Skip to the content

Popolrakontoj, mitoj, anekdotoj, urbaj legendoj, ktp.

by 呼格吉勒图, July 30, 2022

Messages: 48

Language: Esperanto

呼格吉勒图 (User's profile) August 3, 2022, 1:31:09 PM

Ĉinaj mitoj (9):
La heroo Hou'Yi pafis la sunojn.

La dek sunoj nur ludis laŭplaĉe kaj tute ne zorgis pri la aflikto de homoj. Dek sunoj samtempe aperis en la ĉielo, kio brulis la teron. Kaj pro ke ilia lumo radiis de diversaj direktoj, sur la tero tute ne estis ombro. La varma ondo plifortiĝis kaj la herbaĵoj kaj arboj tute bruliĝis. La akvo en riveroj vaporiĝis kaj sekiĝis, kaj homoj tute ne povis spiri, kaj eskapis al la kavernoj de montoj.
La imperiestro de la dioj aŭdis ke la sunoj ne observis lian ordonon, kaj senpermesite iris al la ĉielo, damaĝis ege la mondon de homaro. Li estis indigna. Li sendis la heroon Hou'Yi, kiu estis lerta je pafi per arko, puni la sunojn. Kaj donacis al li ruĝan arkon kaj dek blankajn sagojn.
La heroo malsupreniris en la mondon de homaro kun sia edzino, Ĉang'e. Kiam ili vidis ke la homaro suferis, dum la dek sunoj senzorgeme ludis, li estis ege kolera.
La heroo, Hou'Yi tuj pafis per la arko kaj la sagoj unu de la sunoj. Kun granda bruo, unu granda fajro-pilko falis kun multe da oraj plumoj. Kaj homoj vidis ke la falinta suno iĝis ora koko sur la grundo.
La heroo, Hou'Yi denove rigardis la ĉielon, vidante ke la sunoj konsternite eskapis. Li pafis denove senhezite, ĉiujn de la sunoj, kiuj volis forkuri. Aŭdinte la sonojn de la sagoj, la sunoj unu post unu falis, dum la homoj aplaŭdis.
Ĝuste tiam, la imperiestro de la dioj haltigis la heroon, "ne plu pafu! Nur restas unu suno, kiun bezonos la homoj. " Aŭdinte la diron de la imperiestro de la dioj, la heroo tuj ĉesis, kaj metis la lastan sagon en sian sakon.
Naŭ sunoj malaperis, kaj homoj eliris de la kavernoj, denove eklaboris. Riveroj denove fluis, dum verdaĵoj denove kreskis sur montoj. Floroj kovris la grundon, kaj ĉiuj ek-revivis.
Kiam la heroo Hou'Yi kaj sia edzino Ĉang'e intencis foriri, la imperiestro de la homaro,Yao, venis kun popoloj. Ili klopodis restigi la heroon, esperante ke li proteku ilin plu. La heroo estis kortuŝita, kaj li decidis resti iom pli. Li ĵuris al la dioj, ke li absolute revenos al la paradizo post kiam li helpos la popolojn iom pli.

呼格吉勒图 (User's profile) August 4, 2022, 3:36:53 AM

Ĉinaj mitoj (10):
La heroo Hou'Yi neniigis la malbonon.

La heroo Hou'Yi raportis al la imperiestro de la dioj, pri ke la popoloj esperis lin resti iom pli. La imperiestro de la dioj permesis.
Kvakam la naŭ sunoj jam mortis, kaj ne plu estis sekeco en la homara mondo, la dio de akvo, He'bo (laŭvorte, la onklo de rivero) detruis la pacan vivon de la homaro. Li ofte ŝanĝis sin en la formo de blanka drako, naĝante ĉie en la inundo. Tie, kien li naĝis, estis inundego, kiu detruis la plantojn, bestojn kaj domojn, mortigis homojn.
Sciinte la fakton, La heroo Hou'Yi haste iris al la banko de rivero, atendante la alvenon de la dio de akvo, He'bo. Ne post longe, la blanka longa drako venis kun granda ondo, kaj la inundo tuj rapidkuris super la bankoj al la grundo.
La heroo Hou'Yi jam pretis kaj celis per la sago kun la arko la maldekstran okulon de la blanka drako. Trafite, la drako doloris ege kaj eskapis en la akvon.
Vundite, la dio de akvo, He'bo raportis al la imperiestro de la dioj, ke Hou'Yi estis ne pardonebla. "Mi loĝas en rivero, kaj tute ne enuigis lin. Sed li pafis al mi mian okulon per sago. Bonvolu, la estimata imperiestro, venĝi por mi kontraŭ li, kaj mortigi Hou'Yi !"
La imperiestro bone sciis kio okazis. Do li riproĉis He'bo, "vi, kiel la dio de akvo, devus alporti bonon al la homoj, tamen vi damaĝis ĉion kion homoj havas. Laŭ mi, la puno kiun Hou'Yi faris al vi, estis tre simpatia ! "
Vidinte la sintenon de la imperiestro de la dioj, He'bo ne plu kuraĝis diri kaj revenis al la fundo de rivero. Li ne plu kuraĝis aperi en la mondo de homaro.

