La alia flanko de la ĉina historio: frenezuloj regis la landon, popoloj vivis en katastrofoj.
de 呼格吉勒图, 2022-septembro-21
Mesaĝoj: 137
Lingvo: Esperanto
呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2023-januaro-24 08:32:56
La kvara supozo estas mala ol la tria. Kun la malpliiĝo de la profito de farmi, farmistoj amase iĝas banditoj, se la kompenso de sango ne ŝanĝiĝas.
Laŭ unu de la fondintoj de la komunisma Ĉinio, ĉirkaŭ la jaro 1921, pro la militoj inter militestroj, la rikolto de farmistoj neniiĝis. Do ili ne havis elekton sed aliĝis en armeojn de militestroj, por vivi.
Post la malvenko de la armeoj, ili tuj iĝis senlaboruloj kiuj estis la ĉefa deveno de banditoj.
Se farmistoj havas kampojn por kultivi, kaj ne frontas la naturajn katastrofojn, ili profitas per farmi. Sed se ili perdas la kampojn, aŭ frontas malbonan rikolton, ili ne havas elekton sed laboras fizike en aliaj industrioj aŭ aliĝas en armeojn. Se ili denove perdas laboron, ili havas nenion. Do ili nur povas strebi por vivrimedoj, riskante sian vivon. Iĝi bandito estas elekto de iuj, kvankam ĝi havas la plej altan riskon, pro kio, ĝi estas la lasta elekto sur la listo.
5. Reformo
La kvina supozo estas la etendiĝo de la unua. Por maksimumigi la profiton de longa tempodaŭro, banditoj volas fondi ordon por protekti la rabatan objekton. Do kiam iu ordo alportas pli da profito ol la aliaj, la leĝofarantoj kaj la regantoj volas reformi, por plialtigi aŭ malplialtigi la protekton.
Malplialtigi la protekton estas ofte vidate en la ĉina historio. La registaraj oficistoj sur diversaj niveloj ofte koruptis kaj ŝanĝis la oficialajn regulojn per la subreguloj.
Ni nun diskutas la grandan reformon de politika sistemo, kaj vidas kiom fore la reformo povas iri.
Laŭ la oficiala dokumento de la Qing dinastio, pri la tria imperiestro (sur la trono dum 1644-1661), "sklavoj kaptitaj en la militoj, estas rekompencotaj al tiuj soldatoj kaj lasu ilin farmi, nutri ĉevalojn kaj fari diversajn laborojn."
En la jaro 1646,dekoj da miloj da la sklavoj fuĝis dum nur kelkaj monatoj. En la jaro 1648 la sklavoj jam fuĝis komplete, kaj la manĉuriaj aristokratoj estis tre malkontentaj. En la jaro 1654, dum nur unu jaro, 30 mil sklavoj fuĝis, kaj nur dekono de ili estis rekaptitaj. Tiuj fuĝantoj iĝis banditoj, kio faris la regantojn cedi kaj ataki.
Pri cedi. En la jaro 1647, la imperiestro faris dekreton ke redonu la kampojn al la antaŭaj posedantoj, por eviti ke farmistoj iĝas banditoj pro ke ili perdas la kampojn.
Pri ataki. En la jaro 1646, la imperiestro faris dekreton ke fuĝantoj estas vipotaj 100 foje, kaj redonotaj al la mastroj. Tiuj kiuj kaŝis la fuĝantojn, estas mortigotaj, kaj la registaro konfiskas ĉiujn posedaĵojn. La najbaroj ankaŭ estas vipotaj 100 foje, kaj ekzilotaj al la limo de la imperio.
Oni surpriziĝas, kial la puno al fuĝantoj estas malpli severa ol tiu al la kaŝantoj? Ĉar la sklavoj estas konsiderataj kiel la posedaĵoj de la mastroj.
400 jarojn antaŭe, la mongoloj ankaŭ faris la saman. En la jaro 1232, mongoloj invadis la centran Ĉinion kaj kaptis multajn, 70%-80% de kiuj fuĝis. La imperiestro mongola faris edikton ke tiuj kiuj kaŝis kaj helpis la fuĝantojn, estu mortigotaj, kaj ankaŭ la familianoj de la kaŝantoj.
Yelv Ĉucai (1190-1244), la Kitana intelektulo kaj la ĉefministro de la mongola imperio, proponis al la mongola imperiestro, ke ne mortigu homojn, kiuj jam estas la regatoj de la imperio. Ili povas alporti multe da enkasigo de impostoj. Kaj la imperiestro aboliciis la edikton.
La manĉuriaj imperiestroj ankaŭ aboliciis la sklavo-sistemon, pro kio la problemo de fuĝantoj ankaŭ estis solvitaj.
Ni povas vidi ke mortigi kaj damaĝi homojn ne estas celo. Por maksimumigi la profiton, oni devas inspiri la motivon kaj la aktivecon de la objektoj ekspluatataj. Do fari kondiĉojn por pliriĉigi la ekspluatatoj, profitigos la ekspluatantojn dum longa tempodaŭro.
La estro de la perforta grupo, povas reformi, kaj volas solvi korupton, por provi eternigi la regadon, kio estas la klopodo maksimumigi la profiton de la kompenso de sango.
