K vsebini

Rusa ridinda balotado

od dobri, 20. marec 2024

Sporočila: 111

Jezik: Esperanto

Леопольд (Prikaži profil) 30. marec 2024 09:05:59

dobri:Al Leopold!
Mi ne estas tro komputile sperta, tial mi ne donas ligilojn, kiujn vi deziras.
Ĉio estas tre simpla ĉi tie: vi kopias la ligilon kaj algluas ĝin en la tekston de la mesaĝo. okulumo.gif

dobri:
Tamen mi sufiĉe bone regas Esperanton, do ni povas priskribi ĉion per propraj vortoj. Ekzemple komparo de ukrainoj kun kato kun vermoj ŝajnas al mi troigita.
Se ni forĵetas ĉiujn parolkliŝojn kaj amaskomunikilajn mantrojn, tiam la situacio en Ukrainio aspektas jene:
1. Pluraj generacioj de ukrainoj vivis kviete en sia propra ordo, respektis siajn heroojn kaj parolis sian propran lingvon.
2. Subite ekkaptis la potencon grupo da homoj, kiuj komencis trudi siajn proprajn regulojn, malkonstrui monumentojn, renomi stratojn kaj enkonduki sian propran lingvon. La plej granda parto de la loĝantaro restis silenta, kaj pli malgranda parto ne konsentis kun la truditaj ŝanĝoj.
3. Kiuj ne konsentis, la novaj aŭtoritatoj deklaris malamikojn kaj komencis sendi "amikecajn trajnojn" kun aktivuloj por bati tiujn, kiuj malkonsentis, kaj tiam, kiam la aktivuloj estis repuŝitaj, la novaj aŭtoritatoj sendis trupojn.
4. Dum 8 jaroj Rusio provis persvadi Ukrainion ĉesi mortigi homojn en tiuj regionoj, kiuj ne konsentis kun la nova registaro. Sed post la evidenta malobservo de la Minskaj interkonsentoj fare de Ukrainio, Rusio venis al la defendo de la homoj estas mortigitant de Ukrainio kaj anoncis SMO.
5. La novaj aŭtoritatoj de Ukrainio komencis krii pri milito, kaj la DPR kaj LPR "sentis helpon."

Do la analogio kun kato, vermoj kaj bestkuracisto sufiĉe precize priskribas la procezon.

dobri:
Ukrainoj emas havi sian landon
Publiku ĉi tie ligilon al la rezultoj de tia enketo inter ukrainoj!

dobri:
do kiu malpermesis al tie loĝantaj rusoj translokiĝi al Rusio?
Ĉu iliaj hejmoj, kie ili kaj iliaj infanoj naskiĝis, kie estas la tomboj de iliaj prapatroj?
Dum Sovetunio, multaj teritorioj estis aneksitaj al Ukrainio kiu neniam antaŭe estis ukraina.
En tiuj teritorioj okazis referendumo pri la temo aliĝo al Rusio. Laŭ internacia juro. okulumo.gif

dobri:
Laŭ kiu internacia juro (pri kiu vi ofte skribas) eblas okupi iun landon kaj proklami ĝin rusa?
1. La termino okupacio implicas ŝanĝon de lokaj aŭtoritatoj ne la okupadminstracioj. En kiu el la regionoj, kiuj laŭ via opinio, estis okupitaj de Rusio, tio okazis?
2. En la regionoj okazis referendumo pri la temo aliĝo al Rusio. Laŭ internacia juro. okulumo.gif

dobri:
Kial rusaj soldatoj seksperfotadis ukrainajn virinojn kaj poste mortigadis ilin?
Tio estas falsa. Ukrainaj nazioj tre ŝatas fari tiajn fotojn (same kiel la faŝistoj de Hitler ŝatis fari memfotojn fone de la murditaj rusoj), sed rusoj ne kunportas saĝtelefonojn "en la tranĉeoj", ĉar la radiado de saĝtelefonoj estas facile detektebla de la NATO-ekipaĵo kiun la ukrainoj havas. Kaj la foto farita de la ukrajina nazioj estas prezentita al vi kiel foto farita de rusaj soldatoj.

dobri:
Mi povus skribi ankaŭ pri aliaj aferoj, sed mi ne havas tiom da libera tempo por sensenca diskutado.
Dum ĉi tiuj diskutoj, vi ricevas kontroleblajn informojn, kiujn oni konservas de vi. Ekzemple, ke rusaj soldatoj estas malpermesite pro ordono porti saĝtelefonojn kaj, sekve, ĉiuj afiŝitaj fotoj "de la saĝtelefono de murdita ruso" estas falsaĵoj okulumo.gif

PeterSK (Prikaži profil) 31. marec 2024 03:18:47

765 tago de okupacio

Rusaj okupaciaj trupoj estas kontraŭleĝaj en Ukrainio kaj ne ukrainaj trupoj sur rusa grundo.