La heroo Hou'Yi ŝatis ĉasi en arbaroj. Unufoje, li venis al la centra lando, trovante ke popoloj ĉi tie frue fermis la pordojn kaj fenestrojn tuj kiam vesperiĝis. Kaj strange, en la vilaĝo, tute ne estis gejunuloj, nur gepliaĝuloj kaj infanoj. Ĝuste pro ke ne gejunuloj kultivis en la tero, la restaj nur povis manĝi sovaĝajn legomojn.
La popoloj diris al Hou'Yi, ke ĉio estas pro la monstro ĉi tie, kiu havas la kapon de drako, piedojn de tigro, voĉon de infano, kaj estas tre kruela. Li nur manĝis gejunulojn, kiuj neniam eskapis de li. La heroo,Hou'Yi decidis helpi la vilaĝanojn neniigi la monstron.
Iun tagon, Hou'Yi venis tien kie la monstro loĝis, laŭ la direktado de vilaĝanoj, trovante multajn skeletojn de mortintaj homoj, sur la fundo de la kanjono. Kaj la monstro estis manĝanta kadavrojn. La heroo Hou'Yi tuj pafis al li la frunton, kaj la monstro rulis malsupren al la fundo de monto, mortinte.

呼格吉勒图 (User's profile) August 4, 2022, 5:09:10 AM

Ĉinaj mitoj (11):
La heroo Hou'Yi neniigis la malbonon.

La heroo Hou'Yi aŭdis ke en la suda lando estis monstro, kiu havas longajn kaj akrajn dentojn. Li kaŝis sin sub la akvo en rivero, sed li abrupte eliris de akvo kaj mordis homojn kiuj preteriris laŭ la rivero. La haŭto de la monstro ankaŭ estis tre dika kaj dura, neniuj ŝtonoj, hakiloj, glavoj ktp, povas penetri ĝin.
La heroo Hou'Yi renkontis la monstron, kaj alcelis ĝian gorĝon kiam ĝi rapidis sur li, malfermante la grandan buŝon, dum eligis sin la glavo-similaj dentoj ekster la buŝo. Trafite de la sago en la gorĝo, la monstro mortis sur la grundon, tute ne havinte tempon por krii.

Proksime al ĉi tie, estis alia rivero, kie troviĝis monstro nomita "naŭ beboj", kiu havas naŭ kapojn, povante ŝpruci akvon kaj fajron, kaj estis kruela. Homoj ne povis kontraŭbatali ĝin. Tiuj kiuj preteriris tie, estis manĝataj de ĝi. Se unu de ĝiaj kapoj estis hakita, ĝi tute ne mortis, sed rapidis al vi pli kruele. Pro tio, Hou'Yi preparis specialan arkon por pritrakti ĝin.
Iun tagon, la "naŭbebo" eligis sin de la akvo. Hou'Yi tuj pafis naŭ sagojn samtempe per la nova arko, kaj ĉiu sago trafis ĉiun de ĝiaj kapoj. La naŭ kapa monstro mortis sen spiro.

Proksime al la rivero menciita supre, estis lago, kie troviĝis timinda serpento, kies korpo estis ege dika, kaj kies buŝo estis tiom granda ke ĝi povis gluti la tutan elefanton. Tie, kie ĝi troviĝas, ne estis homoj vivantaj. La heroo,Hou'Yi tute ne povis elteni tion, kaj post sanga batalo, mortigis la serpenton, kies skeleton estis tiel granda kiel monto.

