La alia flanko de la ĉina historio: frenezuloj regis la landon, popoloj vivis en katastrofoj.
von 呼格吉勒图, 21. September 2022
Beiträge: 137
Sprache: Esperanto
呼格吉勒图 (Profil anzeigen) 19. Januar 2023 05:47:23
Nun ni jam scias la logikon de la Song dinastio :
la centra registaro por eviti ribelojn de regionoj, devis regi armeojn rekte, kio bezonis multe da mono, el kio rezultis pligrandigi la ŝtatoposedatajn entreprenojn, kio kondukis al la rezulto ke la popola ekonomio velkis, dum la oligarka ekonomio disvastiĝis ĉie.
Do problemoj aperis post nur unucent jaroj post la fondiĝo de la Song. Unua, la breĉo inter riĉuloj kaj malriĉuloj grandegiĝis. Dua, plejparto de kampoj tutlandaj, estis en la mano de malplejparto de riĉuloj. La enkasigo de fisko ne povis subteni la funkcion de la centra registaro, do ili bezonis reformon.
La imperiestro Shen de Song kiu volis reformi, estis 20 jaraĝa kiam surtroniĝo. Kaj la plenumanto de la reformo estis Wang An'shi, kiu estis sentimema kaj kuraĝa, senrespektema al la oldaj ministroj kaj riĉuloj, ankaŭ al la tradicio. Li decidis rompi la oldajn strukturon de ekonomio.
La sekvanta jaro post la surtroniĝo, nome en la jaro 1069, la reformo komenciĝis. Estis debato inter la du flankoj okazante en la ĉefurbo. La oponanto de la reformo estis Sima Guang, kiu kaj Wang An'shi, ambaŭ estis la famaj intelektuloj tiamaj ĉinaj. La temo de la debato estis ke kiel fari? por solve:
1. tion ke al la centra registaro mankas mono, kaj la centra devis almozpeti el la socio riĉa, kio estis nekredebla laŭ li.
2. la grandegan breĉon inter riĉuloj kaj malriĉuloj en la socio.
3. la amasiĝon de la kampoj okazante en la socio.
La solvoj de la du flankoj estis, respektive, trovi novajn fontojn de enkasigo, kaj malpliigi la elspezon.
Wang An'shi opiniis ke la centra registaro devis posedi la povon de ekonomio, do li proponis ke faru la ŝtaton centriĝa,same kiel Shang Yang, la imperiestro Wu de Han, kaj Liu Yan faris en la historio. Sima Guang opiniis ke estu ŝparema, kaj faru la popolojn riĉaj, per kio la paco nature alvenas. Ĉi tiu estas la tipa ideologio de Konfuceismo.
Laŭ Sima Guang, la suma riĉo de ŝtato estas fiksa, do se la registaro posedas pli da parto, la socio kompreneble posedas malpli.
La ideo de la juna imperiestro ŝancelis inter Wang An'shi kaj Sima Guang. Li iufoje pensis ke Wang An'shi diris korekte, kaj alifoje pensis ke Sima Guang estis ĝusta. Sed, post ses monatoj, li decidis subteni Wang An'shi, kaj komencis la reformon.
呼格吉勒图 (Profil anzeigen) 19. Januar 2023 07:17:09
La reformo de Wang An'shi estis sistema kaj grandskala, tuŝante la institutojn de la registaro, industrioj, fisko, prezoj kaj cirkulado ktp. Iusence, ĉi tiu estis la lastafoja sistema reformo.
Unue, li reformis la povon de ekonomio de la imperio. Antaŭe, la povo de ekonomio estis en la departamento de fisko, en kiu estis tri sub-departamentoj, el kiuj unu administris enspezon, alia administris elspezon, kaj la resta administris ŝtatoposedatajn entreprenojn. Wang An'shi unuigis la tri en unu.
Li ankaŭ faris dekoj da dekretojn, tri el kiuj estis la plej gravaj.
La 1a dekreto, faris la imperion monopoligi la produkton kaj vendon de gravaj materialoj.
La 2a dekreto dekretis ke la ŝtato stokis produktaĵojn por ebenigi la prezojn de produktaĵoj. Se la prezoj plialtiĝis, la ŝtato vendis tiujn stokitajn por malplialtigi la prezojn. Kaj inverse.
La 3a dekreto temas pri agrikulturo. La farmistoj rajtis deprunti monerojn, aŭ grenojn, je la intereso de 20%.
Same kun aliaj planekonomistoj, la reformo de Wang An'shi havis du celojn: 1. kiel eble plej multe enkasigu en la fiskon. 2. batu riĉulojn por malpligrandigi breĉon inter la riĉaj kaj la malriĉaj. Kaj la rezulto ankaŭ estis klaraj: la unua estis efika dum la mallonga periodo, sed la dua neniam povas plenumiĝi laŭ la lecionoj de la historio.
Post la reformo, la centra registaro efike riĉigis.
Sed, la malavantaĝoj ankaŭ baldaŭ aperis.
La registaro iĝis granda kompanio kaj per la potenco ĝi rabis profiton kontraŭ la popola socio. La celo de ebenigi prezojn iris male: pro la abunda profito, la registaro ĉiam vendis produktaĵojn je tre pli malaltaj prezoj ol la normalaj prezoj en la merkato, do la privataj komercistoj amase bankrotis. Aŭ, la registaro liveris materialojn al aliaj regionoj kie ne produktis tiujn materialojn kaj vendis je pli altaj prezoj. Do la novaj dekretoj donis al tiuj registaraj oficistoj bonan ŝancon de korupti.
