前往目錄

AdE': NA vs N-serio: Diversajn servantojn: na kuiristo, ĉambristo, infanisto ktp.

貼文者: amigueo, 2023年8月15日

訊息: 5

語言: Esperanto

amigueo (顯示個人資料) 2023年8月15日上午7:45:02

Ne por komencantoj.

NA por eviti serion de -n.
" Ni havis diversajn servantojn: na kuiristo, cxambristo, infanisto, veturigisto ktp.
Aux
" Ni havis na diversaj servantoj: kuiristo, cxambristo, infanisto, veturigisto ktp.

Metsis (顯示個人資料) 2023年8月15日下午12:43:33

Estas neniu kialo eviti serion de -n. Krome via invento de "na" kolizas kun la reformo, laŭ kiu oni uzu "na" por montri akuzativon.

amigueo (顯示個人資料) 2023年8月16日上午9:56:30

Cxar oni trovas en PMEG solvon, tio estas, parafrazi por eviti serion -n...
Ekz:
Gxi ne havas literojn: An, Rn, Sn, Un.
Igxas
Al gxi mankas literoj: A, R, S, U.

Altebrilas (顯示個人資料) 2023年8月16日下午12:05:15

Traduko en normalan Esperanton:

Ni havis diversajn servantojn: t.e. (tio estas) kuiristo, cxambristo, infanisto, veturigisto, ktp.

amigueo (顯示個人資料) 2023年8月16日下午12:23:49

Propono "Diversajn servantojn: na kuiristo, ĉambristo, infanisto ktp." (aux Na diversaj servantoj: kuiristo, ĉambristo, infanisto ktp) venas el ideo ke prepozicioj ne havas tiun problemon (ekz Pri diversaj servantoj: kuiristo, ĉambristo, infanisto ktp).

Sed "Diversajn servantojn: kuiristo, ĉambristo, infanisto ktp." estas "natura" kaj senproblema.

回到上端