Al la enhavo

AdE': NA vs N-serio: Diversajn servantojn: na kuiristo, ĉambristo, infanisto ktp.

de amigueo, 2023-aŭgusto-15

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-15 07:45:02

Ne por komencantoj.

NA por eviti serion de -n.
" Ni havis diversajn servantojn: na kuiristo, cxambristo, infanisto, veturigisto ktp.
Aux
" Ni havis na diversaj servantoj: kuiristo, cxambristo, infanisto, veturigisto ktp.

Metsis (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-15 12:43:33

Estas neniu kialo eviti serion de -n. Krome via invento de "na" kolizas kun la reformo, laŭ kiu oni uzu "na" por montri akuzativon.

amigueo (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-16 09:56:30

Cxar oni trovas en PMEG solvon, tio estas, parafrazi por eviti serion -n...
Ekz:
Gxi ne havas literojn: An, Rn, Sn, Un.
Igxas
Al gxi mankas literoj: A, R, S, U.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-16 12:05:15

Traduko en normalan Esperanton:

Ni havis diversajn servantojn: t.e. (tio estas) kuiristo, cxambristo, infanisto, veturigisto, ktp.

amigueo (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-16 12:23:49

Propono "Diversajn servantojn: na kuiristo, ĉambristo, infanisto ktp." (aux Na diversaj servantoj: kuiristo, ĉambristo, infanisto ktp) venas el ideo ke prepozicioj ne havas tiun problemon (ekz Pri diversaj servantoj: kuiristo, ĉambristo, infanisto ktp).

Sed "Diversajn servantojn: kuiristo, ĉambristo, infanisto ktp." estas "natura" kaj senproblema.

Reen al la supro