Al la enhavo

Ukrainio 2025: civitana enketo cel vero.

de amigueo, 2025-februaro-16

Mesaĝoj: 268

Lingvo: Esperanto

Leopold65 (Montri la profilon) 2025-decembro-11 12:31:19

Altebrilas:
Mi ne komprenis vian ekzemplon.
Kio precize estis neklara al vi en mia ekzemplo?

Altebrilas:
Kion ĝi celas pruvi?
Ne estas vorto" pruvi " en mia ekzemplo, do mi ne komprenis vian demandon.

Leopold65 (Montri la profilon) 2025-decembro-11 12:47:06

Altebrilas:La demando estas kial Usono aŭ Rusio povas detrui internacian rajtoj kaj kial neniu organizo havas la povon malhelpi tion.
Certigi la plenumon de la leĝo baziĝas sur la ĉeesto de forto kapabla ĝin devigi. Al UN mankas propraj trupoj por devigi Usonon ne invadi Koreion, Kubon, Vjetnamion, Libion ​​aŭ Jugoslavion. La moderna usona modelo de kapitalismo baziĝas sur la konkero de merkatoj kaj resursoj kaj estas neebla sen redividi jam dividitan mondon. La emerĝanta malstabileco en Eŭropo estas simple la plej nova paŝo en la plano redistribui la merkaton.

Altebrilas (Montri la profilon) 2025-decembro-11 15:39:43

Leopold65:
Altebrilas:Mi ne komprenis vian ekzemplon.
Kio precize estis neklara al vi en mia ekzemplo?

Altebrilas:Kion ĝi celas pruvi?
Ne estas vorto" pruvi " en mia ekzemplo, do mi ne komprenis vian demandon.
Ĝi estas ekzemplo de kio?

Altebrilas (Montri la profilon) 2025-decembro-11 16:01:57

UN devas havi rimedojn por puni la gvidantojn kiuj malrespektas leĝojn. Starigi taŭgajn meĥanismojn por tio estas dezirinde , kiam oni reformos UN-an organizadon.

Leopold65 (Montri la profilon) 2025-decembro-12 09:10:28

Altebrilas:
Leopold65:Kio precize estis neklara al vi en mia ekzemplo?

Ne estas vorto" pruvi " en mia ekzemplo, do mi ne komprenis vian demandon.
Ĝi estas ekzemplo de kio?
La respondo al la via demando jam estis skribita en la mia mesaĝo antaŭ la ekzemplo. Ĉu vi ne komprenis tion?

Leopold65 (Montri la profilon) 2025-decembro-12 09:16:39

Altebrilas:UN devas havi rimedojn por puni la gvidantojn kiuj malrespektas leĝojn. Starigi taŭgajn meĥanismojn por tio estas dezirinde , kiam oni reformos UN-an organizadon.
Akiri tiajn UN-mekanismojn estas neeble sub la nuna tipo de kapitalismo.

Vi verŝajne ne komprenas, ke la mondon regas bankistoj, kaj ĉiuj modernaj militaj konfliktoj havas ekonomiajn kaŭzojn. Kaj rilate al la "koloraj revolucioj" — rigardu, kies lando-popolo poste riĉiĝis? Kaj kien malaperis ilia mono?

Altebrilas (Montri la profilon) 2025-decembro-12 14:21:30

Leopold65:
Altebrilas:Ĝi estas ekzemplo de kio?
La respondo al la via demando jam estis skribita en la mia mesaĝo antaŭ la ekzemplo. Ĉu vi ne komprenis tion?
Videble ne. Ĉu neeblas rezumi pli klare?

Altebrilas (Montri la profilon) 2025-decembro-12 14:36:21

Leopold65:
Altebrilas:UN devas havi rimedojn por puni la gvidantojn kiuj malrespektas leĝojn. Starigi taŭgajn meĥanismojn por tio estas dezirinde , kiam oni reformos UN-an organizadon.
Akiri tiajn UN-mekanismojn estas neeble sub la nuna tipo de kapitalismo.

Vi verŝajne ne komprenas, ke la mondon regas bankistoj, kaj ĉiuj modernaj militaj konfliktoj havas ekonomiajn kaŭzojn. Kaj rilate al la "koloraj revolucioj" — rigardu, kies lando-popolo poste riĉiĝis? Kaj kien malaperis ilia mono?
Kio estas ebla kaj kio estas dezirinda estas du malsamaj demandoj.

Sed ju pli klare oni vidos tion, kio dezirindas, ju pli malleĝitima aspektas tio, kiu malhelpas ĝin.

Nek mi ŝatas kapitalismon sub ĝia nuna formo: novliberalismo, kiu ebligas uzi ĉion, kio ne estas zorge vartata, kiel alĝustiga variablo: akvo, aero, naturo, homaj rilatoj, sano, klimato, paco, ktp, cele al optimumi profiton.

Reen al la supro