Qoysiletu (Montri la profilon) 2024-majo-24 05:41:07
verkita de Wu Si, unu fama ĉina historiisto kaj aŭtoro
Farmistoj kaj imperioj
1. imperioj estas la rezulto de perforta konkurenco
Kiam la profito de rabado superas tiun de la produktado, kaj povas konstante daŭri, ekaperis grupoj kies ĉefprofesio estas rabi perforte; kaj la montraĵo de tia profesio en socio estas "perforta-financa grupo", en kiu estas subgrupo de perforta rabado, kaj subgrupo de produktado.
ĉiaj rilatoj interne de tia grupo ĉiam estas kvalifikitaj aŭ ediktitaj de tiuj kiuj havas la plej grandan damaĝopovon en la grupo; kaj la produktopovo-posedantoj nur povas nerekte decidi la rilatojn de socio kaj politiko en la grupo per la maniero de manipuli aŭ influi la profiton aŭ perdiĝon de la damaĝopovo-posedantoj. Ĉiuj rajtoj de anoj, inkluzive de proprieto, homrajtoj ktp, kaj la beligo aŭ la sanktigo de la povosistemo interne de la grupo, estas sub la rifuĝo de la forteco.
Tiaj grupoj nepere decidas kaj konservas la rilatojn de socio. Ili posedas la perfortan risurcon, armante sin per la plej povan damaĝopovon. Por maksimumigi sian profiton, ili posedas ĉiujn produktomaterialojn kaj mastras la personliberecon de produktantoj, ankaŭ utiligas pli efikajn manierojn krom la posedado.
Laŭ la antikvaj arkivoj, la farmistoj laboris maldiligente en kamparoj de aristokratoj, sed ili iĝis diligentaj post havi privatajn kamparojn, ĉar ili devis respondeci por la profito kaj perdiĝo. Ĝuste pro ke la aristokratoj ne povis puni la amasskale maldiligentecon, la ambaŭ flankoj, nome la aristokratoj kaj la farmistoj perdis dum la produktado de terkulturo, kio malpliigis la financbazon de aristokratoj, malstabiligante la povon de la "perforta-financa grupo". Pro tio, la privataj kamparoj ekaperis, kaj la farmistoj havis pli da rajto kaj libereco, dum la aristokratoj havis pli da grenoj, kio alportis novan formon de kunlaboro inter la du flankoj. Ĉi tiu estas unu de la plej profundaj reformoj en la ĉina ekonomia historio.
Kun la progreso de la transakcio de privataj kamparoj, farmistoj laborantaj por si mem aperis, ankaŭ finiĝante la dividiĝo de kamparo-mastroj, luprenofarmistoj, kaj dungitaj farmlaboristoj. La aristokratoj estikiel la posedantoj de la perforta-financa grupoj, estis paŝ-post-paŝe anstataŭitaj de la burokratoj de diversaj rangoj estikiel la perantoj de la perforta-financa grupoj, pro kio Ĉinujo eniris en la centrigitan sistemon el la feŭdsistemo. Dum la anstataŭado, la perforta-financa grupoj ofte aŭ dividiĝis aŭ aneksis sin. La avantaĝohavaj regnoj aneksis etajn regnojn kaj konkurencis por la supreregeco en Ĉinujo dum la transturniĝo el la feŭdsistemo al la centrigita sistemo.
En la dinastio Ĉin(221a.K.-207a.K.), la centrigita sistemo en la tuta Ĉinujo realiĝis. En la suba rango estis luprenofarmistoj, kies laboropotenco estis maksimume ekspluatata, ankaŭ kun la terpotenco; dum en la meza rango, estis burokratosistemo estikiel perantoj motivigantaj la funkcion de la imperio per punoj kaj rekompencoj; dum en la plej supra estis diktatoro kiu mastris kaj posedis ĉiujn risurcojn de la tuta socio. Per la sistemo de punoj kaj rekompencoj, la dinastio Ĉin povis instigis kiel eble plej grandan potencon de farmistoj, la ĉefaj produktantoj de la imperio, kaj povis amasigi kaj centrigi povon en la diktatoron, pro kio Ĉin povis aneksis ĉiujn regnojn en la tiama Ĉinujo (situis la regnoj ĉefe laŭ la flava rivero kaj la Yang-tze rivero kaj inter ili.) kaj unuigis tiaman Ĉinujon. Ankaŭ la leĝofarado-rajto kaj la laŭleĝa perfortorajto estis en la manoj de imperiestro.
La feŭdsistemo havis la piramidan strukturon konsistantan el relative sendependaj perforta-financaj subgrupoj. La "reĝo" estis en la plejsupra pinto de la piramido. Tamen ne tia estis la centrigita sistemo, kiu estis UNU perforta-financa grupo, en kiu estis perantoj dungitaj kaj laborantaj por la "pinto" kaj la baza rango, kiu estis nur kvazaŭ nekonektataj atomoj sen rajto kaj forto kunkonektiĝi kaj kunsolidiĝi. Oni povas konsideri la strukturon kiel maŝinon----el la pinto venis la ordonoj,transsenditaj per la mezaj perantoj, al la baza tavolo por ekzekucii la ordonojn; kaj kiel la rezulto de la ekzekuciado, la risurcoj venis el la baza, tra la meza al la pinto. Ĝuste pro ke la hered-sistemo estis rompita, kaj la perantoj povis veni el la civita socio anstataŭ nur el la aristokratoklaso, la normo de elekti perantojn, ankaŭ turniĝis el sango, al kapablo.
