo aŭ vagisto aŭ vagulo.

Kuniklo aŭ knabino?

dobri (Montri la profilon) 2009-septembro-23 14:02:15

En mia lando oni ofte nomas belajn knabinojn - leporo, kio estas preskaŭ la sama kiel kuniklo. Tamen mi preferus knabinon.
Parenteze laŭ mia vortaro "trampo" ne estas nur vagabondo. Ĝi povas esti eĉ kargoŝipo.

Kulio aŭ kuliso?

Rogir (Montri la profilon) 2009-septembro-23 23:17:29

Kulise okazas ĉiuj interesaj aferoj!

Respondi aŭ demandi?

horsto (Montri la profilon) 2009-septembro-26 12:09:34

white knight:
Ĉar ĝis hodiaŭ neniu respondis, mi prenas "demandi". rido.gif
elekti aŭ ne elekti ?
Sed vi ja unue respondis antaŭ ol vi demandis, ĉu ne?
white knight:
elekti aŭ ne elekti ?
Evidente mi elektis "elekti". Alie ne eblas daŭrigi.
.
Ĉu komenci ŝakludon malfermita (e2-e4) aŭ fermita (alia movo)?

dobri (Montri la profilon) 2009-septembro-27 20:09:42

Mi preferus malfermitan komencon.

Senco aŭ senso?

FourSpeed (Montri la profilon) 2009-septembro-30 23:22:05

Senso.

Per sensoj ni lernas sencojn...

Glitpilko aŭ fubalo?

Rogir (Montri la profilon) 2009-septembro-30 23:28:56

Fubalo ne estas esperanta vorto, ĉu vi celis futbalo? Se jes, mi elektas futbalon ĉar ĝi estas ĝoja por spekti kaj la rezultoj ofte surprizas! (Kompreneble, mi celas anglan futbalon, ne la aĉan usonan.)

Piedo aŭ genuo?

FourSpeed (Montri la profilon) 2009-oktobro-01 08:09:57

Jes. fu-T-balo... Mia tajpinta eraro... Pardonu.

Piedo - mi ŝatas promeni...

FourSpeed (Montri la profilon) 2009-oktobro-01 15:33:20

aeroplano aŭ trajno?

Reen al la supro