Skip to the content

Popolrakontoj, mitoj, anekdotoj, urbaj legendoj, ktp.

by 呼格吉勒图, July 30, 2022

Messages: 48

Language: Esperanto

呼格吉勒图 (User's profile) July 31, 2022, 4:55:07 AM

Profetaĵoj (12):

Malnormalaj signoj :

1)Larmoj sur la vangoj de la statuoj de Virgulino Mario, okazinte tutmonde. Speciale ekde la jaro 2000.
2) Ruĝaj larmoj sur la pentraĵo de Jesuo en barato.
3) Larmoj sur la plej granda budha statuo de la mondo (situanta en Siĉuan provinco en Sudĉinio), okazinte almenaŭ trifojojn en la 20a jarcento.

4)Supernaturaj ŝtonoj:
"porko-krianta ŝtono" en unu ĉina vilaĝo, kaj la regiono kie la ŝtono troviĝas, nun estas turisma regiono, kaj ĉiuj povas viziti. Aliaj nomoj de la ŝtono, estas "ŝtono de averto" "ŝtono de revelacio" ktp. Laŭ la lokanoj, ĉiam la ŝtonoj sonis sonante kiel porko kriis, kiam estis okazonta gravaj aferoj. Kaj oni tuŝis ĝin kiam ĝi kriis, oni povis senti la tremon de la ŝtono.

Laŭ la lokanoj, en 1937 antaŭ ol la japana armeo invadis ĉinion, la ŝtono kriis dum unu monato. En 1949, la ŝtono ankaŭ kriis forte. En 1966, antaŭ ol la "kultura granda revolucio" komencis, la ŝtono denove kriis dum pli ol unu monato. En 1976, la ŝtono kriis antaŭ la granda tertremo en urbo Tangshan, en kiu mortis pli ol 240 mil loĝantoj.
......
Dum ĉi tiuj jaroj, la ŝtono krias pli ofte kaj daŭras pli longe. La pliaĝuloj de lokanoj, diris ke eble okazos grandega kaj terura afero baldaŭ. Ni esperas ke ĉiuj povos travivi pace.

En Guizhou provinco, en Suda Ĉinio, estas unu fama ŝtono, oficiale nomita kiel "vortojn-enhavanta ŝtono". kaj la regiono kie ĝi troviĝas nun ankaŭ estas turisma vizitinda loko. Antaŭ 500 jaroj, la ŝtono falis kaj disapartiĝis en du partoj, kaj sur la sekcio de unu parto, oni povas vidi ses tre facile rekoneblajn ĉinajn karakterojn. La plej stranga afero estas ke la kvina karaktero estas la simpligita, dum la aliaj estas la tradiciaj ĉinaj karakteroj. Post kiam la ĉinaj oficialaj geologoj taksis, la ŝtono havas pli ol 270 milionojn da jaroj. kaj la karakteroj reliefaj sur la ŝtono estas tute natura, ne artefarita. En la jaro 2002, la regiono iĝis la turisma loko, kaj ĉiuj povas viziti. La ĉina registaro nur agnoskas ke estas kvin karakteroj, ĉar la signifo de la sesa estas sentiva. Kaj ĝi estas pli granda kaj turnas sin ioman gradon de angulo kompare kun la restaj kvin, do ili ne agnoskis ke tiu estas "rekonebla karaktero".

呼格吉勒图 (User's profile) August 1, 2022, 4:07:09 PM

Cxinaj mitoj (1):
Pri la komenco de la mondo:

Longatempon antauxe, je la komenco, la kosmo estis kaoso kaj malklara.
Estis unu granda ovo, sxvebanta en la malklara. La giganto Pan'gu, dormis ene de la ovo kviete kaj trankvile, kreskante kun la ovo.
Longatempon poste, la giganto Pan'gu dormis kaj vidis tre grandiozan kaj mirindan pejzagxon en sia songxo, kio mirigis kaj elvekigis lin. Li ne povis atendi sercxi la mirindan pejzagxon, sed tuj li seniluzigxis pri la malklara kaj la malhela. Li volis strecxi siajn brakojn kaj krurojn, sed la ovo limigis la spacon tiel ke li tute ne povis agi libere. Li sentis malkomforta kaj ne povis spiri, kio enuigis lin multe.
Estinte kolera, li malfermis siajn palmojn, forte batante la malhelan, pro kio, la tero kaj la cxielo ek-disapartigxis !