La fondiĝo de la dinastio Ĉin finis la kaoson de militoj kaj anarkio de la feŭda epoko, kion bonvenigis popoloj. Tamen la burokratoj en la centrigita sistemo koruptis, strebante interezojn por si kiel perantoj meze de la diktatoro kaj la regatoj. Samtempe, la senlima povo de imperio ŝvelis, kaŭzante la senliman damaĝon kontraŭ la regatoj, kio objektive nuligis la sistemon de luprenofarmistoj, anstataŭite de kvazaŭsklavo-sistemo, kiu enhavis pezan laborŝarĝon kaj severajn punojn. La dinastio Ĉin disfalis post nur du generacioj de imperiestroj. Kaj la trodamaĝo kontraŭ la regatoj estis la kerna kialo de disfalo de ĉiuj dinastioj en Ĉinujo.
Qoysiletu (Montri la profilon) 2024-majo-31 03:53:16
verkita de Kay Ray Chong (Usonano)
la ĉina versio eldonita en la jaro 1994 en Ĉinujo
Prologo
Homaro samante kun aliaj animaloj, havas bazajn fiziologi-dezirojn, ekzemple, malsaton, soifon, sekson, ktp. Por kontentigi la dezirojn, homoj ofte maksimumigis ĉiajn manierojn, inkluzive de manĝi homojn, eĉ viandon de si mem.
En la Anglalingvo, estis vorto "cannibalism" deveninta el la Caribs, kiuj vivis en la regiono de Kariba maro. La kanibalismo estis registrita de Kristoforo Kolombo en la jaro 1492, kaj denove registrita de la hispanaj konkerantoj poste. En la Anglalingvo ankaŭ estas alia sinonimo "anthropophagism", deveninte el la Greka "anthropos" (homo) kaj "Phagein" (manĝo) konektitaj kune. Eble ĝuste pro ke la prononco de la vorto malfacilas en la angla lingvo, preskaŭ neniuj homoj scias la vorton. Kvankam la grekoj kreis la vorton "anthropophagism", tamen ili ne estis tiuj kiuj iniciatis la kanibalismon. Ĉiuokaze, "cannibalism" kaj "anthropophagism" indikas saman fenomenon. En ĉi tiu libro, la "cannibalism" estos uzata.
En la ĉapitro de enkonduko-komento, mi diskutos la klasifikon de kanibalismo, inkluzive de du novaj kategorioj----kanibalismo por travivi, kaj kanibalismo pro akirita kutimo. Mi ankaŭ diskutos la kanibalismon en Afriko, pacifiko, meza kaj norda Amerikoj; en la okcidenta Eŭropo kaj la norda Ameriko; kaj la kuirmanierojn de homviando tutmondajn; Kaj la akademiajn polemikojn pri la kanibalismo teorioj kaj praktikoj. En unu vorto, por faciligi legontojn, ĉi ĉapitro priskribas amplekse pri la kanibalismo tutmonda laŭ la historia vidpunkto.
La unua parto (Ĉapitro 1~Ĉapitro 4) diskutas la kutimon de kanibalismo ekde la antikva epoko ĝis la proksime moderna epoko en Ĉinujo, kune kun la diskuto de la sameco kaj malsameco inter [kanibalismo por travivi] kaj [kanibalismo pro akirita kutimo] en la teoria kaj la praktika flankoj.
La dua parto enhavas kelkajn specialajn temojn pri la ĉina kanibalismo . La kvina ĉapitro temas pri la kanibalismo en literaturaĵoj en Ĉinujo. La sesa ĉapitro temas pri la kuirmaniero de homviando en Ĉinujo; la Sepa ĉapitro provizas statistikojn pri kanibalismo , speciale pri la kvanto de la kazoj de kanibalismo en ĉiuj epokoj en Ĉinujo.
Ni devas rememorigi nin, ke ĉinoj ne malsamas kun aliaj anoj en la mondo, se temante pri la kanibalismo por travivi, tamen ege malsamas se temante pri la kanibalismo pro akirita kutimo. Eldirinde, iuj kutimoj de kanibalismo nur troviĝis en Ĉinujo, kion kiel la unikan fenomenon ni diskutos en la libro.
Temante pri la kanibalismo, religioj ofte ludas gravan rolon en la mondo, kio tamen ne okazis en Ĉinujo. Ĉinoj akiris praktikon de kanibalismo, ĝenerale unuflanke por montri lojalecon, aliflanke por venĝo. En antikva Ĉinujo, ĉinoj ofte oferis homojn al la dioj kaj al la antaŭuloj surbaze de la morala kaj politika kialoj. Multaj adeptoj de reĝoj estis mortigitaj kaj kun-entombigitaj kun la nelonge mortintaj reĝoj, kio devenis el la ideologio de lojaleco montrata al la mastro. Fakte, pli ol 1000 jarojn antaŭ Kristo, inter ĉinoj eble vastis la plej grandskala kun-entombigado. Miloj da homoj estis mortigitaj post la morto de mastroj. En la sekvantaj jarcentoj, la kun-entombigado estis malpli populara, kaj jam tre malofta en la dinastio Zhou (1023 a.K.-257 a.K.). En la unua dinastio kiu unuigis Ĉinujon, la dinastio Ĉin (221a.K.-206 a.K.), oni per argilaj statuoj anstataŭis homojn kaj animalojn en entombigado. Kiam la unua imperiestro mortis en 210 antaŭ Kristo, 6000 statuoj kun alteco kaj aspekto simila al la veraj homoj estis subterigitaj en la halon subteran, kies areaĵo estas tiom granda kiel ludkampo de rugbeo.
