المشاركات: 442
لغة: Esperanto
Leopold65 (عرض الملف الشخصي) 17 مارس، 2026 10:33:50 ص
Altebrilas:Mi ne estas la polico, sed supozas, ke, sciante identecon de la viktimo, ili sendis taŭgajn kuraciston kaj kuracilojn.Mi diras vin denove: lernu pensi mem. Ekzemple, via frazo "ili jam sciis pri la veneniĝo de Skripal " enhavas multajn informojn. Specife:
Aŭ ke kuracisto mem agis...
1. "Ili" jam sciis pri la veneniĝo de Skripal.
2. "Ili" ne donis al Skripal la antidoton tuj post la veneniĝo, sed observis lin ĝis li malsaniĝis.
3. "Ili" ne sendis medicinan teamon por helpi Skripal, sed sendis unu kuraciston, sub la preteksto de "okazaĵo".
Mi persone vidas ĉi tie reĝisoritan scenaron. Kiel vi klarigis ĉion ĉi al vi mem?
Altebrilas:Vi povas facile trovi ĉi tiun informon en la Interreto.
Nesciante pri la detaloj, mi povas nur imagi.
Altebrilas:Mi jam skribis la britan version al vi pli frue.
Sed vi ne donis al mi la du versiojn de tiu evento, por kompari ilin.
La rusia versio — la "venenigo" de la Skripaloj estas ofta brita trompo. Tio ankaŭ konfirmas, ke la kazo ankoraŭ ne atingis proceson. Ĝi ankaŭ konfirmas, ke ĉi tiu kazo ne estis alportita al tribunalo.
Provu pripensi ĉi tiun simplan demandon: "Multaj spionoj, kiuj eskapis el USSR, vivas en diversaj landoj de la mondo, sed ili mortas pro veneno nur en Anglio. Kial tio okazas?"
Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 17 مارس، 2026 2:32:44 م
Se mi resumas:
Okcidento: Rusio venenigis Skripal-on
Rusio: estas brita trompo, ĉar tiukaze estus viktimoj de rusiaj sekretservoj nur en tiu lando dum fuĝintoj vivas pace alikie.
Ĉu bone resumite?
Okcidento: Rusio venenigis Skripal-on
Rusio: estas brita trompo, ĉar tiukaze estus viktimoj de rusiaj sekretservoj nur en tiu lando dum fuĝintoj vivas pace alikie.
Ĉu bone resumite?