Per la potenco, la registaro preskaŭ monopoligis ĉiujn produktaĵojn, eĉ fruktojn, legomojn ktp. Eĉ la imperiestro Shen ankaŭ opiniis ke Wang An'shi faris tro pli ol li imagis.
Pri la 3a dekreto, la regionaj registaraj oficistoj alpruntis malbonkvalitajn grenojn al la farmistoj, sed ricevis freŝajn grenojn kiel intereso, el kio rezultis ke la intereso estis pli alta ol eĉ uzuro. Multaj farmistoj bankrotis. Kiam estis naturaj katastrofoj, kiuj malbonigis la rikolton, la registaro ĉie kaptis farmistojn por repreni la fundan kapitalon kaj la intereson. La farmistoj ne havis elekton sed vendis siajn gefilojn.
Wang An'shi ankaŭ ne estis akceptema. Li forpelis tiujn oponantojn el la ĉefurbo, kio estis pli bona ol Shang Yang, kiu mortigis la oponantojn. Wang An'shi ankaŭ injektis sian ideologion de ekonomio al tiamaj kleruloj. Li eĉ pensis ke li estis tiom sankta kiel Konfuceo, kio estis aliforma kulto de personeco.
La reformo daŭris dum 17 jaroj. En la jaro 1085, la imperiestro Shen forpasis, kaj surtroniĝis la imperiestro Zhe, kiu forte malŝatis Wang An'shi, kaj li abolis ĉiujn politikojn de la reformo. Sima Guang denove iĝis la ĉefministro anstataŭante Wang An'shi.
Ni devas konfesi, ke Konfuceismo donis la teorian subtenon al la centriĝa sistemo en la ĉinaj dinastioj, sed la konfuceistoj kontribuis nenion al la ekonomia administrado.
Nur unu jaron post la surtroniĝo de la imperiestro Zhe, Wang An'shi forpasis pro malĝojo. Kvar monatojn poste, Sima Guang ankaŭ forpasis. Tiuj kiuj oponis reformon, ne povis proponi kiel administri ekonomion. Do la imperiestro ne povis ne nomuni Cai Bian kaj Cai Jing, kiuj esits favorantoj de la reformo, estkiel ĉefminstroj.
Cai Jing kiu estis tre fifama en la ĉina historio, monopoligis salon kaj teon komplete, kio ekstremigis la oligarkan ekonomion. Li ne permesis ke la komercistoj kunhavigis profiton de teo kaj salo kun oligarkoj, do li senaverte anoncis ke la biletoj de salo eksvalidiĝu.Tiuj kiuj posedis grandkvanton da oldaj biletoj, bankrotis tranokte, kaj multe da ili memmortigis.
Ekde 1069 kiam la reformo komenciĝis, ĝis 1126 kiam Cai Jing estis forpelita, la ekstrema monopoligo daŭris 57 jarojn.
En la jaro 1127, la norda nomada regno Jurĉen invadis la ĉefurbon de la Song, kaptis kaj prenis la du imperiestrojn de la Song, pro kio la norda Song disfalis.
呼格吉勒图 (Profil anzeigen) 19. Januar 2023 08:34:27
Li estis mejloŝtono kaj polemika persono en la ĉina historio. Oni ofte diris ke ne facilas prijuĝi personon. Laŭ la historiisto kiu verkis libron pri Wang An'shi, oni ne povas facile trovi tekstojn priskribantajn la vivon de Wang An'shi. Nome, la uloj en la Song dinastio, elektis neglekti lin en la historiaj dokumentoj.
Li estis lerta je literaturo kaj poemo; li legis multe; li lertis je debato kaj estis konsiderate de la publiko la plej talenta je konfuceismo.
Li estis kapabla kiel registara oficisto. Li tre bone scias kiel funkcias la ĉiuj nivelaj registaroj, kaj neniu povis trompi lin.
Li estis soleca kaj ne apartenis al iu ajn partio. Li ne banis kaj ĉiutage stinkis sur la imperia kortego. Li ne amas monon. Li neniam kalkulis kaj sciis la kvanton de sia salajro, nur donis al sia edzino la monosakon ĉiufoje kiam li ricevis la salajron. Li nur havis unu edzinon, kio estis malofta en la literaturistoj en la Song dinastio. Do, li estis perfekta morale kaj kapable.
En la ĉina historio, kvankam uloj kiel li, estis maloftaj, sed ili estis pli danĝeraj, se ili estis reformisto de ekonomioj, ĉar kiam ili faris planekonomion kaj lasis la sxtaton monopoligi materialojn, la cxina historio ĉiam turniĝis en kaoson.
Ekde la Song dinastio, Wang An'shi en la historiaj dokumentoj nur havis la profilon de literaturisto, sed la reformisto estis intence ignorita, ĝis la 20a jarcento.
En la jaro 1908, li denove estis superstelo politika. Lia reveno en la 20a jarcento, rilatas kun la fono de tiama historio. Ĉinio tiam estis venkita de okcidenta civilizacio. Por "plifortigi" la landon, intelektuloj kaj politikistoj ĉiam pensis ke la ŝtatismo estis la ununura solvo. Tiam, la reĝimo de Adolf Hitler, la Ŝtalina Sovietunio, kaj Japanio ekde la Meiji reformo, estis konsiderata kiel la venko de la ŝtatismo. Post la fondiĝo de la komunista ĉinio, la fondinto Mao Ze'dong, pensis ke Wang An'shi kaj Shang Yang, la du planekonomistoj, estis la realaj reformistoj.