La kaoso kiu dauxris dum milionoj da jaroj, estis instigita. La malpeza gaso malrapide supreniris, disvastigxis cxien, igxante iom post iom la blua cxielo. Dum la peza gaso malsupreniris, kaj plikompaktigxis, igxante iom post iom la tero. La giganto Pan'gu staris inter la cxielo kaj la tero, sentante tre komforta.

Li timis ke la cxielo kaj la tero denove unuigxos kaj fermigxos, do li forte tretis sur la tero, kaj subtenis la cxielon per sia kapo. Li utilis sorcxon por kreskigadi sian korpon. kiam Pan'gu kreskis unu metron; samtempe La cxielo plialtigxi unu metron, dum la tero plidikigxis unu metron.

Post dek ok mil jaroj, la cxielo jam estis tiel alta ke gxi ne povis plu plialtigxi, dum la tero tiel profunda ke gxi ne povis plu plidikigxi. Pan'gu estis kontenta, tamen li jam perdis preskaux cxiun energion pro la vasta kresko. Li ploris, sciinte ke lia fino venos baldaux.

Post tio,
Liaj larmoj igxis riveroj, lagoj, oceanoj.
Lia murmuro igxis la tondron,
Lia spiro igxis vento kaj nubo.
Lia maldekstra okulo igxis la suno, dum lia dekstra la luno.
Lia haro de la kapo kaj barbo igxis steloj brilantaj en la cxielo.
Lia sxvito igxis pluvo.
Lia haro sur la hauxto igxis plantoj.
Lia kapo, abdomeno, brakoj kaj piedoj igxis montoj.
Lia muskolo igxis kampo.
Liaj dentoj, ostoj igxis mineraloj kaj trezoroj sub la tero.
......

呼格吉勒图 (User's profile) August 1, 2022, 4:07:33 PM

Barata mitoj (1):
Pri la komenco de la mondo:

En la komenco, kiam la kosmo estis malklara kaj senforma, neniuj krom Brahmano (sanskrita vorto) ekzistis. Brahmano estas la eterna, la plej esenca, la plej cxiopova kaj la plej supra principo de ekzisto en la mondo. Brahmano decidis krei la mondon, do la mondo formigxis el nenio.

Ri unue kreis akvon, kaj metis en la akvon semon, kiu poste igxis ora ovo. Kaj la plej supra Brahmano aperis en la formo de Brahma, ene de la ora ovo. La Brahma sole vivis en la ovo longatempe. Unu tagon, ri utilis la povon de sia penso, dividante la ovon en du partojn, la supra parto de kiu igxis la cxielo, dum la malsupra igxis la tero.

Por ke la cxielo kaj la tero eterne dividigxos, Brahma metis atmosferon inter ili, kaj difinis la direktojn de oriento, okcidento, sudo, nordo. Kaj ri ankaux kreis la tempopunktojn, kaj tempodauxron. Tiel, la kosmo fine formigxis.

Sekvante, sagxo, konscio, sento, ktp formigxis siavice. Elementoj por formi materialojn: "vakeco, vento, fajro, akvo, tero", ankaux aperis. Kaj per la kvin elementoj, steloj, montoj, oceanoj, riveroj, lagoj, planoj, ktp cxiuj formigxis.

Poste, aperis la dioj, kiuj venis de la koro de Brahma, kaj kiuj vivis en la palaco de la paradizo. Ili mastras diferecajn naturajn fenomenojn. Inter la dioj, Brahma, Vesxnu kaj Sxiva estas la plej oldaj, la plej fortaj. Ili estas tri flankoj de la Unu. La Brahma mastras Kreadon, la Vesxnu mastras Konservadon, dum la Sxiva mastras Detruadon. Ili estas nomata kiel "la dioj de la dioj".

