Ku rupapuro rw'ibirimwo

Difinoj

ca, kivuye

Ubutumwa 8

ururimi: Esperanto

Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 9 Gitugutu 2024 09:40:07

HOMARANO: Nek subnaĝisto nek rezulto de genetika fuŝeksperimento, sed adepto de Homaranismo, filozofio de Dro Zamenhof.

SlavikDze (Kwerekana umwidondoro) 16 Gitugutu 2024 17:41:22

@Altebrilas
Kun viaj altebrilaj difinoj vi estas sendube nesuperebla humuristo.

Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 16 Gitugutu 2024 22:33:27

HOMERARO: la hom-er-aro de Dro. Frankenstejn baldaŭ manifestiĝis kiel hom-eraro.

mininvl (Kwerekana umwidondoro) 5 Ndamukiza 2025 02:02:16

La 1-an de aprilo 2025 en dissendolisto [esperanto-rus@googlegroups.com] aperis:
"En Rusio aperis nova tutlanda festo "Tago de Venko".
Antaux 211 jaroj la 31-an de marto 1814 rusia armeo enmarsxis en Parizon. Tiun cxi paradon gvidis la rusia imperiestro Aleksandro la 1-a, kiu vengxis al Francio kaj al Napoleono pro la atako kontraux Rusio kaj pro forbruligo de Moskvo en 1812.
La francia prezidento Emanuelo Makrono (kaj eblaj sekvaj pezidentoj, se ili aperos poste) devus memori, ke se li (aux alia) organizos aux subtenos ajnmaniere armitajn atakojn kontraux Rusio, li (ili) kaj Francio denove draste kvitigxu.
Tial tiu cxi "Tago de Venko" estu festata cxiujare la 31-an de marto en la tuta Rusio omagxe al la venko kontraux Francio. Amen!
Ni strebu al la tutmonda paco laux cxiuj niaj fortoj!"
Bonvenon al tiu ĉi dissendolisto!

Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 5 Ndamukiza 2025 08:20:25

Kial tio aperas en la rubriko humuro?

SlavikDze (Kwerekana umwidondoro) 5 Ndamukiza 2025 11:59:51

Ŝajnas, ke ĉi-forume aperis ankoraŭ unu "altebrilulo"

mininvl (Kwerekana umwidondoro) 5 Ndamukiza 2025 13:09:57

Altebrilas, tiu ĉi humuraĵo aperis la 1-an de aprilo - en la tutmonda tago de rido kaj humuro! ridulo.gif

Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 5 Ndamukiza 2025 15:00:26

Estas kutime, ke lando celebras siajn venkojn. Sed estas malfacile por eksterlandanoj kompreni aprilan ŝercon, kiu postulas scion de iu landa kalendaro...

Subira ku ntango