Sadržaj

Ukrainio 2025: civitana enketo cel vero.

od amigueo, 16. veljače 2025.

Poruke: 453

Jezik: Esperanto

Leopold65 (Prikaz profila) 17. ožujka 2026. 10:33:50

Altebrilas:Mi ne estas la polico, sed supozas, ke, sciante identecon de la viktimo, ili sendis taŭgajn kuraciston kaj kuracilojn.

Aŭ ke kuracisto mem agis...
Mi diras vin denove: lernu pensi mem. Ekzemple, via frazo "ili jam sciis pri la veneniĝo de Skripal " enhavas multajn informojn. Specife:
1. "Ili" jam sciis pri la veneniĝo de Skripal.
2. "Ili" ne donis al Skripal la antidoton tuj post la veneniĝo, sed observis lin ĝis li malsaniĝis.
3. "Ili" ne sendis medicinan teamon por helpi Skripal, sed sendis unu kuraciston, sub la preteksto de "okazaĵo".

Mi persone vidas ĉi tie reĝisoritan scenaron. Kiel vi klarigis ĉion ĉi al vi mem?

Altebrilas:
Nesciante pri la detaloj, mi povas nur imagi.
Vi povas facile trovi ĉi tiun informon en la Interreto.

Altebrilas:
Sed vi ne donis al mi la du versiojn de tiu evento, por kompari ilin.
Mi jam skribis la britan version al vi pli frue.

La rusia versio — la "venenigo" de la Skripaloj estas ofta brita trompo. Tio ankaŭ konfirmas, ke la kazo ankoraŭ ne atingis proceson. Ĝi ankaŭ konfirmas, ke ĉi tiu kazo ne estis alportita al tribunalo.

Provu pripensi ĉi tiun simplan demandon: "Multaj spionoj, kiuj eskapis el USSR, vivas en diversaj landoj de la mondo, sed ili mortas pro veneno nur en Anglio. Kial tio okazas?"

Altebrilas (Prikaz profila) 17. ožujka 2026. 14:32:44

Se mi resumas:

Okcidento: Rusio venenigis Skripal-on

Rusio: estas brita trompo, ĉar tiukaze estus viktimoj de rusiaj sekretservoj nur en tiu lando dum fuĝintoj vivas pace alikie.

Ĉu bone resumite?

Leopold65 (Prikaz profila) 18. ožujka 2026. 08:41:07

Altebrilas:Se mi resumas:

Okcidento: Rusio venenigis Skripal-on

Rusio: estas brita trompo, ĉar tiukaze estus viktimoj de rusiaj sekretservoj nur en tiu lando dum fuĝintoj vivas pace alikie.

Ĉu bone resumite?
Por fabelo - jes, por realeco - ne. okulumo.gif

Leopold65 (Prikaz profila) 18. ožujka 2026. 08:47:23

Altebrilas:Se mi resumas:

Okcidento: Rusio venenigis Skripal-on
Mi klarigos la situacion kiel eble plej simple por vi:
1. Ĉiu ajn okazaĵo nomiĝas krimon nur post verdikto de tribunalo.
2. Se, pro iu kialo, ne estis verdikto de tribunalo, tiam ne estis krimo.

Ĉu mi klarigis sufiĉe simple por ke vi komprenos?

Altebrilas (Prikaz profila) 18. ožujka 2026. 09:05:59

Mi resumis ambaŭflankajn fabelojn. Kial bezoni tribunalon por tio?

Ne necesas scii realon, por konstati, ke du vidpunktoj pri ĝi malsamas.

Tio estas nur logiko.

Leopold65 (Prikaz profila) 18. ožujka 2026. 09:41:56

Altebrilas:Mi resumis ambaŭflankajn fabelojn. Kial bezoni tribunalon por tio?
Por konstati ĉu krimo okazis aŭ ne.

Altebrilas:
Ne necesas scii realon, por konstati, ke du vidpunktoj pri ĝi malsamas.

Tio estas nur logiko.
Vi havis mankon en via logiko. Krimo aŭ okazis aŭ ne okazis. Kaj ĝi ne estas vidpunkto, sed fakto.

Vi preterlasis la etapon de konstati la ekziston de la krimo. Kaj vi anstataŭigis ĉi tiun etapon per vidpunktoj.

Altebrilas (Prikaz profila) 18. ožujka 2026. 10:13:09

Ni debatas pri propagando. Vi donis al mi ekzemplon de supozebla okcidenta propagando. Estas via rolo pruvi, ke tiu ekzemplo taŭgas. (Ĉu vi mem povas prezenti verdikton de tribunalo sendependa de la juĝitoj?)

Ne mi devas pruvi la malon. Se estas tro komplika, bonvolu elekti alian ekzemplon aŭ uzi aliajn argumentojn.

Leopold65 (Prikaz profila) 18. ožujka 2026. 11:17:11

Altebrilas:Ni debatas pri propagando. Vi donis al mi ekzemplon de supozebla okcidenta propagando. Estas via rolo pruvi, ke tiu ekzemplo taŭgas.
Ŝajnas, ke vi "ne rimarkis", ke mi jam pruvis, ke en la ekzemplo de la "venenigo" de Skripal la okcidenta propagando mensogis, ĉu ne?

Altebrilas:
Ĉu vi mem povas prezenti verdikton de tribunalo sendependa de la juĝitoj?
Mi ne povas prezenti al vi verdikton de tribunalo se la tribunalo ne eldonis la verdikton.

Altebrilas (Prikaz profila) 18. ožujka 2026. 15:30:01

Do, laŭ via propra logiko, vi ne povas pruvi ion.

Laŭ mi (kaj kelkaj aliaj), ĉiuj propagandoj mensogas. Estas ilia rolo. Se ne, tio estas nur informo. Do mi neniel volas pruvi, ke okcidenta propagando veras.

La demando estas kiel ni, esperantistoj, povas havi komunan bildon de la mondo por komuniki.

Eĉ se ni ne interkonsentas, gravas scii kial, por ne interbatali nur pro miskompreno. Tio estis unu el la celoj de Zamenhof, kiam li kreis Esperanton.

Leopold65 (Prikaz profila) 19. ožujka 2026. 10:30:12

Altebrilas:Do, laŭ via propra logiko, vi ne povas pruvi ion.
Ne. Mi petas vin ne atribui vian stultecon al mi, eĉ en la formo de simila ol la logikaj asertoj.

Altebrilas:
Laŭ mi (kaj kelkaj aliaj), ĉiuj propagandoj mensogas. Estas ilia rolo. Se ne, tio estas nur informo. Do mi neniel volas pruvi, ke okcidenta propagando veras.

La demando estas kiel ni, esperantistoj, povas havi komunan bildon de la mondo por komuniki.
Havante evidentan malemon serĉi kaj klarigi informojn, vi ne povas fari ion ajn. Propagando donas al vi vidpunkton, kiu formas vian scion pri la mondo. Ekzemplo: Colin Powell kaj sia provtubo de pulvoro. Tio estis mensogo, kaj centoj da miloj (eble miliono) da Irakianoj mortis kiel rezulto.

Nun tia politiko de mensogoj kondukis la mondon al nuklea milito.
Kaj vi tute ne scias, kiom proksima ĝi estas.
Submaraj komandantoj kaj komandantoj de strategiaj bombaviadiloj estas ordinaraj homoj kaj ili povas esti tiel "varmigaj" per propagando, ke ili povas lanĉi misilojn kun nukleaj eksplodiloj. Kaj kio okazos poste?

Natrag na vrh