Al la enhavo

Ukrainio 2022: civitana enketo cel vero

de amigueo, 2022-marto-31

Mesaĝoj: 312

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2023-junio-06 21:57:56

Anne Morelli, Principes élémentaires de propagande de guerre, 2001, 2022.
"Principoj elementaj de milita propagando."
180 pagxoj kiu resumas kaj renovigas ilustrajn kazojn de libro de Arthur Ponsonby "Falsehood in Wartime" (Malvero en milittempo), 1928.
Cxu utila argumentaro por pacistoj? Cxu utila por kritika penso?
La dek principoj:
1. Ni volas pacon.
2. La Malamiko (M) estas la sola respondeca de la milito.
3. La cxefo de la M estas demona kaj malaminda.
4. Ni defendas noblajn kaŭzojn kaj ne apartajn interesojn.
5. La M kaŭzas konscie grandajn atrocaĵojn, dum ni nur akcidente kaj kolaterale produktas etajn damnojn.
6. La M uzas kontraŭlegxajn armilojn (aŭ eĉ nur havas ilin).
7. Ni havas malmultajn pertojn, dum la M suferas enormajn pertojn.
8. Artistoj kaj intelektuloj apogas nian kaŭzon.
9. Notre kaŭzo estas sakra.
10. Tiuj kiuj dubas pri nia propagando, estas punindaj perfiduloj.

Oni povas sedi ke la libro estas produktajxo okcidenta por okcidenta konsumo, ke gxi ne estas serioza studo de propagando sed nur ilustrajxoj (inter ili pri la militoj plej jxusaj) de la principoj de Ponsonby. Cxu estas aliaj principoj? Kiel ili interagas?
Publiko sxajnas naiva kaj kurtmemorkapabla. Mediaoj ade aliancas militismon. Cxu la popoloj kiuj fanatike unuigxas por militi estas tiuj kiuj plej probable pluvivas? Cxu Vero estas duaranga prioritato kaj Venko unuaranga por la Vivo?

amigueo (Montri la profilon) 2023-junio-12 21:01:24

Berlusconi (Berluskoni).
Mortis hi 86jara, pro leŭkemio.
Politikisto italia ultrakonservisma (multe helpis ricxulojn) kaj influa magnato de mediaoj en Italio, Hispanio, Francio kaj Germanio.

https://youtube.com/watch?v=4znFPntPc54&featur...

Limes publikigis libron pri Berlusconi kaj Italio en 2010.
Hi estas tre personisma politikisto, iel kiel Trump.
Hia geopolitika sinteno estis de tuta apogo al Usono sed ankaŭ amikiĝis kun Germanio (kvankam Merkel kaj Berluskoni malŝatis unu la alian), Rusio (epoko kiam Rusio iĝadis Okcidenta; kaj poste, kiam Rusio aneksias Krimeon, ankoraux konservas bonan rilaton kun Putin kaj hi celis esti peranto inter Rusio kaj Okcidento, ekz kreado de Konsilo Nato-Rusio en 2002; kaj post ekinvado, hi kritikis respondecon de Zelenski ne plenumi Akordojn de Minsk) kaj Libio (amikeco kaj akordoj energiaj, ekonomiaj kun Gadafi, sed fine Berluskoni, surprize, sendis militaviadilojn kontraŭ Libio kaj favor NATO).
Hi estas personaĵo kiu oscilas inter la ŝtata kialo kaj la personala kialo.

https://www.lisanews.org/geopolitica/cual-fue-el-p...

https://es.wikipedia.org/wiki/Silvio_Berlusconi

Berluskoni apogis la Usonajn invadojn de Afganio, Irako, Libio.
Hi estis posedanto de mediaoj, kaj hi dominis italiajn mediaojn eĉ per maldungi malfavorajn ĵurnalistojn.

Hi dum ĉefministro ĉiam batalis kontraŭ tribunalajn skandalojn. Kaj tiuj problemoj baris sian politikan karieron, dum hiaj lastaj jaroj.

amigueo (Montri la profilon) 2023-junio-19 12:35:14

Ukrain: only 3% of Ukrainian grain for Africa, against the humanitarian exportation treaty.
https://youtube.com/watch?v=ah6XTVZDd-Y&featur...

Bv helpi min trovi la solvon, inter la propagandaj akuzoj.
Putin dum kunsido kun afrikaj landoj, klarigas kio okazis pri grajno eksportita el Ukrainio.

