目次へ

inni ne rajtas erori, male iĉili (contrairement aux hommes).

amigueo,2023年2月17日の

メッセージ: 12

言語: Esperanto

amigueo (プロフィールを表示) 2023年2月17日 20:52:02

En la franca, el ĵurnalo, Nous n'avons pas le droit à l'erreur, contrairement aux hommes.

"inni ne rajtas erori, male iĉili".

Pardonu, ke mi ne scias kiel ĝuste traduki tiun frazon en esperanton.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2023年2月18日 9:55:37

En la franca, la vorto "homme " estas plursignifa. Tio dependas de la kunteksto.

1. Homo, ne besto
2. Viro, ne ino
3. Plenkreska viro, ne knabo
4. Militipova viro, ne kriplulo aux oldulo
5. Kuragxa viro, ne timemulo

La traduko dependas de tiu, kiu diras tiun frazon. Supozinte, ke temas pri virino:

Ni ne rajtas erari, male ol viroj.

Kial tio estus malfacila por traduki?

amigueo (プロフィールを表示) 2023年2月18日 15:11:32

Dankon, pro OL. Cxu ankaux KE kaj AL gxustas?

inni rajtas erari, male ol/ke/al ihi.

Jes, inni/ihi estas la bonuso de cxi temfadeno.

amigueo (プロフィールを表示) 2023年2月18日 15:37:20

Variantoj:
Ne isxi rajtas sed ihi.

Isxi ne rajtas, (dum) rajtas ihi.

Isxi neniue rajtas, ihi mal(neniu)e. (??)

Altebrilas (プロフィールを表示) 2023年2月18日 17:42:04

Kara amigueo, mi faris al vi demandon. Cxu gxi ne estis klara aux cxu vi ne volas respondi?

amigueo (プロフィールを表示) 2023年2月20日 18:44:20

@Altebrilas.
Dankon, via respondo estis klara.

Mi aldonis KE kaj AL kiel variantojn.

Kaj nun mi aldonas MAL rekte.

"Inni ne rajtas erari mal ihi."

MAL

Altebrilas (プロフィールを表示) 2023年2月21日 12:53:53

Bedauxrinde, via respondo ne estis tia. Gxi postulas relegi la antauxajn mesagxojn kaj fari supozojn, por diveni pri kio temas.

Por eksterforuma leganto, gxi estas tute nekomprenebla kaj ecx ne aspektas kiel esperanta.

1. Vi uzas viajn proprajn pronomojn, sed ne havigas amiguean vortaron al la legontoj.

2. Vi uzas proprajn gramatikajn regulojn, kiel ekz. fari prepozicion aux konjunkcion (gxia vortklaso malprecizas) el prefikso. Vi nek havigas amiguean gramatikon.

3. Vi flankenlasis la verbon "erari", kiu estas nepra por scii pri kio temas. Nek klarigas kiajn erarojn virinoj ne rajtas kaj viroj rajtas fari.

Sen mencii la foresto de kunteksto. Kia frazo estas? Proverbo? Slogano? Konstato? Kiun ideon gxi celas esprimi? Ktp.

amigueo (プロフィールを表示) 2023年2月23日 22:23:58

Altebrilas:Bedauxrinde, via respondo ne estis tia. Gxi postulas relegi la antauxajn mesagxojn kaj fari supozojn, por diveni pri kio temas.
Por eksterforuma leganto, gxi estas tute nekomprenebla kaj ecx ne aspektas kiel esperanta.
Jes, mi agnoskas duoblan temon: 1/ male-al kaj 2/ iŝi/inni. Kompreneble, iu povas fiksi atenti ekzemplon: seksismo ktp, sed ne estas tiaj la temoj de ĉi tiu forumsekcio Konsultejo.

Pri temo 1 vi diris ke MALE OL ĝustas, sed vi nenion diris pri MALE AL kaj MALE KE. Vi rifuzis MAL.

Pri MAL kiel adverbo/prefikso: kio estas la problemo pri analogio (~): ne alti ~ mal alti ? aŭ por respondi tiel: ĉu vi altas? Mal.

amigueo (プロフィールを表示) 2023年2月25日 19:33:07

Pri la temo 2.
Inoni ne rajtas sed iĉoni.
in-oni, iĉ-oni.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2023年2月25日 22:13:06

Ili ne samsignifas.

"Ne alta" signifas meze alta aux eventuale malalta.

"Malalta" signifas nur tion.

先頭にもどる