Ni povas vidi ke la reformo de Wang An'shi, estis tiu por centrigi la povon. Li admiris tiujn antaŭulojn kiel Sang Hong'yang en la Han dinastio, Liu Yan en la Tang dinastio, kredante la povon de la centra registaro. Kaj lia preteksto de la reformo, sama kiel la antaŭuloj, estis ankaŭ justigi la socion per neniigi la breĉon inter la riĉaj kaj malriĉaj, kaj fari ĉiujn havi kampojn.
Sed la radikaleco de la reformo de Wang An'shi similas al la tiu de Wang Mang menciita antaŭe. Ili ambaŭ estis idealistoj, kaj malsukcesis, kio portis la dinastiojn en disfalon.
Unu de la efikoj psikologiaj de lia reformo estis ke neniuj imperiestroj en la postaj dinastioj kuraĝis fari reformon. Ĉar Wang estis lerta kaj kapabla, sed ankoraŭ kondukis disfalon al la imperio, kio senkuraĝigis la posteulojn. Lia malsukceso montris ke Konfuceismo ne povis alporti ekonomian evoluon al la regno. Ekde la suda Song, ĝis Ming kaj Qing dinastioj, la regantoj rezignis reformi la politikan kaj la ekonomian sistemon, anstataŭe, ili utiligis pli striktajn metodojn por regi la socion, kaj la ekonomio tendencis pli kaj pli konservatismaj, ĝis ke fine ili decidis fermi la pordegon de la lando kaj izoli sin el la ekstera mondo.
Do post la reformo de Wang An'shi, la ĉefa temo de la ĉina administrado, estis nur "stabileco", ne plu "evoluo".
呼格吉勒图 (Profil anzeigen) 20. Januar 2023 01:25:24
Unu brita ekonomikisto esploris kaj konkludis ke la Ming kaj la Qing dinastioj enĈinio estis longatempa halto dum pli ol 500 jaroj. nome ekde 1300 ĝis 1800, la po GDP porpersone neniam kaj neniom kreskis. Sed en la tuta mondo. dum ĉi tiuj 500 jaroj, Eŭropo eliris el la mezepoko, kaj aperis la granda trovo geografia, revolucio de industrioj, demokratio surbazita de dividigo de la registara povo.
La po GDP porpersone komparata inter Ĉinio kaj Eŭropo:
(farita de tiu brita ekonomikisto)
en la jaro 1 post Kristo,
Ĉinio 450 Eŭropo 550
En la jaro 960:
Ĉinio 450 Eŭropo 422
En la jaro 1300:
Ĉinio 600 Eŭropo 576
En la jaro 1700:
Ĉinio 600 Eŭropo 924
La unuo estis "internacia dolaro"
En la jaro 1840, Brita mararmeo invadis Ĉinion kaj rompis la pordegon de Ĉinio. Sed Ĉinio ankoraŭ ne havis motivon ŝanĝi sin mem. Ĝis la jaro 1895, ĉinio estis venkita de Japanio, kiu estis malforta kaj ĉiam donis tributon al Ĉinio dum dumil jaroj, ĉinoj finfine elvekiĝis pro ŝokita.
Kial en la Ming kaj la Qing dinastioj, la regado estis tiom konservatisma?
Unu grava kialo estis menciita en la antaŭa ĉapitro, ke la regantoj timis la reformon de la sistemo. Post la reformo de Wang An'shi, la norda Song dinastio disfalis kaj la suda Song fondiĝis , nur okupante parton da teritorio de la eks-norda Song. Kaj la norda parto da teritorio estis okupita de la nomada Jurĉena regno. Kaj poste, la Jurĉeno kaj la suda Song ambaŭ estis konkeritaj de la mongola imperio.
Do la fondinto de la Ming dinastio post la mongola imperio, havis grandan psikologian ombron, opiniante ke la stabileco estis ĉio. Ili ne plu volis pligrandigi la teritorion de la imperio, invadi aliajn regnojn, k.s. Ili nur volis malfermi la pordegon kaj vivi per si mem. La ekstera mondo ne interesis ilin.
Historiisto diris ke ekde komenco, la fondinto de la Ming, Zhu Yuan'zhang, ne prizorgis pri la evoluo de ekonomio. En lia menso, la ideala situacio estis ke la socio estis ĉiam tia kiel li fondis. Li ne povis toleri komercon kaj industriojn, kiuj estis tiel kompleksa ke li ne povis administri kaj eĉ kompreni. Li ankaŭ malpermesis la internacian negocon kun ekzemple,Eŭropo, Abario, Persio, kaj sudorienta Azio ktp. Ankaŭ pro la sekura kialo, la Ming dinastio forte volis ke la imperio ne konektu kun la ekstera mondo.
Tamen, dum ĉi tiu kvincent jaroj, stabileco ne alportis pacon eternan, sed kolapsojn.
Ni povas vidi ke la totalismo en la Ming kaj la Qing dinastioj, estis multe pli forta ol la antaŭaj dinastioj. Eĉ iuj kleruloj pensis ke Ĉinio antaŭ la Ming dinastio, ne estis reala totalisma lando.