Post la apero de la dioj, Brahma ekkreis homaron. Komence, Brahma dividis sin mem en du partoj, viro kaj ino. Post la kombino de la viro kaj la ino, naskigxs Piraghi, kiu naskis Moonu. Ri estas la praulo de cxiuj homoj. Estas 14 Moonuj kiuj aperis kaj aperos dum la historio, reprezentante diversajn epokojn de homaro. Por pliigi poblacion de homaro, naskigxis Brahmin, de la lipoj de Brahma. Ili estis pastroj. Naskigxis Khatriya, de la manoj de Brahma, ili estis militistoj kaj regantoj. Naskigxis Vajsya, de la supraj kruroj de Brahma, ili estis farmistoj kaj komercistoj. Naskigxis Sudra, de la piedoj de Brahma, ili estis servistoj la plej malsupraj, mizeraj.

Sekvante, estis kreitaj diversaj insektoj, bestoj, birdoj, floroj, arboj, ktp. kaj diversaj demonoj.

Brahma kreis tempon. Mil jaroj de homaro, egalas al unu tago de la dioj. Dekdu mil jaroj de la dioj, egalas al la duona tago de Brahma. Kaj en cxi duona Brahma-tago, Nome, 4.3 miliardoj da hom-jaroj, la kosmo vivas. Dum la nokto de Brahma-tago, ankaux 4.3 miliardoj da hom-jaroj, la kosmo detruigxas kaj ne plu ekzistas. Do la kosmo kreigxas kaj detruigxas alterne, eterne.

呼格吉勒图 (User's profile) August 1, 2022, 4:07:59 PM

Ĉinaj mitoj (2):
Pri la kreado de homaro:

Unu tagon post la kreado de la mondo, la diino Nü 'wa de la paradizo, vojaĝis en la mondo kreita de la giganto Pan' gu. Ŝi estis tre feliĉa pro la beleco de la mondo kreita.

Kiam ŝi haltis ĉe rivero, vidis sin en la fluanta spegulo, talenta ideo trafis ŝin. Kial mi ne kreas kreaĵojn aspektantajn kiel mi? Mi povus meti ilin en la mondon kaj lasi ilin vivi ĉie.

Ŝi estis tre ekscitita pro la ideo, kaj tuj komencis la kreadon per la koto laŭ la rivero. Ŝi zorgeme kreis unu malgrandan kreaĵon, kiu aspektas same kiel ŝi, tiom bela kaj delikata. Ŝi elspiris al la malgranda kreaĵo, kiu tuj ekvivis kaj kuris ĉirkaŭ ŝi. Ŝi estis tre kontenta kaj nomis la malgrandan kreaĵon "homo", kiu ne nur povis kuri, sed ankaŭ paroli. Kiel afabla kaj ĉarma!

Ŝi plu kreis unu post unu, kaj pli kaj pli da homoj ekvivis ĉirkaŭ ŝi kaj plaĉis al ŝi. Sed post longa kreado, ŝi eklaciĝis. Kiel mi povus rapidigi la laboron?

Alia bona ideo trafis al ŝi. Ŝi miksis la teron kaj akvon por fari koton, kaj trovis unu longan rotangon sur klifo. Ŝi enmergis la rotangon en la koto, kaj forte ĵetis ĝin. La koto kiu sur la grundon falis, tuj iĝis malgrandaj homoj vivantaj. Kaj baldaŭ sur la tero, ĉie estis homoj.

Ŝi estis kontenta. Sed aperis problemo ke la homoj ek-malpliiĝis pro la morto. Ŝi ne havis tiom da tempo por krei novajn per si mem. Do ŝi dividis la homojn en du grupoj, inoj kaj viroj, kaj igis ilin paro. Tiel, ili povas daŭre generi novajn homojn malgraŭ la morto.

呼格吉勒图 (User's profile) August 2, 2022, 11:05:03 AM

Ĉinaj mitoj (3):
de la minoritato Ĝin'po en suda Ĉinio,
pri la apero de la homaro.

