Sadržaj

Zaključaj

Ukrainio 2022: civitana enketo cel vero

od amigueo, 31. ožujka 2022.

Poruke: 343

Jezik: Esperanto

Altebrilas (Prikaz profila) 5. lipnja 2022. 22:35:58

EU esras tro komplika kaj respektenda afero por akcepti iun, kiu volas mem decidi kio estas la realo kaj kiu frakasas cxion, kiam li ne havas tion, kion li volas.

amigueo (Prikaz profila) 7. lipnja 2022. 08:53:41

Altebrilas:EU esras tro komplika kaj respektenda afero por akcepti iun, kiu volas mem decidi kio estas la realo kaj kiu frakasas cxion, kiam li ne havas tion, kion li volas.
Estus tre interesante kompari pov-strukturojn de EU/Usono kaj Rusio. Tiam oni lernos gravan aferon el cxi konflikto de realoj "nevideblaj".

Dankon Altebrilas.
Jes, mi pensas ke multaj anigxis EUn por fugxi influon de Rusio. Donus novan ekvilibron ricevi Rusion en EU. Cxu eblus? Cxu la dangxero havi gxin ekstere konsilus tiun anigxon?

Turkio kiu estas kiel Rusio ne nur Euxropa, estas alia grava defio por EU. Cxu havi Turkion ekster EU estas malpli dangxera ol ene?

Imagu ke Euxroplandoj renkoraj izolus ankoraux Germanion kaj Italion. Tia EU estus ilo por novaj konfliktoj.

.

amigueo (Prikaz profila) 7. lipnja 2022. 11:01:41

Zam_franca:
Donu ideojn al Rusio por refari historion.
Kion povus fari Rusio, alion ol invadi Donbason, por liberigi kaj pacigi Donbason kaj por haltigi Usonon kaj Naton pli cxirkauxi Rusion?
Ĉu vi estas serioza? Ĉu vi tiom manĝis la rusan rakontaron?
Donbaso estas liberiginda de nenio krom la aŭtoritatismaj por-rusaj marionetreĝimoj kaj la pacigo pri kiu vi parolas estas rilata al milito komencita de Rusujo...

[...] Tiu demando pri NATO-membreco "ne estas en la tagordo", diris Olaf Scholz en februaro : https://www.lepoint.fr/monde/ukraine-scholz-attend...
Sed se vi volas daŭre vivi en alternativa "realeco", liberu vi...
1. Vi konas Doktrinon Monroe? Cxu vi eksperimentis imagi ion analogan por Rusio?
2. Cxu vi pensas ke Kieva landestraro ne estas marioneto de Usono? (La marionetoj estas fenomeno de malamika kampo, inter demokratiaj landoj marionetoj ne ekzistas). La dumdujardeka (nu tiu UsonUkraina kunlaboro komencis tuj post dua mondmilito) dolarmiliardara pluvo kiu sukcesis per Maidana putcxo estas nur sinergio inter independaj interesoj Usonaj (Plua Malvarma Milito kaj malfortigo de EU) kaj Ukrainaj (naciismo kaj prospero for de Rusia influo). Cxu vi pensas ke Ukraino ne estas prizonulo de la donacoj akceptitaj de Usono kaj do restos piono de Usono en EU dum 20 jaroj? La grava Usona piono en EU malaperis (Britio). Mi larmis kiam mi sentis afekcion de Joe Biden por "niaj knaboj" (Ukrainaj estraro, mediaoj, porokcidentaj partioj kaj armeo).

Zam_franca (Prikaz profila) 7. lipnja 2022. 16:21:21

La doktrino Monroe, ĉu serioze? Usono ne diras ke ĝi rajtas invadi Kubon, Venezuelon aŭ Nikaragvon!

Denove vi pensas koloniisme, Eŭromajdan estus nur por-usona "puĉo" kaj ne spegulus la volon de ukrainoj, kiu ekzistas nur kiam ĝi estas kontraŭusona.

Ukrainujo devos repagi multon al Usono kaj aliaj helpantaj landoj, kaj strange, ĝi preferas tion al okupado fare de Rusujo. Kial? Antaŭaj rusaj okupadoj estis agrablaj tempoj, do kial? Vere, kiom strange.

amigueo (Prikaz profila) 7. lipnja 2022. 17:17:53

https://www.msn.com/fr-be/actualite/other/washingt...

Estas lukto de reciprokaj censuroj aŭ lukto por diskonigi kaj venkigi sian veran realon. Rusio (Maria Zakharova, diplomato rusia) minacas Usonajn ĵurnalistojn suferi elpelon el Rusio, kiel "sankcio" pro censuro al Rusia ĵurnalismo en Usono. Usona sampostena diplomato Ned Price respondas ke ne estus ekvivalento inter la du "sankcioj" (Mr Price dirus "rusa venĝo"): Usono malpermesis Rusiajn mediaojn propagandajn de maljusta kontraŭleĝa invadmilito (Pervy Kanal, Rossiïa-1 kaj NTV) antaŭ tri monatoj, dum ke Rusio minacas elpeli liberajn, sendependajn kaj senpartiajn mediaojn [ĉu nur hazarde samopiniajn al Usono pri Ukraino? Estus bizare ke Rusio elpelu priajn mediaojn, eĉ Usonajn, se ekz ĉomskieskajn].