Neniiginte la monstrojn en la suda lando, Hou'Yi revenis al la norda lando. Preterirante preter monto, li estis dirita ke estis birdego, nomita "Ventego". Ĝiaj flugiloj povis kovri la tutan ĉielon, kaj eĉ grandaj arboj povis esti detirataj se ĝi frapis la flugilojn. Hou'Yi elpensis ideon ke li fiksis ŝnuron sur la finon de sago.
Post la batalo, trafite de la sago kun ŝnuro, la birdo ne povis forflugi, kaj Hou'Yi saltis sur ĝi kaj mortigis ĝin.

呼格吉勒图 (User's profile) August 4, 2022, 1:24:48 PM

Ĉinaj mitoj (12):
Hou'Yi prenis la medikamenton, per kiu oni povas eterne vivi.

La heroo Hou'Yi helpis neniigi malbonon en la homa mondo, kaj ricevis la premion de la imperiestro de la dioj. Sed li ankaŭ estis enviataj de aliaj dioj, kiuj ofte diris al la imperiestro ion malbonan pri Hou'Yi, kaj fremdigis la rilaton inter la imperiestro kaj Hou'Yi, ĝis kiam la imperiestro fine perdis la fidon al Hou'Yi. Kaj iun tagon, la imperiestro malalt-rangigis Hou'Yi de dio al homo.
Hou'Yi kaj sia edzino ne havis elekton sed obei la ordonon. Kaj ili ekvivis en la homa mondo. Ili ĉasis bestojn por vivi. Li pardonpetis al sia edzino kiu devis sekvi lin kaj perdi la statuson de dio. Sed kiel li povus kompensi ? Kiam li estis en la paradizo, li aŭdis ke estas medikamento per kiu oni povas vivi eterne, posedata de la Okcidenta Reĝino en Kun'lun monto. Hou'Yi decidis preni iom da medikamento, per kiu ili ankoraŭ povos vivi eterne en la homa mondo, kvankam ili ne plu revenos al la dia mondo. Li ekestis ekscitita pro la ideo.
La venontan tagon, Hou'Yi adiaŭis sian edzinon. Li vojaĝis de monto post monto, de arbaro al arbaro, tra dezerto, kaj finfine proksimiĝis al la monto Kun'lun. Sed estis du baroj, kiuj estas la plej malfacilaj transiri. Unu estis rivero de malforta akvo, kaj la alia estis monto de flamo. En la rivero, eĉ la plej malpeza plumo ne povis flosi sur la akvo. Kaj la monto de flamo estis plena je fajro. Hou'Yi staris antaŭ la rivero, kaj pripensis kiel li povus transiri. Tuj memoro trafis al li ke kiam li neniigis malbonon en la suda lando, li ekkonis lignon kies nomo estas "ne malsupreniri", kiu estis tre granda, dura tamen malpeza. Li decidis iri al la suda lando por kunporti la "ne malsupreniri“ lignon. Reveninte de la suda kun la ligno, li ĉizis la lignon en boaton, kiu povis flosi sur la akvo kaj portis lin sukcese transiri la riveron.
Poste, li venis al la monto de fajro. Li memoris ke la haŭto de la monstro "naŭ-beboj", povas rezisti fajron kaj akvon. Li ĉiam kunportis la haŭton por protekti sin mem. Do li malfermis la sakon, eligante la haŭton kaj surhavante ĝin. Li ankaŭ vestis la ĉevalon per la haŭto. Kaj li, surrajdante sur la ĉevalo, transiris la monton dum nur kelkaj tagoj.
La okcidenta Reĝino sciis ke Hou'Yi estis heroo,kaj faris multe, kiuj meritas respekton. Do sciinte la intencon de Hou'Yi, ŝi malavare donis al li la medikamenton, kaj admonis lin ke ĉiu persono manĝas po duonon, ili povos esti senmortaj; Se unu persono manĝos ĉion, ri povos esti dio.
Ricevinte la medikamenton, Hou'Yi dankis al la Reĝino, ekvojaĝis hejmen. Li ne povis atendi re-renkonti sian edzinon, kaj volis ke ili kune vivu eterne per la helpo de la medikamento.

呼格吉勒图 (User's profile) August 4, 2022, 11:27:30 PM

Ĉinaj mitoj (13):
La edzino de Hou'Yi, Ĉang'e flugis al la luno.