Unue, pri la distribuo de povo inter la centra kaj la regionaj registaroj.
La fondinto de la Ming dinastio, Zhu Yuan'zhang abolis ĉefministron, kaj rompis la muron inter la imperia familio kaj la centra registaro. Ĉar post la Han dinastio, la administra povo estis en la centra registaro kies estro estis la ĉefministro. Sed Zhu Yuan'zhang, li mem estis samtempe la imperiestro kaj la ĉefministro.
En la Qing dinastio, la imperiestroj denove malplifortigis la povon de la centra registaro, kaj la tielnomataj ĉefministroj iĝis la sekretarioj de la imperiestro, Ili devis obei ĉion kion la imperiestro ordonis.
Due, pri la kontrolo de penso de popoloj.
La imperiestro Zhu Di ordonis verki libraron, volante inkluzivi ĉiujn librojn tutlande. Sed fakte, ili nur volis neniigi la librojn en la popola socio, kiuj ne konformis kun la ideologio de la regantoj. Kaj nur la konfuceismo reinventita, estis la ununura ideologio en Ĉinio. En la Qing dinastio, la imperiestro YongZheng ankaŭ faris la saman.
Trie, pri la kontrolo de la elita klaso.
En la naciaj ekzamenoj por elekti registarajn oficistojn, ili nur ekzamenis la reinventitan konfuceisman ideologion, celante ke la elitaj klasanoj ne rajtis pensi aliajn aferojn. Homrajto, libereco, demokratio, tute ne havis teron en la menso de tiamaj intelektuloj. En la jaro 1648, la Manĉuria imperiestro kiu estis la unua Manĉuria imperiestro kiu regis la tutan Ĉinion, kaj la tria imperiestro de la Qing dinastio, ordonis ke "intelektuloj ne rajtas diskuti la politikojn de la centra registaro, ne rajtis organizi societojn aŭ komunumojn. ne rajtis eldoni verkaĵojn. Tiuj kiuj malobeos la tri dekretojn, estos mortigataj sen pardono. La imperiestroj en la Qing dinastio, ankaŭ faris persekuton kontraŭ la intelektuloj, por mutigi iliajn buŝojn per timigaj manieroj.
Laste, pri la ekonomio, la centra registaro forte intervenis la merkaton kaj malpermesis ĉian internacian negocon. Nur la imperia familio rajtis faris negocon de, ekzemple, silko, teo, procelano ktp kun Persio, Arabio, kaj aliaj landoj.
呼格吉勒图 (Profil anzeigen) 20. Januar 2023 03:00:04
La regantoj de la Ming kaj la Qing dinastioj estis tiel saĝaj ke ili trovis la sekreton de totalismo. Ili trovis ke la minaco de regado devenis el du flankoj: unu, la ekstera minaco, kaj du la interna minaco. Do ili fermis la pordegon de la lando kaj aboliciis ĉian konekton kun la ekstera mondo, por eviti la unuan minacon. kaj ankaŭ malplifortigis la povon de popoloj kaj atomigis la socion, por eviti la duan minacon.
Ĉinio konektas la mongolan altebenaĵon norde, dezerton okcidente, arbaron kaj buŝaro sude, kaj oceanon oriente, kio faris ĝin facile fermiĝi, per la metodo de tio ke la registaro anoncis ke la popoloj senrajtis vojaĝi sur maro, kaj konstruis la Grandan Muron norde por rezisti Mongolion. Ekde tiam, la konekto inter Ĉinio kaj Eŭropo malaperis pro la blokado de la Silka vojo.
Antaŭ la Ming dinastio, Ĉinio havis la plej grandan havenon kaj la plej fortan mararmeon en la tuta mondo. Laŭ japana intelektulo, ĉirkaŭ 15a jarcento, la okcidenta Pacifika Oceano aperis ekonomia alianco ĉirkaŭanta Ĉinion kiel centron, per arĝento kiel unuiĝanta valuto, kaj senimposta. Ĉinio establis "tributan sistemon" kun la ĉirkaŭaj sesdek landoj. Kaj la teknikoj de fari ŝipojn en Ĉinio estis tiam la plej progresinta en la mondo.
La turnopunkto aperis en la jaro 1492, nome, 59 jarojn post kiam la Ming dinastio lastafoje sendis maran ekspedicion. La registaro tute malpermesis la maran vojaĝon de popoloj. En la jaro 1585, la registaro faris dekreton ke tiuj kiuj faris ŝipon kun pli ol du ŝipomastoj, estis rigardataj kiel ribelantoj, kaj estis mortigotaj. Kaj la teknikoj de fari ŝipojn vaste retrogresis kaj degeneriĝis.
La Qing dinastio fondiĝis de la Manĉurio en la jaro 1644, kaj heredis la politikojn de la Ming dinastio. Ili faris la strategion de alianci kun mongolio, do la norda minaco ne ekzistis. Sude, ili ordonis ke ĉiuj popoloj ĉe la maroj translokiĝu 30 mejlojn internen, por bloki Tajvanon okupitan de la familio Zheng. Post kiam ili aneksis tajvanon, la imperiestro Kang Xi anoncis ke malfermu la marlimon kaj senlimigu la internacian negocon en la jaro 1685. En la jaro 1757, pro ke aktiva estis la komerco internacia, la imperiestro Qian'long anoncis ke aboliciu la internacian negocon en urboj en la sudorientaj provincoj, kaj nur konservu la urbon Guang'zhou kiel la ununura bazaron de internacia negoco. Do la havenoj kiuj prosperis dum kelkcentoj da jaroj, velkis haste kaj vaste. En la urbo Guang'zhou, internaciaj komercistoj estis rajtigitaj konstrui siajn proprajn vendeĵojn. La manĉuria registaro forte limigis la movon de la internaciaj komercistoj. Ili ne rajtis vojaĝi en Ĉinio senpermesilo, sed nur rajtis resti en Guang'zhou.
