Skip to the content

Popolrakontoj, mitoj, anekdotoj, urbaj legendoj, ktp.

by 呼格吉勒图, July 30, 2022

Messages: 54

Language: Esperanto

呼格吉勒图 (User's profile) August 21, 2022, 1:02:45 PM

Ĉinaj mitoj (20):
La Granda Yu vojaĝis al diversaj landoj

la landoj kies loĝantoj estis senmortaj kaj vivis eterne.

La granda Yu vojaĝis trans la maro kaj atingis la nordon ekster la maro.
Estis tie unu lando, nomita "Wu'Ĝi". La granda Yu volis viziti lokanojn, tamen venis groupo da homoj, kiuj portis ĉerkon al la tombejo. Strange, ili ne estis malfeliĉaj, tamen babilis gaje.
La granda Yu demandis al unu maljunulo pri la kialo. Ĉar la loĝantoj en la lando, ĉiuj ne mortis kaj eterne vivis. Do ili ne havis idojn. Ili loĝis en kavernoj en la insuloj, kaj nutris sin per stranga "gasa fiŝo".
La loĝantoj en la lando, ne distingiĝis en viroj kaj inoj, do kompreneble, ili ne komponis familiojn kaj parojn. Ili "mortis" provizore je la aĝo de100 jaroj. kaj la vivantoj entombigis la portempajn mortintojn, kies koroj ankoraŭ batadis, ĝis kiam ili estis 120 jaraĝa; Kaj ili revivis el la tombo, kiel antaŭe.
Do ili mortis kaj revivis alterne. Morto por ili ŝajnis bona kaj profunda dormo. Kvankam ili ne havis idojn, la populacio en la lando neniam malpliiĝis, kaj la lando konstante prosperis.

La granda Yu vizitis la okcidenton ekster la maro. Estis lando kies nomo estis Xuan'Yuan Altebenaĵo. Konsternite de la aspekto de la landanoj, kiuj havis homan kapon tamen serpentan korpon, la granda Yu eltrovis ke ili fakte estis tre simpatiaj, kaj helpemaj. Ili povis vivi almenaŭ 800 jarojn, kaj tiuj kiuj havis mil ĝis dumil jarojn, estis oftaj.

Proksime al la lando Wu'Ĝi , estis lando nomita "blanka popolo", kies landanoj havis blankan haŭton kaj haron. Ili ankaŭ vivis senmorte. En la lando estis superbestoj, kiuj havis orkoloran haron, kun du kornoj sur la dorso. Ili kuris tiom rapide kvazaŭ ili flugus. Se oni povis rajdi ilin, oni povis gajni pluajn dumil jarojn.

En la sudo ekster la maro, la granda Yu vizitis la landon "A", ĉar en la lando, nur estis unu familionomo "A". La landanoj havis nigran haŭton, kaj estis tre fortaj. Ili ankaŭ povis vivi senmorte, pro ke en la monto "Ĉju", estis "Dolĉa Arbo", kies fruktoj estis tre dolĉaj. La landanoj manĝis la fruktojn kaj trinkis la akvon de la Ruĝa Fonto proksima, kiuj farigis ilin senmortaj.
Ne nur la landanoj, sed ankaŭ bestoj estis senmortaj. Ofte oni vidis la vespertojn kun mil jaroj, aŭ bufo kun dekmil jaroj ĉi tie. Probable la animaloj ankaŭ trinkis la akvon de la Ruĝa Fonto, kaj manĝis la fruktojn de la Dolĉa Arbo.***

