Al la enhavo

Ukrainio 2022: civitana enketo cel vero

de amigueo, 2022-marto-31

Mesaĝoj: 292

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-majo-25 15:46:04

Chomsky diris, ke Esperanto bazigxas sur simpligita hispana lingvo, kaj ne (aux ne suficxe publike) agnoskis sian eraron.

Aliflanke, li antauxenigis lingvosciencon, kaj oni sxuldas tion al li.

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-25 16:42:59

Zam_franca:
Cxu vi volas diri ke kontrauxusona biezo de Chomsky malutilas al mondcivitanoj kaj cxefe al usonanoj vekigxi aux konscii pri biezo de la usona lauxregistara kaj lauxamaska realo?
Jes! Se ĉiuj kritikantoj de usona imperiismo estus kiel Chomsky defendantoj de amasmurdemaj tiranoj, iu ajn kritiko de usona imperiismo estus rekte taksata de multaj homoj kiel malserioza.

Ne temas tiom pri kontraŭusona biaso ol pri emo defendi ["]krimulojn["] ekde la momento ili estas kontraŭusonaj.
Mi enmetis la citilojn ĉirkaŭ KRIMULOJN, ĉar inter la teknikoj plej oftaj kaj hipokrite efikaj (ne nur fa Usono; Rusio kaj Eŭropuniaj ŝtatoj ankaŭe) estas kondemni malamikojn horore krimaj. Tio donas pretekston por invado pli elegantan ol klarigi la Ŝtatajn Interesojn en la afero eksterlanda. La plejparto de la internacia kaj usona opinio kontentiĝos per tiu kondemno de hororkrimoj kaj preteratentos infanece ke Usono vere agas pro Ŝtataj Interesoj kaj preskaŭ neniam pro belaj larmigaj idealoj. "Homrajtoj kaj demokratio" estas fumekrano por disimuli imperiemon kaj aliajn ŝtatajn interesojn kiel eble plej diskretajn. "Ŝovetia liberigo de ĉiuj sklavecaj laboristoj de la tero" estis fumekrano por disimuli rusian imperiemon. Tamen, multaj laboristoj okcidentaj kredis sincere je persocialisma liberiĝo, kaj premis la okcidentajn ŝtatojn por pli milde, pli soci-protekte kapitalismi. Aliflanke, multaj okcidentaj ŝtatoj subpremis tiajn movadojn, kaj en la tamponregiono de Usono (latinameriko senkebeka), la subpremo estis plej terure sangama. Tielm ke estas almenaŭ du Literaturaj Nobeloj kies verkaro abunde fabeligas tiujn Uson- tamponlandaj tre mortigaj diktaturoj, ni ne diru "krimaj", ĉar Usono ne pensas ke tiuj "masakroj" meritas atenton nek denoncon, fakte, ili ne estis masakroj, eble kelkaj centmiloj malaperis, eble ili turisme forvojaĝis por malfermi menson, kaj fine ili decidis kunenteriĝi en diskretaj amastombejoj. Ĉu?

Diru al mi pri aliaj komentistoj de la Usona politiko, mi esploros kontente.

Laŭ mia parta scio de la verkaro de Chomsky, hi klopodas veki la Usonanojn pri la kripta signifo de "Usonaj interesoj" kadre de la internacia politiko. Eble hi estas idealulo, kiu revas ke la altaj idealoj de Usono estu veraj versus la mondo, ne nur dominacio hipokrita. Eble hi ricevas subsidon aŭ salajron de Rusio aŭ Emiratoj, eble hi havas fascinon pri diktatoroj sangamaj, eble...

Hi marteladas ke la amaskaj mesaĝoj pri Usona ekstera politiko havas gravan biason hipokritan. Kompreneble, tiuj usonaj amaskoj estas multe pli potencaj por skulpti identecon kaj opinion de usonanoj ol la verkoj de Chomsky kaj 100 fojoj Chomsky. Hi estas muŝeto ĝeneta al la dokso kiu regas Usonon. Donu al Chomski dek dolarmiliardojn kaj televidkanalon kaj... hi estus pli ĝena. Eble.