Komence de la formiĝo de la ĉielo kaj la tero, ne homaro en la mondo, nur kelkaj fantomoj vagis. Unu fantomo nomita Nuo'ĉiang kun lia edzino loĝis sur la altebenaĵo en la nordo, dum alia fantomo nomita Song' ĉiang, loĝis en la sudo kune kun sia naŭ filoj.
Unu tagon, Song'ĉiang kaj Nuo'ĉiang renkontis, konsiderante ke la mondo estis tre dezerta. Kreaĵoj devus esti kreotaj por ke la mondo aspektu viveca. Sed Song'ĉiang pensis ke li estis pli saĝa ol Nuo'iĉang, kaj lia familianoj estis pli multaj, do li arogante proponis ke ili respektive kreu novajn regionojn, kaj poste komparu reciproke, kies regiono estos pli bona ol la alies.
Pro ke la familianoj de Nuo'ĉiang estis malmultaj, do tuj kiam li revenis hejmen norde, li pene laboris tage kaj nokte. Sed, Song'ĉiang, rigardis sin pli saĝa, kaj gvidis siajn filojn fari ĉion, dum li mem nur proponis ideojn.
Poste, Song'ĉiang venigis Nuo'ĉang rigardi sian plenumon. Sed surprizite, Nuo'ĉiang diris ke li ne nur kreis tiom arbojn kaj florojn, bestojn kaj birdojn, kiom Song'ĉiang kreis. Sed ankaŭ kreis du personojn, fratino kaj frato.
Song'ĉiang ŝajnigis ke li ne kredus tion, kaj priridis Nuo'ĉiang, sed li decidis sekrete kontroli ĉu tio estis vero. Lia naŭ filoj ne konsentis kun li, persvadis lin ke ne iru. Ili diris ke tie kie Nuo'ĉiang loĝis, estas malvarma kaj mallarĝa. Estos risko morti pro malsato se li iros tien. Song'ĉiang diris ke li vestos sin pli, por havi pli da poŝoj kiujn li povos plenigi per rizo. Kaj li diris al siaj filoj, se li ne revenos post naŭ tagoj, kaj abeloj flugos super la tegmento, tio montros ke li mortis. Se tiel, filoj devas venĝi kontaŭ Nuo'ĉiang, kaj detrui ĉion kion Nuo'ĉang kreis.
Naŭ tagojn poste, Song'ĉiang ne revenis. Kiam abelo flugis super la tegmento, la naŭ filoj eksciis ke ilia patro mortis. Ili vizitis kaj petis Ŝiong'San ke li helpu ilin por puni Nuo'ĉiang. Post la reveno de Ŝiong'San, li diris al ili ke Nuo'ĉiang ne agnoskis ke li mortigis Song'ĉiang. La morto estis pro ke Song'ĉiang ne kunportis sufiĉan manĝaĵon. Naŭ fratoj ne kredis, kaj sendis Ŝiong'san denove. Sed pli malbone, Nuo'ĉiang diris ke se la naŭ fratoj absolute venos, li uzos malhelon kovri ilin kaj mortigos ilin per inundo.
La naŭ fratoj decidis militi, preparinte la naŭ-etagan ŝipon.
Nuo'ĉiang trovis la fraton kaj la fratinon, Li ne volis ke ili mortos en la inundo. Do li instruis al ili, kiel eskapi el la katastrofo:
Preparu grandan tamburon, naŭ rizajn pilkojn, naŭ kokojn kaj naŭ arĝentajn nadloj. Kaŝu sin en la tamburo, manĝu po unu rizan pilkon por tago, ĵetu unu kokon kaj unu nadlon por tago, kaj eliru kiam ili aŭdos la krion de la kokoj, kaj la sonon de la nadlojn.
Post okaj tagoj de severaj kaj mizeraj militoj, naŭ fratoj mortis en la inundo, same kiel la kreaĵoj sur la tero. La edzino de Nuo'ĉiang, Su'ĉiong admonis sian edzon, ke nur restas unu porko, kelkaj bambuoj sur la monto, nur unu birdo, unu arbo en la arbaro. Vi devas forigi la inundon, kaj la malhelon. Nuo'ĉiang konsentis kaj faris tiel.
La du gefratoj, ĵetis la lastan kokon kaj nadlon post longa hezito, kiam ili finis manĝi la lastan rizan pilkon. Neatendite ili aŭdis sonon, kaj ili senpacience rigardis eksteren, la inundo malaperis ! Sed bedaŭrinde nenio restis sur la tero. Ili seniluziĝis kaj serĉis manĝaĵojn.
( ...Daŭrigota...)