(Hia introduko prezentas Rusian ekinvadon Ukrainionan kiel internacie laŭleĝan rezulton de puĉo de 2014, tre longe kaj malavare pretigita de Usono kaj Okcidento, en Ukrainio kaj de soldatmilitatakojn de Ukrainia armeo al du rusparolantaj separismaj provincoj kiuj malkonsentis la puĉon, kun pli ol dekmilo da viktimoj. La Akordoj de Minsk estis malplenumitaj de Ukrainio kaj dum 8 jaroj Okcidento intense armis Ukrainion kaj igis ĝin kvazaŭnatoano, do Rusio internacie laŭleĝe agnoskis tiujn novajn Rusi-fratajn landojn kaj ekhelpis ilin per ununura vojo efika: armea.)

Esence, estis akordo inter Rusio kaj Ukrainio por permesi eksporton de Ukrainian grajnon por batali malsaton en la mondo, speciale afrikajn malsategojn. Sed, fakte, nur 3% el tiu grajno atingis Afrikon. Ĉu la ŝipoj sinkis?
La grajno atingis Usonon, EUn, Turkion, kiuj ne estas malsategaj landoj, sed estas apogantoj de Ukrainio.
Putin utiligas tiun mirindan grajnvojaĝon, kiu eble havas konvinkajn klarigon kaj justigon, por malpurigi prestiĝon de Okcidento en Afriko.
La mirinde granda farmaa negoco, kekaj 3 bilionoj de dolaroj, justigis malsategojn en Afriko, kaj nun la Ukrainia grajno "perdiĝas" en riĉaj okcidentaj landoj.
Per tiu argumento, Putin pretigas la Afrikajn landojn kompreni ke Rusio eble blokos Ukrainiajn sportojn kiel mezuro tiel legitima kiel la embargo kiun suferas Rusio. Tiu ago, praktike, tre malmulte malhelpus Afrikon.

Pliaj klarigoj:
https://www.thepoultrysite.com/news/2023/06/what-i...

Putin complained that Russia has been cheated by the West because its own exports still faced problems.
The United States has dismissed Russia's grievances. US Ambassador to the UN Linda Thomas-Greenfield said last month: "It is exporting grain and fertilizer at the same levels, if not higher, than before the full scale invasion."
Putin said Russia only agreed to the deal for the sake of countries in Africa and Latin America but that only around 3.2-3.4% of the grain goes to the world's poorest countries while 40% went to prosperous countries.
According to UN data, around 3% of exports under the Black Sea deal has gone to low-income countries, while high income countries get around 44% and the rest to middle-income states.

Putin plendas ke Rusion oni trompis, ĉar Ukrainia grajno libere vojaĝas, sed Rusia grajno ankoraŭ trovas malhelpojn pro embargo. [...]
UN konfirmas ke nur 3% de la grajno atingas malriĉajn landojn, kaj ke 44% de la grajno atingas riĉajn landojn. La resto estas por mezriĉaj landoj.
Sed, laŭ UN, neniam tiu traktado estis humanitara, estis nur komerca kaj eble iom helpa al malsatega Afriko kaj Latinameriko.

Rusio volas renegoci la traktadon por forigi embargon pri grajno kaj fertiligantoj, ankaŭ rilate al asurancoj kaj bankaj facilaĵoj.

Ha, ĝi estis komerca akordo, do malsategaj landoj tute ne gravas, eĉ por UN.

Ambaux partoj uzis fantaziajn "humanitarajn kialojn" por dignigi sin kaj maldignigi la malamikon. Cxu la gxenerala publiko konas la detalojn?

amigueo (Montri la profilon) 2023-junio-21 11:44:45

La antauxa ukrainigrajna enigmo (deklaro de Putin) estis en konteksto de pacplano fa 7 afrikaj landoj prezentita cxe Kremlino.

Esence, ili petas, solene, korkore kaj angle, Rusion haltigi urainimiliton, cxar tiu milito malhelpas malricxajn afrikajn ekonomiojn. Putino ruse respondas: ne estas loka soldatmilito tio kio malsatigas vin distajn, sed usona kaj okcidenta ekonomimilito per embargo estas tio kio tutmondigas la lokan konflikton kaj, rezulte, malhelpas viajn malfortajn ekonomiojn. Sed, se oni pli detale studas la aferon, oni komprenas ke ecx mezuroj eksterordinaraj por mildigi aux forigi embargon pri mangxajxoj bazaj (ukrainia kaj rusa grajnoj), tio kio sxajnus humanitara, estas nur komerca kaj egoisma. La sama komerca okcidenta logiko kiu helpis malsaton kaj kovimvakcinan senon cxe malricxaj afrikaj landoj, nun kaj ecx se grajno ne mankas en la mondo, la spekulacio de prezoj malsatigas Afrikon, kaj ne loka milito (kiu Rusio ekpliintensigis en fb 2022 en Ukrainio) kaj ecx ne tutmonda embargo (kiu Usono kaj Okcidento ekpliintensigis en fb 2022).
Putino esence respondis: se vi volas nutrsekuron por Afrikon, ne estas cxeso de Uson-Rusia proksi-milito en Ukrainio tio kio solvos vian problemon. Kaj tiu milito kaj ties tutmondan embargon preskaux ne malsatigas viajn landojn. Komprenu la strukturajn kauxzojn de via malricxo.

