Ke daftar isi

Tertutup

Ukrainio 2022: civitana enketo cel vero

dari amigueo, 31 Maret 2022

Pesan: 343

Bahasa: Esperanto

amigueo (Tunjukkan profil) 25 Agustus 2022 21.13.50

https://www.youtube.com/watch?v=0B8ZqyzYDqQ en la franca.
Hervé Juvin, pli dekstrema politikisto ol la Resemblement National. Interesaj ideo pri "ekologismo identeca aŭ lokalisma".
Li donas al ni siajn ideojn pri nia temo. Laŭ li, la konflikto povus trankviliĝi la venontan vintron, se ne estas akcidentoj kiuj povus kauxzi Mondmiliton.
Usono volas dividi kaj malfortigi Eŭropon kaj sukcesis, la teamo Eŭropo kun Rusio estus tro rivala por Usono. Rezulte, Rusio plianliancas al Ĉinio, la granda nova potenco en la mondo. Putin estis la plej poreŭropa rusa politikisto, kaj onte, la politikistoj probable estos pli kontraŭaj al Eŭropo, plimalfidaj.
Juvin kaj ĉiuj estas surprizitaj pri la vigleco de ukraina naciismo. Sed, ĝi ne estas egala ĉie en Ukrainio. La rusoj ankaŭ estas surprizitaj, eble ili ne povos aneksi multajn teritoriojn per referendumo. La granda perdanto en ĉi tiu milito estas Eŭropo. Gxi tro dependigis sin al Usono. La iniciatoj ĝis la momento, formi efikan eŭropan armeon estis blokitaj favore al NATO.
La malpliiĝo de la Franca influo en Afriko estas alia simptomo de la Eŭropa malplipotenciĝo mondnivela.
[Eĉ la milito en Ukrainio estas simptomo de sama tendenco].
Ekonomiaj sankcioj rezultigis mempunon por Eŭropo kaj malfortigis la tutmondan ekonomian sistemon bazitan sur institucioj plejavantagxaj al Usono. Jam estas alternativoj kiuj funkcias. [Ni devas konsideri, ke mono ne havas valoron krom se "ĉiuj" kredas je la valoro de mono. Ni ridis pri religioj, sed mono estas pura kredo.]

Ĉu estas koincido inter putinismo kaj eŭropaj dekstreguloj?

StefKo (Tunjukkan profil) 26 Agustus 2022 15.28.50

Ĉu li estas tiu ĉi politikisto?

https://eo.wikipedia.org/wiki/Rassemblement_Nation...

Zam_franca (Tunjukkan profil) 26 Agustus 2022 16.35.36

StefKo:Ĉu li estas tiu ĉi politikisto?

https://eo.wikipedia.org/wiki/Rassemblement_Nation...
Jes, li estras partieton kiu estas ligata al la Nacia Kuniĝo.

amigueo (Tunjukkan profil) 28 Agustus 2022 18.08.13

https://www.youtube.com/watch?v=Wpsh74RT_WA en la franca.

Thierry Mariani, alia membro de Ressemblement National, partio franca. Simpatia kun Rusio kaj Ukrainio [, sed ĉefe kun Francio].
La mesaĝo estas simila: Tio estas milito de longa evoluo inter NATO kaj Rusio, kaj la intereso de Francio ne estas apogi Ukrainion aŭ Rusion. Ukrainio havas sian respondecon en la milito, kaj Francio, ĉar la Akordoj de Minsk ne estis plenumitaj de Ukrainio, kaj Francio ne premis Ukrainion plenumi.
La ĵurnalisto kiu intervjuas hin lanĉas kontraŭ hin ĉiujn okcidentajn argumentojn por apogi Ukrainion.
(Okcidento estas Usono, Kanado, Japanio, Nordkoreio, Eŭropunio, Britio, Aŭstralio kaj...?)