呼格吉勒图 (User's profile) August 2, 2022, 1:33:21 PM

Ĉinaj mitoj (4):
de la minoritato Ĝin'po en suda Ĉinio,
pri la apero de la homaro.

Komence ili renkontis unu demonon kiu estis tro malsata kaj volis manĝi ilin. Sed la gefratoj saĝe eskapis. Kaj post longa serĉado, ili finfine renkontis bonulojn kiuj kuiris por ili. Ĉi tiu bonulo estis Dong' La' ŝun, kiu ricevis la gefratojn, kaj diris al ili ke ili devus esti gefratoj dum la tago, tamen geedzoj dum la nokto. Sed la gefratoj rifuzis. La bonulo Dong ne havis elekton sed lasis ilin veturi respektive siajn proprajn boatojn por serĉi siajn geedzojn. Sed post serĉado, ili eltrovis ke ili nur renkontis sin mem.
Kaj la bonulo Dong ankaŭ elpensis ideon, ke ili puŝu respektive ŝtonan muelilon malsupren de la monto. Se iliaj mueliloj koliziis, ili estu geedzoj. Ne surprizite, la mueliloj de la ambaŭ koliziis, sed la gefratoj ankoraŭ ne kuraĝis esti geedzoj.
Fine, la bonulo Dong lasis la gefratojn kapti fiŝojn ĉe la rivero. Sed la koto en la rivero, kiu ŝpruciĝis de la rivero, jukigis ilin, kaj ili ne povis elteni la jukon. Finfine, ili ne rifuzis kaj estis geedzoj.
Post kelkaj monatoj, la fratino sentis malkomforta, kaj ŝi sciis ke ŝi estis graveda. La paro estis feliĉaj post la naskiĝo de la bebo, kiu tamen forte kaj multe ploris. La bonulo Dong helpis la paron flegi la infanon, sed estis kolera pro la senĉesa ploro. Dong tro enuis, tondis kaj ĵetis la bebon sur iu vojo.
Post kiam la paro revenis el ekstere, la edzino intencis mamnutri la infanon. Kaj Dong ne povis ne diri la fakton, kaj la paro haste kuris al la vojo, trovante ke sur la vojo estis multaj samaj infanoj. La edzino estis mirigita kaj petis la infanojn reveni hejmen kun ŝi. Sed la infanoj ne konsideris ŝin kiel sian patrinon, malgraŭ la peto de la edzino. Fine, infanoj diris, se ŝi povus blankigi la karbon, ili agnoskos ŝin kiel sia patrino. Ĝuste tiam, birdo flugis super la karbo kaj fekis sur la karbon, kio blankigis la karbon. Sed la infanoj proponis alian postulon, ke ŝi plenigu la lignan cilindron per akvo. Sed la edzino malsukcesis konstante. Tiam, birdeto falis en la cilindron kaj la edzino trovis unu truon en la fundo de la cilindro. Tial kial ŝi malsukcesis plenigi la cilindron ! Sed tiam kiam ŝi trovis ke ŝi trompiĝis, la infanoj jam fuĝis, al naŭ direktoj, kaj iĝis la prauloj de la homaro tutmonde.
Post la morto de la edzino, unu de ŝiaj du animoj supreniris al la paradizo, iĝante paradiza fantomo, dum la alia malsupreniris al la inferno, iĝante tera fantomo.
(la fino)

呼格吉勒图 (User's profile) August 2, 2022, 2:26:29 PM

Ĉinaj mitoj (5):
de la minoritato Ŝe, en la suda Ĉinio.
pri la prenado de la Fajro.