Cxu tiuj 7 afrikaj landoj, solene, korkore kaj ruse, prezentos pacplanon al Usono?

amigueo (Montri la profilon) 2023-junio-25 12:06:17

Kiam tiuj delegitoj de 7 afrikaj landoj vizitis Kievon, Zelenski, sinempatie, prezentis al ili sian pacplanon, kie ne estas kompromiso (nur tuta malinvado akceptablas).
Kaj invitis ilin partopreni osan packonferencon (organizita de Kievo?).

https://www.reuters.com/world/south-african-presid...

amigueo (Montri la profilon) 2023-junio-25 12:08:41

Aberkane parolas pri la puĉo en Rusio. Laŭ hi, plejprobable, ĝi estas nur gambito.
https://youtube.com/live/UZjKf3fDIQE?feature=share

amigueo (Montri la profilon) 2023-junio-25 22:42:02

Eksspiono de CIA. Sr Bustamante, rimarkigas ke la pucxo servis por deploji disimule pliajn trupojn en Belarusio, do dangxero por Kievo.
https://youtube.com/watch?v=OvXguRJb_ro&featur...

amigueo (Montri la profilon) 2023-junio-29 13:50:45

https://youtube.com/watch?v=63dyHeiImpg&featur...

Okcidentaj mediaoj tre rapide ŝanĝis sintenon kaj valorigon pri Prigoĵin.
La internaj oposicioj en Rusio, laŭ Asselineau, estas ĉefe kontraŭ la mildo de milito (mildo kiu evitas Vietnamajn aŭ Irakajn amas-mortigajn US-metodojn kaj kiu persistas militi per relative eta nombro de soldatoj), pli ol favor Ukraino aŭ paco.

Sr Asselinau (kiu diras ne ricevi subaĉetojn) rimarkigas per historiaj ekzemploj ke malsukcesa puĉo plejofte servas plifortigi venkintan ĉefon (de Gaulle (Francio), Chavez (Venezuelo), Juan Carlos I (Hispanio) ktp).
Ĉu Putin lasis fari por senkapigi tiun utilan sed danĝeran privatan armeon?
Ĉu teatraĵo por distri?

Ĉu Prigoĵin estas duobla agento de Usono kaj Rusio? Ĉu Zelenski malvare korompis hin dum negocadoj pri Hatmut? (Ĵurnalistoj havas pasiajn klientojn).

amigueo (Montri la profilon) 2023-julio-05 15:53:28

https://youtube.com/watch?v=5Gv0qX3tQgM&featur...

Jxurnalisto kaj verkisto Guy Mettan diras ion kio Okcidente estas perfidajxo:
Ukrainia milito estis evitebla, per plenumo de Minskaj Akordoj. Kievo ne plenumis gxin, kaj kompliculoj estis Francio kaj Germanio, kiuj sekvis konsilon de Usono. Natoanoj sxtatoj jam konis de 7 jaroj tre probablan rezulton: milito. Minskajxo estis por Okcidento/Usono tempgajnon por armi Ukrainion.

Aktuala solvuso? Federaciigo de Ukrainio kun grava respekto al minoritatoj, neuxtralo militbloka kaj ekonomia de Ukrainio, por roli kiel ponto inter EU kaj Rusio, senmisiligo de Rusiapudaj natoaj landoj.

[Kiam la militindustrio suficxe multe gajnintos, en du tagoj paco malcxesos kaj floros.
Cxu estos flanka efiko simila al Al-Qaida?]
.

Aliflanke,
Hia penso estas interesa pri Svisio kiel modelo por Euxropo. Hi klare diras: al EU mankas demokratio kaj travideblo.
Cxu tielm noblas la veraj kial Svisio ne membras EUn?

amigueo (Montri la profilon) 2023-julio-05 16:10:59

https://youtube.com/watch?v=1dmE3IHxKbk&featur...

Konversacio organizita de Assamblée Nationale inter ambasatoroj de Polujo, Estonio, Cxekio ktp en Francio.

Ili parolas pri la Okcidenta venko en Ukrainio kaj pri futuro kie Putin nepre devas malaperi (liberaldemokratiigo Rusion) kaj Rusio pagi rekonstruon de Ukrainio (sen planti sian influpovon, kompreneble). Futuro kiam Nato sekurigas ne nur Ukrainion sed
la restantajn euxropajn/tutmondajn landojn. Nato kiel porsekureca alianco de liberaldemokratilandoj kontraux diktaturlandoj.

Reen al la supro