Vojaĝinte de monto al monto, de akvo post akvo, Hou'Yi finfine atingis hejmen. Li jam decidis ke li kaj lia edzino disapartigu la medikamenton kaj ĉiu manĝos po duonon, tiel ke ili povos kune vivi eterne en la homa mondo.
Ĵus atinginte hejmen, li donis la medikamenton al sia edzino, Ĉang'e, kaj diris al ŝi ĉion pri la vojaĝo kaj pri la okcidenta Reĝino. Ĉang'e estis kontenta, vidinte la medikamenton. Kvankam ŝi ne plu revenos al la paradizo, ŝi povos eterne vivi same kiel dioj. Ŝi estis tiom ekscitita ke ŝi ne povis dormi bone dum la nokto. Ŝi sekrete malfermis la sakon de sia edzo dum ŝia edzo dormis, volante vidi kia estas la medikamento. En la sako, estis unu eta botelo, en kiu troviĝis ses rondaj etaj oraj drogo-globoj. Observante la orajn globetojn, Ĉang'e estis trafata de la volo re-esti diino, anstataŭ eterne vivi en homa mondo. Vidu kian vivon ŝi nun havas. Ŝi devis loĝi en dometo, manĝi malbongustan manĝaĵon, kaj ŝi tute ne plu volis elteni ĉi tian vivon !
Ŝi faris unu aŭdacan decidon. Rigardante la dormantan edzon, ŝi elverŝis ĉiujn de la oroglobetoj kaj glutis ilin, restigis neniun al sia edzo. Ĝuste tiam, miraklo okazis. Ŝi flugis supren, direktante al la paradizo. Sed ŝi bedaŭris, ĉar ŝi perfidis sian edzon, kaj estos priridata de aliaj dioj. Do ŝi decidis ŝanĝi la itineron, iri al la palaco de la luno, por eviti aliajn diojn en la paradizo.
Atinginte la lunon, ŝi trovis ke tie estis tre dezerta. Troviĝis nur kuniklo, bufo kaj arbo de laŭro. Ŝi komplete bedaŭris pro sia decido, tamen ŝi ne havis elekton sed nur sole vivis sur la dezerta luno eterne, pro ke ĝi estis sia propra decido.

呼格吉勒图 (User's profile) August 5, 2022, 11:11:44 AM

Ĉinaj mitoj (14):
La dio de suno, Yan'Di (laŭvorte, la imperiestro de Flamo)