Longatempon antaŭe, en la norda ĉielo loĝis reĝo de demono, kiu faris multe da malbonaj aferoj. Sed li timis fajron tre multe. Pro la fajro, ĉi tiu demono ne plu kuraĝis detrui la pacan vivon de homaro.
La demono estis kolera, kaj klopodis depreni ĉiun fajron de la homara mondo kaj ŝlosis ilin. Post tiam, la fajro sur la tero, malpliiĝadis, kaj fine malaperis. La homoj mortis pro malvarmeco, kaj ili nur povis manĝis krudan viandon. Pli severe, pandemio regis kaj la mondo de homaro estis en malordo.
La tria filino de la ĉiela dio, sciis la situacion. Ŝi tuj trovis la demonon kaj ordonis ke li redonu la fajron. Tamen, la demono forte rifuzis. La reĝidino estis tre kolera kaj ŝi decidis sendi sian filon Lej'baŭ, preni la fajron reen.
Lej'baŭ estis ne nur forta sed ankaŭ saĝa. Antaŭ ol li ekiris, la reĝidino donis al li unu oran tridenton, unu tukan sakon, kaj kotonon. "mi scias ke vi estas saĝa kaj kuraĝa. Sed vi devus vojaĝi inter homoj antaŭ ol pritrakti la ruzan demonon. Homoj donos senfinan forton kaj saĝon. " Lej'baŭ kapjesis kaj malsupreniris al la tero.
Dum la nokto, Lej'baŭ surlandiĝis antaŭ dometo de unu vilaĝo, kie loĝis maljunulino. Ŝi ne havis gefilojn, estanta sola. Ĝuste antaŭ la tagiĝo, la maljunulino aŭdis sonon ĉe la muro, ŝi rigardis per la helpo de lunlumo, kaj trovis fortan kaj ĉarman viron. La maljunulino diris:" junulo, por kio vi venis ĉi tien ?" Lej'baŭ respondis, "mi estas orfo, bonvole akceptu min kiel vian filon." La maljunulino estis tre gaja, "tio estas mia bona fortuno. Eniru, junulo." Lej'baŭ tuj klinis sian kapon sur la grundon trifoje.
Tiel, Lej'baŭ estis filo de la maljunuloj kaj helpis ŝin kultivi la kampon kaj rompis ŝtonojn dum ses jaroj, iĝante pli forta kaj alta. Li estis tiom forta ke li povis eltiri dikan arbon de la tero, kaj teni grandan ŝtonan muelilon per nur unu mano.
Iun tagon, la maljunulino diris al li, "bona filo, vi jam estas la aĝo por geedziĝi. Ekde ĉi tie, ĝis oriento, estas Kaverno de Orienta Monto. Tie, petu helpon de la avo Tondro. Li havis saĝan sakon, kaj eltrovos ideon por vi el la sako, se li opinios vin bona. "
Lej'baŭ estis ĝoja, kunportante leon, tigron kaj leopardon, kaptitajn de li mem, venis al la Kaverno de Orienta Monto, kaj trovis la avon de Tondro, kiu estis maljunulo kun blanka barbaro. Liaj brovoj kovris la okulojn, kaj li ĉiam dormetis.
Lej'baŭ venis antaŭ la avon, metis zorgeme la leopardon maldekstre de la avo, la tigron dekstre de la avo, la leonon antaŭ la avon, kaj poste diris " kara avo, mia patrino lasis min veni al vi. kaj ĉi tri bestoj estas donacoj, Bonvole helpi min trovi mian edzinon !"
La avo diris" dankon al vi kaj via patrino. Tamen mi estis tiom maljuna, ke mi ne povus helpi vin trovi taŭgan edzinon. " Lej 'baŭ diris, "kara avo, bonvole vi malfermu la saĝan sakon, kaj trovu iun ajn ideon por mi. "
La avo ekridis, malfermante okulojn, vidante bonan fortan junulon. Kaj demandis, "bona junulo, de kiu familio venis vi?" Lej'baŭ respondis, "mi loĝas en Kaverno de Okcidenta Monto. Mia patrino estas la maljunulino." La avo skuis sian kapon, "la maljunulino estas sola, ne eblas ke ŝi havas filon!"
Lej'baŭ tuj memoris, ke li venis sur la teron, por trovi fajron. Do li diris ĉion veran al la avo. Post du horoj, la avo malrapide respondis "junulo, hodiaŭ estas la dekkvina de la oka monato. Post tri tagoj, diinoj el la paradizo banos sin en la lago malantaŭ la monto. Vi devos trovi unu rozkoloran jupon kaj tenu. Tiu, kiu venos al vi por la jupo post la bano, estos via edzino, kiu ankaŭ povos helpi vin repreni fajron de la demona palaco. "
(...daŭrigota...)

