ورود به محتوا

بستن

Ukrainio 2022: civitana enketo cel vero

از amigueo, 31 مارس 2022

پست‌ها: 343

زبان: Esperanto

amigueo (نمایش مشخصات) 20 ژوئیهٔ 2022،‏ 21:09:15

Aldone: Hispana ĵurnalisto Rafael Poch de Feliu (mi selektis videon de nur 4 minutoj)
Hi publikigis kelkajn librojn pri Rusio.
https://www.bing.com/videos/search?q=rafael+poch+d...
Por hi, ideo ŝlosila por kompreni konflikton estas:
La Malvarma Milito misfermiĝis. Malvenkinta potenco ricevis humiligon kaj izolon, tiu maniero trakti malvenkinton jam malbone rezultis pri Germanio post Unua Mondmilito, kaj do post Dua Mondmilito Germanio ricivis tre ĝentilan trakton, eĉ pardonon de ekonomian ŝuldon.
Tiu Malvarma Milito estas bona por Usono, kiu apartigas Rusion el Eŭropo, sed malbona por Eŭropo, kiu mistraktas najbaron potencan kiu povas esti danĝera malamiko. Rajto de ĉiu lando decidi siajn militajn aliancojn kolizias kun rajto (real politik) de potenco ne toleri minacon tre proksiman (doktrino Monroe kiun Usono aplikadas en Latinameriko dum 200 jaroj, sen sankcioj de UN aŭ EU). La aktuala konflikto komenciĝis depost la Falo de la Berlinmuro, kiam NATO ne plenumis sian parolon kaj komencis etendiĝi al oriento.
NATO fortiĝas per ĉi konflikto kiun ĝi (kun)kaŭzis. NATO ĉirkaŭas Rusion, ni vidu rezulton. Kaj NATO ĉirkaŭas Ĉinion. Ni vidos rezulton.
NATO pretigas novajn surprizojn en Arktiko.
Ĉu NATO estas jam en UKrainio, kvankam oficiale Ukrainio ne apartenas al NATO? Estas militbazo Usona en Ukrainio de 200 km2, ĝi estis por trejni ukrainiajn militistojn.
Rusio estas ne altira reĝimo. Aŭtokratio. Imagu ke estas puĉo kaj en kriza momento aperas alia ĉefo. Ĉu vi pensas ke ri estos pli Ukrainiama?
Por Rusio, Ukrainio estas parto de Rusio. Tamen, la plejparto (kiuj procentoj?) de rusofonaj en Ukrainio, malgraŭ la khaosa korupto Ukrainia kaj la malaltkvalita demokratio, preferas resti Ukrainie. Kaj malgraŭ la malpermeso de ĉiujn amaskomunikilojn en rusa lingvo (ne nur tiuj rusiamaj), kaj minaco iĝi subukrainoj? Ĉu ili same fidelas al sia Ukrainieco?
La nuna milito en Ukrainio estas naskiĝa sanga ceremonio por la nacio ukrainia, ŝanco por ke ĉiuj kunhelpu, kunluktu. Antaŭe, Ukrainio estis donaco de Ŝovetio mortanta, nun Ukrainio povas iĝi forta nacio per enorma kolektiva peno samdirekta.

amigueo (نمایش مشخصات) 20 ژوئیهٔ 2022،‏ 21:12:40

Ĉu iu povas paroli pri rilatoj inter Ukrainio kaj Pollando? Parto okcidenta de Ukrainio estis pola. Ankaŭ estas parto kiu estis Rumania.
Pollando ricevas milionojn de rifuĝintoj ukrainiaj, tamen Ukrainio estas historia malamiko. Tiu kontraŭdiro, kiel funkcias?

