前往目錄

Ukrainio 2025: civitana enketo cel vero.

貼文者: amigueo, 2025年2月16日

訊息: 166

語言: Esperanto

Altebrilas (顯示個人資料) 2025年9月26日下午1:21:06

Unue, homoj bezonas reakiri la kapablon pensi memstare, anstataŭ fidi la amaskomunikilojn. Kaj poste ni povos paroli pri io.
Mi tute konsentas. La demando estas kiel certĝi ke homo pensas memstare.

Ekzemple, kiel ni povas scii, ke vi ja pensas memstare?

Leopold65 (顯示個人資料) 2025年9月27日上午9:58:52

Altebrilas:
Unue, homoj bezonas reakiri la kapablon pensi memstare, anstataŭ fidi la amaskomunikilojn. Kaj poste ni povos paroli pri io.
Mi tute konsentas. La demando estas kiel certĝi ke homo pensas memstare.

Ekzemple, kiel ni povas scii, ke vi ja pensas memstare?
La enhavo de informo estas sendependa de la datumportilo. Tial estas pli grave por vi scii la respondon al alia demando: ĉu mi skribis la veron aŭ ne?

Altebrilas (顯示個人資料) 2025年9月27日下午9:40:29

Mi mem scias, kio estas grava por mi.

Estas vi, kiu asertis, ke oni devas pensi per si mem por sin esprimi pri io. Estas logike demandi kiel vi scias, ke tio estas la kazo. Kaj kiel aliaj scias tion pri vi.

Leopold65 (顯示個人資料) 2025年9月28日上午10:27:31

Altebrilas:Mi mem scias, kio estas grava por mi.

Estas vi, kiu asertis, ke oni devas pensi per si mem por sin esprimi pri io. Estas logike demandi kiel vi scias, ke tio estas la kazo.
Mi kontrolas la verecon de informoj kaj pensas logike. Ekzemple, se la amaskomunikiloj asertas, ke rusa misilo enhavanta pli ol 100 kg da eksplodaĵoj trafis pluretaĝan konstruaĵon kaj detruis nur unu apartamenton - tio estas klare mensogo. Aŭ kiam ili montras foton de aviadildrono markita "ЫЫ", ĝi estas klare ukraina kreaĵo — neniu markas ion tian en Rusio, kaj la litero "Ы" estas nur en la rusa alfabeto. Ekzistas multaj tiaj mensogoj. vi nur devas uzi logikon, kaj vi vidos ĉion mem

Altebrilas:
Kaj kiel aliaj scias tion pri vi.
Kial vi bezonas, ke iu sciu pri mi? Por silentigi min?

SlavikDze (顯示個人資料) 2025年9月28日下午12:45:26

Por okcidentaj "altebriluloj" eĉ pli konsilindas enŝalti ne logikon, sed intuicion.
Sed tio apenaŭ eblas por nekuraceblaj hipokrituloj... kaj des pli por marasmuloj kaj demenculoj.

Altebrilas (顯示個人資料) 2025年9月28日下午9:42:02

Kial vi bezonas, ke iu sciu pri mi? Por silentigi min?
Diable! Ĉu mi riskas malkovri, ke vi ne pensas per vi mem?

Vi asertis, ke tiu kondiĉo nepras por partopreni al debato. Kiel kontroli, ke ĝi estas plenumita? Kaj farinte tion, mi silentigus vin?

Alia demando, ĉu tiun, kies argumentoj estas nur insultoj, vi taksas mempensanto?

Altebrilas (顯示個人資料) 2025年9月28日下午9:49:45

Mi spektis en franca televidkanalo generalon konsideri inter aliaj hipotezoj, ke la dronoj kiuj superflugis Danlandon povus ankaŭ esti nerusaj.

Kaj la ĵurnalisto ne parolis pri rusaj dronoj, sed pri neidentigitaj dronoj. Ne ĉie estas propagando.

Leopold65 (顯示個人資料) 2025年9月29日上午7:54:48

Altebrilas:
Kial vi bezonas, ke iu sciu pri mi? Por silentigi min?
Diable! Ĉu mi riskas malkovri, ke vi ne pensas per vi mem?
Mi petas vin priskribi la tutan kurbiĝeman vojon de via logiko, kiu permesis al vi atingi ĉi tiun konkludon (kiun vi prezentis en formo de demando)!

Altebrilas:
Vi asertis, ke tiu kondiĉo nepras por partopreni al debato. Kiel kontroli, ke ĝi estas plenumita?
Fakte, mi respondis vian demandon pli frue, ĉu vi ne rimarkis?

Altebrilas:
Kaj farinte tion, mi silentigus vin?
Ne.

Altebrilas:
Alia demando, ĉu tiun, kies argumentoj estas nur insultoj, vi taksas mempensanto?
Jes. Ĉi tiu persono uzas vortojn por esprimi siajn emociojn.

Leopold65 (顯示個人資料) 2025年9月29日上午8:04:35

Altebrilas:Mi spektis en franca televidkanalo generalon konsideri inter aliaj hipotezoj, ke la dronoj kiuj superflugis Danlandon povus ankaŭ esti nerusaj.
Ĉu vi vidis ĉi tiun novaĵon?
====================================
La amaskomunikiloj raportis la morton de la franca armegeneralo Jean-Louis Georgelin, iama ĉefo de la ĉefa stabo de la francaj armetrupoj.

Mortokaŭzo: La generalo iris al kampanjo en Pireneoj kaj falis en la regiono de la Faustin-pasejo, kiu situas je alteco de 2 650 metroj.

Li iris sola en la montojn kaj neniam revenis, kio instigis la laboristojn de la montbazo sonigi la alarmon. Lia korpo estis trovita de savantoj.
========================================

Altebrilas (顯示個人資料) 2025年9月29日下午4:15:07

Ne estas vere novaĵo, ĉar tio okazis du jarojn antaŭe. Kiu rilato pri la temo?

回到上端