La imperiestroj en la Qing dinastio, ĉiam opiniis ke la fremdlandanoj estis maltaltnivelaj personoj. Ili pensis ke fari negocon kun fremdlandanoj estis rekompenco de Ĉinio al la "malaltaj landoj". Ekde 1521, Portugio, Nederlando, Rusio sendis sume 15 ambasadojn al Ĉinio, volante establi internacian rilaton kun Ĉinio, kio tamen tute estis rifuzitaj. En la jaro 1792, Britujo sendis ambasadon al Ĉinio, vidante la realan Ĉinion. Ili skribis en la tagolibro, "ni ne vidis la prosperon, fakte, inverse, ĉie malsato kaj malriĉo. ......malplejparto de la nomada Manĉurio regas la plejparton de ĉinoj..... ili ne progresis, sed retrogresis. Kiam ni progresis en scienco kaj teknologio, ili degeneris iĝante duon-barbaroj. "
Brita ambasado volis negoci kun ĉinoj, kio estis tute justa kaj normala peto, sed la imperiestro Qian'long, rifuzis ilin ke "ni Ĉinio estas granda kaj riĉa, havante tiom da produktaĵoj ke ni ne bezonas komerci kun vi. Kaj viaj produktaĵoj ne interesas min."
En la jaro 1900 kiam armeoj de 11 landoj invadis la ĉefurbon Pekinon, ili trovis ke la produktaĵoj donitaj de la ambasado de 1795, ankoraŭ ne estis malfemitaj, ekzemple, la teleskopoj, la horloĝoj, kaj la pafiloj.
呼格吉勒图 (Profil anzeigen) 20. Januar 2023 09:40:44
Ĉiuj imperiestroj ĉiutage pensis kiel fari ilian dinastion eterna, kaj ne anstataŭota de alia dinastio.
La fondinto de la Ming dinastio Zhu Yuan'zhang, kiu ne legipovis kaj skribipovis bone, kaj estis almozpetisto antaŭ ol li fondis la dinastion, havis bonan ideon por eternigi sian dinastion: atomigi la socion, pro kio, la popoloj ne povus komuniki kaj komuniĝi, kio ne minacus lian dinastion.
Li trovis la ideon el la Tao Te Tsing, verkita de Lao-tzu. Li pensis ke se ĉiuj personoj vivis dumvive en sia propra vilaĝo, kaj neniam komunikis kun aliuloj el aliaj vilaĝoj; kaj se viroj ĉiutage laboris en kampoj dum inoj laboris hejme dumtage, kaj ripozis hejme nokte, kaj ripetis ĉi tian vivon dumvive ĝis morto, la socio estas stabila kaj neniuj ribeloj okazos. Do lia dinastio eterniĝos.
Laŭ iu dokumento, Zhu Yuan'zhang plej ŝatis TaoTeTsing.
En la ĉina historio, du aĵoj ŝanĝis la destinon de Ĉinio. Unu estis akvorizo importita el vjetnamio al la suda Ĉinio en la Song dinastio., kio faris la populacion de Ĉinio pligrandiĝi, el kio rezultis ke la regantoj de Ĉinio perdis intereson de aneksado kaj invado eksternen.
La dua estis kotono importita el barato, kiu jam estis plantita en la suda Ĉinio ekde la Song dinastio. Kaj Zhu Yuan'zhang faris "kotonan revolucion" en sia dinastio. Li ordonis pligrandigi la planton de kotono. kaj ĝis 1393, la areo de kampoj kreskis kvaroble tiom kiel en la epoko kiam la mongoloj regis. Ene de la kampoj, la kotono kreskis la plej elstare. La revolucio de kotono, ŝanĝis la vestaĵojn de ĉinoj, kiuj antaŭe estis ĉefe el silko kaj tolo; La produktado de vestaĵoj vaste kreskis, el kio rezultis ke la industrio de kotono iĝis la unua granda industrio en Ĉinio.
Ĉi tiuj du aĵoj ŝanĝis la strukturon de Ĉinio.
Malsame kiel en Britujo. la kotono revolucio ne alportis la teknikan revolucion al Ĉinio, ĉar la produkto estis farita de inoj en ĉiu familio en la suda Ĉinio, permane sur la maŝino, kiu ne estis aŭtomata kaj ne bezonis el-eksteran importitan energion. Kvankam ĉiu familio ne povis produkti multe, sed la kvanto de familioj estis granda, kio faris la suman kvanton de kotona produkto, atingis sesoble tiom kiel tio en Britujo. Do manufakturejoj aŭ fabrikoj de kotono, ne necese ekzistis en Ĉinio tiama.
Ĉi tia produkta modelo, havis avantaĝon, ke la produkto ne havis koston de laboro kaj labortempo, pro ke ĉiu povis produkti en libertempo aŭ fragmenta tempo. Do la fabrikoj kun amasa produktado, ne havis spacon por ekzisti en la tiama Ĉinio, kio ne kaŭzis la revolucion de industrioj, male ol tio en Eŭropo.