呼格吉勒图 (User's profile) August 21, 2022, 1:40:50 PM

Ĉinaj mitoj (21):
La Granda Yu vojaĝis al diversaj landoj

la lando de gigantoj

Iutagon, la granda Yu vizitis la Monton Bo'Gu, en la oriento de la Oceano Bo. Ĉi tie estis granda insulo, proksima al la valo kie la suno kaj la luno loĝas.
La granda Yu eliris el la boato, kaj vidis malproksime malgrandan monton. Post du horoj da marŝo, li fine vidis klare ke ĝi ne estis monto, sed granda palaco, sur kiu estis enskribitaj kvar karakteroj "大人之堂", laŭvorte "la palaco de la grandaj uloj".
Ĝuste tiam, granda sono trafis al la granda Yu, kiu tuj kovris siajn orelojn. Li vidis du grandajn kolonojn moviĝantajn. Suprenrigardinte, li vidis ke giganto svingis la brakojn, ŝajne parolis, dum kvin gigantoj staris ĉirkaŭ li.
Antaŭe la granda Yu jam aŭdis ke estis "lando de gigantoj", kiuj estis idoj de drakoj. La landanoj ĉi tie estis pli ol dudek metroj. Ili naskiĝis post 36 jara gravedeco. La granda Yu vidis ke estis ulo fiŝkaptis sur "malgranda" boato, kiu laŭ Yu, estis granda monto. Kaj ankaŭ estis kelkaj gigantoj kaptantaj fiŝon en "malprofunda" maro, kie la maro atingis iliajn taliojn.
Abrupte, granda balenon estis alĵetita sur la plaĝon, kaj la gigantoj jubilis laŭte. La granda Yu pensis ke tiom granda baleno eble nur sufiĉas por unu vespermanĝo.
Ĝuste tiam, unu giganto marŝas al la granda Yu, sen atento pri li, kaj preskaŭ tretis lin. La granda Yu kriis al la giganto, kiu estis konsternita, kiam li vidis la etan Yu. "De kie vi venis, eta ulo?" Yu direktis al la okcidento, kaj respondis," pro la granda inundo, mi serĉas la lokon kien la inundo povus enflui. Do mi venis ĉi tie." Aliaj gigantoj venis kaj ĉirkaŭstaris. Ili diris al Yu, proskime al sia lando, estis loko nomita "Gui'Xu", kiu estis senfunda truo. Li povus alkonduki inundon tien, kaj la truo povis enteni ĉiun inundon, kaj la akvo neniam superfluos el la truo.
"Tamen la Flava Rivero estas blokata... " li frustriĝis.
"Ne gravas, ni povas helpi vin. " respondis la gigantoj .
Ili sekvis Yu veni al la elirejo de la Flava Rivero, kaj fosis la koton kiu blokis la riveron. La akvo fluis en la maron.
La granda Yu elkore dankis kaj adiaŭis al la gigantaj amikoj.***

呼格吉勒图 (User's profile) August 26, 2022, 8:14:03 AM

Ĉinaj mitoj (22):
La Granda Yu vojaĝis al diversaj landoj

la lando de nanoj

La granda Yu venis al la lando kie loĝis nanoj aŭ hometoj. Pro laciĝo, li endormiĝis sub arbo, tamen li sentis ke iuj grimpis sur lia korpo. Li tuj malfermis siajn okulojn, trovante etajn ulojn, grimpantajn supren sur lia korpo, kvazaŭ grimpi monton. Ili estis kelkajn centimetrojn altaj. La granda Yu sidis rekte, kaj vidis ke ĉi tiuj uletoj aspektis samaj kiel homoj, tamen nur havis etajn korpojn.
Kiam la granda Yu observis ilin atente, unu hometo grimpis tra la kolo de Yu. La hometo kvazaŭ militisto kuraĝa, rajdis sur eta ĉevalo, tenanta etan arkon, kaj diris ion. Bedaŭrinde, la granda Yu tute ne povis aŭdis la voĉon de la hometo. Ĝuste kiam li estis baldaŭ atingonta la supraĵon de la kapo de Yu, li senintence enmetis unu de siaj piedoj en nazotruon de Yu, kio jukigis lin ege. Yu ternis forte. Tiuj kiuj estis ankoraŭ sur lia korpo, forrulis. La hometoj estis konsternitaj, tamen kiam ili trovis ke la granda Yu ne intencis montri malamikecon al ili , ill alproksimiĝis al Yu, kaj ĉirkaŭstaris antaŭ li.
La grand Yu memoris ke li aŭdis antaŭe pri la lando, kie loĝas hometoj, kiuj povas legi kaj skribi, kaj kondutis dece. En la epoko de imperiestro Yao, ili sendis "sakojn sen plumo" al la imperiestro, kiu estis mirita de la nova kaj saĝa invento.
La plej minaca malamiko de la hometoj, estis gruoj, kiuj ofte prenis ilin kiel manĝaĵoj, per beko. Do la imperiestro de Yao ordonis la gigantojn de la najbara lando helpis al la hometoj gardi la kamparon, por ke la rikoltoj kaj hometoj ne estu forbekataj de gruoj.*