[Kompreneble, la Rusiaj mediaoj malaperis el Ukraino elpelitaj antaŭ la invado/liberigo, kaj antaŭ la Maidana puĉo aperis la usonaj mediaoj.
Laŭ mi, tia artikolo estas preteksto por studi la konduton de mediaoj en la mondo, mediaoj kiuj neniam estas anĝele nenfinancbezonaj.]

Eble por-okcidenta vikipedio donos ideojn utilajn por pripensi:
https://en.wikipedia.org/wiki/Media_portrayal_of_t...

Zam_franca (Prikaz profila) 7. lipnja 2022. 21:19:28

por-okcidenta vikipedio
Vikipedio strebas esti fakta enciklopedio. Se faktoj estas por-okcidentaj laŭ vi, ne kulpigu vikipedion.

Multe legeblas en vikipedio pri aferoj vere ne gloraj por Okcidento. Sed kiel ĉiam, faktoj kiuj ne kongruas kun viaj vidpunktoj malaperas.

amigueo (Prikaz profila) 8. lipnja 2022. 19:48:57

Zam_franca:La doktrino Monroe, ĉu serioze? Usono ne diras ke ĝi rajtas invadi Kubon, Venezuelon aŭ Nikaragvon!

Denove vi pensas koloniisme, Eŭromajdan estus nur por-usona "puĉo" kaj ne spegulus la volon de ukrainoj, kiu ekzistas nur kiam ĝi estas kontraŭusona.

Ukrainujo devos repagi multon al Usono kaj aliaj helpantaj landoj, kaj strange, ĝi preferas tion al okupado fare de Rusujo. Kial? Antaŭaj rusaj okupadoj estis agrablaj tempoj, do kial? Vere, kiom strange.
1. Ukraino ne estas unu.
2. Rusio ne estas unu. Pri tio por-okcidentuloj konsentas, ke Putin ne estas sia popolo, kaj ke "hia" reĝimo devus perei.
3. Embargo estas grava atenco, kontraŭ disvolviĝo ekonomia, kultura, ktp de Kubo de kiu malbona ŝanco estas situi en strategia loko tre grava por Usono en la golfo de Florida. Se Kubo estus Usona Ŝtato multaj riĉuloj vivus tie, sed esti sendependa estas kalvaro por Kuba popolo.

https://es.wikipedia.org/wiki/Embargo_estadouniden...
""internacia kondamno
La komerca embargo kontraŭ Kubo estas la plej longa konata en la moderna historio. Ĝi estis kondamnita 28 fojojn de Unuiĝintaj Nacioj kaj la internacia komunumo asertas, ke ĝi malobservas la internacian juron. La sekvoj de tiu embargo ne finiĝas tie kaj kovras la nivelon de sociaj kaj ekonomiaj rajtoj de la kuba loĝantaro. En la terminoj. de sano, ili severe limigas la kapablon de Kubo importi medikamentojn, medicinajn provizojn kaj la plej novajn teknologiojn por trakti vivdanĝerajn malsanojn kaj konservi la sanprogramojn de ĉi tiu lando. La 28-an de oktobro 2015, la embargo havis la superfortan kvanton de 191 voĉoj kontraŭ nur du. Favore: Usono kaj Israelo. La plej alta debatorgano de Unuiĝintaj Nacioj reasertis, inter aliaj principoj, la suverenan egalecon de Ŝtatoj, neintervenon kaj neenmiksiĝon en internajn aferojn kaj liberecon de internacia komerco kaj navigado.""

Kubo (kiu estis tiam hontiga ekzemplo de mizera Usondependa lando) trapasis puĉon, ne Maidanan certe, sed ankaŭ heroa, kaj rezulte Usono lante ekde tiam asfiksias, per embargo 28 fojojn kondamnita de UN, tiun landon de nun ĉirkaŭ 10 milionoj de enloĝantoj. Kuba grado de humana disvolviĝo estas admirinda, kadre de la materiala mankego. Ĉu iu lando aŭ grupo de landoj embargis Usonon por sankcii tiun kontraŭleĝan agon? Ne. Kial??

Zam_franca (Prikaz profila) 8. lipnja 2022. 20:13:27

Se nur Rusujo estus nur trudanta embargon kontraŭ Ukrainujo...
Ukraino ne estas unu
Tio estas via opinio. En Ukrainujo okazas elektoj kaj la majoritato de la ukrainoj voĉdonas por por-eŭropaj kaj por-okcidentaj kandidatoj. Sed kiel kutime, fakto kiu ne kongruas kun viaj opiinioj ne gravas.

Parenteze, eble vi komencu skribi senerare "Ukrainujo" aŭ "Ukrainio", ĉar "ukraino" estas homo kiu apartenas al la ukraina popolo.

amigueo (Prikaz profila) 8. lipnja 2022. 20:52:26

Zam_franca:Se nur Rusujo estus nur trudanta embargon kontraŭ Ukrainujo...
La grava faktoro estas ke UA planas ani NATOn. Se Kubo ekenhavus misilojn "defendajn" de potenco konkurenca de Usono ( ekz Rusio aux Cxinio) vetu ke la reago de Usono estus terura! Kie estus la libero de la popolo kuba elekti sian militblokon? Kaj okcidento apogus Usonon.

amigueo (Prikaz profila) 8. lipnja 2022. 21:54:47

Dankon pri vorto Ukrainujo. La franca influo...

Natrag na vrh