呼格吉勒图 (Profil anzeigen) 20. Januar 2023 10:05:18
La urboj en Ĉinio neniam apartenas al urbanoj.
Urboj en Ĉinio ĉiam estis centroj de politiko, kaj instrumentoj de konservi regadon. Sed la situacio ŝanĝiĝis. Kun la progreso de kotona produkto en familioj en vilaĝoj, la urbanigo retrogresis. Nome, la populacio ne havis motivon amasiĝi al urboj, kaj bazaroj aperis en vilaĝoj.
La funkcio de la vilaĝaj bazaroj ne servis por la konsumo, tamen por la produkto. La grandaj komercistoj venis al la vilaĝoj por amase aĉeti kaj liveri kotonon kaj aliaj agrikulturajn produktaĵojn.
Kvankam la kvanto de prefektujoj en Ĉinio ĉiam estis ĉirkaŭ 2000~2300, post la Tang dinastio, sed la bazaroj freneze pliiĝis. Laŭ iu statistiko, en la regiono ĉirkaŭ la nuna Shanghajo kaj en la nuna Zhejiang provinco, estis 71 grandaj bazaroj en la Song dinastio, dum 316 en la Ming. Kaj tutlande pli ol 30 mil en la Qing dinastio, anstataŭante la funkcion de urboj en la antaŭaj dinastioj.
La populacio de la tutlando, iĝis 130 milionoj en la 17a jarcento, kaj 300 milionoj en la 19a jarcento. Sed la proporcio de la urba populacio malpliiĝis. Kompare kun Eŭropo, estas interese ke la pinto de la urba populacio en Ĉinio okazis en la suda Song dinastio en la 13a jarcento, kaj poste, falis. En la jaro 1800, 70% de la grandaj urbegoj tutmondaj situis en Azio. Pekino estis la plej granda dum longatempo, dum, tamen en la jaro 1900, preskaŭ ĉiuj urbegoj situis en Eŭropo kaj Usono, kio estis la rezulto de la revolucio de industrioj.
La tendenco ke la populacio translokiĝis el urboj al vilaĝoj en Ĉinio, montris la efikon de "atomigi la socion", kune kun kio, la urboj iĝis la centroj de konsumo de luksaĵoj, kaj de transakcio de potenco, dum vilaĝoj kaj vilaĝaj bazaroj iĝis la centroj de produkto, posedataj de popoloj, kie estis multaj metiejoj, kio ne povis amasigi kapitalon, risurcojn kaj laboristojn.
Socio kun stabileco sed malefikeco perfekte kongruis kun la idealo de la totalismaj imperiestroj.
呼格吉勒图 (Profil anzeigen) 20. Januar 2023 10:59:50
Dum la agrikultura epoko, ŝtato bezonis du kondiĉojn por fermi la pordegon kaj malŝalti ĉian konekton de la ekstera mondo: unu, la teritorio estis tiom granda, kaj la rikolto de grenoj sufiĉis nutri ĉiujn landanojn. Du, sufiĉa populacio suplikis grandan konsuman merkaton. Kaj la teknologia progreso eblas plifortigi la fermiĝon de la lando, se la du kondiĉoj ambaŭ ekzistis. La Ming dinastio perfekte havis la necesajn kondiĉojn, kio faris ĝin la paralela kaj memfunkcianta mondo el la alia parto de la mondo.
La historiisto Fernand Braudel menciis en sia libro ke la granda populacio faris Ĉinio ne bezoni progreson de teknologio, nek la merkatojn de eksterlandoj.
Por la farmistoj, aŭ la landanoj vivantaj en la agrikultura vivmaniero, la plej gravaj bezonoj estis manĝi kaj vesti sin. Kaj la importo de akvorizo kaj kotono solvis la du bezonojn, kreante la necesajn kondiĉojn por fermi la landon.
La historiisto Arnold Joseph Toynbee diris en sia libro: la imperiestroj ĉinaj ne montris intereson al la progreso de teknologio, inverse, ili opiniis ke ĉiu progreso de teknologio minacos ilian regon. Ĉar la progreso alportis la malstabilecon de ekonomio, de socio kaj fine de politiko.
Do post la revolucio de kotono, Ĉinio iĝis superstabila strukturo, kvazaŭ zombio senprogresanta. Je la perspektivo malmova, la kosto de administrado kaj la efiko de la socio estis ambaŭ malaltaj. Se ne estus ekstera albato de revolucio de industrioj, Ĉinio eble eterniĝus tiel ĝis la fino de la homara civilizacio.
Je la perspektivo de la imperiestroj en la Ming kaj la Qing dinastioj, la sistemo estis sukcesa. Historiisto diris ke dum la tuta Ming dinastio, ne ribeloj de elitoj, kaj la plej malsupraj popoloj iĝis tro toleremaj frontante la maljuston. Pro tio, la imperio nur bezonis tre malaltan koston de subteni armeojn. La vivokapablo de la dinastio ne surbaziĝis sur la avantaĝo, sed sur tio ke ĝi ne havis rivalojn.
Fakte, la rivalo kaj la anstataŭanto de la Ming dinastio, nome la Qing dinastio, heredis la superstabilan strukturon, kio faris Ĉinio plu memfunkcii izolite el la ekstera mondo. Sed en la jaro 1912, la superstabila strukturo ne havis elekton sed rompiĝis kaj ŝanĝiĝis al la respubliko, kiu anstataŭis la centriĝan imperian sistemon dum pli ol du mil jaroj.