呼格吉勒图 (User's profile) August 26, 2022, 8:41:19 AM

Ĉinaj mitoj (23):
La Granda Yu vojaĝis al diversaj landoj

la lando de loĝantoj kun nur unu brako

En la malproksima okcidenta poluso, estis lando "Ĝi'gong", laŭvorte signifante "nur havi unu brakon". La landanoj ĉiuj nur havis unu brakon, kiu tamen estis tro longa. Se ili staris, la brako nature pendis ĝis la piedo. Pli strange, ili havis tri okulojn: la maldekstra estis uzata por vidi dum tago, la dekstra por vidi nokte sen helpo de lumo, dum la tria kvazaŭ teleskopo, povis vidi tre malproksime, malgraŭ la baro de nubo kaj nebulo. Ĝuste pro tio, ili ne bezonis dormon. Ĉar dum la tago, la dekstra okulo povis ripozi, dum nokte, la maldekstra povis ripozi, kaj kiam ili ne bezonis vidi fore malproksime, la tria ankaŭ povis ripozi. Kaj pro tio, ili povis labori dumtage kaj tranokte.
Kvankam la landanoj nur havis unu brakon, ili estis lerta je produktado. Ili inventis multajn maŝinojn por vivi kaj produkti. Ili ankaŭ inventis arkon kiu povis lanĉis po cent sakojn por fojo. Do ili ĉiam havis senfinajn bestojn kaj birdojn kiel manĝaĵo.
La plej saĝa invento estis "fluganta veturilo", kiun ili inventis per imiti unikajn birdon kaj ĉevalon en la lando. La birdo havis du kapojn, orajn plumojn, kaj larĝajn flugilojn. Ĝiaj du kapoj estis en la ambaŭ finoj de la korpo. La ĉevalo havis okulojn povantajn ellasi oran lumon, kaj ĝi povis flugi tiel rapide kiel fulmo. Do imitante la ĉevalon kaj la birdon, la landanoj inventis la flugantan veturilon kiu ankaŭ povis flugi kaj kuri senbare, en la ĉielo kaj sur la tero.
Kiam Yu vizitis la landon. la landanoj varme gastigis lin kaj gvidis lin viziti la tutan okcidentan poluson, per la veturilo fluganta. Kaj post la vizito, ili ankaŭ sendis Yu reveni hejmen per ĝi. La distanco estis kelkcent mil kilometroj, tamen per la veturilo fluganta, la flugo nur bezonis tiom tempon, dum kiom ili vespermanĝis.$

呼格吉勒图 (User's profile) August 26, 2022, 9:06:35 AM

Ĉinaj mitoj (24):
La Granda Yu vojaĝis al diversaj landoj

la lando de loĝantoj kun plumo

La granda Yu venis al unu lando plena je arboj, sur la oceano. En la lando estis birdoj fremdaj. Post kiam Yu surteriĝis el la maro, li senĉese iris. Unutagon, kiam li ripozis sub arbo, li aŭdis parolon el supre. Rigardinte supren, li trovis ke du knaboj estis ludantaj, sidante sur la branĉo de arbo.
Yu laŭte demandis pri la vojo al la du knaboj, kiuj ne atentis Yu pro la densaj folioj. Do aŭdinte la voĉon de Yu, ili surpriziĝis kaj flugis, per flugiloj sur dorso, kaj surteriĝis antaŭ Yu, kun la du flugiloj nature pendantaj post korpo.
La landanoj ĉiuj havis flugilojn, samkiel birdoj. Ili povis flugi kaj ankaŭ paŝi. Kaj iliaj buŝoj ankaŭ aspektis beko de birdo. Ili nutris sin per fiŝkaptado, samkiel mevo. Ili amase flugis super la maro, kaj kaptis fiŝon. Poste ili akumulis fiŝojn kune, kaj rostis ilin.
La landanoj ŝatis dancon plej. Printempe, ili amasiĝis kaj festis, kaj dancis ĝoje.$