amigueo (نمایش مشخصات) 12 اوت 2022،‏ 20:08:50

Mi ŝatis ke jena artikolo prezentas aferon naive, kiel malofte en "Okcidento" (kiu ne estas la plejmulto de la mondo).
Mia vidpunkto estas ke la amaskomunikila muziko estas rezulto de altnivelaj decidoj kiuj ne rilatas al demokratiaj diskutoj kaj decidoj.
Tiu tezo validas por Rusio, kaj por Eŭropunio, kaj por Usono.
Ĉiam amaskomunikiloj rolas kiel vaselino por ke la homamasoj ne ribeliĝu.
Imagu ke la Eŭropuniaj amaskomunikiloj dirus kiel la jena artikolo, kaj tamen, Eŭropunio farus harmonie kun Usono.
Kompreneble, por Eŭropunio, NATO ne estas minaco, nek kaŭzis grandajn suferojn en la mondo.

https://www.fairobserver.com/politics/negotiate-wi... vidpunkto laŭ kiu la aktuala konflikto milita (2022) estas eskalado de konflikto inter NATO (gvidita de Usono) kaj Rusio. NATO malplenumis sian promeson ne avanci al oriento post Germana Unuiĝo. Rusio ree kaj ree protestis diplomate, kaj Usono/NATO preteratentis tiun proteston. Lastfoje ke Rusio proponis solvon diplomatan estis decembro 2021, sed la respondo de Usono estis ankoraŭ pretera.
Nuna solvo? Aranĝi armilan neŭtralecon de Ukrainio kaj, eble ankaŭ la tri baltaj respublikoj, por solvi situacion daŭrigeble. Pli profunde, disigi NATO, kiu multan suferon kreis en la mondo.

amigueo (نمایش مشخصات) 12 اوت 2022،‏ 20:47:12

Samreteje mi trovis alian vidpunkton, pli simpatia al aroganta Okcidento, laŭ kiu tiu invado estas granda eraro por Rusio, kiu izoliĝas [el Okcidento], kaj tio laŭ la verkisto estas terure, ĉar izoliĝi el Okcidento estas grava malsano de korpo kaj animo, kiu malfacie resanigeblas. Ĉu laŭ la verkisto, Okcidento estas tro grava? Ĉu ne estas la resto de la mondo tie? Ĉu konfliktoj kiel ĉi tiu, faros Okcidenton iom pli modesta?
https://www.fairobserver.com/russian-newsrussia-ne...
(Verkisto ne komprenas kial Kubo, Meksiko, Kolombio ktp ne rajtas decidi ian militan aliancon, ekscepte kun Usono).

Mi pensas ke esperantio, aŭ turismo, estus grava pacilo, por renkonto inter rusoj kaj ukrainoj kaj eŭropunianoj kaj usonanoj kaj afrikanoj kaj azianoj kaj..., amikece kaj ferie.
Niaj landoj povas fari tion aŭ alition, sed ni kapablas amuziĝi kune!

Altebrilas (نمایش مشخصات) 15 اوت 2022،‏ 12:46:32

Mi pensas ke esperantio, aŭ turismo, estus grava pacilo, por renkonto inter rusoj kaj ukrainoj kaj eŭropunianoj kaj usonanoj kaj afrikanoj kaj azianoj kaj..., amikece kaj ferie.
Vidu kio okazis pri la esperantistoj dum la du lastaj mondmilitoj.

StefKo (نمایش مشخصات) 16 اوت 2022،‏ 7:19:19

@amigueo:

1. En majo 1990, la Varsovia Pakto ankoraŭ ekzistis kaj la akompanantaro de Gorbaĉov ne povis imagi, ke ĝi baldaŭ disfalos.
2. La ĝenerala sekretario de NATO ne havis la povon fari promesojn al iu ajn pri ĉi tiu afero.
3. La temo de la 2 + 4-konferenco (kie oni diris pri moviĝo de la NATO orienten) estis la kondiĉoj de la unuiĝo de Germanio, ne la sorto de la tuta NATO.

La Germania reunuiĝo de estas la historia okazo en la 3-an de oktobro 1990 (interkonsento finita la 12-an de septembro 1990 dum konferenco 2+4).
Manfred Wörner - ĝenerala sekretario de NATO.

Kion diris aliaj politikistoj?

