Tin nhắn: 455
Nội dung: Esperanto
Leopold65 (Xem thông tin cá nhân) 10:33:50 Ngày 17 tháng 3 năm 2026
Altebrilas:Mi ne estas la polico, sed supozas, ke, sciante identecon de la viktimo, ili sendis taŭgajn kuraciston kaj kuracilojn.Mi diras vin denove: lernu pensi mem. Ekzemple, via frazo "ili jam sciis pri la veneniĝo de Skripal " enhavas multajn informojn. Specife:
Aŭ ke kuracisto mem agis...
1. "Ili" jam sciis pri la veneniĝo de Skripal.
2. "Ili" ne donis al Skripal la antidoton tuj post la veneniĝo, sed observis lin ĝis li malsaniĝis.
3. "Ili" ne sendis medicinan teamon por helpi Skripal, sed sendis unu kuraciston, sub la preteksto de "okazaĵo".
Mi persone vidas ĉi tie reĝisoritan scenaron. Kiel vi klarigis ĉion ĉi al vi mem?
Altebrilas:Vi povas facile trovi ĉi tiun informon en la Interreto.
Nesciante pri la detaloj, mi povas nur imagi.
Altebrilas:Mi jam skribis la britan version al vi pli frue.
Sed vi ne donis al mi la du versiojn de tiu evento, por kompari ilin.
La rusia versio — la "venenigo" de la Skripaloj estas ofta brita trompo. Tio ankaŭ konfirmas, ke la kazo ankoraŭ ne atingis proceson. Ĝi ankaŭ konfirmas, ke ĉi tiu kazo ne estis alportita al tribunalo.
Provu pripensi ĉi tiun simplan demandon: "Multaj spionoj, kiuj eskapis el USSR, vivas en diversaj landoj de la mondo, sed ili mortas pro veneno nur en Anglio. Kial tio okazas?"
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 14:32:44 Ngày 17 tháng 3 năm 2026
Okcidento: Rusio venenigis Skripal-on
Rusio: estas brita trompo, ĉar tiukaze estus viktimoj de rusiaj sekretservoj nur en tiu lando dum fuĝintoj vivas pace alikie.
Ĉu bone resumite?
Leopold65 (Xem thông tin cá nhân) 08:41:07 Ngày 18 tháng 3 năm 2026
Altebrilas:Se mi resumas:Por fabelo - jes, por realeco - ne.
Okcidento: Rusio venenigis Skripal-on
Rusio: estas brita trompo, ĉar tiukaze estus viktimoj de rusiaj sekretservoj nur en tiu lando dum fuĝintoj vivas pace alikie.
Ĉu bone resumite?
Leopold65 (Xem thông tin cá nhân) 08:47:23 Ngày 18 tháng 3 năm 2026
Altebrilas:Se mi resumas:Mi klarigos la situacion kiel eble plej simple por vi:
Okcidento: Rusio venenigis Skripal-on
1. Ĉiu ajn okazaĵo nomiĝas krimon nur post verdikto de tribunalo.
2. Se, pro iu kialo, ne estis verdikto de tribunalo, tiam ne estis krimo.
Ĉu mi klarigis sufiĉe simple por ke vi komprenos?
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 09:05:59 Ngày 18 tháng 3 năm 2026
Ne necesas scii realon, por konstati, ke du vidpunktoj pri ĝi malsamas.
Tio estas nur logiko.
Leopold65 (Xem thông tin cá nhân) 09:41:56 Ngày 18 tháng 3 năm 2026
Altebrilas:Mi resumis ambaŭflankajn fabelojn. Kial bezoni tribunalon por tio?Por konstati ĉu krimo okazis aŭ ne.
Altebrilas:Vi havis mankon en via logiko. Krimo aŭ okazis aŭ ne okazis. Kaj ĝi ne estas vidpunkto, sed fakto.
Ne necesas scii realon, por konstati, ke du vidpunktoj pri ĝi malsamas.
Tio estas nur logiko.
Vi preterlasis la etapon de konstati la ekziston de la krimo. Kaj vi anstataŭigis ĉi tiun etapon per vidpunktoj.
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 10:13:09 Ngày 18 tháng 3 năm 2026
Ne mi devas pruvi la malon. Se estas tro komplika, bonvolu elekti alian ekzemplon aŭ uzi aliajn argumentojn.
Leopold65 (Xem thông tin cá nhân) 11:17:11 Ngày 18 tháng 3 năm 2026
Altebrilas:Ni debatas pri propagando. Vi donis al mi ekzemplon de supozebla okcidenta propagando. Estas via rolo pruvi, ke tiu ekzemplo taŭgas.Ŝajnas, ke vi "ne rimarkis", ke mi jam pruvis, ke en la ekzemplo de la "venenigo" de Skripal la okcidenta propagando mensogis, ĉu ne?
Altebrilas:Mi ne povas prezenti al vi verdikton de tribunalo se la tribunalo ne eldonis la verdikton.
Ĉu vi mem povas prezenti verdikton de tribunalo sendependa de la juĝitoj?
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 15:30:01 Ngày 18 tháng 3 năm 2026
Laŭ mi (kaj kelkaj aliaj), ĉiuj propagandoj mensogas. Estas ilia rolo. Se ne, tio estas nur informo. Do mi neniel volas pruvi, ke okcidenta propagando veras.
La demando estas kiel ni, esperantistoj, povas havi komunan bildon de la mondo por komuniki.
Eĉ se ni ne interkonsentas, gravas scii kial, por ne interbatali nur pro miskompreno. Tio estis unu el la celoj de Zamenhof, kiam li kreis Esperanton.
Leopold65 (Xem thông tin cá nhân) 10:30:12 Ngày 19 tháng 3 năm 2026
Altebrilas:Do, laŭ via propra logiko, vi ne povas pruvi ion.Ne. Mi petas vin ne atribui vian stultecon al mi, eĉ en la formo de simila ol la logikaj asertoj.
Altebrilas:Havante evidentan malemon serĉi kaj klarigi informojn, vi ne povas fari ion ajn. Propagando donas al vi vidpunkton, kiu formas vian scion pri la mondo. Ekzemplo: Colin Powell kaj sia provtubo de pulvoro. Tio estis mensogo, kaj centoj da miloj (eble miliono) da Irakianoj mortis kiel rezulto.
Laŭ mi (kaj kelkaj aliaj), ĉiuj propagandoj mensogas. Estas ilia rolo. Se ne, tio estas nur informo. Do mi neniel volas pruvi, ke okcidenta propagando veras.
La demando estas kiel ni, esperantistoj, povas havi komunan bildon de la mondo por komuniki.
Nun tia politiko de mensogoj kondukis la mondon al nuklea milito.
Kaj vi tute ne scias, kiom proksima ĝi estas.
Submaraj komandantoj kaj komandantoj de strategiaj bombaviadiloj estas ordinaraj homoj kaj ili povas esti tiel "varmigaj" per propagando, ke ili povas lanĉi misilojn kun nukleaj eksplodiloj. Kaj kio okazos poste?