呼格吉勒图 (User's profile) August 26, 2022, 9:24:21 AM

Ĉinaj mitoj (25):
La Granda Yu vojaĝis al diversaj landoj

la lando de loĝantoj kun longaj brakoj

Forlasinte de la lando kun loĝantoj kun plumo, Yu iris suden kaj atingis la landon kies loĝantaro havis longajn brakojn. Vidinte la loĝantaron, Yu konsterniĝis. La landanoj havis similan altecon kiel ordinaraj homoj, tamen iliaj brakoj estis tro longaj, preskaŭ dek metrojn. Kiam ili dormis, estis ne spaco por meti la brakojn, do ili dormis sidante sub arbo, kun la du brakoj longaj, pendantaj ekde la branĉoj de arbo. Yu amuziĝis pro tio.
La loĝantaro nutris sin per kolekti fruktojn kaj kapti fiŝojn. Kaj la longaj brakoj estis avantaĝoj por ili. Ĉar ili povis akiri fruktojn de la plej alta supraĵo de arbo.
Pri fiŝkapto, estas pli interesa.
Unutagon, Yu venis al la maro. Kaj akcidente li estis frapata de la granda ondo kaj falis en la maron. Kiam li estis timega senespere, ĉar li flosis malproksimen rapide pro la forta vento, li sentis ke iu suprentenis lin, kaj tiris lin reveni al la plaĝo. Post kiam li trankviliĝis, li eksciis ke la savinto savis lin starante sur la plaĝo, per la longaj brakoj, kiuj etendiĝis en la maron, longdistance fore de la plaĝo. Yu dankis lin kaj babilis kun li, kaj li sidis ĉe la flanko de Yu, tamen samtempe etendis siajn brakojn en la maron, senĉese kapti fiŝojn.
La savinto diris al Yu, ke nuntempe, li nur povis kapti etajn fiŝojn. Se ili volis kapti pli grandajn fiŝojn, ili devis iri pli fore.Tamen li ne kapablis, do li petis helpon de sia najbara lando, kie la landanoj havis longajn krulojn. Kiam ili volis pli grandajn fiŝojn en pli fora maro, la landanoj kun longaj kruloj portis ilin sur ŝultroj, kaj marŝis malproksimen en la maron; dum ili sidis sur la ŝultroj kaj etendis siajn brakojn en la maron por kapti fiŝojn.
Kiel saĝaj estas ili ! !

呼格吉勒图 (User's profile) September 24, 2022, 1:06:24 AM

Japanaj fantomaj rakontoj (6):

La rakontoj pri fantomoj

En la ĉinaj fantomaj rakontoj, Fantomoj ofte estis bruta, kruela ktp. Dum fantomoj en Japanio, krom la kruela flanko, ankaŭ eblas havi sekvantajn trajtojn: (1) mallerta, ne tiom saĝa; (2) sentema, simpatia; (3) posedi grandan forton, havi senliman potencon.

La ora bastono postlasita de fantomo

Antaŭ longatempo, en iu loko, loĝis tre malriĉaj paroj. Ili ĉiutage diligente laboris, sed ankoraŭ vivis malriĉe. En iu festo, kiam oni kutime faris iun riton por allogi bonŝancon, la paro diris ke ĉu ili allogis bonŝancon aŭ ne, la bonŝanco tute ne venis sur ili, nur malriĉo ĉiam venis. Do ili diskutis, "kial ni ne allogu fantomon?" Do ili faris la riton allogi fantomon, ripetante "Eniru fantomo! Eliru bonŝanco!"

En la vespero, estis fortaj sonoj de frapi pordon. Malferminte la pordon, ili vidis du fantomojn starantajn antaŭ la pordo, unu ruĝa, unu blua. La du fantomoj ridetis "bonan vesperon ! ĉu vi allogis nin per la diro 'eniru fantomoj!' matene?"
La paro timegis kaj povis eldiri nenion. Vidinte la ridon de la fantomoj, ili iomete trankviliĝis "jes, vere estis ni kiuj ripetis "eniru fantomoj!"".

"ĉu? bone. Kiel vi scias, hodiaŭ en la festo, kien ajn ni iris, ni estis forpelitaj de la kutimaj ritoj, tamen via rito, estis inversa, Do ni venis ĝoje. Ni ankaŭ havas aliajn akompanantojn, ĉu ili ankaŭ rajtas eniri ?"

