去目錄頁

AdE": [jl-ag2025]

amigueo, 2025年7月4日

讯息: 23

语言: Esperanto

Altebrilas (显示个人资料) 2025年7月17日下午12:57:58

Konfuzige? Normale, ne, kaj se estus tiel, oni ĉiam povas fari pli longan kaj pli precizan frazon, kiel:
Klara ordonas al la servistino lavi la infanon.
Naturaj lingvoj (kaj nun Esperanto estas tio) funkcias tiel: aldonante vortojn, oni povas atingi la celitajn precizecon kaj nuancojn.

Tial ne utilas inventi afiksojn por io ajn: la vortoj ne estas kemiaj formuloj, kiu difinas ekzakte sian semantikan enhavon. En kemio, tio eblas, ĉar estas limigita aro de atomoj. En la reala (kaj imagebla) mondo ne, ĉar oni bezonas esprimi multege (kaj pli kaj pli) da nuancoj, do tio postulus pli kaj pli da afiksoj, kaj antaŭvidi ĉiujn estas ne nur vane, sed neeble kaj konfuzige pri la lingvo kiu riskas iĝi volapukeca.

Prefere oni provu esprimi tiajn nuancojn per bona stilo, oni pliriĉigu literaturon kaj kreu imitindajn frazojn. Tiel progresas Esperanto.

amigueo (显示个人资料) 2025年7月17日下午1:21:52

Altebrilas:Konfuzige? Normale, ne, kaj se estus tiel, oni ĉiam povas fari pli longan kaj pli precizan frazon, kiel:
Klara ordonas al la servistino lavi la infanon.
Naturaj lingvoj (kaj nun Esperanto estas tio) funkcias tiel: aldonante vortojn, oni povas atingi la celitajn precizecon kaj nuancojn.

Tial ne utilas inventi afiksojn por io ajn: la vortoj ne estas kemiaj formuloj, kiu difinas ekzakte sian semantikan enhavon. En kemio, tio eblas, ĉar estas limigita aro de atomoj. En la reala (kaj imagebla) mondo ne, ĉar oni bezonas esprimi multege (kaj pli kaj pli) da nuancoj, do tio postulus pli kaj pli da afiksoj, kaj antaŭvidi ĉiujn estas ne nur vane, sed neeble kaj konfuzige pri la lingvo kiu riskas iĝi volapukeca.

Prefere oni provu esprimi tiajn nuancojn per bona stilo, oni pliriĉigu literaturon kaj kreu imitindajn frazojn. Tiel progresas Esperanto.
Jes. Mi celis ne pliigi la nombron de vortetoj,
Tial mi fine proponis:

Post pripenso, pli simpla solvo estus:
1. Klara lavantigas la infanon na la teleraro.
2. Klara lavatigas la infanon fa la servistino.
3. La infano (ig)lavas la teleraron ig Klara.
4. La infano (ig)lavatas fa la servistino ig Klara.

Grava pliriĉigaj novaĵoj estas
1. "ne samas igagi ol agigi".
Mi dubas ĉu IG estas la taŭga prepozicio/prefikso.
Ĉu Altebrilas proponos al mi alternativon? Ige de Klara? Dede Klara?
2. NA kiel dua akuzativo: "(na)havigi/havantigi iun na mono".
"(fa)havigi/havatigi monon fa iu"

Altebrilas (显示个人资料) 2025年7月17日下午9:05:14

Mi supre tradukis tion en normala Esperanto. Ne forgesu la principon de neceso kaj sufiĉo. Ne nepras aldoni afiksojn kiam simpla vorto estas komprenebla en la kunteksto.

amigueo (显示个人资料) 2025年7月17日下午9:38:23

Altebrilas:Mi supre tradukis tion en normala Esperanto. Ne forgesu la principon de neceso kaj sufiĉo. Ne nepras aldoni afiksojn kiam simpla vorto estas komprenebla en la kunteksto.
OK. Rondiri la aferon en mia skribado aux parolado. Bela solvo. Ordoni, instigi, pusxi ktp.
Tamen "lavu!, diras laviga al iglava" restas konciza dirajxo - fantazia.

amigueo (显示个人资料) 2025年7月18日上午8:45:19

Altebrilas:Mi supre tradukis tion en normala Esperanto. Ne forgesu la principon de neceso kaj sufiĉo. Ne nepras aldoni afiksojn kiam simpla vorto estas komprenebla en la kunteksto.
Tion mi opiniis de "la premion vi ricevos kiam vi finis laboron".

Altebrilas (显示个人资料) 2025年7月18日上午9:55:50

Vi ricevos la premion post fino de via laboro.
Tiel oni bezonas nek participojn, nek strangaspektan konjugacion.

amigueo (显示个人资料) 2025年7月18日下午8:50:44

Plenagxulo. Kiu havas agxon por esti legxe adolta. Legxadolta. Legxinfano. Eble sinonimoj? Majoro, minoro.

SlavikDze (显示个人资料) 2025年7月19日上午6:01:42

Suspekteblas, ke ambaŭ ĉi-fadenaj (aŭ AdE-temaj) diskutantoj "performancas" en interkonsentita dueto.
Unua kvazaŭ strebas obskurigi Esperanton per siaj absurdismoj, kaj la alia kvazaŭ luktas kontraŭ tio per sia "altebrileco".

Altebrilas (显示个人资料) 2025年7月19日上午10:04:25

Mi nur celas montri al daŭremaj aŭ novaj forumanoj, ke Esperanto jam povas simple kaj bele esprimi ĉiajn nuancojn.

Tiukaze, "adolto", aŭ "plenkreskulo" sufiĉas. Se ni volas precizigi, ke temas pri leĝa difino, oni simple aldonu "leĝa" aŭ "leĝe".

Mi ne ŝatas "plenaĝa", kvankam ĝi estas en PReVo: ĝi povas ankaŭ esti komprenata kiel "maljuna". Kiam aĝo estus plena?

amigueo (显示个人资料) 2025年7月20日上午7:41:38

"Post ŝia ekonomia katastrofo, ŝia familio leĝinfanigis ŝin por protekti sin kontraŭ probabla osa rea malcxipa ne leĝdevata sed moraldevata solidajro".

回到上端