Skip to the content

Popolrakontoj, mitoj, anekdotoj, urbaj legendoj, ktp.

by 呼格吉勒图, July 30, 2022

Messages: 49

Language: Esperanto

zerdo (User's profile) August 10, 2022, 5:56:54 PM

Mi ludis avarulo vi povos vıdı el you tube moliere skribos avarulo vi devas skribi Cevdet kemal durmusoglu morgaux

zerdo (User's profile) August 13, 2022, 12:13:09 PM

Por vi mi ludis la avarulo nün mi forigos mi amas esperantistojn

呼格吉勒图 (User's profile) August 13, 2022, 1:55:27 PM

La japana mito (3):
InabaNoŜirousagi いなばのしろうさぎ【因幡の白兎】

Antaŭ longa tempo, estas dio kies nomo estas Ookuninuŝinomikoto (大国主命)kiu regis la landon nomitan izumonokuni (出雲の国). Li havis okdek fratojn, tamen estis rakonto pri ke li estis elektita por regi la landon. Ĉar Ookuninuŝinomikoto antaŭe estis la plej malelstara el siaj fratoj, kaj li ofte havis malbonan ŝancon, kaj estis ĉikanita.
Unufoje, la fratoj de Ookuninuŝinomikoto aŭdis ke estis reĝidino Yakamihime (八上姫), kiu estis tre bela, en la lando Inaba (因幡の国). Ili ĉiuj estis fascinitaj de la reĝidino, kaj ĉiam imagis kia estis la belulino ? Do ili decidis viziti la Yakamihime Reĝidinon, celante peti la reĝidinon elekti sin kiel ŝian edzon.
Tamen Ookuninuŝinomikoto pensis, ke neniam eblas ke la belulino elektis lin, kiu estas senutila, kiel sian edzon. Do li neniam planis viziti ŝin ĉar li elkore opiniis ke tio estis enuiga. Tamen liaj fratoj ne lasis lin libera, kaj ordonis lin porti iliajn pakaĵojn.
Kiam ili atingis la proksimon de la lando, venis stranga sono. "Oh, al mi doloregas!" unu kuniklo kies haŭto estis jam deigita kaj estis plena je sango, suferis pro doloro. La fratoj vidis kaj trompis al la kompatinda kuniklo "Vi estas severe vundita ! Vi devas salti en la maron se vi volas esti kuracata, kaj poste vi sekigos vin per la helpo de la vento sur la supraĵo de la monto. "
"Bone! Bone! Mi faros tion tuj!" La kuniklo estis tre feliĉa pro la ŝanco ke li ne plu afliktos.
La fratoj ridegis kiam ili vidis la kuniko saltis en la maron.
La kuniklo suferis tre ege doloron pro la salo en la maro, kaj ankaŭ pro la vento. Tamen li klopodis elteni, ĉar li kredis ke tio estis la ununura maniero por kuraci sin mem.
Tamen, lia vundo ne malpliseveriĝis. Sub la forta sunlumo, lia haŭto disbreĉiĝis, kaj lin doloris kvazaŭ li estis bruligita de fajro. Li timegis kaj serĉis helpon ĉie.
Tiam, Ookuninuŝinomikoto, kiu atingis ĉi tie pli malfrue pro la pezaj pakaĵoj de siaj fratoj, vidis la kompatindan kuniklon. La kuniklo diris al li:
"Mi antaŭe loĝis en la insulo Oki, trans la maro, kaj mi ofte transrigardis al ĉi tie, volante veni ĉi tien. Do mi alparolis kun la ŝarko: "verŝajne vi havas multajn amikojn de via speco. Ĉu eblus ke vi kaj viaj amikoj formu unu vicon, elde ĉi tie ĝis la transa flanko? Montru al mi!" "kompreneble ni povas !" respondis la ŝarko.
Kaj post kiam la ŝarkoj finis formi la vicon, mi saltis sur la dorsoj de la ŝarkoj kaj venis trans la maro. Mi pensis ke mi estis tre saĝa ! Tamen, mi diris elkore "vi malsaĝuloj ! Mi nur utilis vin por transiri la maron !" La ŝarkoj tuj estis koleraj kaj brutale deigis mian haŭton."
Ookuninuŝinomikoto konsterniĝis post la rakonto de la kuniklo. Li pensis ke li ne povis lasi la kuniklon malantaŭe, speciale post la trompo de siaj fratoj. Ookuninuŝinomikoto proponis al la kuniklo, "unue lavu vian vundon per pura akvo, en la riveroj, kiuj ne enhavas salon. Kaj poste prenu kelkajn florspikojn de iu floro, kaj laste rulu vin por sekigi vin."
La kuniklo faris laŭ la sciigo. Baldaŭ li sentis komforta, kaj rapide eniris en la sonĝo.
Kiam li elvekiĝis, li trovis ke Ookuninuŝinomikoto ankoraŭ ĉeestis ĉe li. Li trovis ke novaj blankaj haroj jam eliĝis denove sur sia korpo, pro tio li ege feliĉiĝis. " Vi estas grandega! Vi estas perfekta!" kaj li diris al Ookuninuŝinomikoto unu suprizigan aferon.
"Fakte, mi estas la servisto de la reĝidino Yakamihime, mi nomiĝas InabaNoŜirousagi. Viaj fratoj ne povas geedziĝi kun la reĝidino, ĉar ili havas malbonajn korojn! Vi estas la ununura taŭga elekto por geedziĝi kun la reĝidino."
Ookuninuŝinomikoto ne povis kredi la abruptan informon, kaj li duondubante daŭrigis sian vojaĝon kaj postkuris siajn fratojn.