"bone. Bonvolu!"
La paro preparis vinon kaj manĝaĵojn gastigi ilin.
Post la tagiĝo, la fantomoj vidis la suprenirantan sunon, timegante, kaj haste forirante post danki al la paro. Tamen, pro ke ili foriris tre haste, ili restigis la oran bastonon.

La paro pensis ke la fantomoj absolute revenos preni la bastonon, do ili konservis ĝin gardeme. Tamen, la fantomoj ne plu revenis. Sed, la diro pri la ora bastono disvastiĝis, pro kio multaj venis el alilokoj viziti ilin kaj rigardi la bastonon. La paro ekvendis manĝaĵojn kaj teon al la vizitantoj, per kio, ili iĝis la plej riĉa familio en la vilaĝo, kaj eterne adiaŭis la malriĉan vivon.

呼格吉勒图 (User's profile) September 25, 2022, 4:08:04 AM

Japanaj fantomaj rakontoj (7):

Antaŭ longe, en Sayama Monto (en la sudo de Saitama prefektujo 埼玉県) estis vilaĝo. Iutagon, infanoj ludis ekstere, abrupte timiga volviĝanta vento okazis, kun la hurlo "Kie estas infanoj ? kie estas infanoj?", kaj virfantomo aperis el la vento, prenis unu infanon.

Ĉiutage, ŝi prenis unu de la infanoj. "Kie estas infanoj ? Se vi kaŝis vin, mi ankoraŭ povas trovi vin per la odoro. Ah! tie !" Ŝi per sia sentema nazo trovis kaj prenis ĉiujn infanojn. La vilaĝo iĝis kvieta pro malapero de infanoj. La viliĝanoj diskutis kion fari, sed malsukcesis elpensi ideon, do ili decidis peti la helpon al la Budho.

La sekvantan tagon, la vilaĝanoj grimpis la monton kie la Budho loĝis. "venis virfantomo, kiu deprenis niaj infanoj. Bonvolu helpi nin!" La Budho diris "mi helpos vin. Bonvolu ne zorgi."

La Budho alvenis la loĝejon de la virfantomo, trovante ke infanoj kapitaj estis enŝlositaj en la kelo, plorantaj. Li ankaŭ trovis ke la virfantomo ankaŭ havis dekmil gefilojn. Do li forprenis unu de ŝiaj gefiloj, kiam la fantomo eliris. Reveninte, ŝi trovis la foreston de unu de siaj dekmil gefiloj, kaj serĉis tien kaj reen, freneze. Tiam, la Budho aperis.

"Ĝustatempe, vi aperas, mia Budho. Unu de miaj gefiloj malaperis! Helpu min ! "
" Tamen vi havis dekmil gefilojn, kial vi maltranviliĝas pro la perdo de unu ?"
" Kompreneble mi maltrankviliĝas ! Ĝi estas mia filo! "
" Do, ĉu vi nun sentas la senton de tiuj gepatroj, kies infanoj estis deprenitaj de vi?"
"......"
" Kion vi atendas? Redonu la infanojn al la vilaĝanoj !" La budho ordonis.
La virfantomo ne povis ne redoni ĉiujn infanojn al la vilaĝanoj, petante la pardonon de la Budho. Kaj poste, ŝi iĝis unu de la lernantoj de la Budho, kaj diino, kies devo estis certigi ke la beboj naskiĝu sekure kaj senakcidente, kaj protekti la infanojn for de malsano.

呼格吉勒图 (User's profile) September 30, 2022, 11:54:28 PM

Japanaj fantomaj rakontoj (8):

La fantomoj kiuj iĝis ŝtonoj

Antaŭlonge, loĝis patra fantomo kaj fila fantomo en la profunda monto. Iutagon, la patra fantomo portis sian filon sur sia ŝultro, malsuprenirante al la fundo de la monto. Unu maljuna avo marŝis nestabile, mane-en-mano kun unu knabino. La avo rigardis la ĉielon supren, kaj preĝis, kun manpalmoj tuŝataj.
La patra fantomo demandis:" kion vi faras, sinjoro?" la avo konsterniĝis pro la fantoma voĉo, kaj li ne povis movi post kiam li vidis la timiga fantomo. "mi estas loĝanto ĉe la maro. Ĉiusumere, la ondo de la maro deprenas unu de mia familianoj, kaj nun restas nur mi kaj mia nepino. Do mi ĉiutage preĝas al la dio, ke la maro ne faru malbonaĵon al ni. " La patra fantomo diris " kiel malbonŝancojn vi havas!", aŭdinte la diron de la avo.