La kanibalismo pro akirita kutimo en la antikva Ĉinujo ofte estis pro aprezi la kuiritaĵojn, pliprecize, la supraj rangoj ofte provis malnormalajn manĝaĵojn pro lasi malsanojn kuracataj, aŭ lasi korpojn pli sanaj kaj pli fortaj, kaj simile. Ĉinoj opiniis ke homviando povas esti manĝaĵo, ankaŭ medikamentoj povantaj plifortigi la sekspovon de viroj. Pro tio, ĉinoj favoris manĝi iun parton de homkorpo. Marko Polo atestis tian kanibalismon en la 13a jarcenta Ĉinujo. Eĉ en la 16a jarcento, la viando, la sango kaj la organoj de ekzekutitoj estis akiritaj de la ekzekutistoj, en publikaj ekzekutadoj rigardataj de civitanoj. Ili manĝis aŭ donacis aŭ vendis pro la komune opiniata efiko de kuraci aŭ nutri. Eĉ jam en la 19a jarcento, la koroj kaj la cerboj de ekzekutitoj ankoraŭ estis deprenitaj de ekzekutistoj, kiel ofte okazaĵoj. Ili manĝis parton kiel medikamenton por plisanigi sin, kaj vendis restan en merkato por profito.
Multaj dokumentoj en la antikva Ĉinujo registris kazojn de kanibalismo pro akirita kutimo por medicinaj celoj. Unu de la plej famaj medikamentaj libroj "Ben Cao Gang Mu" verkita de Li Shizhen en la jaro 1578, inkluzivas 1892 specojn da medikamentoj aŭ krudaj materialoj de medikamentoj, en kiuj estis animaloj, plantaĵoj, kaj mineraloj ktp, kune kun 8160 preskribaĵoj de kuracistoj. Li Shizhen listis 35 organojn de homo kiuj povas esti enhavaĵoj de medikamentoj, laŭ lia opinio, inkluzive de haroj, ostoj, viando, galujo, sango ktp, kiuj havus nekredeblajn efikojn kiam kuraci. Lia libro evidente povas esti malsenpera pruvaĵo de tio ke en Ĉinujo estis kutimo de kanibalismo. Kvankam en lia libro, li montris ke li malkuraĝis ĉi tiajn medikamentojn, li ankoraŭ multefoje detale priskribis la efikojn de ili. Ekzemple, li montris ke viando efikas por ftizo. Ankaŭ, li prezentis la detalajn efikojn de ŝvito, urinaĵo, likvaĵo enhavanta spermojn, hom-lakto, larmo, ungoj kaj dentoj.
Altebrilas (Montri la profilon) 2024-majo-31 10:25:03
Qoysiletu (Montri la profilon) 2024-majo-31 11:38:32
Altebrilas:La ĉefa signifo de kanibalo estas manĝanto de samspeciulo. Ĝi ne tute sinonimas kun hommanĝanto (kiel lupo), krom pri homoj mem.Vi pravas, do mi ŝanĝis "hommanĝado" per "kanibalismo".
Dankon pro ke vi korektigis min.
Qoysiletu (Montri la profilon) 2024-junio-02 05:46:26
verkita de Kay Ray Chong (Usonano)
la ĉina versio eldonita en la jaro 1994 en Ĉinujo
Prologo (2)
Krome, en milito, ĉinoj ofte manĝis malamikojn por venĝo aŭ pro malamo, speciale en la antikva epoko, la konkerintoj ofte amasmortigis kaj manĝis konkeritojn, por montri malestimon kaj malamon.. Ekzemple, kiam la mongoloj invadis Ĉinujon, ili ofte manĝis homviandon de la konkeritoj por la ĝojego psikologia kaj fiziologia; ankaŭ post la dua mondmilito en la civita milito, la kaptitaj komunistaj soldatoj estis mortigitaj kaj parte manĝitaj en foraj regionoj de la tiama Ĉinuojo. Unu usona pastro vidis ke unu generalo de Kuomintang manĝis freŝe la koron de unu komunista partiano.
La kanibalismo por travivi eble okazis pro katastrofoj naturaj, ekzemple sekego aŭ inundo ktp; aŭ pro homfaritaj katastrofoj, aŭ la vasta ŝanĝo de vivmedio pro militoj ktp. La kanibalismo pro akirita kutimo ne estas tia, sed plejparte okazis en pacaj epokoj, ne pro la deziro de travivi, tamen por montri lojalecon, amon, venĝon kaj similaj emocioj.