amigueo (Tunjukkan profil) 29 Agustus 2022 08.21.45

https://www.youtube.com/watch?v=OSXYL9qE1cE en la franca, sed kiudate?
Intervjuo al Dmitri Medvedev, eksa prezidento de Rusio.
La intervjuisto (La Chaîne Info aŭ LCI, de la televida grupo TF1) estas tre firma kaj aktiva en la lanĉo de ĉiuj riproĉoj Okcidentaj kontraŭ Rusio. (Mi supozas ke la laŭttradukado inter franca kaj rusa estis korektŭa).
Ideoj kiuj povus pripens-igi al la okcidentuloj estas:
Kiam la konflikto estis en Georgio, la kunlaboro de Rusio kun EU/NATO evitis militon plivastan.
Nuntempe, Rusio sentas rusofobion ĉe la Okcidentuloj, kaj kunlaboro estas pli malfacila.
Ukrainio ekster NATO estas necesa kondiĉo por paco, laŭ Rusio. Sed ne sufiĉa.
Oni devas fiksi la garantiojn de tiu ekstero daŭrigebla, ĉiuj aktoroj implikataj devos subskribi la akordon.

Punkto post punkto:
Apokalipso? Antaŭ la Tria Mondmilito? -- Ne, nur la unua anĝelo de la Apokalipso sonigis trumpeton. Rusio faras ĉion eblan por eviti tiun Trian Mondmiliton, eĉ la speciala armea operacion en Ukrainio estas por eviti ĝin. Kial? Ĉar Ukrainio en NATO povus lanĉi frenezan militon kontraŭ Rusio, kaj tiam ekus Tria Mondmilito.
La interesoj vitalaj de Rusio estas minacataj? --- Jam longtempe tiuj interesoj estas minacataj, kiam Ukrainio estis en proceduro de aniĝo al NATO. Rusio plurfoje avertis kaj proponis, sed Usono, NATO, EU ne volis aŭskulti, nur ripeti la politikon de portoj malfermŭaj de NATO al Ukrainio.
Vi invadis suveranan ŝtaton. Ĉu Zelinski estas valida interlokutoro por vi? --- Jes, hi estas la interlokutoro aktuala. Sed, hi ne estas fidebla por Rusio, ĉar estas politikisto sen sperto, kaj kiu dependas grave de decidoj de aliaj landoj.
Kial viaj atakoj personaj kontraŭ prezidento Zelenski? Ĉe la eko de milito, rumoro estis ke vi celis mortigi hin. Ĉu pravis rumoro? ---- Ne estas pruvoj pri tiu celo. Pri la aliaj personaj atakoj, ne estas pri hia fizika aspekto sed pri hia manko de politika sperto kaj pri hiaj konsilistoj, kiuj estas plejmulte de aliaj landoj, ne Ukrainiaj [kaj ne rusaj], ĉefe CIA kaj Usono. Por signifa ekzemplo, la konstruaĵo de la Spionagentejo Ukrainia dediĉas du etaĝojn por la CIA. Zelenski ne estas prezidento sendependa, aŭtonoma, kaj mi ne pensas ke Francoj povus konsenti ion similan en Francio.
La influo Usona en Ukrainio estas nepridubebla, sed Zelenski estis demokratie elektita, kaj ĉu hi estas valida interlokutoro por Rusio? ---- Jam estis negocadoj en Bielorusio kaj Turkio, sed Zelenski (kiel ĉefo de la negocada teamo, forlasis la negocado, kaj decidis daŭrigi la militon.
Kiu estas la ruĝa linio kiu farus okcidentuloj parto de la milito? --- Okcidentuloj estas jam en tiu milito, ili estas agentoj per prokuracio (proxy war). Sendube, parto de tiuj dolarmiliardoj de armila helpo al Ukrainio revenos al la poŝo de entreprenoj okcidentaj kaj alia parto nutros la kontrabandon de armiloj al aliaj landoj.
Kiel potencaj devas esti la armiloj kiujn Okcidento donacas al Ukrainio por ke vi milite atakos rekte al Okcidentaj landoj? --- Se la armiloj minacas 350 kilometrojn longe, tio estas serioza minaco al Rusio.