novatago (User's profile) August 18, 2022, 7:23:45 AM

呼格吉勒图:
Kaj mi volas afiŝi ĉi tie denove ĉar mi timas ke iun tagon la reto MiaVivo ne plu funkscios.
Laŭ mi, estas tute bone si vi volas afiŝi ĉi tiajn tekstojn ĉi tie. Kaj mi samopinias pri MiaVivo, kies mastrumanto, de mia vidpunkto, grave eraris pro ne uzi iun programaron preta por la Fediverso (la reto de serviloj de Mastodon, Friendica, Pleroma, Diaspora, ktp...).

Ĉiam estas la sama eraro, anstataŭ servo malferma kaj konektita al la mondo, servo fermita nur por frikuloj. Aldone, se li, ekzemple, uzos Friendica-on, kaj iam ial li ne povas mastrumi la servilon, la uzantoj povus alporti iliajn profilojn al aliaj Friendicaj serviloj. Se MiaVivo malaperas, la uzantoj povus fari nenion.

Nu, mia opinio... Ĉu ĝi eĉ iom gravas?

Ĝis. Novatago.
blogo

呼格吉勒图 (User's profile) August 18, 2022, 9:19:03 AM

novatago:Laŭ mi, estas tute bone si vi volas afiŝi ĉi tiajn tekstojn ĉi tie. Kaj mi samopinias pri MiaVivo, kies mastrumanto, de mia vidpunkto, grave eraris pro ne uzi iun programaron preta por la Fediverso (la reto de serviloj de Mastodon, Friendica, Pleroma, Diaspora, ktp...).……
Dankon amiko. Mi ne kapablas bone kompreni la teknikan flankon, mi nur ne havis bonan uzantsperton. Tamen, mi ankoraŭ elkore dankas al la kreanto de la reto por lia laboro, kiu estas malfacila kaj multekosta laboro.