Post kiam la naŭ fratoj de la suno estis mortigitaj de la heroo Hou'Yi, la ununura resta suno timegis, kaj li ĉiutage supreniris de la oriento kaj malsupreniris ĝis la okcidento. Li tute ne kuraĝis esti pigra. Sed post longa tempo, pro la ĉiutaga sama kaj sennova laboro , li fine denove laciĝis kaj estis ne tiom diligenta. Iufoje, li ne laboris sed banis sin en la naĝejo, kaj ne ĝustatempe aperis en la ĉielo. Aŭ iufoje li kuŝis sur la branĉo de la arbego Fu'san, kaj dormis dum dekkelkaj tagoj.
Tiam kiam li ne diligente laboris, la mondo de homaro estis dum kompleta nokto. La plantoj ne ricevis sunlumon kaj velkis. La temperaturo ankaŭ malsupreniris, kaj malvarmegis. Homoj kaj bestoj ne povis elteni, kaj se tio ne ŝanĝiĝos, ili estingos baldaŭ, kaj la mondo eniros en mortinta kaj dezerta inferno.
Por ke la suno ne ĉiam faru ion nur laŭ sia volo kaj plaĉo, la imperiestro de la dioj, sendis Yan'Di mastri la sunon, kaj nomumis Yan'Di kiel la dio de la suno.
Yan'Di estis alta kaj ĉarma. Li tenis "Ruo'Mu", kiu estis supernatura ligno, radiiante lumon. Ĝi havis du utilecojn: unu, ĝi estis uzata kiel vipo, por forveturi la sunon, por ke li ne plu estu maldiligenta. Kaj du, ĝi estis uzata por viŝi la ĉielon, kiam estis nubo, nebulo, kaj polvo, por ke la suno denove lumu tiom kiom li povas kaj devas.
Yan'Di ankaŭ tenis egan arkon kun longa kaj akra sago, por pafi la "ĉielan lupon",kiu estis tre kruela, kaj ofte manĝis la stelojn. Kiam li estis tro malsata, li ankaŭ mordis la sunon aŭ la lunon. Do Yan'Di devas zorgi kaj gardi.
Por ke la suno elvekiĝis gŭstatempe ĉiutage, Yan'Di ankaŭ sendis unu jadan kokon, kun pura kaj blanka-radianta plumo, ora beko kaj piedoj, kaj ruĝa kresto; ankaŭ kun laŭta kaj penetra voĉo.
Kaj ĉiutage, post la kriado de la jada koko, la suno devas elstari, forveturata de Yan'Di, kiu veturis sian ĉaron tiratan de ses drakoj. Unu tagon, la ses drakoj soifis kaj ne plu volis iri. Ili ĵus preterpasis grandan riveron, la Ruĝa Akvo. Yan'Di ordonis la ses drakojn ripozi kaj trinki akvon ĉe la rivero.
Tiam Yan'Di vidis ke bela knabino ludis muzikan instrumenton de kordoj. La knabino estis antaŭe la filino de diino de la Ruĝa Akvo. Ŝi kreskis en la montaro kaj ne havis amikojn, do ŝi ludis la muzikan instrumenton, kiam ŝi sentis soleca. Kaj ŝia muziko montris malfeliĉon kaj malĝojon.
Yan'Di iris al ŝi, kaj aŭskultis la muzikon kviete. Post la fino de unu muziko, Yan'Di senkonscie laŭdis "bela muziko!" La knabino fine trovis ke staris ĉe ŝi ĉarma viro, kaj ŝi hontis. Vidinte la hontantan knabinon, Yan'Di enamiĝis. Li ne povis ne pripensi ŝin kiam li veturis la ĉaron. Poste, li ĉiutage trinkis akvon kaj ripozis ĉe la rivero, babilis kun la knabino, kaj aŭskultis la muzikon ludatan de ŝi. Tiel, post iom da tempo, ili geedziĝis, kaj amis unu la alian eterne.

呼格吉勒图 (User's profile) August 6, 2022, 1:40:02 AM

Ĉinaj mitoj (15):
La dio de akvo kolere kapbatis la Monton Bu'ĝou surteren.

Gong'gong estis tre kruela dio de akvo, kaj havis neantaŭvideblan kaj ne-stabilan humoron. Li ĉiam volis esti la plej alta dio de la paradizo, tamen lia kontraŭulo Ĝuan' ŝu ankaŭ estis brutala dio de fajro.
Ekde kiam Ĝuan' ŝu administris la kosmon, li ne nur preteratentis la homaron, faris malbonajn aferojn, sed ankaŭ ĉikanis aliajn diojn perforte. Do ekde la paradizo ĝis la mondo de homaro, ĉiuj enuiĝis de li.
Gong'gong intencis depreni la tronon de Ĝuan'ŝu, sed li dumtempe ankoraŭ ne trovis bonan strategion. Nun li pensis ke la ŝanco venis pro ke ĉiuj malamis Ĝuan'ŝu, do li vokis kaj kunigis kelkajn diojn kiuj malamis Ĝuan'ŝu, celante detronigi lin kaj depreni la aŭtoritaton.
La ribelaj dioj konsentis ke Gong'gong estis ilia gvidanto. Post la ĝisfunda plano, ili sekrete atakis la ĉefurbon de la paradizo. Ĝuan'ŝu sciis tion timante. Tamen li ankoraŭ posedis fortan armeon. Do unuflanke li vokis siajn adeptojn de aliaj lokoj veni al la ĉefurbo, aliflanke li gvidis persone sian armeon ĉe si, por kontraŭbatali Gong'gong.
Estis du adeptoj de Gong'gong, unu de kiuj estis "Xiang'liu“,kiu havis homan vizaĝon tamen serpentan korpon, kaj la alia de kiuj estis "Fu'You",kiu havis naŭ kapojn kaj venenon.
Ĝuan'ŝu ankaŭ havis du kapojn kaj gvidis la venenajn abelojn kaj skorpiojn. Ili interbatalis sin de la paradizo ĝis la mondo de homaro, kaj reen al la paradizo. Oni ne povis diri kiu venkos.
Sed, kvankam Gong'gong estis pli forta ol Ĝuan'ŝu, li ne estis tiel saĝa kiel Ĝuan'ŝu. Ĝuan'ŝu estis tre ruza, ŝajnigante ke li baldaŭ malvenkus, kaj retroiris, per kio li allogis la du kompetencajn adeptojn de Gong'gong,Xian'liu kaj Fu'you, al unu kaverno sen elirejo. Kaj Ĝuan'ŝu ŝprucis fajron kaj mortigis ilin.
Gong'gong ne havis elekton sed retroiris al la fundo de la monto Bu'ĝou, kaj restis ĉe li nur malmultaj adeptoj. Li hontis kaj koleris pro la perdo.
Rigardante ĉirkaŭe, li trovis ke la monto Bu'ĝou blokis lian vojon de eskapo, dum la armeo de Ĝuan'ŝu alproksimiĝis al li. Do sciinte ke li ne plu eskapos, li kapbatis la monton Bu'ĝou perforte kaj kolere. Abrupte, grandega bruo venis kaj la monto, kiu estis la kolono subtenanta la ĉielon, kolapsis. Pro tio, la tuta kosmo ankaŭ draste ŝanĝiĝis,. La kupolo de la ĉielo dekliviĝis, kaj la suno, la luno kaj la steloj ankaŭ ne povis teni sin en la sama loko, kaj glitis al la okcidento. Kaj la ŝnuro kiu tiris la grundo en la sudoriento ankaŭ estis rompita kaj la grundo, ankaŭ falis. Ĉiuj riveroj kaj lagoj fluis tien, en la maron en la oriento.