Unumatenon, post elvekiĝo, la patra fantomo rememoris la diron de la avo, vidinte la ŝtormon ekstere. Li ĵetis du ŝtonojn tiom grandajn kiel montetoj, eksteren, kaj enpenetris du finojn de bastono respektive en la du ŝtonojn, kaj metis la bastonon kun la du ŝtonoj sur sia ŝultro. "mi iros al la maro" diris li al sia filo. "mi ankaŭ!" kriis la filo ekscite. "do, grimpu kaj rajdu sur unu ŝtono". Ili malsupreniris al la fundo de la monto.

Kiam ili atingis la maron, la patro diris al la filo "venu suben de la ŝtono. kaj atendu min ĉi tie". tamen la filo rifuzis kaj volis resti tie. "Do, ne ploru se tiel." dirante tion, la patro kun la ŝtonoj kaj la filo marŝis en la maron.
la maro iom post iom atingis la kapon de la fantomo. Li subtenas la ŝtonojn kaj sian filon alte, tamen li ne plu estis videbla ĉar nun lia tuta korpo estis sub la maro. Pro lia korpo kaj la ŝtonoj kun monta grandeco, la maro estis blokita antaŭ la vilaĝo de la loĝantoj. Longatempon poste, la patra fantomo iĝis ŝtono. La fila fantomo ploregis mizere pro la perdo de sia patro, ĝis kiam li estis laca, kaj fine ankaŭ li iĝis ŝtoneto. Oni diris ke sur la maro, estas ankoraŭ du ŝtonoj, la soleca eta sur la granda.

呼格吉勒图 (User's profile) October 18, 2022, 12:27:13 PM

Japanaj popolrakontoj (9):

Pajlo-riĉulo

Antaŭe, estis junulo kiu preĝis en la templo al la Avalokiteŝvaro:"estimata budhisattvo, lasu min esti riĉulo!" Do la Avalokiteŝvaro Budhisattvo diris al li: " eliru el ĉi tie, kaj tiu kiun vi unue kaptos, faros vin riĉa."

La junulo ĝojis, sed falis pro unu ŝtono antaŭ sia piedo, elirinte el la templo. Ĝuste tiam, li kaptis pajlon. Li dubis, ĉu ĉi tiu pajlo faros lin riĉa? Ne ŝajnis.

Li plu marŝis antaŭen. Unu bovomuŝo rapidflugis al li. Li kaptis ĝin, kaj ligis ĝin kun la pajlo. Tiam venis luksa ĉaro, kie knabo sidis kaj kriis al li:" mi volas la bovomuŝon!" La junulo jesis, "bone, jen!" La servisto de la knabo donis tri oranĝojn por danki al li. "Interese, pajlo iĝis oranĝoj." Li plu marŝis.

Tiam unu ino diris ke ŝi estis soifa pro manko de akvo. "Manĝu la oranĝojn." la junuloj transdonis al ŝi. La ino donis belan tukon por danki al li. "ĉi foje la oranĝoj iĝis tuko." Li plu marŝis.

Tiam li vidis malĝojan viron, kiu rigardis la ĉevalon sur la grundo. "kio okazas?" la junulo demandis. "mia ĉevalo malsaniĝas. Mi intencis ŝanĝi ĝin por tuko en la bazaro. " "Mi ŝanĝu kun vi mian tukon por ĝi! Jen!" La viro ĝojis kaj prenis la tukon, revenante.

La junulo donis akvon al la ĉevalo, kaj karesis ĝin. La ĉevalo baldaŭ resaniĝis. Kia bona ĉevalo! Li plu marŝis kun la ĉevalo. Li vidis ke unu familio estis okupita je meti pakaĵojn sur ĉaron. La mastro diris al la junulo, " ni devas translokiĝi pro iu urĝa afero, ĉu vi povus doni al mi vian ĉevalon? kaj vi povus preni mian domon kaj kampon!"

Do la junulo akiris domon luksan kaj grandan kampon, estante riĉulo. Homoj nomis lin "pajlo-riĉulo", pro ke li iĝis riĉa ekde pajlo.

Back to the top