呼格吉勒图 (User's profile) August 20, 2022, 12:10:07 AM

La japana mito (4):
yamasatibiko kaj umisatihiko やまさちびことうみさちひこ【山幸彦と海幸彦】

Antaŭlonge, estis unu dio kies nomo estis tre komplika, Niniginomikoto. Li havis du filojn, Yamasatibiko kaj umisatihiko. La pli maljuna frato Umisatihiko, kiel lia nomo montris, estis lerta je fiŝkapto, dum la suba frato Yamasatibiko, estis lerta je ĉasado en montoj. Ili respektive fiŝkaptis ĉe la maro kaj ĉasis sur montoj, per kio ili vivis.
Unutagon, la suba frato Yamasatibiko diris al sia pli maljuna frato: "de ĉi tia vivo ke mi ĉasas sovaĝajn porkojn sur montoj, lacas mi. Mi volas fiŝkapti ĉe la maro, almenaŭ ricevi blovadon de la vento ĉe la maro. Almenaŭ nur unu tago! kia estas tio ke ni interŝanĝu niajn ilojn reciproke?"
"Mia frato kara, ĉesu diri tiel stulte. Ĉiu persono havas sian lertecon. Estas profesiaj kaj propraj teknikoj respektive por ĉasi kaj por fiŝkapti. Do ne estas tiom facile ke ni interŝanĝas niajn profesiojn reciproke, eĉ ne dum nur unu tago. Kia estus tio se ni vundus al ni korpon? "
"Ne estu tiom obstina. Homo bezonas ŝanĝon dum sia vivo. " La suba frato petis.
La pli maljuna frato ne povis ne akcepti nevole. Ili interŝanĝis instrumentojn, kaj Yamasatibiko fiŝkaptis ĉe la maro, dum Umisatihiko ĉasis sur montoj.
Yamasatibiko ekscitiĝis rapidflugi al la maro, tamen li havis neniun sperton por fiŝkapto. Do li sukcesis kapti neniun fiŝon, krome, li ankaŭ perdis la valoran hokon de sia frato en la maron. Seniluziĝanta Yamasatibiko reiris al sia frato, kaj eksciis ke lia frato ankaŭ ne sukcesis ĉasi kaj akiri ĉasaton. Ĉiu persono havas sian profesion kaj lertecon !
Do Yamasatibiko konfesis al sia frato la perdon de la hoko. Umisatibiko kruele indignis: "ĝuste pro via freneza ideo, ĉi tia rezulto aperas ! Trovu la hokon, eĉ se vi mortus en la maro !"
Yamasatibiko ne povis ne erigi sian tranĉilon kaj faris ĝin en kvincent hokojn, kiujn li redonis al sia frato.Tamen tiel, la frato ankoraŭ ne pardonis lin. Sekve, li faris pluajn mil hokojn, tamen lia frato ankoraŭ ne akceptis, obstine dirante "nur la originan hokon mi volas !"
Yamasatibiko ne havis ideon kion fari. Kiel oni povas trovi tian etan hokon en tia mal-eta maro? Li frustriĝis ĉe la maro. Stranga sono sonis kaj maljunulo kun blanka haro aperis.
"Mi estas la dio nomita Shiotutikami シオツチカミ (la dio de salo). Kial vi estas malfeliĉa ĉi tie, mia knabo ?"
Yamasatibiko diris ĉion al la dio. "Um... malfacile. Faru laŭ tio kion mi diros al vi. Vi sidiĝu en mia boateto, veturu ĝin en la maro. Kaj flosu laŭ la torento de la maro, ĝis kiam vi atingos la palacon de la draka reĝo. En la korto de la palaco, estas sankta osmantusa arbo. Vi nur supren grimpu." Abrupte malaperis la maljunulo.
Yamasatibiko vidis ke vere estis unu boateto fabrikita el bambuoj flosanta sur la maro. Li sidiĝis en la boateto, flosante sur la maro. Post tri tagoj kaj noktoj, li fine vidis la brilantan palacon kiu estas insulo. Li alproksimiĝis al la insulo, kaj vidis ke estis alta arbo antaŭ la palaco. Li senpacience grimpis supren laŭ la arbo. "kio okazos?" li maltrankviliĝis.
Ĝuste tiam, la reĝidino Toyotamabime トヨタマビメ trovis lin. Ŝi rigardis el la fenestro. Kiel ĉarma la viro estis! La reĝidino sendis bonvenigi lin. Post kelkaj tagoj da komuniko, ili enamiĝis unu en la alia. Do Yamasatibiko kaj Toyotamabime geedziĝis. Kaj per la helpo de la reĝo de drako, li ankaŭ trovis la hokon sur fundo de la maro, kaj redonis ĝin al sia frato. ridulo.gif