Sume, ĉinoj estis samaj kun aliaj en la mondo pri la kanibalimso por travivi; tamen estis unikaj pro multaj kazoj de kanibalismo pro akirita kutimo. La libro prenas avantaĝon de multaj kazoj detale registritaj en la historiaj dokumentoj kiel gravaj referencaĵoj, helpintaj la esploron de ĉi tiu libro.
La tempodaŭro esplorita en la libro, komencis ekde la jaro 221 antaŭ Kristo, kiam la unua dinastio kiu unuigis Ĉinujon establiĝis, ĝis 1912 post Kristo, kiam la lasta imperio de Ĉinuoj disfalis,antaŭ respublikiĝo. Kvankam la dokumentoj pri la moderne okazantaj kanibalismo mankas, tamen tiuj pri la antikvaj okazaĵoj tre abundas. Oni povas diri, ke la pruvaĵoj de kanibalismo en la antikva Ĉinujo pli multas ol la aliaj epokoj kaj ol la aliaj civilizoj. La materialoj de ĉi tiu libro ĉefe devenis el la oficialaj historiaj dokumentoj de dinastioj en Ĉinujo. Tamen, ankaŭ el iuj neoficialaj dokumentoj de individuoj kaj privataj registraĵoj. Laste, mi (la aŭtoro) esperas ke ĉiuj povas montri seriozan sintenon al la temo kiun oni ofte neglektis kaj per kiu oni povas plivastigi sian sci-amplekson.
La aŭtoro dankas al la sekvantaj personoj onald Walker, Chen Shaoyu, Lin Shuchen, Lin Yen, Chang Hsuehfang, Lydia Johnson Ching, Suh Seon-hee. por ilia longatempa helpo dum la esploro de la aŭtoro. La libro ne povus finiĝi sen ilia helpo kiel helpantoj dum jaroj. La aŭtoro ankaŭ dankas al la fonduso de pacifiko de Taipei, kiu proviziis monon en la jaro 1985, kaj la Texas Tech University kiu ofertis helpon al la esploro.
Key Ray Chong
Qoysiletu (Montri la profilon) 2024-junio-02 06:10:40
verkita de Kay Ray Chong (Usonano)
la ĉina versio eldonita en la jaro 1994 en Ĉinujo
Ĉapitro Unu
Kanibalismo estas tre komplika fenomeno, eĉ la vorto "kanibalismo" mem ankaŭ enhavas diversajn sencojn. En la libro, ĝi estas uzata por indiki manĝi parton de homkorpo, ekzemple, muskolon, hepaton, ostojn, aŭ aliajn. Oni eble demandus, ekzemple, kiu manĝas kiun, kion manĝi, kial manĝi ktp. Por respondi la demandojn, kompreneble estas klasifiki la kanibalismon, kio helpas onin kompreni la kanibalismon en Ĉinujo kaj en la mondo.
La unua tipo de klasifiko surbaziĝas sur la rilato inter manĝantoj kaj manĝatoj, inkluzive de :
1. manĝi anojn de aligrupo;
2. manĝi anojn el la sama grupo;
3. manĝi sin mem.
La dua tipo de klasifiko surbaziĝas sur la medio kaj la kaŭzoj kiuj generas la kondutojn de manĝi homojn, inkluzive de du subkategorioj: kanibalismo por travivi, kaj kanibalismo pro akirita kutimo.
1. kanibalismo por travivi, kiun oni ofte malpermesis, okazis en situacio tre urĝa kaj danĝera, ekzemple, malsatego. La kanibalismo por travivi preskaŭ okazis pro seniluziĝi pro medioŝanĝego, ne pro intenco nek plano. Tamen, ĉi tia kanibalismo ankoraŭ konstante ricevis kritikegojn, eĉ el tiuj kiuj travivis pro manĝi aliajn. Du ofte vidataj katastrofoj kondukas al la kanibalismo por travivi: 1. naturaj katastrofoj, ekzemple, sekego, inundo, tempesto ktp. 2. homfaritaj katastrofoj, ekzemple, militoj ene de iu lando, militoj kontraŭ alilandoj, kaj longatempa sieĝo.ktp.
2.kanibalismo pro akirita kutimo, kiu estas kutimiĝinta praktiko, nome, estas komune akceptata en iu kulturo. Notinde, Ĉinoj altetaksis kanibalismon ekde antaŭ multaj jarcentoj. Oni devas esplori ĉu la kanibalismo pro akirita kutimo jam partiĝis en ĉina moro aŭ kulturo. Estas multaj faktoroj kiuj kaŭzis kanibalismon pro akirita kutimo, ekzemple, malamo, amo, lojaleco, puno, milito, deziro gustumi homviandon, kredo ke homviando kuracipovas, profito, psikopatio, subpremo, religio, superstiĉo, ktp. La libro donos kazojn en la sekvantaj ĉapitroj.
Qoysiletu (Montri la profilon) 2024-junio-05 22:16:18
En la feŭdalisma epoko (antaŭ la jaro 221 a.K), feŭdoj kiuj venkis ofte amasmortigis en urboj okupitaj. La konkerintoj ofte manĝis la konkeritojn. Ĉar mortigi ne povis kontentigi ilin pro ilia forta deziro por superrego kaj por venĝo kontraŭ la okazinta rezisto de la konkeritoj antaŭ la venko. Ni povas trovi ke la kanibalismo pro akirita kutimo ofte estas montraĵo de malhumanaj kondutoj kontraŭ aliaj en militoj. Eĉ en paca epoko, tio ankaŭ povas okazi pro misregado kaj politika konspiro.
