Al la enhavo

Ukrainio 2022: civitana enketo cel vero

de amigueo, 2022-marto-31

Mesaĝoj: 312

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-31 08:36:49

Zam_franca:Do aŭ ukrainoj ne scias bone pri kiel regi sian propran landon, aŭ ili komplicas ĉar ili intence rifuzis esti "influzono" de Rusujo.
Koloniisma pensmaniero.
Mi provas kompreni kiel la ŝtatoj kondutas. Kubo estos "libera" nur kiel marioneto de aŭ rekte membro sxtato de Usono. Tio nomigxas doktrino Monroe. Kie estas la ekonomisankcioj por puni tion?

Imagu ke Ukraina ŝtato sekvis planon kun Usono por paŝpostpaŝe provoki tiun militon (ili antaŭpensis kiel gajni profitojn el ĝi; milito mem estas nur ilo). Tiu estas hipotezo, kredebla laŭ filmo de Massimo Mazzucco, La alia vero.

Disimuli planon (plano usona por malfortigi Rusion ekonomie kaj militare kaj grandigi breĉon inter EU kaj Rusio, ĉar alianco eĉ nur ekonomia inter Rusio kaj EU estas granda timo de Usono pri cel daŭrigi sin sola superpotenco en la mondo; oni rimarku ke "EU kun Rusio" havas enorman merkaton, altteknologion kaj energiresursojn kaj industrimaterialojn) kaj kondemi subitan kruelan mensmalsanecan invadon, estas parto de la plano por kolekti amasajn helpojn kaj eviti ke Ukrainanoj sentu sin trompitaj ĉar ili konscie ne balotis favor tiu milito. Kial Ukraina sxtatestraro arogis al si rajton decidi sakrificon de dekmiloj de vivoj kaj rezultan detruon de lando sen konsulti sian popolon? EUanoj mem neniam konscie balotis favor tiu plano kiu inkludis treprobablan apudan militon! Eble, ili apenaŭ sciis ekziston de Akordo Minsk-2. La okcidentaj mediaoj kiel kanonoj disimulas la planon por garantii docilon de popolo Ukraina kaj popoloj EUaj kaj justigi kiel eble plej internacian ekonomian punon al "agresanto".

Tiaj aferoj estas normalaj, la ŝtatoj kondutas tiel. La civitanoj, "kiuj rajtas decidi sian futuron sendepende de geopolitiko", normale estas infaneca amaso. Bedaŭrinde.

Mi denove pardonpetas ke mia diskurso sintezas kelkajn dokumentojn kaj ne multajn aliajn egale interesantajn. Tiuj kiuj konas Ukrainon kaj Rusion, povas opinii per si mem.
Eble vi povas proponi dokumentojn por klerigi nin.

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-majo-31 14:51:52

Kial Ukraina sxtatestraro arogis al si rajton decidi sakrificon de dekmiloj de vivoj kaj rezultan detruon de lando sen konsulti sian popolon?
Ĉu ĉar tio estas lia devo laŭ la konstitucio de Ukrainujo?
La okcidentaj mediaoj kiel kanonoj disimulas la planon por garantii docilon de popolo Ukraina kaj popoloj EUaj kaj justigi internacian ekonomian punon al "agresanto".
Malvere, iam mi informiĝis nur per okcidentaj amaskomunikiloj kaj povas atesti, ĝi neniel estas kaŝita. Sed mi scias jam ke faktoj nekongruaj kun via rakonto ne gravas.

Ĉu vi volas dokumentojn? Jen la konstitucio de Ukrainujo.
Konstitucio de Ukrainujo: Artikolo 1. Ukrainujo estas suverena kaj sendependa, demokratia, socia, leĝo-bazata ŝtato.

Artikolo 2. La suvereneco de Ukrainujo etendiĝas tra ĝia tuta teritorio.
Ukrainujo estas unueca ŝtato.
La teritorio de Ukrainujo en siaj nuntempaj landlimoj estas nedividebla kaj netuŝebla.