Tak ako Rusi v 80. rokoch opustili okupovaný Afganistan, odídu aj z Ukrajiny, len s väčšou hanbou

La gajnanto estas tiu, kiu subigas perforton, defendas opinion kaj ne faras malbonon

Леопольд (Prikaži profil) 31. marec 2024 10:48:44

PeterSK:765 tago de okupacio

Rusaj okupaciaj trupoj estas kontraŭleĝaj en Ukrainio kaj ne ukrainaj trupoj sur rusa grundo.
PeterSK daŭre opinias, ke li konas la internacian juron pli bone ol la alte pagataj advokatoj pri internacia juro ĉe UN. okulumo.gif

SlavikDze (Prikaži profil) 31. marec 2024 17:36:52

Mi jam suspektas, ke klaŭneca jelpanto PeterSK, eĉ se li efektive troviĝas nun en Slovakio, en reala realeco estas iu ukrajna pseŭdo-rifuĝinto, nomata Петро, kiu kompromitas aŭtentikajn, sufiĉe klarvidajn slovakojn per siaj ĉi-forumaj mesaĝoj-stultaĵoj.

dobri (Prikaži profil) 31. marec 2024 18:36:05

Estas superflue paroli kun vi, ĉar vi ĉiam opinias havi veron, tamen vi havas nur malmulte da informoj kaj pro tio vi kredas vian mensogeman registaron. Memoru, rusoj ne estas ia elektita nacio, kiu regu la mondon!
Tie mi aldonas verkon de unu rusa soldato:
MOBILKOJ
Marian Zdankowski, Buletini 175, septembro 2023.
Trinki! Triiinki... Mi volas trinki kruele. La lango seka al blato. Saharo. Se almenaŭ unu guto da likvaĵo… iu ajn... unu pluvan guteton. Ja eĉ la herbo reviviĝas post la pluvo... Eble unu guteto de roso reakceptus la memoron? Estus iom pli malpeze, iomete pli facile. Kaj la kapo. Kaj mia kapo. Kial ĝi tiom doloras? Sed ĝi ne doloras. Doloregas! Ĝi rompiĝas! Kaj mi ne scias, kio estas pli malbona: Saharo en mia buŝo aŭ tiu ĉi terura kapdoloro? Nekredebla doloro. Mi estas tiel doloranta, ke apenaŭ povas moviĝi. Senĉese io zumas kaj tondras en mia kapo. Ĝi pulsas onde. Ne sonorilegoj, ne artileria kanonado... De kie ĝi venas? Kial? Kio okazis? Sed mi vivas! Mi sentas doloron — tio signifas, ke mi vivas. Ĉar kial mi ne vivus? Tiom da demandoj. Respondojn el nenie. Mi pensas, ke mi ege ebriiĝis... Tio klarigus ion. Sed tio estas nenio nova. Ja ni ofte tiel drinkadis... Ĉiam ekstreme. Ho, kiel akre! Kaj ĉiam pro iu okazo. Drinki sen okazo - estas ebrieco. Kaj ni ja ne estas drinkuloj! Ĉiam estis okazo. Kaj poste ĉiam ni estas sekigitaj senkompate. Ha, kiel tiam gustumis kefiro, acida lakto, kukuma suko! Kaj se estis fojfoje biero... Ho, Dio! La botelo estis malplenigita en sekundo. Kolegoj helpadis, kiel ili povis. Kie ili estas nune? Kaj kie mi estas? Kio okazas? Mi memoras, kio okazis antaŭhieraŭ, sed mi memoras nenion pri hieraŭ. Antaŭhieraŭ mi pasigis la nokton kun Nataŝa. Mi forgesos neniam ŝiajn belajn mamojn. Firmajn, formajn, allogajn. Kaj ne malgrandajn... Kaj Nataŝa ŝatis min. Eble eĉ amis? Ŝi asertis, ke mi estas alia ol la ceteraj. Ke mi zorgas pri mi mem. Ŝi ne sciis, ke mia patrino zorgis pri mia vestaĵo, kaj mi – por doni al mi ian elegantecon – drinkadis antaŭ renkontiĝo kun Nataŝa boteleton da parfumo. Tio desinfektis mian buŝon, donis bonan spiron, kaj mi ne bezonis lavi la dentojn. Parfumoj devus esti la plej malmultekostaj, por ke ili enhavu multe da spirito. Sed tio estis antaŭ du tagoj. Kaj kio okazis hieraŭ? Kio okazis hieraŭ? Kaj kie mi estas nun ĉiuokaze? Estas mallarĝe ĉi tie. Mi ne povas moviĝi. Nek per la piedo nek ... nu ... per la mano mi povas fari iom. Mi pensas, ke mi kuŝas sur la aŭtomobila planko... Ne sole. Mi palpis, ke kelkaj aliaj homoj kuŝas apud mi. Eble miaj amikoj? La aŭto veturas. Mi havas la impreson, ke