目次へ

Ukrainio 2025: civitana enketo cel vero.

amigueo,2025年2月16日の

メッセージ: 67

言語: Esperanto

Altebrilas (プロフィールを表示) 2025年9月26日 13:21:06

Unue, homoj bezonas reakiri la kapablon pensi memstare, anstataŭ fidi la amaskomunikilojn. Kaj poste ni povos paroli pri io.
Mi tute konsentas. La demando estas kiel certĝi ke homo pensas memstare.

Ekzemple, kiel ni povas scii, ke vi ja pensas memstare?

Leopold65 (プロフィールを表示) 2025年9月27日 9:58:52

Altebrilas:
Unue, homoj bezonas reakiri la kapablon pensi memstare, anstataŭ fidi la amaskomunikilojn. Kaj poste ni povos paroli pri io.
Mi tute konsentas. La demando estas kiel certĝi ke homo pensas memstare.

Ekzemple, kiel ni povas scii, ke vi ja pensas memstare?
La enhavo de informo estas sendependa de la datumportilo. Tial estas pli grave por vi scii la respondon al alia demando: ĉu mi skribis la veron aŭ ne?

Altebrilas (プロフィールを表示) 2025年9月27日 21:40:29

Mi mem scias, kio estas grava por mi.

Estas vi, kiu asertis, ke oni devas pensi per si mem por sin esprimi pri io. Estas logike demandi kiel vi scias, ke tio estas la kazo. Kaj kiel aliaj scias tion pri vi.

Leopold65 (プロフィールを表示) 2025年9月28日 10:27:31

Altebrilas:Mi mem scias, kio estas grava por mi.

Estas vi, kiu asertis, ke oni devas pensi per si mem por sin esprimi pri io. Estas logike demandi kiel vi scias, ke tio estas la kazo.
Mi kontrolas la verecon de informoj kaj pensas logike. Ekzemple, se la amaskomunikiloj asertas, ke rusa misilo enhavanta pli ol 100 kg da eksplodaĵoj trafis pluretaĝan konstruaĵon kaj detruis nur unu apartamenton - tio estas klare mensogo. Aŭ kiam ili montras foton de aviadildrono markita "ЫЫ", ĝi estas klare ukraina kreaĵo — neniu markas ion tian en Rusio, kaj la litero "Ы" estas nur en la rusa alfabeto. Ekzistas multaj tiaj mensogoj. vi nur devas uzi logikon, kaj vi vidos ĉion mem

Altebrilas:
Kaj kiel aliaj scias tion pri vi.
Kial vi bezonas, ke iu sciu pri mi? Por silentigi min?

SlavikDze (プロフィールを表示) 2025年9月28日 12:45:26

Por okcidentaj "altebriluloj" eĉ pli konsilindas enŝalti ne logikon, sed intuicion.
Sed tio apenaŭ eblas por nekuraceblaj hipokrituloj... kaj des pli por marasmuloj kaj demenculoj.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2025年9月28日 21:42:02

Kial vi bezonas, ke iu sciu pri mi? Por silentigi min?
Diable! Ĉu mi riskas malkovri, ke vi ne pensas per vi mem?

Vi asertis, ke tiu kondiĉo nepras por partopreni al debato. Kiel kontroli, ke ĝi estas plenumita? Kaj farinte tion, mi silentigus vin?

Alia demando, ĉu tiun, kies argumentoj estas nur insultoj, vi taksas mempensanto?

Altebrilas (プロフィールを表示) 2025年9月28日 21:49:45

Mi spektis en franca televidkanalo generalon konsideri inter aliaj hipotezoj, ke la dronoj kiuj superflugis Danlandon povus ankaŭ esti nerusaj.

Kaj la ĵurnalisto ne parolis pri rusaj dronoj, sed pri neidentigitaj dronoj. Ne ĉie estas propagando.

先頭にもどる