Aportes: 31
Idioma: Esperanto
SlavikDze (Mostrar perfil) 14 de abril de 2024 17:31:47
amigueo (Mostrar perfil) 14 de abril de 2024 18:23:50
SlavikDze:Nia mem-deklarita "altebrilulo" estas certe admirinda pro lia kapablo senlace elfurzi false-patosajn sentencojn.1. Dankon al SlavikDze pro koncepto "patoso".
2. Dankon al dobri proponi temon malfacilan kaj tiklan, por kompreni diferencon inter lauxRusia, lauxUkraina kaj eventuale lauxUsona, lauxNatoa konceptoj kaj spertoj "nazio".
3. Dankon al Altebrilas pro revi pacon ecx sen koni vojon tien.
Altebrilas (Mostrar perfil) 14 de abril de 2024 21:47:15
Ĉiukaze, dankon pri tiu klara mesaĝo! 😀
Леопольд (Mostrar perfil) 15 de abril de 2024 08:54:46
Altebrilas:Ne regas, sed regos. Kaj tiam, la hodiaŭaj financistoj kaj diktatoroj estos jam mortintaj. La mondo apartenos al la nuna junularo.Junularo kreskos kaj fariĝos la samaj financistoj kaj diktatoroj, ĉar tio estas en la homa naturo (ĉe la nivelo de instinktoj), kaj kapitalismo estis origine konstruita sur tiuj instinktoj.
Altebrilas (Mostrar perfil) 15 de abril de 2024 12:43:12
Tio ne estas la homa naturo, sed tiu de eta minoritato. La plejmulto ŝatas vivi kviete, sen aĉaj problemoj, farante honeste sian laboron kaj havante pacajn rilatojn kun siaj najbaroj.
Леопольд (Mostrar perfil) 16 de abril de 2024 08:06:42
Altebrilas:Estas empiria sociologia ŝablono "20/80". Ĝi konstatas, ke el la tuta socio, nur 20% estas aktivaj (la aktiva malplimulto), kaj la ceteraj 80% obeas sian volon. Moderna ekzemplo - aktiva malplimulto de konspirantoj el Okcidenta Ukrainio subigis la tutan Ukrainion kaj devigis ĉiujn paroli sian surĵiko kaj honori siajn heroojn. Usono aktive helpis ilin en ĉi tiu afero, sed la empiria regulo "20/80" estis konfirmita.
Tio ne estas la homa naturo, sed tiu de eta minoritato. La plejmulto ŝatas vivi kviete, sen aĉaj problemoj, farante honeste sian laboron kaj havante pacajn rilatojn kun siaj najbaroj.
La nuntempaj bankistoj kaj diktatoroj estas absoluta malplimulto kompare kun la monda loĝantaro, sed ili klopodas regi la tutan mondon. Kaj ili, en la pasinteco, estis "la generacio de hipioj", kies ĉefa slogano estis "amoru, sed ne militu."
Estas la scienco - etologio. Ĝi studas la instinktan konduton de mamuloj (inkluzive de homoj). En sia socia vivo homo ofte uzas instinktan konduton. La plej okulfrapa ekzemplo estas "adoleska ribelo", kiu estas analogo de la sama instinkta konduto, kiu devigas idojn forlasi la nestojn de siaj gepatroj. Kaj pliigita fido al homoj de via generacio kaj malfido al plenkreskuloj estas la sama instinkta konduto.
Altebrilas (Mostrar perfil) 16 de abril de 2024 18:26:12
Altebrilas (Mostrar perfil) 16 de abril de 2024 18:27:15
Леопольд (Mostrar perfil) 17 de abril de 2024 09:18:30
Altebrilas:Surĵiko?.........................Jes. Komparu la ukrainan lingvon, kiun ukrainoj parolis dum Sovetunio kaj tiun, kiun ili "parolas" nun. Kaj komparu la modernan ukrainan lingvon kun la loka dialekto (surĵiko) de "Okcidenta Ukrainio", t.e. tiuj regionoj kiuj antaŭe estis parto de la Aŭstra-Hungara Imperio.
Леопольд (Mostrar perfil) 17 de abril de 2024 09:21:31
Altebrilas:Kial la hipioj iĝis bankistoj kaj diktatoroj?Ili kreskis kaj iliaj adoleskaj instinktoj estis anstataŭigitaj per la instinkta konduto de plenkreskuloj.