Ni devas indiki, ke altnivela totalismo nature bezonis fermiĝon kaj atomigon de la socio. Se la sistemo ne ŝanĝiĝas, ĉiuj revolucio de industrioj kaj teknologio, fine iĝis la helpanto de plifortigi la totalismon.
Nun, Ĉinio ankoraŭ iras sur la vojo, ke la regantoj utiligis altan teknologion por izoli la landon el la mondo, kaj plifortigi la totalismon.
呼格吉勒图 (Profil anzeigen) 20. Januar 2023 13:37:05
La komercistoj en la Ming kaj la Qing dinastioj iĝis komplete la parazita klaso al la registaro.
La enkasigo el salo okupis grandan proporcion en la fisko, ankaŭ en la Ming dinastio. La fondinto de la Ming dinastio Zhu Yuan' zhang ordonis rekonstrui la Grandan Muron por rezisti mongolojn. La urbo Da'tong havis la plej intensajn soldatojn, pro ke ĝi estis proksima al la Mongolio. Zhu Yuan'zhang elpensis tio ke komercistoj donacu kaj liveru grenojn kaj aliajn necesaĵojn al armeoj, per kiuj ili ricevu biletojn de salo; Ili ricevu salon per la biletoj, kaj vendu por profiti.
Ĉi tiu politiko faris la komercistojn el la Shan'xi provinco kie situas la urbo Da'tong, rapide riĉiĝi. Ili aĉetis grenojn kaj vendis salon, iĝante la tiama plej forta grupo de komercistoj. Ĝis la mezo de la Ming dinastio, la familioj Zhang kaj Wang iĝis la plej riĉaj, kaj posedis la du plej grandajn salopoduktejon en la norda Ĉinio. Unu ido de la familio Wang estis la plej alta estro de la nordaj armeoj, dum unu ido de la familio Zhang estis la estro de la departemento de la ceremonioj, kaj poste de la centra registaro. La du familioj geedziĝis unu kun la alia, farante ekonomian kaj politikan aliancon, monopoligante la nordan salan industrion.
En la jaro 1492, pro ke la mongola minaco estis solvita, la registaraj oficistoj el la suda Ĉinio, proponis reformon de la politiko de salo. Laŭ la nova politiko, la komercistoj ne plu bezonis liveri grenojn kaj necesaĵojn norden, sed tributis ilin al la lokaj registaroj, por ricevi biletojn de salo, per kiuj ili ricevis salon surloke anstataŭ el la salopoduktejon de la norda Ĉinio. Ĉar tiam la produkto de salo en la sudorienta Ĉinio jam okupis duonon de la suma produkto tutlanda. Do la komercistoj de tie ankaŭ iĝis forta grupo, iĝante forta rivalo de la komercistoj de la Shan'xi provinco.
La du rivaloj vigle faris konkurencon. La registaro faris novajn politikojn por dividi la intereson inter la du rivaloj, kaj eviti novajn rivalojn eniri. Ili dividis la salokomercistojn en dek rangojn, kaj disdonis al ili la permesilojn, kiujn idoj povis heredi. Tiuj kiuj ne havis permesilojn kaj ne registriĝis sur la registara dokumento, ne rajtis fari negocon salan.
En la Qing dinastio, la registaro disdonis permesilojn de internacia negoco, al malmultaj ĉinaj komercistoj kiuj rajtis fari komercon kun fremdlandanoj, kiuj ne rajtis libere vojaĝi ene de Ĉinio. Laŭ la tiama leĝo, la fremdlandanoj devis peti Ĉinon kiuj havis la menciitan permesilon kiel garantiulo, kiu ankaŭ respondecis plu pri decidi la prezon de produktaĵoj de la fremdlandanoj, pagi impostojn, kontroli kaj limigi la agon de la fremdlandanoj. Ktp. Se la fremdlandaj komercistoj malobeis la ĉinan leĝon, la ĉina garantiulo devis respondeci. Do la ĉinaj garantiuloj havis tre grandan povon en politiko kaj ekonomio inter la cxina registaro kaj la fremdlandaj komercistoj.
Laŭ statistiko, la komercistoj en la Shan'xi provinco havis posedaĵojn de sume 50~60 milionojn da taeloj da arĝento, kio similas al la suma enkasigo de fisko de la Qing dinastio dum unu jaro.
Kaj la komercisto kiel garantiulo, Wu Bin'jian posedis posedaĵojn de 26 milionoj da hispanaj arĝentaj moneroj, rigardata kiel la plej riĉulo en la tiama mondo.
La tri grupoj de komercistoj, nome la komercistoj de la Shan'xi provinco, de la sudorienta Ĉinio, kaj garantiuloj en la urbo Guang'zhou, havis eĉ pli grandan riĉon ol iuj regnoj. Sed ilia riĉo ne devenis el merkata konkurenco, progreso de teknologio, nek pligrandigo de nova merkato, sed el monopoligo de ekonomia povo.
Unu fama sinologo diris ke Okcidentulo ofte demandis kial ĉinaj komercistoj ne deiĝis el la registaro, iĝante sendependa klaso? Li respondis en sia libro ke la ĉina tradicio estis ke ne krei pli bonan musokaptmaŝinon, sed ricevi ekskluzivan permesilon de musokapto el la registaro. Do ĉu la komercistoj estas sendependaj, ne dependas de la kvanto de riĉo, sed la maniero de akiri riĉon.
