前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

Momomomomo (顯示個人資料) 2009年9月22日下午3:22:19

white knight:
kiel konfuzata, nu mi elektas sugestii-n, kial ne havi la saman literon dufoje?
Konsultinte la lernu!-vortaro Eo-English, mi komprenas vian konfuzion, ĉar oni tradukis ambaŭ vortoj per "to suggest", kiu estas falsa. "Sugesti" havas tute alian signifon ol "sugestii".
Oni devus korekti tiun.
Mi trovis vortaron kaj lernis, ke "sugestii" estas per hipnoto. Ŝajne mi elektis hipnoton. Daŭrigu la ludon, mi pensos plu, ke mi estas kuniklo.

horsto (顯示個人資料) 2009年9月23日上午10:14:27

dobri:Tramo aŭ trampo?
La vorton Trampo mi ne ŝatas. Al mi pli plaĉas vagabondo aŭ vagisto aŭ vagulo.

Kuniklo aŭ knabino?

dobri (顯示個人資料) 2009年9月23日下午2:02:15

En mia lando oni ofte nomas belajn knabinojn - leporo, kio estas preskaŭ la sama kiel kuniklo. Tamen mi preferus knabinon.
Parenteze laŭ mia vortaro "trampo" ne estas nur vagabondo. Ĝi povas esti eĉ kargoŝipo.

Kulio aŭ kuliso?

Rogir (顯示個人資料) 2009年9月23日下午11:17:29

Kulise okazas ĉiuj interesaj aferoj!

Respondi aŭ demandi?

horsto (顯示個人資料) 2009年9月26日下午12:09:34

white knight:
Ĉar ĝis hodiaŭ neniu respondis, mi prenas "demandi". rido.gif
elekti aŭ ne elekti ?
Sed vi ja unue respondis antaŭ ol vi demandis, ĉu ne?
white knight:
elekti aŭ ne elekti ?
Evidente mi elektis "elekti". Alie ne eblas daŭrigi.
.
Ĉu komenci ŝakludon malfermita (e2-e4) aŭ fermita (alia movo)?

dobri (顯示個人資料) 2009年9月27日下午8:09:42

Mi preferus malfermitan komencon.

Senco aŭ senso?

FourSpeed (顯示個人資料) 2009年9月30日下午11:22:05

Senso.

Per sensoj ni lernas sencojn...

Glitpilko aŭ fubalo?

Rogir (顯示個人資料) 2009年9月30日下午11:28:56

Fubalo ne estas esperanta vorto, ĉu vi celis futbalo? Se jes, mi elektas futbalon ĉar ĝi estas ĝoja por spekti kaj la rezultoj ofte surprizas! (Kompreneble, mi celas anglan futbalon, ne la aĉan usonan.)

Piedo aŭ genuo?

FourSpeed (顯示個人資料) 2009年10月1日上午8:09:57

Jes. fu-T-balo... Mia tajpinta eraro... Pardonu.

Piedo - mi ŝatas promeni...

FourSpeed (顯示個人資料) 2009年10月1日下午3:33:20

aeroplano aŭ trajno?

回到上端