[...]
Artikolo 102. La Prezidento de Ukrainujo estas la Ŝtatesto kaj agas en la nomo de la Ŝtato.
La Prezidento de Ukrainujo estas la garantianto de la ŝtata suvereneco kaj teritoria tuteco de Ukrainujo, la respekto de la Konstitucio de Ukrainujo, homaj kaj civitanaj rajtoj kaj liberecoj.
Fonto : https://en.wikisource.org/wiki/Constitution_of_Ukr...

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-31 21:25:12

《Sed mi scias jam ke faktoj nekongruaj kun via rakonto ne gravas.》
Fakte, tiuj faktoj plejgravas, kaj per oportunaj piednotoj oni devas indiki ilin.

amigueo (Montri la profilon) 2022-junio-01 18:47:24

Pri Konstitucio Ukraina.
@ Zam_franca
Oni ne bone legis tiun konstitucion , alie oni antauxsciintus ke Akordo Minsk-2 estis kontrauxlegxa do neplenum-inda, tamen tiu konstitucio nek konscias ke almenaux du gravaj nacioj estas en unu lando Ukraino, nek konscias ke Malvarma Milito revivas kaj kreskas ekde -- 2000j? Ideala konstitucio antauxvideble iom stumplos antaux funkcii. Centrismaj landoj kiel ekz Francio kaj federalaj landoj kiel ekz Germanio funkcias, sed en Ukraino sxtatcentrismo... ankoraux ne funkcias. EU ne ekestis el nenio, sed ke kelkaj teruraj militoj inter Francio kaj Germanio kaj aliaj ecx Rusio (kiu nun per magia efiko de Unupolusema Usono sxajnas tre ekster Euxropo) konsilis kreadon de EU (kaj nun multaj euxropanoj ecx landestroj jam forgesis naciisman militemon kiu per antauxfaro bazas EU). Bonsxance, kiam plimalpli ega aux eta Novrusio forflugintos, la restanta Ukraino funkcios dauxrigeble per sxtatcentrismo, ununaciismo, unulingvismo kaj per paradiza aparteno al EU kaj Nato. Tiam, cxio estos en ordo.
Ne cxio. Ideale, paciga EU devus enhavi malgraux Usonaj streboj Rusion.

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-junio-01 20:24:21

Ukrainujo strebas al decentrigado : https://en.m.wikipedia.org/wiki/Decentralisation_i... (eble tio ne estas la plej taŭga Esperantigo, mi ne certas).
Decentrigita ŝtato ne estas sinonimo de federacia ŝtato.
almenaux du gravaj nacioj estas en unu lando Ukrainujo
Ukraina identeco ne devas nepre esti etna. En Ukrainujo estas etnaj ukrainoj, rusoj, judoj, krimetataroj, hungaroj, ktp, sed ili ĉiuj estas ukrainaj civitanoj.

amigueo (Montri la profilon) 2022-junio-01 21:42:17

Zam_franca:Ukrainujo strebas al decentrigado : https://en.m.wikipedia.org/wiki/Decentralisation_i... (eble tio ne estas la plej taŭga Esperantigo, mi ne certas).
Decentrigita ŝtato ne estas sinonimo de federacia ŝtato.
almenaux du gravaj nacioj estas en unu lando Ukrainujo
Ukraina identeco ne devas nepre esti etna. En Ukrainujo estas etnaj ukrainoj, rusoj, judoj, krimetataroj, hungaroj, ktp, sed ili ĉiuj estas ukrainaj civitanoj.
Tio estas la oficiala diskurso. Identecoj estas kompleksa afero. Mi konas hispanian kazon, kaj identecoj floras ne nur per Usonaj aŭ rusaj aŭ kataraj liberigaj miliardinjektoj. Centra ŝtato strebas deradiki aŭ distri ilin, sed centra ŝtato ne ĉiam konvinkas.

Ekzemple, Belgio estas tamponlando eke, kaj poste oni fabrikis ŝtatan identecon; nun oni ne aŭdacas paroli pri unu nacio. Nederlanda kaj Franca estas eble pli diferencaj ol Ukraina kaj Rusa, etne kaj lingve. En la komenco, Belgio alproksimiĝis al Nederlando, sed tio ne funkciis, kaj proksimiĝo al Francio malgraŭ Valonio ne eblis, ĉar la tamponlandeco (inter Francio kaj Germanio) estus neniigita. Ankaŭ tiam estis io simila al Malvarma Milito en Eŭropo.