ĝi veturas jam tre longe. Neniuj fenestroj. Mallume. Kaj sufoke. Fiodoraĉas kiel vomaĵo... Sed... Mi komencas iom post iom rememori...... Kvazaŭ tra nebulo. La situo komenciĝas klariĝi. Kiam mi memoras, multaj aferoj evidentiĝas. Ni ĉiuj samaĝas, kaj hieraŭ tuta nia grupo ricevis alvokon al la armeo. Ni eĉ ne estas dudek-jaraĝaj - kaj tamen mobilizitaj al la armeo. Pro tio oni nomas nin "mobilkoj". Ni ne volas batali. Tiu ĉi ne estas nia milito. Sed oni ordonas al ni "savi" niajn fratojn de la nazioj. Ni volis kune forfuĝi trans la limon. Kiun ajn! Sed antaŭ kelkaj tagoj oni fermis ĉiujn limojn. Laŭdire, grandegaj vicoj formiĝis ĉe la landlimoj. Tro multaj volis forkuri. Nur unu sola limo estas ankoraŭ "malfermita"! Sed ni povas transiri ĝin nur en kirasa trupveturilo. Kiel "mobilkoj"... Sed tio ja ne estas mia milito! Mi ne elpensis ĝin. Mi ne volas pafi. Mi ne volas mortigi. Kaj morti... Mi ne tre komprenas, kial mi devus pafi "kunfratojn"? Mi estas pacifisto... Mi estas kontraŭ milito. Same kiel ĉiuj miaj drinkamikoj. Ni kune forbruligis niajn mobilizkartojn kaj ebriegigis nin ĝis senkonscio. Tial mi havas tiun teruran kapdoloron. Nu, mi supozas, ke verŝajne tio estas la kialo... Sed kiel sufoke ĉi tie. Kaj mallume. Mi sentas, ke mi baldaŭ vomos... Kaj hieraŭ... tamen nur hieraŭ... Mi memoras tre neklare, kiel ni akompanis Igoron ĝis lia hejmo... Kaj patrolo de la milita polico nin haltigis, saltante el ĝendarmeria aŭto. Ni promenis meze de la urbo kaj meze de la strato. Apenaŭ vivantaj... duone svenintaj... sur malfirmaj piedoj... Ni havis neniujn dokumentojn kun ni. Eble se ni ne urinus meze de la strato, sed bedaŭrinde... La komandanto de la patrolo ordonis "ĉiujn en la kamionon"! Kiam la grandaj ĝendarmoj ekkaptis nin, neniu el la kamaradoj havis la forton por defendi sin. Ili prenis po unu el ni - kaj ĵetadis en la aŭton. Kiam ili kolere kaptis min - la plej malpezan - kaj ĵetis min enen... mi sentis, ke mia kapo trafis ion forte. Mi pensis, ke mia kapo rompiĝos. Tia terura, terurega, obtuza doloro. Ĝi pulsas en ondoj. Kaj sango fluas. Kaj mi pensas, ke tiam mi perdis la konscion. Unuafoje... Malhele. Mallarĝe. Sen iu ajn sono... Kio okazas? Sango fluas. El mia kapo... kaj ĝi doloras terure. Kion? Denove? Kun granda peno mi sukcesis tuŝi la kapon. Ĉar la manoj rigidas kaj malmultas da spaco. Sed mi tuŝis... Neeblas! Mi estas pure razita. Mi pensas, ke mi verŝajne scias kialon. La filmo antaŭ la okuloj rapidigas la fluon. Tion jam estis. Mi vidis tion! Mi memoras, ke iam mi jam havis similan situacion. Sed tiam estis aŭto. Milita aŭto, kiu nin prenis el la strato, kaj ĉar ni ne havis dokumentojn - ili transportis nin al la kazerno. Tie oni ŝprucigis nin per malvarma akvo. Tio iom vekis nin. Oni ĵetis al ni kelkajn uniformojn kaj botojn. Ĉar estis nokto - ili ordonis al ni dormi. La filmo iom rapidiĝas. Antaŭ la okuloj pasas kelkajn tagojn, kiam oni donis al ni fusilojn kaj instruis pafi. La filmo subite haltas, ĉar estas tre malfacile ĉion kompreni. Tiam, pli frue, en tiu milita aŭto estis sufoke, sed mi povis iom turniĝi, kaj ĉi tie... Io grava en tiu memorfilmeto... Konversacioj kun Igor... Ankaŭ al li malplaĉas la kazerno ĉi tie. Kaj la tuta armeo. Ankaŭ li ne volas militi. Li konsideras, same kiel mi, ke tio ne estas lia milito. Li diras, ke ĉio pro malsanaj ambicioj de la aŭtoritatuloj (politikistoj, financistoj kaj aliaj riĉuloj), kiuj kaptas junajn virojn al armeo, por ke