La komercistoj en la Ming kaj Qing dinastioj estis pli kaj pli riĉaj, sed ili sentis malpli kaj malpli sekuraj. La radika kialo estis ke ekde intelektuloj ĝis ili mem, neniuj pensis ke ili estis sendependa socia klaso, kaj ili neniam formis la konscion de komerca klaso. Kiel unu historiisto diris ke la plej granda sukceso de ĉinaj komercistoj estas ke iliaj idoj ne plu estis komercistoj. Post kiam ili riĉiĝis, ili ofte faris :
1. Konstrui komplikan reton kun registaraj oficistoj.
2. Eduki idojn kiuj ricevos ekzamenojn por esti registaraj oficistoj.
3. Rekonstrui la familian arbon, por honorigi sian devenon.
Ĉar nur esti registara oficisto, aŭ ano de la regantoj povas helpi konservi la riĉon pli longatempe.
呼格吉勒图 (Profil anzeigen) 21. Januar 2023 00:13:31
Enirante la Qing dinastion, la viroj regataj devis konservi haroligaĵon laŭ la manĉuria tradicio. Sed la politika kaj ekonomia sistemo estis heredita de la Manĉuria regantoj el la Ming dinastio. La politiko estis pli kaj pli konservativa, la ekonomio estis pli kaj pli oligarka, la socio estis pli kaj pli atomigita, pro kio la aktiveco de la imperio perdiĝis komplete. Du intelektuloj modernaj inventis du terminojn por priskribi la situacion : "superstabila" kaj "altnivela halto". Ili trovis ke post la 15a jarcento, la okcidento vaste progresis en filozofio, scienco kaj teknologio, dum Ĉinio paŝis sur la loko kie ĝi ĉiam staris, ne antaŭen marŝis. Ili konkludis, sistemo estis pli grava ol teknologio, nome, la halto de teknologio en Ĉinio estis pro la halto de la sistemo.
La Qing dinastio daŭris 268 jarojn, el kiuj, ekde 1661 ĝis 1799 estis nomita "la prospera epoko", havante tri trajtojn :
1. Kresko de la populacio, ekde 100 milionoj ating'al 300 milionoj.
2. La fiska situacio estis tre bona, ekde 8 milionoj da taeloj da arĝento, ĝis 70 milionoj en la kaso de la centra registaro.
3. La vivo de komercistoj estis luksa, dum la komerco estis aktiva.
Sed la prospero nur estis la revekiĝo perioda de ekonomio en la longatempa totalisma historio. La socio tute ne esence evoluis en scienco, en strukturo, nek en ideologio.
Se ni vidas la tutan homaran historion, ni trovas ke la prospero estas ironia, ĉar en la 17a jarcento, novaj teorioj kaj ideologioj floris en Eŭropo, kaj astronomio, matematiko, fiziko, kemio, sociologo, filozofo, lingvoscienco ktp havis progreson trarompan. Ekde 1700 ĝis 1820, la po GNP porpersone en Usono kreskis 72%, en Eŭropo 6%, kaj en la tutmondo averaĝe 6%, dum tamen en Ĉinio nulo, kvankam la suma kvanto de GDP de Ĉinio ankoraŭ estis la pinto tutmonde en 1830, kio fakte devenis nur el la kresko de la populacio.
Ni devas vidi ke la kapitalismo kaj la revolucio de industrioj abrupte falis sur la orientan Azion, kio ne kongruis kun la "genetiko" de la tradicio de la orienta Azio, kaj kaŭzis pezan eĉ teruran surbaton psikologie.
La superstabila strukturo estis rompita en la komenco de la 19a jarcento.
Pro la importo de opio, la Qing imperio unuafoje havis deficiton de internacia negoco, kio kaŭzis ke la arĝento vaste eliris. La centra registaro provis solvi la problemon per malpermesi la konsumon de opio, kio kondukis al la severa komerca konflikto kun la brita imperio. En la jaro 1840, brita mararmeo invadis Ĉinion, kio montris al la tuta mondo kiom malforta kaj retrogresinta estis Ĉinio, kiu devis malfermiĝi ekde tiam.
Ene de Ĉinio, eksplodis ribelo de la religio "blanka lotuso" en la jaro 1800, kio konsumis 100 milionoj da taeloj de arĝento de la centra registaro. En la jaro 1851, eksplodis pli grandskala ribelo de "la regno en paradizo" en la suda Ĉinio, kio konsumis 700 milionoj da taeloj da arĝento, kio valoris same kiel la suma enkasigo de sep jaroj de la centra registaro. La manĉuriaj kaj la mongolaj armeoj ne povis subpremi la ribelon, do la imperiestro ne havis elekton sed permesi la ĉinulajn ministrojn varbi soldatojn kaj organizi siajn proprajn armeojn por subpremi la ribelantojn, kio faris la regionojn denove posedi grandan povon post 900 jaroj ekde la Song dinastio.
Do ni povas vidi ke la superstabila imperio iĝis ne stabila, kun la manko de mono en kaso, kun la alveno de la okcidenta teknologio kaj ideologo, kun la eliro de arĝento ktp. Sed neniuj ĉinoj dubis la centriĝan sistemon. Do la imperio bezonis alian reformon por solvi la malfacilajn problemojn, kadre de la centriĝa sistemo.