Mi multe ridas, ĉar mi devos legi abunde pri Belgio, por respondi riproĉojn al mia tezo ĉi-plisupra.

amigueo (Montri la profilon) 2022-junio-01 22:06:13

Ĉi poŝte mi prezentos novaĵojn pri armiloj.

https://www.delcotimes.com/2022/06/01/us-sends-roc...

Ĉi armildonaco estas teorie por "sindefendo" de Ukraino (se ni akceptas ke Ukraino estas okupanto/liberanto de partoj de Donbaso, kaj celas okupi/liberigi la tutan Donbason). Tio dubigas pri reala uzo de la armiloj kaj pri do rusa reago. Kompreneble, tiuj armiloj povus trafi Rusion.

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-junio-02 10:08:47

Tio estas la oficiala diskurso
Kaj tio estas ankaŭ la vero, en ĉiuj teritorioj kontrolataj de Ukrainujo la civitanoj plejparte deziras resti en Ukrainujo. Ne gravas viaj antaŭjuĝoj.
Ĉi armildonaco estas teorie por "sindefendo" de Ukraino (se ni akceptas ke Ukraino estas okupanto/liberanto de partoj de Donbaso, kaj celas okupi/liberigi la tutan Donbason). Tio dubigas pri reala uzo de la armiloj kaj pri do rusa reago. Kompreneble, tiuj armiloj povus trafi Rusion.
Ukrainujo promesis al Vaŝingtono ne uzi ĝin por trafi Rusujon. Eble ĝi tamen uzos tiel, tiam ĝi riskos ricevi iom malpi da subteno de Usono.
Se ĝi uzos, tio ne estus plene mallegitima, memorige, Ukrainujo estas invadata de Rusujo ŝtato kaj rajtas sin defendi (artikolo 51 de la Ĉarto de UN).

amigueo (Montri la profilon) 2022-junio-05 17:03:17

@ Zam_franca.
Donu ideojn al Rusio por refari historion.
Kion povus fari Rusio, alion ol invadi Donbason, por liberigi kaj pacigi Donbason kaj por haltigi Usonon kaj Naton pli cxirkauxi Rusion?

Mi sugestis ke solvo estis estas ke Rusio anu EUn kaj ke kelkaj landoj cxirkaux Rusio igxu aux restu militbloke neuxtralaj. Se EU celis pacon, gxi devus konstrui pacon, ne sercxi militon per fidelo al militbloko kiun gxi ne regas, bloko kiu sekvas prioritatojn de Usono, kiu logike laboras firme por resti ununura superpotenco, ecx malhelpante EUn kiu kapablus igxi konkurenca milite kaj estas konkurenca ekonomie.

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-junio-05 20:59:57

Donu ideojn al Rusio por refari historion.
Kion povus fari Rusio, alion ol invadi Donbason, por liberigi kaj pacigi Donbason kaj por haltigi Usonon kaj Naton pli cxirkauxi Rusion?
Ĉu vi estas serioza? Ĉu vi tiom manĝis la rusan rakontaron?
Donbaso estas liberiginda de nenio krom la aŭtoritatismaj por-rusaj marionetreĝimoj kaj la pacigo pri kiu vi parolas estas rilata al milito komencita de Rusujo...

Haltigi Usonon kaj NATO-n? Ĉu vi estas tiom naiva? Ukrainujo neniam estus iĝinta membro de NATO, neniam. Por ke ŝtato iĝu NATO-membro, endas ke ĉiuj NATO-membroj akceptu tion, kaj klarege ne estis unuanimeco. Tiu demando pri NATO-membreco "ne estas en la tagordo", diris Olaf Scholz en februaro : https://www.lepoint.fr/monde/ukraine-scholz-attend...
Sed se vi volas daŭre vivi en alternativa "realeco", liberu vi...

Pri membreco de Rusujo en EU, vi jam diris, ke vi ne zorgas pri demokratio.

Reen al la supro