Kaj se tiaj armiloj iĝas Ukrainiaj, la rusia doktrino konsilus uzi armilon nuklearan taktikan (etan atomikan bombon)? --- La doktrina rusia pri uzo de nuklearaj armiloj estas publikigita, kaj estas kvar rezonoj por uzi tiajn armilojn. La okcidentaj landoj uzis tiajn armilojn en Jugoslavio, triste.
La rapida pliiĝo da armiloj usonaj en Pollando, tio kaŭzos reagon de Rusio? --- Rusio ne reagis forte, nur diplomate, al la etendiĝo de NATO, nur ĝis la aniĝo de Ukrainio al NATO. Eĉ Ukrainio parolas de akiri aŭ produki nuklearaj armiloj.
Ukrainio cedis siajn nuklearajn armilojn al Rusio. --- Jes, sed kelkajn monatojn antaŭ la 24a februaro, Zelenski anoncis intencon akiri nuklearajn armilojn. La milito en Ukrainio estas modera, Rusio nur batalas kontraŭ militistoj ukrainiaj.
Sed estas multaj civilaj viktimoj, ĉu la Rusio devis lanĉi militon tielm brutalan kaj mortigan? --- Tiu speciala operacio armea estis reago al kelkaj faktoroj: 8 jaroj de atakoj mortigaj de Ukrainio al Donbaso, rifuzo de negocado, anonco de nukleariĝo de Ukrainio.
Kial tiom de mortoj civilaj? --- Bedaŭrinde, ĉiu milito produkas multajn civilajn mortojn. Sed grava faktoro kiu kaŭzas civilajn mortojn estas la politiko de la Ukrainia armeo, kiu instalas la lanĉiloj de raketoj ĉe lernejoj, ĉe hospitaloj. Tio nomiĝas uzi civilaron kiel homŝildon.
Ĉu Rusio planas aneksii la du respublikojn Donbasajn, per referendumo? --- Ili estas jam respublikoj sendependaj (kiuj suferis dum 8 jaroj miloj de civilaj mortoj fare de Ukrainia armeo) laŭ Rusio, kaj Rusio komencis sian specialan armean operacion por protekti ilin. Nur per referendumo estos aneksio, kiel jam okazis ĉe Krimeo.
Ĉu Rusio haltigos liveron de gazo al EU? --- Rusio volis liveri regule la gazon, sed pro la ekonomiaj sankcioj de EU kontraŭ Rusio, Rusio postulas ke la pagvaluto estu la rublo. Kaj, se EU insistas en neakcepto de tiu valuto, Rusio devos fini liveron. [300 dolarmiliardoj aŭ pli, estas blokitaj aŭ rabitaj el Rusio; tio estas pli ol sufiĉa kialo por ŝanĝi pagvaluton, kaj starigi novan sistemon: gazrublo].
Ĉu tiu haltigo de gazlivero ne estas danĝera aventuro por lando tre dependa de komerco de gazo? --- EU preferas sekvi la gvidon de Usono, kaj aĉeti gazon en "demokratia lando kiel Usono", malgraŭ la prezo tre pli alta.
[Ĉu estas klara ke la ekonomiaj sankcioj celas ke Rusio ne havu dolarojn por pagi internaciajn ŝuldojn. Sed, se Rusio starigas la sistemon de gazrubloj, tiuj ekonomiaj sankcioj iĝas malpli efikaj. Akuzi Rusion haltigi gazliveron estas "parte mensogi" aŭ profiti la konfuzo por malamigi malamikon, ĉar Rusio deziras liveri, tamen nur ricevi pagojn en rubloj].
En Francio kaj Italio estas politikistoj kiuj ne konsentas pri tiuj ekonomiaj sankcioj. --- EU ne estas homogena, sed varia. Kelkaj landoj sekvas Usonajn instrukciojn tre strikte, kelkaj aliaj estas pli sendependaj. Inter ili, Francio.
Francio estas malsama? --- Se lando de EU pagos en rubloj, ĝi havos Rusian gazon. La dialogo inter Rusio kaj Francio estas konstanta, eĉ se ili ne samopinias.
Ĉu Rusio ne pentos pro grava perforto?
Ĉu Rusio ne timas ke demokratioj ĉiam venkis kaj venkos militojn? --- Ĉiu lando havas sian historion, kaj altrudi politikan sistemon ne facile funkcias (rigardu al Irako aŭ Afgnio aŭ Libio). Demokratio liberala ne estas la unika modelo de evoluo.