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-25 17:06:35

Pri la morala legitimo de Eŭropunio por opinii aŭ prijuĝi krimojn, mi ne multe konas. Hispanio masakris kaj sklavigis dekmilionojn da amerikindianojn, kaj poste importaciis elafrikajn sklavojn, kaj kvazaŭ tio ne sufiĉus ili kristismigis ilin. Belgio hipokrite preteratentis masakron de 10 milionoj da kongeganoj, ĉar ili ne sufiĉe agemis kadre de sia sklaveco, ho ni ne sciis, diris diras la Belgoj, tio estis stravaganco de Reĝo Leopoldo la dua, ni nur ricevis la ekonomian trezoron de Kongego por konkurenci la ekonomian potencon de aliaj kapitalismaj landoj, kaj la abundaj monumentoj de Leopoldo II estas historia heritaĵo netuŝebla kaj fiera. Pri Germanio, tio estas malsama, inversa, ĉar ili perdis enorman militon kontraŭ multaj landoj eĉ Usono; cirkonstancoj devigis germanojn agnoski "krimojn" (fakte, la krimuloj estis Hitlero kaj kelkaj altrangaj militistoj, la cetera popolo nur obeis pro fiero, timo kaj propagando), kaj tiu agnosko donas ian moralan legitimon al Germanio kompare al Hispanio, Britio, Francio ktp, al kiuj cirkonstancoj ne devigis agnoski krimojn, terurajn masakrojn ktp

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-25 17:45:49

Zam_franca:
La plejparto de la ukrainoj volas ke Ukrainujo membriĝu en EU, kaj eĉ en NATO.
Kial? Ĉu tio ne estas io grava kiam konsiderante la estontecon de Ukrainujo?
Mi agnoskas ke tiu diskurso de alliberiĝo de popolo (ne vere ununacia, sed nu ni disimulu) estas bela. Sed popolo ĉiam havas cirkonstancojn geografiajn. (Se Katalunio havintus Rusion apude, Katalunio estus nun sendependa. Duon' katalunoj eŭforius eĉ se neniam anus Naton aŭ Eŭropunion, duon' katalunoj akceptus sendependiĝon altrudo ĉar ili ankoraŭ sentas hispanaj; tute ne gravas, post 20 jaroj de propagando kaj lernejo, ĉiuj katalunaj. Nu, mi vidis rilaton inter Katalunio kaj Donbaso). Problemo ne estas Eŭropunio, sed Nato. Kaj Nato jam trempis Ukrainon, kiu estas de facto membro de Nato.

Aŭ Ukraino havas tre etan konscion de sia situacio geopolitika, aŭ Ukraino komplicis de Usono pri la eskalado de provokado kontraŭ la geopolitika bezono aŭ kapriĉo de Rusio havi tamponlandon ĉe sia ebenaĵo okcidenta. Usono komprenas tiun Rusian tamponlandbezonon (Doktrino Monroe estas la Usona ekvivalento, sufiĉa kialo por masakri rekte aŭ prokuracie centmilojn en Senkebeka Latinameriko kaj aliloke; bv demandi al Kubo kial Kubo ne povis povas povos eviti embargon ĝis ĝi iĝos marioneto de aŭ rekte ŝtato de Usono) sed eble Usono trompis la naivan Ukrainon, hey guys tio estis pasintece, nun Nato protektos vin kontraŭ tamponlandstultaĵoj rusiaj, kaj Ukraino ne kapablis rifuzi dolarmiliarda pluvo ŝajne nur bonefika kaj sen kolateralaj mavefikoj.

Kompreneble, mia ĉisupera diskurso metas fokuson pri respondeco de Usono/Ukraino, sed ankoraŭ mankas atento pri Rusio kaj EU. Fokusi estas ĉiam disimuli, ĉar la cetera mondo ne malaperas kiam ni rigardas mondpeceton.

Kaj kiel trovi pacon?

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-majo-27 21:16:14

Kaj Nato jam trempis Ukrainon, kiu estas de facto membro de Nato.
Mi ne scias ĉu mi iam ajn vidis pli malhonestan aserton.
Se Ukrainujo estus membro de NATO, la tuta NATO rekte militus kontraŭ Rusujo, kaj ĝuste Rusujo ne estus invadanta Ukrainujon.
Aŭ Ukraino havas tre etan konscion de sia situacio geopolitika, aŭ Ukraino komplicis de Usono pri la eskalado de provokado kontraŭ la geopolitika bezono de Rusio havi tamponlandon ĉe sia ebenaĵo okcidenta
Do aŭ ukrainoj ne scias bone pri kiel regi sian propran landon, aŭ ili komplicas ĉar ili intence rifuzis esti "influzono" de Rusujo.
Koloniisma pensmaniero.