呼格吉勒图 (User's profile) August 6, 2022, 2:21:05 AM

Ĉinaj mitoj (16):
La diino Nü'wa riparis la ĉielon rompitan de Gong'gong.

La kolono, nome la monto Bu'ĝou kolapsis, kaj la ĉielo dekliviĝis kaj parto kolapsis. Kaj ankaŭ aperis multaj truoj en la ĉielo.
Okazis la granda inundego elde la kerno de la Tero, ĉiuj ejoj sur la tero iĝis maro.
La diino Nü'wa sentis dolora en sia koro, vidinte ke la homaro afliktis. Ŝi decidis ke ŝi riparu la ĉielon kaj redonos la pacan vivon al la homoj kiujn ŝi kreis.
Sed, per kio ? Ŝi rigardis ĉirkaŭe longe, kaj bona ideo trafis al ŝi.
Ŝi unue elektis kvinkolorajn ŝtonojn kaj fandis iln en likvaĵon, per kiu ŝi ŝmiris la truojn de la ĉielo. Tre proksimiĝinte al sukceso, ŝia ŝtonoj tamen ne sufiĉis. Ŝi estis tre maltrankvila, kaj serĉis ĉie la kvinkolorajn ŝtonojn. Tamen la truoj estis multaj dum la ŝtonoj estis malmultaj. Kiel fari ? Ŝi, kiel la kreinto de la homaro, ne povis elteni la aflikton de siaj homoj. Do ŝi decidis oferis sin mem kaj uzis la parton de sia korpo, por fandi, kaj sukcesis ripari la ĉielon.
Tamen per kio ripari la kolapsintan ĉielon?
Ŝi pensis ke estis supernaturaj testudoj en la orienta oceano. Ŝi vojaĝis tien, kaj tranĉis kvar krurojn de testudo, faris ilin kolonoj. Kaj ŝi revenis al la monto Bu'ĝou, subtenis la ĉielon per la novaj kolonoj.
Tamen pro ke la kruroj de testudo estis mallongaj, la ĉielo en la nordokcidento estis malalta, kaj la steloj, la suno kaj la luno glitos tien. (indikante, ke sur la tero, oni ĉiam observis la orbiton de la suno, la luno,kaj la steloj, ekde la oriento ĝis la okcidento)

Por haltigi la inundon, ŝi ankaŭ kolektis multajn kanojn, brulis ilin en polvon, per kio ŝi blokis la kanalojn kie la akvo fluis. Tamen, kvankam ŝi elspezis centoblan energion tiom kiom ŝi kreis homaron, la orienta grundo ankoraŭ ne estas glata, kaj nuntempe, ĉiuj riveroj ankoraŭ fluas al la oriento. (indikante, ke en ĉinio, ĉefaj riveroj, fluas ekde okcidento, la tibeta altebenaĵo, ĝis la oriento, la pacifika oceano).