amigueo (Tunjukkan profil) 1 September 2022 20.18.12

https://www.youtube.com/watch?v=gi4i3QWEmQ4&fb...

Ĉe LCI (La Chaîne Info) aperas intervjuo al soldato rusa kiu fuĝis al Francio kaj demandas rifuĝon. Pavel Filatiev riskas 15 jarojn de prizono. Hiaj ĉefoj ne kontentigis hin pri hia malsano, tio estis la guto kiu troplenigis hian glason.
Tio estas tre grava fenomeno en milito kie informo malabundas. Hi diras mirindaĵojn kiuj revigas pri krakoj ĉe Rusia armeo. Hi estas okcidenta heroo kiu montras la vojon al multaj aliaj soldatoj.

Pri la ekssoldato rusa: https://en.wikipedia.org/wiki/Pavel_Filatyev

amigueo (Tunjukkan profil) 8 September 2022 07.51.01

https://www.youtube.com/watch?v=ik-UCJAEsL0&t=...

Pascal Boniface, franca spertulo pri internaciaj rilatoj (Instituto IRIS), publikigas en 2019 libron kiu, ĉu pravas?

"Requiem pour le monde occidental: Rélever le défi Trump." (titolo de la libro)
Titolo de la intervjuo: "Les États-Unis: un danger stratégie pour la planète". (Usono: danĝero strategia por la planedo).
Usono povas esti "état voyou" (fripona ŝtato)?

Oni ne forgesu ke Donald Trump altrudis embargon tre striktan al Irano.

Pascal Boniface denoncas ke Usono agas per nescio de la internaciaj rilatoj, kaj altrudas unufrankan ordon ekde prezidento Clinton. Usono tenas kaj nutras konfliktojn multloke en la mondo.

Estas konfuzo inter universalaj valoroj kaj Usonaj interesoj!

Timemaj krakoj en la okcidenta bloko, sed ĉu Requiem ne estas troiga vorto?

(Pascal Boniface, ne nur estas antiusona, hi agnoskas esti antisemita, tio signifas, antijuda. Hi verkis libron "Antisemita".
Antiusona aŭ antiisraela estas vortoj kiuj kaze de Pascal Boniface estas ne ĝustaj, aŭ kiuj ne helpas kompreni hin).

amigueo (Tunjukkan profil) 13 September 2022 20.30.15

https://www.youtube.com/watch?v=KTOzDasHbrI

La vidpunkto de Gérard Chaliand, en la franca.
Hi pensas ke 10% Ukrainio estas kompromeso probabla por paco. La tempo pasas ke ĉi milito devoras homojn en la du kampoj.
La ekonomia krizo en EU kaj la elekcioj en Usono, novembre, povas ŝanĝi la perspektivon de daŭrigo.
Ukrainia naciismo estas fortigita de ĉi milito.

amigueo (Tunjukkan profil) 15 September 2022 08.46.18

https://www.msn.com/fr-be/actualite/other/poutine-...

Akordoj inter Rusio kaj Ukrainio per Dmitry Kozak (konfidento de Putin). Kio estas la vero prie?
(Kompreneble, la artikolo estas kontraŭ Rusio, kaj esploras disidentojn; tio povas malkovri novajn aspektojn).

Kembali ke atas