Unue, kolero kaŭzis kanibalismon. La lasta reĝo de la dinastio Shang, kies regado finiĝis en la jaro 1122 antaŭ Kristo, estas kritikita pro lia malhumaneco. Kiam la ministroj kritikis lin, li mortigis ilin kaj kuiris ilin per diversaj manieroj por ellasi sian koleron. Ekzemple, la feŭdulo Ĝi estis bakita; La feŭdulo Gui estis trempita en salo kaj sekigita; la grafo Mei estis tranĉita en erojn.
Alia kazo:
Gongsun Hong sekrete raportis al la reĝo pri tio ke Sima Xi volis utiligi la povon de regno Zhao helpi sin esti la ĉefministro de la regno Zhongshan, kiam li vizitis kiel ambasadoro la regnon Zhao. La reĝo de Zhongshan koleris kaj kriis al Sima Xi: tiuj kiuj volas atingi sian celon per povo de aliaj landoj, mi manĝos ĉion da viando de li . Sima Xi timegis kaj kapfrapis la grundon konstante, petante la pardonon de la reĝo. Kvankam en ĉi tiu kazo, neniu estis vere manĝita, oni povas scii ke manĝi iun vere estis montraĵo de kolero en la antikva Ĉinujo.
En la milito kiu kaŭzis la disfalon de la dinastio Ĉin en la jaro 206 antaŭ Kristo, unu de tiuj kiuj konkurencis por esti la nova mastro de la imperio, Xiang Yu (232-202a.K.) minacis lian ĉefan rivalon, Liu Bang, ke se li ne kapitulacios, lia patro estos kuirata. Liu Bang respondis, "vi kaj mi faris interkonsenton kune batali kontraŭ la dinastion Ĉin, kaj ni estas kvazaŭ fratoj. Do mia patro estas kvazaŭ via patro. Se vi planas kuiri mian patron, bonvole dividu al mi unu tason da viandsupo. " Xiang Yu estis kolera pro la diro, tamen lia onklo ĉesigis lin, persvadante lin ke ne valoras esti kolera, kio nur igos situacion pli komplika. Xiang Yu akceptis la konsilon de lia onklo. Antaŭ tio, Liu Bang eskapis el la postkuro de Xiang Yu, per tio ke Ĝi Xin ŝajnigis lin. Xiang Yu kaptis la falsan Liu Bang, nome, ĜiXin, kaj enfajrigis lin. Post kiam Xiang Yu prenis la urbon XingYang, la urbestro rifuzis kapitulacii, pro kio XiangYu kuiris lin en viandsupon.
Ofte oni estas mortigota se ri perfidas. Tamen en antikva Ĉinujo, krom mortigita, la korpo de mortintulo ankaŭ estis blasfemita. Ekzemple, la korpo estis tranĉitaj en erojn, termpitaj en salon, por manĝi poste. Ekzemple, en la jaro 682 antaŭ Kristo, Nan'gong Wan kaj Meng Huo perfidis sian patran landon, per mortigi la reĝon kaj la ĉefministron. Tamen la oponistoj kontraŭ ili starigis novan reĝon, kio timigis ilin. Ili forkuris respektive al du landoj por rifuĝo. Tamen la oponistoj ne ĉesis klopodon puni ilin, postulante la landojn kiuj protektis ilin transdoni ilin revene. La du landoj akceptis la postulon post profunda pripenso. Unu de la du rifuĝolandoj ordonis unu belulinon ebriigi Nan'gong Wan, kiu post ebriiĝo estis vindita en rinocero-haŭton kaj sendita revene. Laŭ la historia dokumento 左传,la du perfidintoj estis tranĉitaj en vianderojn. Tamen laŭ alia dokumento, nur Nan'gong Wan estis tranĉita en vianderojn.
Tiuj kiuj responsis pri la malvenko de milito, havis riskon de esti kuirotaj. En 627 a.K., la regno Ĝin venkis la regon Ĉin, kaj kaptis tri generalojn. La filino de la reĝo de la regno Ĝin, proponis ke "sendu la tri generalojn reveni hejmen. Ĉar la reĝo de la malvenka regno Ĉin sendube kuiros ilin pro ke ili malvenkis kaj detruis la rilaton inter la du regnoj. Kaj pro tio, ne necesas ke via majesto punas ilin". La reĝo de la regno Ĝin kapjesis kaj sendis revene la tri generalojn. Tamen la reĝo de la regno Ĉin, kiu kvankam malŝatis kaj kulpigis ilin pro la malvenko, ne kuiris ilin, inverse, nomumis ilin plu en la antaŭaj postenoj.
En aliaj kazoj, kanibalismo estas metodo de preventi rilebojn per timigo. En la jaro 196 a.K., somere, La Han-reĝo mortigis la Liang-reĝon Peng Yue, kaj erigis lian kadavron, sendis al feŭduloj kaj ordonis ilin manĝi. Oni povas kompreni ke tio estas la metodo timigi la feŭdulojn kiuj eventuale defiis lian aŭtoritaton.