呼格吉勒图 (User's profile) August 20, 2022, 12:25:02 AM

La japana popolrakonto (5):
Kintarou きんたろう【金太郎】

Antaŭlonge, loĝis Kintarou kaj sia patrino kune en kaverno en la monto Ashigarayama あしがらやま (足柄山). Kintarou estis tre forta knabo, kaj li ĉiutage faris sumoon (konkurso de la japana luktado) kun bestoj sur la monto. Nur kelkajn minutojn poste, li ĵetis la cervon kaj la apron ekster la luktejon.
"nu, estas mia vico!" la urso fortike brakumis Kintarou. Ili ambaŭ estis fortaj, kaj oni ne povis antaŭdiri kiu venkos. Tamen,fine, Kintarou suprentenis kaj ĵetis la urson ekster la luktejon.
"Kintarou venkis!"
"ne plu estos iu kiu povas venki Kintarou estonte."
Post la lukta konkurso, Kintarou revenis hejmen, kaj disdonis al la bestoj la bongustan manĝaĵon fare de sia patrino.
Kintarou ankaŭ gvidis bestojn vagi ĉie sur la monto. Li lernis de simio teknikon grimpi arbon, de cervo teknikon marŝi sur monta vojo. Li estis ŝatataj de bestoj, pro ke li estis simpatia. Kiam pluvas, li kaj animaloj ludis en kaverno de monto.
Ili kolektis mutlajn manĝaĵojn bongustajn sur monto. Cervo kaj vulpo helpis kolekti fungojn, dum simio kaj kuniklo helpis fosi yamon, kaj sciuro helpis kolekti semojn de arboj, dum usro helpis alporti la manĝaĵojn en kavernon.Eĉ vintre, Kintarou loĝis en la kaverno, kiu estis plena je manĝaĵoj.
Tagon post tago, printempo revenis.
Unutagon, Kintarou sur la dorso de la urso, kun bestoj marŝis al la transflanka monto. Kiam ili alvenis ĉe profunda valo, ili frustriĝis: "kiel profunda estas la valo! Ni ne povos iri trans ĝi." Kiam ĉiuj ne havis ideon, Kintarou diris "ne gravas, rigardu min!"
Li perforte puŝis la grandan arbon ĉe si, kaj la arbo kliniĝis kaj horizontiĝis trans la valo.
Abrupte oni diris "ĉi tiu knabo estas fortulo! " Kintarou turnis sian kapon kaj vidis unu Samurai (japana militisto) starantan. "ĉu vi akceptas ke vi estu mia servisto sekvanta min tien kien mi iros ?"
Aŭdinte la peton, Kintarou estis tre feliĉa. Poste, li iris al la ĉefurbo, kaj iĝis elstara Samurai, nomita de posteuloj "Sakatanokinji" (さかたのきんじ 坂田の金時). ridulo.gif

呼格吉勒图 (User's profile) August 20, 2022, 6:05:39 AM

Ĉinaj mitoj (17):
Gun ŝtelis Xi'Rang kaj neniigis la grandan inundon.

Antaŭlonge, estis granda inundo tutmonde, kiu detruis kamparojn kaj domojn. Tiam sur la surfaco de la tero, estis ĉie oceano. Homoj helpis unu al la aliaj eskapi al la pintoj de la montoj aŭ altaj arboj. Multaj homoj mortis pro senmanĝaĵo pro ke la granda inundo daŭris longatempe. Tre mizere.
Kvankam malmulto de homoj eskapis sur la altajn montojn, kie oni povis trovi relative pli da manĝaĵoj, kaj kavernojn. Tamen kavernoj mankas, kaj sovaĝaj bestoj kaj insektoj, serpentoj minacis al homoj. Do ĉiutage multaj mortis pro drono, malsato, malvarmo, kaj vundite aŭ manĝite de bestoj kaj venenaj serpentoj.
Homoj ne havis ideon kaj petis al la dio de la ĉielo savi sin. Tamen la dio de la ĉielo nur zorgis sin mem en la palaco de la paradizo, kaj neniam prizorgis la homojn surtere.
Tamen unu dio kies nomo estis Gun, estis kortuŝa pro la peto kaj sufero de homoj. Kvankam li estis ido de la dio de la ĉielo, tamen ankaŭ al li estis malfacile ke li renkontis la dion de la ĉielo, kiu ne havis tempon renkonti lin.
Iutagon, Gun estis tre senpacienca kaj rapidiris en la palacon kaj diris ke li absolute renkontos la dion de la ĉielo, malgraŭ la haltigo de la gardistoj. Tamen la dio de la ĉielo ne interesiĝis pri la propono de Gun ke li savu homojn el la granda inundo. Gun ne havis elekton kaj nur eliris de la palaco.
La inundo pli kaj pli altiĝis, tiuj kiuj ankoraŭ vivis sur la pinto de montoj, timegis pro la konstanta plialtiĝo de la inundo, kaj ili sciis ke ili mortos baldaŭ, kaj la tuta homaro formortos.
Gun, kiu estis bonvola kaj honesta, ne povis toleri vidi tion. Li sciis ke por haltigi la inundon, li prenu trezoron, "Xi'Rang", laŭvorte, la teron kiu povas kreski per si mem, daŭre kaj senĉese. Ĝi estis kvadrato de flava tero, kun longeco de kelkaj metroj, tamen kun nekredebla pezeco. Oni metas ĝin surteren kaj diras "kresku", ĝi povas etendi sin ĝis kelkaj centoj da kilometroj longa, kaj povas forpuŝi la inundon, malkovri la teron. Tamen, Xi' Rang estis kaŝita de la dio de la ĉielo, do li ne povis facile elŝteli ĝin.