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-majo-27 21:20:43

amigueo:Pri la morala legitimo de Eŭropunio por opinii aŭ prijuĝi krimojn, mi ne multe konas. Hispanio masakris kaj sklavigis dekmilionojn da amerikindianojn, kaj poste importaciis elafrikajn sklavojn, kaj kvazaŭ tio ne sufiĉus ili kristismigis ilin. Belgio hipokrite preteratentis masakron de 10 milionoj de kongeganoj, ĉar ili ne sufiĉe agemis kadre de sia sklaveco, ho ni ne sciis, diris diras la Belgoj, tio estis stravaganco de Reĝo Leopoldo la dua, ni nur ricevis la ekonomian trezoron de Kongego por konkurenci la ekonomian potencon de aliaj kapitalismaj landoj, kaj la abundaj monumentoj de Leopoldo II estas historia heritaĵo netuŝebla kaj fiera. Pri Germanio, tio estas malsama, inversa, ĉar ili perdis enorman militon kontraŭ multaj landoj eĉ Usono; cirkonstancoj devigis germanojn agnoski "krimojn" (fakte, la krimuloj estis Hitlero kaj kelkaj altrangaj militistoj, la cetera popolo nur obeis pro fiero, timo kaj propagando), kaj tiu agnosko donas ian moralan legitimon al Germanio kompare al Hispanio, Britio, Francio, Usono ktp, al kiuj cirkonstancoj ne devigis agnoski krimojn, terurajn masakrojn ktp
Miascie, okcidentaj estroj ne diras ke Putin kulpas pro la krimoj de Stalin. Ili ne diras ke Xi Jinping kulpas pro la dekoj da milionoj da mortoj kaŭzitaj de Mao. Rifuzo agnoski krimojn estas grava, sed nekomparebla kun la ago krimi mem.

Kiam kiopriismo devas ekuzi historion kaj ne aktualaĵojn, tio bone montras ĝiajn limojn.

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-majo-27 21:29:08

Mi enmetis la citilojn ĉirkaŭ KRIMULOJN, ĉar inter la teknikoj plej oftaj kaj hipokrite efikaj (ne nur fa Usono; Rusio kaj Eŭropuniaj ŝtatoj ankaŭe) estas kondemni malamikojn horore krimaj. Tio donas pretekston por invado pli elegantan ol klarigi la Ŝtatajn Interesojn en la afero eksterlanda.
Mi ne estas registaro. Ni parolas kiel individuoj, civitanoj.

Jen la faktoj: Miloseviĉ estas krimulo. Asad estas krimulo. Putin estas krimulo. Ne timu aserti tion, ne gravas ke tio servas la interesojn de agresema ŝtato!
Bush estas krimulo kaj Biden havas partan kulpon en lia krimo, Mohamed Bin Salman estas krimulo, Rama X estas krimulo, ktp. Diri tion servas la interesoj de Rusujo, de Irano kaj de Ĉinujo, mi prifajfas.

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-majo-28 11:52:10

Ekzistas opinio, ke ankaŭ profeto Muhamado estis krimulo, ĉar li kun siaj adeptoj praktikadis amas-murdojn, rabadon-marodadon, sklavigon de milit-kaptitoj.
Krom tio oni akuzas Muhamadon pri pedofilio, ĉar unu el liaj edzinoj aĝis naŭ jarojn, kiam li pariĝis kun ŝi.
Sed Miloŝeviĉ estas fakte senkulpa, ĉar lin senkulpigis eĉ biasa Haga tribunalo post kiam oni mortigis lin en prizono.

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-28 13:41:52

SlavikDze:Sed Miloŝeviĉ estas fakte senkulpa, ĉar lin senkulpigis eĉ biasa Haga tribunalo post kiam oni mortigis lin en prizono.
Mi trovis en la angla informon pri la juĝo HagTribunala al Milosevic: https://www.icty.org/en/case/slobodan_milosevic
Ĉu vi konas romanon kie oni povas malkovri tiun historian momenton? Mi ne konas la aferon, mi ne scias kio okazis en Jugoslavio.

Estas dokumentoj tre utilaj por romanisto.
MILOSEVIC: This trial's aim is to produce false justification for the war crimes of NATO committed in Yugoslavia.
JUDGE MAY: Mr. Milosevic, I asked you a question. Do you wish to enter your pleas today or are you asking for an adjournment to consider the matter further?

Aŭtomata traduko:
MILOSEVIC: La celo de ĉi tiu proceso estas produkti malveran pravigon por la militkrimoj de NATO faritaj en Jugoslavio.
JUĜISTO MAJ: S-ro. Milosevic, mi demandis al vi. Ĉu vi volas enmeti viajn pledojn hodiaŭ aŭ ĉu vi petas prokraston por pripensi la aferon plu?

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-31 08:18:57

https://www.bing.com/videos/search?q=Massimo+Mazzu...

Mi trovis filmon en la itala, de Massimo Mazzucco. La alia vero.

Laux mia eta kompreno de la itala mi proponos resumon. Oni ne fokusas pri Rusio, sed pri porUsona Ukraino kaj Usono. Partiemo.
Cxu vi scivolas pri la fantaziaj signifoj de "Denazio Ukrainon"? Aux "DeNato Ukrainon"?

Reen al la supro