Qoysiletu (Montri la profilon) 2024-junio-08 00:00:51
Ĉi tiaj eventoj sovaĝaj povas esti rigardataj kiel parto de perdiĝo de humaneco pro militoj kaj pro la konkurenco por la politika povo. La eventoj sovaĝaj hazarde estis montrataj en la formo de kanibalismo. La vaste konata malbona reĝo Ĝou kaŭzis la disfalon de la dinastio Shang pro lia kulpo. Laŭ la dokumento, unu markizo donacis sian belan filinon al Ĝou, tamen la filino ne ŝatis seksumi, kio faris la reĝon kolera. La reĝo Ĝou mortigis kaj erigis ŝian patron, la markizon. Li ankaŭ mortigis kaj trempis en salon alian markizon kiu provis defendi la antaŭe menciitan markizon, kaj sekigis lian kadavron.
Alia rakonto:
Konfuceo kaj unu de siaj studentoj Zi Lu serĉis la vaste konatan rabiston Dao Zhi. Konfuceo komence volis persvadi la rabiston esti bonulo amohava kaj kompatoriĉa. Tamen la rabisto estis manĝanta hepaton de homo kiam ili predikis. Li ne volis aŭskulti la predikaĵon, minacante " se vi ne forlasus, mi manĝos vian hepaton ankaŭ. "
Alia registraĵo en historia dokumento, temas pri la eligi kadavron el la tombo, pro malamo kaj venĝo. Laŭ Xun-Zi, kiam la kaoso okazis periode, la homoj agas kvazaŭ animaloj, ekzemple eligas kadavrojn el tomboj, manĝas viandon, maĉas la ostojn en erojn. Kaj ankaŭ kelkaj teruraj manĝmetodoj : la kadavroj de plenkreskuloj estis sekigitaj, dum tiuj de infanoj estis bakitaj.
La sekvantaj kazoj, temas pri la kutimo inter samnacianoj. Oni povas vidi ke tian aferon akceptis komune anoj de iuj grupoj en la perspektivo de sociologio kaj kulturo, speciale kiam la viktimoj estas familianoj. Pli surprizite, la sinteno al la kanibalismo de tiaj grupoj: ili eksplikis tion kiel kuraĝecon, anstataŭ sovaĝecon.
En la Arma Epoko (476-221 antaŭ Kristo), la generalo Le Yang de la regno Wei atakis la regnon Zhongshan. Malbonŝance, lia filo estis kaptita de Zhongshan. La reĝo de Zhongshan metis la filon vivantan en bolan akvon kaj kuiris ĝis la vidando dissolviĝis en la "supo". La reĝo sendis supon al la generalo, kiu sciis ke tio estas sia filo, tamen li ankoraŭ trinkis. Lia konduko estis aprobita en lia patra lando, ĉar landanoj pensis ke li metis la responson de servi la landon, super la responso de patro.
Same, la reĝo de la dinastio Shang, kaptis la filon de la fondinto de la dinastio Zhou. Li kuiris la filon kaj ordonis lian patron trinki la supon kun la viando de lia filo. Tamen la patro ankoraŭ trinkis tiun kvankam li sciis ke tiu estis kuirita el lia filo, post pripenso pri la politikaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj.
Pluaj du kazoj, unu de ili estas montraĵo por minaci kaj timigi tiujn nefidelajn, kaj la alia estas montraĵo de lolajeco al la mastro.
1a, Chong'er (estonte reĝo dum la jaroj 636-628 antaŭ Kristo) kaj sia onklo de la patrina flanko. Ili kune vivis dum 19 jaroj almozante ĉie. Tamen kiam Chong'er konatiĝis kun unu ino, li perdis sian volon vojaĝi ĉien plu kaj volis ekloĝi ie kun la ino. La onklo ne toleris tion. Li komplotis por rompi la rilaton de la paro, por instigi denove la volon de lia nevo strebi por la trono. Do la onklo ebriigis lin, kaj portis lin forlasi. Post elvekiĝo, li indignis, minacante al la onklo,"mi manĝos viandon de via korpo se mi iam ne plu havos manĝaĵon"; kaj la onklo diris " se vi estos la reĝo, kiu havos multon da bongustaj manĝaĵoj, vi ne bezonas manĝi min."
2a, ankaŭ estas la protagnisto Chong'er de la 1a kazo. Dum lia almozado, unu de liaj sekvantoj Jie Zhi Tui fortranĉis viandon el sia propra femuro, por ke Chong'er manĝu. Post kiam li surtroniĝis, li ne plu trovis tiun personon. Laŭ alia historia dokumento, Jie Zhi Tui estis ermito ĝis morto.
Ankaŭ alia kazo mala kun la supra.
La protagnisto manĝis homviandon nur por gustumi. Dum la jaroj 685-643 a.K., la Huan Gong regis sia regnon. Unu fidela subtenanto Yi'ya, mortigis kaj kuiris sian filon donaci al Huan Gong gustumi. Huan Gong jam manĝis ĉion krom homviandon. Do li gustumis tion. Ĉi tia kazo montras ke la kazoj de kanibalismo en malfruaj epokoj ankaŭ povas esti veraj. La viktimoj laŭ sia propra volo fortranĉis sian parton de korpo, por lasi aliajn manĝi, kio estis akceptita de socio pro ke tio ne kontraŭrezistis la moralajn disciplinojn. Ni vidu tiajn kazojn en la pli posta ĉapitro.