Kiam Gun frustriĝis, granda birdo venis kaj ekbabilis kun Gun. Li demandis "Birdo, ĉu vi vidas ke la homoj surtere suferas? "
"jes, ankaŭ mi estas zorgema. Tamen kion mi povas fari ?"
Gun diris al ri ĉion pri Xi' Rang, kaj petis al ri ke ri helpu esplori kie la dio metis la Xi'Rang. La birdo akceptis.
Ununokton, la birdo flugis al la palaco kaj observis ekster la fenestro. Ri trovis unu ĉambron kie la dio metis ĉiujn trezorojn, el kiuj ankaŭ troviĝis Xi'Rang. Ri ne povis atendi reveni kaj diri al Gun kie ĝi estas. Tamen alia problemo estis ke kvankam la Xi'Rang estas ne granda, sed tro peza. La birdo komplete ne povis preni ĝin per beko. Saĝa Gun tuj elpensis pri la testudo vivanta ĉe unu rivero.
Gun venis kaj petis la helpon al la testudo. La testudo akceptis la peton. Samnokte, ri estis gvidata de la birdo al la palaco. Ri fosis truon sur la muro, kaj eniris. Ne post longatempo, la testudo elvenis de la truo kun la Xi'Rang sur sia dorso.
Gun estis ege feliĉa. Li petis al la testudo porti Xi'Rang al la oriento, kaj meti ĝin surteren. Li diris "kresku!", Xi'Rang etendis sin al ĉiuj direktoj. La granda inundo retrotiris sin kaj la lando denove malkovris sin. La homoj kiuj travivs sur la pintoj de la montoj, feliĉe kaj dankeme venis malsupren, kaj preparis planti rikoltojn, konstrui domojn kaj eki novan vivon.
Sed la ŝtelado de Xi'Rang de Gun estis konata de la dio de la ĉielo. Li estis indigna, kaj riproĉis Gun: "vi ŝtelis ĝin, kio estas nepardonebla peko!" Gun pensis ke li faris ion korektan, do li ne timis kaj argumentis kun la dio de la ĉielo, "mi pensas ke estas peko ke vi ne savis la homojn!"
La dio de la ĉielo, estis ege kolera kaj ordonis la ministerion Ĝu'Rong, mortigi Gun sur la Monto de Plumo en la norda poluso; kaj retropreni la Xi'Rang.
La tero denove iĝis mizera......