ili mortigu aliajn junajn homojn dum militoj. Multe da junuloj mortas en militoj. Tro multe. Ne dekoj, ne centoj, sed miloj, dekoj da miloj de junaj viroj, kies vivo nur komenciĝas... Sed ili havas nenion por diri kaj laŭ ordono devas marŝi kontraŭ pafilojn, sub kuglojn... Ĉar generaloj kaj politikistoj tion deziras... Ili ordonas... Mi rimarkis, ke post tiu mallonga instruado en la kazerno, Igor fariĝis eĉ pli granda pacifisto ol mi. Li diras, ke iuj knaboj, kiuj estas plenaj de natura agreso, devus iri al la armeo. Ili malŝarĝos sian energion tie. Tie estas ilia loko. Aŭ la "kontraktuloj"?... Ili volas gajni monon, laborante en la armeo kaj por la armeo - ili iru al la armeo. Se plaĉas la armeo – ili iru al ĝi. Sed ni - pacifistoj? Kial ni devas propran vivon redoni? Nian propran junan vivon? Ni konscias, ke ĉi tiu milito ne estas la nia... ke ĉi tio estas milita propagando prezentanta la realon tiel, ke juna homo ekmalamu la alian... trans la fronto... en alia uniformo... Igor rememorigas, ke kiam la milito komenciĝis, niaj trupoj transiris la limon de ilia lando, por savi niajn "fratojn" de ilia 'naziisma' registaro. Krome, se ni konscias, ke multaj el la komandstabo (komandantoj de diversaj niveloj - generaloj, oficiroj) estas senespere nekompetentaj, kaj eĉ simple stultaj, kio kaŭzas nenecesajn homperdojn - la konkludo estas, ke oni devas timi armeon. Mi ne diras ĉi tie pri drinkuloj kaj seksemuloj inter oficiroj, sed ili ekzistas ankaŭ, bedaŭrinde... Ni ankaŭ sciis ĝenerale, ke por pli granda "kuraĝigo" ataki la malamikon – soldatoj ricevas vodkon antaŭ atako. Kaj... dum batalo, post linio de soldatoj, kiu atakas malamikon - malantaŭ de atakantoj iras specialaj murdistoj (gviditaj de politika oficiro) kiuj pafas al siaj retiriĝantaj soldatoj. Post longaj, flustritaj konversacioj, Igor kaj mi venis al la konkludo, ke ni havas neniun elekton... Tuj, kiam ni ricevos armilojn — ni, kiel pacifistoj, likvidos la plej altgradajn oficirojn en nia atingo. Ĉu ne tiumaniere devas fari pacifistoj? Ĉar kion alian ni povas fari? Se aliaj ankoraŭ pensus tiel, eble estus pli bone... Sed nun, ĉu ili mortigos nin dum atakado de la 'malamiko', ĉu ni trafos minon, ĉu ni estos 'detranĉitaj' de snajpero - kia diferenco? Sed tiel... ni faros almenaŭ ion bonan... Sed ni devas atendi iomete. Mi havas altan febron. Sanitaristoj venos por porti min al lazareto. Denove paŭzo kaj la voĉo de Igoro diranta, ke iu subaŭskultis niajn diskutojn kaj raportis al la komandanto, kaj baldaŭ ili venos por ni... kaj eble ni estos juĝataj kaj verŝajne ekzekutitaj pro niaj planoj likvidi oficirojn... Ĝi estas terura! Kaj jes, vere, homoj eniras! Mi petegas, ke ili ne pafu! Ili diras, ke ili ne faros tion. Ke ili donas sian honoran vorton, ke ili ne, ili ne pafos. Kial mi ne devus kredi al ili? Ili diras, ke vere, ili devis raporti kie necesis, sed ni estu trankvilaj. Ili nur devas fari injekton por tiu alta febro. Do, ili faru... mi eĉ ne sentas pikon... Kaj eble tiam mi perdis konscion... Malfacile estas spiri. Pli kaj pli malfacile. Ne estas aero. Mankas aero. Mallumo kaj mallarĝe. Kie mi estas? Kial mi ne povas turniĝi? Per fingroj mi sentas lignon. Flanke estas ligno. Certe tabuloj... Super mia kapo ankaŭ estas ligno. Mi povas leviĝi nur iomete... Mi batis la tabulojn super mia kapo. Kaj malfacile spiri... Tre malfacile... Ege malfacile... La aero mankas al mi... Iuj steloj antaŭ miaj okuloj... iuj makuloj... iuj...