Qoysiletu (Montri la profilon) 2024-junio-08 04:43:59
Dum la imperia epoko de Ĉinujo, kanibalismo temas ofte pri puno. Ekzekuciite publike, la kadavroj de la kriminuloj estis publike montrataj dum kelkaj tagoj, kaj poste manĝitaj de popoloj. La ekzekuciistoj rajtis unue manĝi laŭ reguloj. Tamen la kadavroj de tiuj malsanaj antaŭ morto ne taŭgis manĝataj. Sume, homoj ne nur faris homviandon medikamentoj kaj manĝaĵoj, sed ankaŭ publike manĝitaj por esprimi malamon kaj venĝon. La fenomeno havas kelkajn kialojn politikajn, leĝajn, psikologiajn, militajn, komercajn, etikajn kaj moralajn ktp. Ni povas vidi en la sekvantaj kazoj.
Sekcio 1 puni tiujn mallojalajn
En la jaro 617 post Kristo, unu militisto Xue Ju okupis vastan regionon inkluzive de Shaan'xi kaj Gansu provincoj. En 618, lia filo Xue Ren'guo kaptis la filon de la faman literaturiston Yu Xin, Yu Li, kiu tute ne agnoskis la leĝecon de la reĝimo de Xue Ju, pro kio, Yu Li estis bakita vivante ĝis morto. Lia kadavro estis tranĉita en pecetojn kaj manĝitaj de soldatoj de Xue Ren'guo.
La imperiestro De Zong (regado dum 780-804 p.K.) de la dinastio Tang, generalo Li Huai'guang, aŭdinte ke lia adoptita filo komplotis forturnigi lin, estis kolera ege, kaj ordonis mortigi kaj manĝi la filon. Tamen la subranguloj pensis ke la filo estis honesta ulo, kaj ne volis plenumi la ordonon, nur tranĉis la gorĝon breĉa kaj ne humiligis lian kadavron.
En la naŭa monato en 911 post Kristo, Liu Shou'guang planis esti imperiestro, kion multaj sekvantoj pensis maltaŭga. Shou'guang indignis, kaj ordonis ke soldatoj metis unu de la malpersvadintoj Sun He sur iun tabulon, fortranĉis viandpecon el li ankoraŭ vivanta, kaj manĝis la viandpecon.
Wang Yan'zheng estis la lasta reĝo de la regno Min (909-945 p.K.) . Lia patro Wang Shen'zhi (862-925 p.K.) estis fondinto de la regno. Unutagon, Wang Yan'zheng aŭdis ke iuj sekvantoj komplotis forturnis lin en la ĉefurbo Fu'zhou. Li sekrete tamen rapide kvazaŭ vento reagis kontraŭ la ribelo. Li sendis soldatojn mortigi 7 mil da ribelantoj, kaj disigis la kadavrojn, forĵetis ostojn kaj trempis viandon en salon, estikiel manĝaĵojn por soldatoj.
En la komenco de la dinastio Song (907-1267), generalo Yang Shi'fan ricevis ordonon kapti kaj ekzekucii ribelogeneralon Zhang Wen'biao. Post kaptita, li estis tranĉita en pecetojn kaj manĝita.
Puni mallojalulojn ankaŭ samtempe estas ekzameni aliajn pri lojaleco.
La imperiestro Yang Di de la dinastio Sui kaptis Hu Si'zheng, disigante kaj bakante lin. La imperiestro ordonis ke aliaj manĝu la viandon bakitan. Tiuj kiuj manĝis pli ol la imperiestro, ricevis rekompencon, dum tiuj kiuj rifuzis manĝi, estis bakitaj kaj manĝitaj de aliaj. Ĉar tiuj kiuj rifuzis la ordonon, estis mallojalaj, laŭ la vidpunkto de imperiestroj.
La imperiestro Tai Zong de la dinastio Tang, kritikis generalon Qiu Xing'gong, pro ke li estis tro kruela kaj brutala. Li iam manĝis koron kaj hepaton de alia generalo Liu Lan'cheng, por puni lian mallojalecon kontraŭ la imperiestro, sen la ordono de la imperiestro. Ĉi tia konduto estas tiu kiu montris lian lojalecon al la imperiestro.
En la epoko de la imperiestro Xuan Zong (713-755 p.K.) de la dinastio Tang, eŭnuko Yang Si'zhu mortigis Niu Xian'tong kiu akceptis subaĉeton. La imperiestro indignis pro ĉi tiu korupta ministro, ordonis mortigi lin. Laŭ leĝoj, fortranĉi kapon estis la enda puno. La historia dokumento "Olda libro de la dinastio Tang" priskribis la ekzekucion kvazaŭ okazanta antaŭ okuloj: "la eŭnuko ligis lin sur kolonon dum kelkaj tagoj, kaj poste elprenis koron, forhakis manojn kaj piedojn, fortranĉis viandon kaj manĝis."