Tiam, venenaj serpentoj kaj sovaĝaj bestoj ankoraŭ manĝis homojn. Nü‘wa sole mortigis tiujn sovaĝajn animalojn, kaj la restaj animaloj pro timo eskapis en la senhomaj regionoj, ekzemple la arbaroj, la montaroj,ktp.
Dank'al Nü'wa, homaro estis savita el la katastrofoj. Ekde tiam, la cirkulado de la suno kaj la luno kaj la steloj denove normaliĝis. La alterno de la tago kaj la nokto, stabiliĝis. La riveroj kaj la lagoj, ne plu iris sovaĝe. La homaro havis denove manĝaĵon elde la naturo. La prospera mondo revenis.

呼格吉勒图 (User's profile) August 7, 2022, 4:30:07 AM

La japana mito (1):
La Ŝtono de la ĉielo
天の岩

La Amaterasu Oomikami (あまてらすおおみかみ【天照大神・天照大御神】) estas la plej nobla dio, heligante la tutan mondon per lumo.
Unu tagon, ri kaj sia frato Susanoonomikoto すさのおのみこと【素戔嗚尊】kverelis pro iu eta miskompreno.
Amaterasu Oomikami pensis ke "jam sufiĉas" kaj volis halti la kverelon, tamen Susanoonomikoto estis maldeca kaj obstina persono. Li detruis la kampojn de Amaterasu Oomikami, kaj disĵetis rubojn ĉie sur la plankon de la palaco. Li per ĉiuj manieroj enuigis Amaterasu Oomikami.
Pro tio, Amaterasu Oomikami frustriĝis, pensante " malfacile ke vivi kune kun li. Estas pli bone ke mi vivos sole kviete." Do ri translokiĝis al la "Ŝtono de la ĉielo", kaj sole vivis. Tamen, sen ri, la mondo estis malhela kaj obskura.
Pro tio, la dioj en la paradizo malĝojiĝis kaj diskutis pri tio en kunveno. "kio okazis ?"
" ĉio estis pro Susanoonomikoto".
" forpelu lin ! "
" antaŭ tio, batu lin !"
" atendu! Se Amaterasu Oomikami ne revenos kvankam ni forpelas lin, la problemo ankoraŭ ne estos solvita. Mi havas bonan ideon." diris la dio Omoikanenokami kiu estis tre saĝa. Li konsolis la diojn, kaj klarigis sian strategion.
La dioj invitis la diinon Amenouzume kiu estis lerta je danco, danci antaŭ la kaverno en kiu Amaterasu Oomikami sole vivis. Ŝi dancis kiel frenezulino, kio estis tre amuza. La dioj ĝojis vidinte la dancon, kaj celebris kvazaŭ festi ferion.
"kio okazas ekstere?" Amaterasu Oomikami aŭdis la bruon, kaj alkriis" hej, mi jam vivas sole, kaj vi devus enuiĝi pro la malhelo kaj obskureco. Tamen vi estas ĝojege kaj laŭte jubilas . Kial ? ĉu vi estas frenezaj ?"
Amenouzume respondis " via majesto, fakte venis pli grandega dio ol vi, kaj ĉiuj celebras pro tio. "
Amaterasu Oomikami estis tuj indigna. Kio ? estas unu nova dio pli nobla ol mi ? Ne eblas ! La dioj estus petanta min " bonvolu reveni, la nobla Amaterasu Oomikami. Vi mankas al la tuta mondo." Tamen fakte, ili celebras?!
Pensinte pri tio, ri ektimis ke ili ne plu bezonos rin, kio enuigis rin.
Amaterasu Oomikami kurioziĝis kaj ŝtele rigardis eksteren kio okazas, tra la mallarĝa breĉo de pordo. Ĝuste tiam, du dioj subtenis du spegulojn, alfrontajn al la Amaterasu Oomikami.
Ri vidis sian vizaĝon, kaj konsternite, "kia mirinda!"
Ri forte scivolis kiu estas tiu en la spegulo, do ri malfermis la pordon de kaverno.
Ĝuste tiam, la dio Amanotadikaraonomikoto kies forto estis tre granda, tenis kaj forpuŝis la pordon de ŝtono, kaj tuj kaptis Amaterasu Oomikami, eltiris rin el la kaverno.
Pro tio, la mondo denove estis hela, plena je lumo.