呼格吉勒图 (User's profile) August 3, 2022, 5:04:35 AM

Ĉinaj mitoj (6):
de la minoritato Ŝe, en la suda Ĉinio.
pri la prenado de la Fajro.

Tiun nokton, Lej'baŭ venis ĉe la lago laŭ la diro de la avo. Li grimpis sur la arbon, en kiu pendis buntaj jupoj. Li prenis la ruzkoloran kaj kaŝis sin malantaŭ la herbaĵo.
Post kiam la diinoj finis bani sin, ili flugis al la paradizo post vesti sin. Sed la lasta, la plej juna, la plej bela diino, ne povis trovi sian jupon,kaj ploris. Lej 'baŭ aŭdis la ploron, sentis kulpa kaj redonis la jupon al la diino, dirante ĉion pri kial li faris tion. Aŭdinte la rakonton, la diino decidis helpi Lej'baŭ repreni la fajron.
Do ili veturis nubon al la pordo de la palaco de la reĝo de demono. Estis demono kiu gardis ĉe la unua pordo. Lej'baŭ pikis la demonon per sia ora tridento. Sed la demono evitis la pikadon kaj ekŝpruci venenan likvaĵon. La diino alĵetis la kotonon kiu sorbis ĉiun likvaĵon. Lej'baŭ alŝaltis al la demono kaj mortigis lin.
Ĉe la dua pordo, gardis la demono de tigro kiu ŝprucis venenan gason. Kaj la diino alĵetis la tukan sakon, kiu sobris ĉiun gason. Lej'baŭ alŝaltis al la demono kaj mortigis lin.
Ĉe la tria pordo, la reĝo de demono abrupte rapidkuris al ili. Lej'baŭ utilis tridenton pikante la reĝon, dum la diino iĝis malhela fumo, ĉirkaŭflugante ĉirkaŭ la reĝo, per kio ŝi kovris liajn okulojn. Lej'baŭ tuj pikis al la reĝo flankon de la korpo, kaj la demono ne povis ne kapitulaci, kaj donis la ŝlosilon.
La diino malŝlosis la palacon, kaj prenis fajron. Ekde tiam, la homaro ne plu sentis malvarma, kaj ne plu devas manĝi krudan kaj malvarman manĝaĵon. La diino ŝlosis en la palaco la reĝon de demono, kiu ne plu faras malbonan al la homaro.
(la fino)

呼格吉勒图 (User's profile) August 3, 2022, 5:38:31 AM

Ĉinaj mitoj (7):
unu rakonto en la libro "酉阳杂俎“(prononco: yǒu yáng zá zǔ), kolekto de rakontoj, kolektita kaj verkita de Duan' ŝi-ĉeng (803~863);
pri ke la luno estas artefarita, ne nature formiĝis.

