前往目錄

Ĉu vi rememoris tiam ke Esperanto traduko de "glibc" forbarita?

貼文者: konesperantidoj, 2023年10月6日

訊息: 3

語言: Esperanto

konesperantidoj (顯示個人資料) 2023年10月6日上午8:12:33

Tradukon forbaris Jean-Charles Salzeber de Libersoftvarejo (aŭ GNU aŭ angle Free Software Foundation). Reakciuloj komputilistaj malŝatas ege tion.

Scifontoj:

sendiulo (顯示個人資料) 2023年10月7日上午6:40:54

Ĉe mi estas la distribuaĵo Minto kaj en komenco de instalado mi elektis Esperanton. Jen eligo de la komando "locale":
LANG=eo
LANGUAGE=eo
LC_CTYPE="eo"
LC_NUMERIC="eo"
LC_TIME="eo"
LC_COLLATE="eo"
LC_MONETARY="eo"
LC_MESSAGES="eo"
LC_PAPER="eo"
LC_NAME="eo"
LC_ADDRESS="eo"
LC_TELEPHONE="eo"
LC_MEASUREMENT="eo"
LC_IDENTIFICATION="eo"
LC_ALL=

Kiel en aliaj distribuaĵoj mi ne scias.

walfino (顯示個人資料) 2023年10月21日下午5:05:36

Por mi, mi ne pensas ke Esperanta traduko ege gravas en glibc mem ĉar malmultaj uzantoj rekte uzas la "kora" biblioteko de la sistemo, plej gravas ke la traduko de la grafika sistemo estos plena.

En mia KDE, kvankam la lingvo estas Esperanto sed en multaj lokoj ankaŭ neniuj tradukoj ekzistas do la defaŭlto en Angla aperas. Mi provis skribi al la retpoŝta listo ĉe https://eo.l10n.kde.org ĉar mi volis helpi sed neniu respondis al mi.

回到上端