En la fruaj 1990-aj jaroj, Hans-Dietrich Genscher, James Baker kaj aliaj okcidentaj politikistoj klare proponis restriktojn al estonta NATO-vastigo, eĉ dum la formala renkontiĝo de Baker kun Miĥail Gorbaĉov. Sed la Bush-registaro komencis retiriĝi al la proponoj de Baker tuj kiam ĝi faris ilin. Cetere, prezidanto Bush singarde evitis ajnajn formalajn promesojn enhavi la estontan pligrandiĝon de la Nordatlantika Alianco. Ekde tiam ekzistas argumento pri "rompitaj promesoj".

StefKo (نمایش مشخصات) 16 اوت 2022،‏ 7:31:27

Kaj kio pri respektado de la Budapeŝta Memorando?

La Budapeŝta Memorando de Sekurecaj Garantioj estis subskribita fare de la Prezidanto de Ukrainio Leonid Kuĉma, la Prezidanto de Rusio Boris Yeltsin, la Ĉefministro de Britio John Major, kaj la Prezidanto de Usono Bill Clinton la 5-an de decembro 1994.

Ĝi supozas ke la potencoj respektos "la sendependecon kaj suverenecon de la ekzistantaj limoj de Ukrainio" kaj ne uzos "minacojn aŭ la uzon de forto kontraŭ la teritoria integreco aŭ politika sendependeco de Ukrainio".

Kiel ili respektas ĝin?

amigueo (نمایش مشخصات) 16 اوت 2022،‏ 8:24:42

پیام پنهان شد.

amigueo (نمایش مشخصات) 16 اوت 2022،‏ 9:59:28

Oficiala rea argumento "rompitaj promesoj de NATO" estas auxtomate "formala promeso ke Rusio iel devos reagi por ripari ekvilibron". Tion jam konis Usono, kaj pasxpasxe devigis Rusion plenumi sian formalan promeson. Kie estas la problemo? Tio okazis laux la teorio Reala Politiko kie ekvilibro de potencoj sencese sxangxigxas, kaj konfliktoj okazas por esti vojo al novaj ekvilibroj.
La elmergxaj potencoj prezentos novajn konfliktojn por sxangxi la legxojn gxis tiam cxefe konvenaj al plejgrandaj potencoj. Cxiu potenco klopodas altrudi al cxiuj aliaj legxojn konvenajn al si.

Se NATO ne plenumis pakton de neetendigxo al oriento, Rusio devus rekonkerinti orientan Germanion. Sed malforta Rusio ne kapablis tion. Post lanta plifortigxo, gxi nur kapablas (cxu?) konkeri parton de Ukrainio, por defini la novan ekvilibron.

StefKo (نمایش مشخصات) 16 اوت 2022،‏ 10:26:23

amigueo:(...)

Se NATO ne plenumis pakton de neetendigxo al oriento, Rusio devus rekonkerinti orientan Germanion. Sed malforta Rusio ne kapablis tion. Post lanta plifortigxo, gxi nur kapablas (cxu?) konkeri parton de Ukrainio, por defini la novan ekvilibron.
Kie vi legis pri "pakto de neetendigxo al oriento"? Certe en prorusia propagando. Ĉu NATO havas tian kompetenton? Certe estis iaj parolaj promesoj de diversaj politikistoj sed "pakto"? Mi skribis pri tio supre. Ĉu vi legis tion? Se tio estas malvero, donu kie ni povas tralegi la "pakton". Cetere tio estis kiam ekzistis Varsovia Traktato kaj Sovetunio.
Le Traité de l'Atlantique Nord
Article 10
Les parties peuvent, par accord unanime, inviter à accéder au Traité tout autre Etat européen susceptible de favoriser le développement des principes du présent Traité et de contribuer à la sécurité de la région de l'Atlantique Nord. Tout Etat ainsi invité peut devenir partie au Traité en déposant son instrument d'accession auprès du gouvernement des Etats-Unis d'Amérique. Celui-ci informera chacune des parties du dépôt de chaque instrument d'accession.
Tie ĉi la esenco de la "Du-plus-Kvar-kontrakto":

https://fr.wikipedia.org/wiki/Trait%C3%A9_de_Mosco...

بازگشت به بالا