呼格吉勒图 (User's profile) August 21, 2022, 7:57:51 AM

Ĉinaj mitoj (18):
La Granda Yu batalis kontraŭ Gong'gong

Post kiam la dio Gun estis mortigita, pro ke li ŝtelis Xi' Rang por haltigi la grandan inundon, tamen malsukcesis, lia animo ne paciĝis kaj lia kadavro ne putris dum tri jaroj post lia morto. Krome, estis nova vivo en lia abdomeno, kiu estis lia filo Yu. Post kiam Yu sukcese naskiĝis, Gun malsupreniris sub la riveron Yu' Yuan, kaj iĝis fiŝo fornaĝanta.
Tamen la granda inundo ankoraŭ furiozis ĉie. Do pro la premo de ministerioj en la palaco en la paradizo, la dio de la ĉielo ne povis ne permesi Yu pritrakti la grandan inundon. Yu, sama kiel sia patro, Gun, havis bonvolon kaj justecon, kaj estis pli saĝa kaj pli kuraĝa ol sia patro.
La granda Yu sciis ke la granda inundo estis pro la dio de akvo Gong'gong kaj liaj adeptoj. Do li decidis unue militis kontraŭ ili. Li invitis diojn de la tuta mondo, kaj diskutis kiel venki Gong'gong.
La unua alvenanta estis la dio kiu mastris la horojn kaj tempon. Sekve, venis la dio reganta ĉiujn birdojn kaj la dio reganta ĉiujn arbrojn. Fine venis la dio mastranta leĝojn en la paradizo.
Ili ĉiuj opiniis ke la plej terura inundo estas en la monto Tong' bai, en la centra parto de la mondo. Ĉar unu adepto de Gong'gong, Wu'Zhi'Qi okupis tie. Do la dioj decidis unue mortigi ĉi tiun adepton, la demonon Wu'Zhi'Qi .
Wu'Zhi'Qi aspektis simio, kun malgranda blanka kapo, kaj verda korpo. Liaj blankaj dentoj estis tre akraj, dum liaj okuloj similis kiel lampoj brilantaj per blindiga lumo. Kaj lia kolo povis etendi ĝis centoj da metroj. Li estis forta kaj povis venki kontraŭ naŭ elefantoj.
La granda Yu sendis la dion mastrantan horojn batali kontraŭ Wu'Zhi'Qi , kiu malvenkis kaj vundiĝis. La granda Yu ordonis ke la kolo de Wu'Zhi'Qi estu ĉenita per feraj ĉenoj. Kaj oni metu Wu'Zhi'Qi prematan sub la Monton de Testudo. Do Li ne plu povis moviĝi.
Sekve, ili devis batali la dion de akvo, Gong'gong. Pro la perdo de Wu'Zhi'Qi, la potenco de Gong'gong malplifortiĝis. Do la granda Yu sekrete proponis la strategion por eviti ke Gong'gong eskapos. Tamen la dio "Kontraŭ Vento" ne venis ĝustatempe, pro tio Gong'gong eskapis per la helpo de la granda inundo.
La granda Yu estis kolera, do li ordonis mortigi "Kontraŭ Vento".
Post multaj jaroj, oni trovis grandan oston de fingro, kiu estas tiom granda ke per ĝi oni povas plenigi la tutan kamionon. Onidire, ĉi tiu granda osto estas la ruinaĵo de la dio "Kontraŭ Vento" mortigita de la Granda Yu.

呼格吉勒图 (User's profile) August 21, 2022, 8:41:34 AM

Ĉinaj mitoj (19):
La Granda Yu haltigis la grandan inundon

Ekde kiam la granda Yu venkis la riveran demonon Wu'Zhi'Qi, li komencis haltigi la grandan inundon.
Unutagon, kiam li observis la inundon kaj cerbumis, unu dio kun homa vizaĝo kaj fiŝa korpo eliris el la rivero, donante la Mapon de Riveroj al la Granda Yu. Li estis tre ĝoja legante la mapon, kaj iris al la oriento, dankinte elkore al la dio el la rivero.
La granda Yu ordonis la diojn Da'Ĝang kaj Ŝu'Hai, mezuri la landon. La dio Da'Gang paŝis el la orienta poluso ĝis la okcidenta poluso, kaj la distanco estis ducent milionoj tridek tri mil kvincent sepdek kvin paŝoj. Dum la dio Ŝu'Hai marŝis el la norda poluso ĝis la suda poluso, ankaŭ la distanco estis ducent milionoj tridek tri mil kvincent sepdek kvin paŝoj.
La granda Yu komencis sian projekton. Li gvidis milojn da homoj, fosi lagojn, konstrui digojn, transporti teron, kaj plenigi longajn fosaĵojn. Kaj la dioj en la paradizo ankaŭ venis helpi lin, eĉ la testudo kiu helpis porti Xi'Rang antaŭe, ankaŭ venis helpi. Ĉar ĝi povis porti po unu monton por fojo.
Alia dio, Ying'Long, kiu estis granda drako, kun vosto pli dura ol fero, ankaŭ venis helpi fosi novajn riverojn per sia vosto.
La plej malfacila parto de la projekto, estis trapenetri la "Pordo de Drako", kiu estis alta montego, kaj blokis la Flavan Riveron. La granda Yu gvidis homojn fosi la montegon tagon post tago, nokton post nokto, malgraŭ la pluvo, neĝo, vento, kaj bestoj, serpentoj. Post kvin jaroj, li finfine sukcesis fari grandan truon en la montego, kaj la Flava Rivero povis trairi malgraŭ la baro de la montego.
Poste, la "Pordo de Drako“ iĝis mirinda loko. Ĉiujare, karpoj en la Flava Rivero venis kaj provis salti super la Pordo de Drako. Ĉar onidire, tiuj kiuj sukcesis supersalti, povis altgradiĝi al drakoj. ***

Back to the top