본문으로

Bandera - nacia heroo de Ukrainio.

글쓴이: dobri, 2024년 4월 12일

글: 31

언어: Esperanto

SlavikDze (프로필 보기) 2024년 4월 14일 오후 5:31:47

Nia mem-deklarita "altebrilulo" estas certe admirinda pro lia kapablo senlace elfurzi false-patosajn sentencojn.

amigueo (프로필 보기) 2024년 4월 14일 오후 6:23:50

SlavikDze:Nia mem-deklarita "altebrilulo" estas certe admirinda pro lia kapablo senlace elfurzi false-patosajn sentencojn.
1. Dankon al SlavikDze pro koncepto "patoso".
2. Dankon al dobri proponi temon malfacilan kaj tiklan, por kompreni diferencon inter lauxRusia, lauxUkraina kaj eventuale lauxUsona, lauxNatoa konceptoj kaj spertoj "nazio".
3. Dankon al Altebrilas pro revi pacon ecx sen koni vojon tien.

Altebrilas (프로필 보기) 2024년 4월 14일 오후 9:47:15

Revi pri paco sen scii vojon por atingi ĝin estas preferinda ol scii vojon kaj revi pri milito (aŭ ne nur revi) kontraŭ tiuj, kiuj scias alian vojon.

Ĉiukaze, dankon pri tiu klara mesaĝo! 😀

Леопольд (프로필 보기) 2024년 4월 15일 오전 8:54:46

Saluton Altebrilas!
Altebrilas:Ne regas, sed regos. Kaj tiam, la hodiaŭaj financistoj kaj diktatoroj estos jam mortintaj. La mondo apartenos al la nuna junularo.
Junularo kreskos kaj fariĝos la samaj financistoj kaj diktatoroj, ĉar tio estas en la homa naturo (ĉe la nivelo de instinktoj), kaj kapitalismo estis origine konstruita sur tiuj instinktoj.

Altebrilas (프로필 보기) 2024년 4월 15일 오후 12:43:12

Saluton Leopoldo !

Tio ne estas la homa naturo, sed tiu de eta minoritato. La plejmulto ŝatas vivi kviete, sen aĉaj problemoj, farante honeste sian laboron kaj havante pacajn rilatojn kun siaj najbaroj.

Леопольд (프로필 보기) 2024년 4월 16일 오전 8:06:42

Saluton Altebrilas!
Altebrilas:
Tio ne estas la homa naturo, sed tiu de eta minoritato. La plejmulto ŝatas vivi kviete, sen aĉaj problemoj, farante honeste sian laboron kaj havante pacajn rilatojn kun siaj najbaroj.
Estas empiria sociologia ŝablono "20/80". Ĝi konstatas, ke el la tuta socio, nur 20% estas aktivaj (la aktiva malplimulto), kaj la ceteraj 80% obeas sian volon. Moderna ekzemplo - aktiva malplimulto de konspirantoj el Okcidenta Ukrainio subigis la tutan Ukrainion kaj devigis ĉiujn paroli sian surĵiko kaj honori siajn heroojn. Usono aktive helpis ilin en ĉi tiu afero, sed la empiria regulo "20/80" estis konfirmita.

La nuntempaj bankistoj kaj diktatoroj estas absoluta malplimulto kompare kun la monda loĝantaro, sed ili klopodas regi la tutan mondon. Kaj ili, en la pasinteco, estis "la generacio de hipioj", kies ĉefa slogano estis "amoru, sed ne militu." okulumo.gif

Estas la scienco - etologio. Ĝi studas la instinktan konduton de mamuloj (inkluzive de homoj). En sia socia vivo homo ofte uzas instinktan konduton. La plej okulfrapa ekzemplo estas "adoleska ribelo", kiu estas analogo de la sama instinkta konduto, kiu devigas idojn forlasi la nestojn de siaj gepatroj. Kaj pliigita fido al homoj de via generacio kaj malfido al plenkreskuloj estas la sama instinkta konduto. okulumo.gif

Altebrilas (프로필 보기) 2024년 4월 16일 오후 6:26:12

Surĵiko?.........................

Altebrilas (프로필 보기) 2024년 4월 16일 오후 6:27:15

Kial la hipioj iĝis bankistoj kaj diktatoroj?

Леопольд (프로필 보기) 2024년 4월 17일 오전 9:18:30

Saluton Altebrilas!
Altebrilas:Surĵiko?.........................
Jes. Komparu la ukrainan lingvon, kiun ukrainoj parolis dum Sovetunio kaj tiun, kiun ili "parolas" nun. Kaj komparu la modernan ukrainan lingvon kun la loka dialekto (surĵiko) de "Okcidenta Ukrainio", t.e. tiuj regionoj kiuj antaŭe estis parto de la Aŭstra-Hungara Imperio.

Леопольд (프로필 보기) 2024년 4월 17일 오전 9:21:31

Altebrilas:Kial la hipioj iĝis bankistoj kaj diktatoroj?
Ili kreskis kaj iliaj adoleskaj instinktoj estis anstataŭigitaj per la instinkta konduto de plenkreskuloj. okulumo.gif

다시 위로