לתוכן העניינים

AdE": [jl-ag2025]

של amigueo, 4 ביולי 2025

הודעות: 29

שפה: Esperanto

Altebrilas (הצגת פרופיל) 20 ביולי 2025, 09:55:57

Mi komprenis nur, ke por helpi ruinigitan inon el malfeliĉo, iu familiano sentis sin devigata adopti ŝin.

Kiujn nuancojn kaj detalojn aldonas vian pli longan frazon?

amigueo (הצגת פרופיל) 20 ביולי 2025, 13:47:57

Altebrilas:Mi komprenis nur, ke por helpi ruinigitan inon el malfeliĉo, iu familiano sentis sin devigata adopti ŝin.

Kiujn nuancojn kaj detalojn aldonas vian pli longan frazon?
"Post ŝia ekonomia katastrofo, ŝia familio leĝinfanigis ŝin por (la familio) protekti sin kontraŭ probabla osa (estonta) rea (denova) malcxipa (multekosta) ne leĝdevata sed moraldevata solidajro".

Altebrilas (הצגת פרופיל) 20 ביולי 2025, 16:44:36

Mi divenis la parentezitajn vortojn, sed daŭre ne komprenas.

Mi faras la demandon alimaniere: kiel mia frazo povas esti misinterpretita rilate al tio, kion vi celas esprimi?

amigueo (הצגת פרופיל) 21 ביולי 2025, 14:17:14

Altebrilas:Mi divenis la parentezitajn vortojn, sed daŭre ne komprenas.

Mi faras la demandon alimaniere: kiel mia frazo povas esti misinterpretita rilate al tio, kion vi celas esprimi?
Via frazo: por helpi ruinigitan inon el malfeliĉo, iu familiano sentis sin devigata adopti ŝin.
Originala frazo: "Post ŝia ekonomia katastrofo, ŝia familio leĝinfanigis ŝin por (la familio) protekti sin kontraŭ probabla osa (estonta) rea (denova) malcxipa (multekosta) ne leĝdevata sed moraldevata solidajro".

Vi forgesis ke sxia familio helpis sxin ekonomie pro morale devata solidajro kaj poste tiu familio protektas sin de tiu multekosta solidajro per ne adopto sed per legxe infanigo de sxi. Tion igfaras jugxisto ig tiu prudenta familio.

Altebrilas (הצגת פרופיל) 21 ביולי 2025, 16:49:34

Mi miskomprenis la vorton "leĝinfanigo". Mi supozis, ke ĝi estas sinonimo de adopto. Se ne, bonvolu difini tiun vorton.

SlavikDze (הצגת פרופיל) 21 ביולי 2025, 18:47:05

Tute probablas, ke ambaŭ ĉi-fadenaj cikaduloj, cikadante pri evidentaj bagatelaĵoj, imagas sin mem altebrilaj saĝuloj.

Altebrilas (הצגת פרופיל) 22 ביולי 2025, 15:11:09

Ni ne debatas samcele. Min interesas ideoj, por kompreni kial la kundebatantoj ne opinias kiel mi kaj ĉu eblas proksimigi ambaù vidpunktojn.

Vin interesas strategio, por montri ke la aliaj ne estas legitimaj por debati. Vi kritikas homojn, ne argumentojn.

Eble vi jam konvinkis iujn forumanojn, ke ili ne indas debati. Sed kion ili povis fari ?

SlavikDze (הצגת פרופיל) 23 ביולי 2025, 18:10:16

@t.n. Altebrilas
Tiuj absurdaĵoj, kiujn abunde generas kolego Amigueo, estas aŭ primokindaj, aŭ entute ignorindaj.
Ŝajnas, ke nur vi pro via mentorema juko inklinas al tute malnecesaj diskutoj kun ĉi tiu komika reformulo.

amigueo (הצגת פרופיל) 23 ביולי 2025, 20:21:26

SlavikDze:@t.n. Altebrilas
Tiuj absurdaĵoj, kiujn abunde generas kolego Amigueo, estas aŭ primokindaj, aŭ entute ignorindaj.
Ŝajnas, ke nur vi pro via mentorema juko inklinas al tute malnecesaj diskutoj kun ĉi tiu komika reformulo.
Saluton, SlavikDze,

Vi provas vigligi debatojn per personaj atakoj.
Mi faras longdauxran revizion de Esperanta gramatiko, plejfoje sen trovi dialogantojn. Mi pensas ke Altebrilas estas pli interesata montri neutilecon de cxiu punkto de amigueo ol helpi amigueo rafini la punkton. Altebrilas donas kelkajn bonajn konsilojn, kiel bv verki suficxe altiran tekston kie la punktoj montrigxas utilaj. Kaj amigueo plu kaj plu prezentas punktojn ne kiel produktajxojn pretajn por montrofenestro sed kiel spontanajn florojn de la menso kiuj sercxas apogon por igxi fruktoj. Multaj punktoj ne estas koheraj inter si. Multaj remalkovrigxas re kaj re. La tekstoj altiraj ankoraux ne aperis, malgraux la konsilo de Altebrilas. amigueo ne tauxge prezentas, komuniko mallertas.

Mi trovis ke SlavikDze vigle kaj ade proponis novajn vortojn, cxefe por internacieca konveno. Brave. Kaj nun tiu okupigxas ankaux pri censuro.

Ne estas abeloj en Lernu! Jam ne.
Mi konsentas plidiskretigi la revizion.

לראש הדף