PeterSK (Prikaži profil) 01. april 2024 03:44:36

Same kiel la rusoj forlasis la okupatan Afganion en la 1980-aj jaroj, ili ankaŭ forlasos Ukrainion, nur kun pli granda honto

PeterSK (Prikaži profil) 01. april 2024 03:47:55

La ĉinoj jam ĝojas pri la prezoj kaj la malvenko de Rusio

Леопольд (Prikaži profil) 01. april 2024 08:14:14

PeterSK:Same kiel la rusoj forlasis la okupatan Afganion en la 1980-aj jaroj, ili ankaŭ forlasos Ukrainion, nur kun pli granda honto
Nur en viaj fantazioj. okulumo.gif

Леопольд (Prikaži profil) 01. april 2024 08:15:14

PeterSK:La ĉinoj jam ĝojas pri la prezoj kaj la malvenko de Rusio
Nur en viaj fantazioj. okulumo.gif

Леопольд (Prikaži profil) 01. april 2024 08:37:24

Saluton dobri!
dobri:Estas superflue paroli kun vi, ĉar vi ĉiam opinias havi veron, tamen vi havas nur malmulte da informoj kaj pro tio vi kredas vian mensogeman registaron.
Ĉu vi povas pruvi vian aserton, ke mi havas "mensogan registaron"? Notu: "pruvi" kaj "deklari" estas du malsamaj konceptoj!

dobri:
Memoru, rusoj ne estas ia elektita nacio, kiu regu la mondon!
Ĝustatempe, la via deklaro implicas, ke vi havas nazian mondkoncepton. Ĉu mi pravigu la mian deklaron?

dobri:
Tie mi aldonas verkon de unu rusa soldato:
MOBILKOJ
Marian Zdankowski
Laŭ la nomo, ĉi tiu estas pola soldato, ne rusa.

dobri:
Buletini 175, septembro 2023.
Ĉi tio estas fantazia rakonto pri la temo "kiel rusaj soldatoj estas reprezentitaj en la Okcidento". okulumo.gif

Mi ripetas: en la SMO ne partoprenas russiaj rekrutitaj soldatoj, sed nur tiuj, kiuj subskribis kontrakton, t.e. volontuloj.

Do, ĉiuj materialoj afiŝitaj nome de "russiaj rekrutitaj soldatoj" estas projekcio de la situacio en la Armitaj Fortoj de Ukrainio. okulumo.gif

Nazaj na začetek