呼格吉勒图 (User's profile) August 7, 2022, 7:55:33 AM

La japana mito (2):
Susanoonomikoto すさのおのみこと【素戔嗚尊】

La dio Susanoonomikoto estis forta kaj maldeca dio. Li faris multe da malbonaj kaj kruelaj aferoj, pro kio li estis forpelita elde la paradizo. Susanoonomikoto malsupreniris sur lokon nomitan Tori Kami, kie fluas rivero nomita Hino Kawa.
"kion mi devas fari ?" Kiam li cerbumis kion fari, estis manĝ-bastoneto flosanta sur la rivero. Li pensis, ke ĉirkaŭe absolute estas vilaĝo. Li intencis iri tien laŭ la rivero, por trovi manĝaĵon. Kaj li atingis vilaĝon, kie nur loĝis unu familio, el kies domo aŭdiĝis ploro. Susanoonomikoto puŝis kaj malfermis la pordon, vidante ke maljuna paro kun ilia juna filino estis ploranta malfeliĉe.
Demandite pri la kialo, la olda ulo respondis "mi estis la dio, kiu administras la landon, kaj mia nomo estas Ashinaduti, dum mia edzina nomo estas Tenaduti. Ni paro antaŭe havis ok filinojn, tamen ega serpento nomita Yamatanooroti glutis ĉiujn filinojn. Ĉi jare, estas la tempo kiam la serpento denove venos. kaj la lasta resta filino ankaŭ estos deprenata de ĝi el ni. "
"Yamatanooroti... kio estas tio ?"
"tio estas timigega demono. Ĝi havas respektive ok kapojn kaj ok vostojn. Ĝi estas tiom granda ke ĝia korpo povas kurbiĝi ĉirkaŭ ok montoj. Ankaŭ estas arbaro sur ĝia dorso, kaj lumas ĝiaj okuloj." respondis la olda ulo.
Aŭdinte la plendon de la maljunulo, Susanoonomikoto sentis ke ili estis kompatindaj. La monstro manĝis la fajnajn kaj malfortajn knabinojn, kion li ne povis pardoni. Vidinte la ununuran restan filinon kiu estis tremanta malantaŭ la gepatroj, li tuj decidis fari ion.
"Mi iros neniigi la serpentegon. Bonvolu permesi ke via filino edziniĝos al mi. " Firme diris li.
"Parenteze, kiu vi estas ?"
"Mi estas la frato de Amaterasu Oomikami, Susanoonomikoto. Ĵus venis de la paradizo."
"Kio ? Vi estas nobla dio ? Mi ĝojas kaj bonvolu helpi al ni neniigi la monstron."

Li unue ŝanĝis la filinon en kombilon, fiksatan en sia hararo, por ke la monstro ne trovos ŝin. Kaj li enŝutis alkoholaĵon en ok barelojn, atendante la serpentegon.
Post ne longatempo, granda bruo aŭdiĝis kaj aperis la serpentego. Ĝi trovis la barelojn, ĝojege kaj senpacience enigis siajn kapojn en la barelojn, por engluti alkoholaĵon senĉese. Kaj ĝi estis ebria, malrapide streĉante sian korpon.
Ĝuste tiam, Susanoonomikoto kviete alproksimiĝis al ĝi, eltirante la glavon, kaj tranĉante la korpon en kelkajn partojn. Tamen restis unu vosto kiun li ne sukcesis tranĉi, ĉar ŝajne estis dura enhavaĵo en ĝi.
Susanoonomikoto forigis la viandon de la vosto, kaj elprenis la aĵon de ĝi. Tiu estis unu malofta kaj valora glavo ! Li decidis donaci la glavon al Amaterasu Oomikami. La glavo estis la fama "Kusanagi no kenn".
Susanoonomikoto sukcesis mortigi la serpentegon, kaj edziĝis kun la filino. Konstruinte la palacon, li ekloĝis en la lando. Ili naskis multe da gefiloj, kaj la fama Inaba no Shirousagi ankaŭ estis ilia ido post kelkaj generacioj.

Back to the top