"Dum la epoko de la imperiestro Li' Ang, unu persono ( mi ne memoras lian nomon ekzakte) kaj intelektulo Wang, kune vojaĝis sur la Song monto. Sed bedaŭrinde, ili perdis sian vojon pro ke ili estis tro ĝoja dum la vojaĝo. La noktiĝo baldaŭ venos, la du ektimis, kaj haste klopodis serĉi la ĝustan vojon. Ĝuste tiam, ili aŭdis ke oni ronkis malantaŭ la herbaĵo. Ili trovis la ronkanton, kies haŭto estis blanka, kaj kiu vestis sin per tukaĵojn. Ili petis al li, "ni du hazarde eniris ĉi tien, sed ne povas trovi vojon. Ĉu bonus ke vi bonvole diru al ni kiel ni povus iri al la oficiala vojo?" Sed la ronkinto ne respondis kaj daŭrigis dormi...
Pro la kelkfojaj vokoj de la du, la ronkinto finfine komplete elvekiĝis. Li staris kaj marŝis, dirante al la du, "sekvu min". Dum ilia marŝado, la ronkinto ridetante diris al la du "ĉu vi scias ke la luno estis konstruita el sep trezoroj ? La luno estas globo, kaj la surfaco ne estas plata. Estas 82 mil familioj kies laboro estas ripari la lunon, kaj mi estas unu de ili."
Malfermante sian sakon, li montris al la du la instrumentojn por riparo, kaj ankaŭ du blokojn de rizo. Li donis la rizblokojn al la du, dirante "manĝu, kvankam ĝi ne povas garantii ke vi eterne vivos, sed ĝi povas garantii ke vi ne malsaniĝos dum via vivo."
Kaj li direktis al la du unu mallarĝan vojon, "vi povos trovi vojon, laŭ ĉi tiu vojeto. " Tuj, li malaperis.

呼格吉勒图 (User's profile) August 3, 2022, 12:58:58 PM

Ĉinaj mitoj (8):
Dek sunoj

En Oriento sur la oceano, estas loko kie la patrino de la sunoj Xi'he kaj ŝiaj dek sunaj filoj vivis.
ĉi tiuj dek sunaj filoj similas unu kun la aliaj, kaj estis tre viglaj.
La dek sunaj filoj ĉiutage banis sin en unu granda naĝejo, kio boligis la akvon ĉiam. Meze de la bolanta akvo, staris unu granda arbo, Fu'sang, kiu estis miloj da metroj alta, kaj mil plus kelkajn metrojn dika, kun kelkdekoj da branĉegoj, kie loĝis la dek sunoj.

La imperiestro de la dioj ordonis al ili, ke unu suno de ili devas labori en la mondo de homaro. Li devas ekiri matene, kaj veturi tra la tuta ĉielo, kaj falis en okcidento vespere. La sunoj observis la ordonon, kaj unu de ili laboris en unu tago, kaj dum dek tagoj, ili ĉiuj povis labori unufoje.
Antaŭ la laboro, la suno banis sin ĝoje kaj supreniris ĝis la supraĵo de la Arbo Fu'san, kion oni nomis "tagiĝo".
Post la tagiĝo, la suno sidis en la veturilo kiun sia patrino Xi'he veturis, kaj vojaĝis tra la ĉielo, kion oni nomis "tago".
La veturilo estis tirata de ses akvo-drakoj. Ĝis la veturilo atingis la fonton de Malfeliĉo, la suno devis iri per si mem sur la resta vojo de la tago. Kaj la patrino Xi'he devis tuj reveni kaj prepari por la sekvanta filo, kiu mastris alian tagon.
Komence, la sunoj observis la ordonon, sed post longa tempo, ili laciĝis kaj ne volis obei la regulon, pro ke la pejzaĝo ekstere estis tre bela, pli bela ol tie kie ili loĝas. Kaj ili ankaŭ estis sata pri la parolado de sia patrino. Ili decidis eliri kaj ludi kune ekstere, en la mondo de homaro.
La patrino Xi'he ege timis post scii la decidon, kaj ŝi postkuris post siaj filoj. Sed ŝi ne sukcesis. Ne havante elekton, ŝi mizere petis ilin reveni kaj observi la regulon. Sed la sunaj filoj tute ne aŭskultis ŝin, kaj ludis tute laŭplaĉe.

Back to the top