ข้อความ 13
ภาษา: Esperanto
Meŝig (แสดงโปรไฟล์) 17 ธันวาคม 2008, 17:31:46
Ĉu, ekzemple, oni povas uzi la vorton "preneblas" anstataŭ "estas prenebla"?
Pli ĝenerale, ĉu "estas xxxebla"="xxxeblas"?
Matthieu (แสดงโปรไฟล์) 17 ธันวาคม 2008, 17:59:03
Meŝig (แสดงโปรไฟล์) 17 ธันวาคม 2008, 18:47:32
danielcg (แสดงโปรไฟล์) 18 ธันวาคม 2008, 02:34:56
Amike,
Daniel
Meŝig:Saluton al ĉiuj.
Ĉu, ekzemple, oni povas uzi la vorton "preneblas" anstataŭ "estas prenebla"?
Pli ĝenerale, ĉu "estas xxxebla"="xxxeblas"?
RiotNrrd (แสดงโปรไฟล์) 18 ธันวาคม 2008, 04:03:23
Estas bela = belas.
Estas grava = gravas.
ktp.
Laŭ mi oni uzas tiun stilon plej bone kiam la adjektivo donas iometan senton de ago, kvankam tio ne necesas (ne estas necesa). Iam, la uzo de tiu stilo, kun iaj vortoj, ne sentos ĝusta. Tiukaze, estas plej bone uzi la pli grandan formon.
Rodrigoo (แสดงโปรไฟล์) 18 ธันวาคม 2008, 18:14:30
* Ŝi eniris! Ŝi estas bela!
* Ŝi eniris! Ŝi belas!
Miopinie, dum la unua frazo diras ke ŝi estas bela (kiel ĉiuj aliaj belulinoj en la ejo), la dua frazo emfazas ke ekde ŝia eniro, ŝi estas la plej bela, kaj iu alia bela ino, nun estas nur eksbelulino, ĉar Ŝi belas, ĉu ne?
Sammondane,
Ĥod
RiotNrrd (แสดงโปรไฟล์) 18 ธันวาคม 2008, 21:48:22
mnlg (แสดงโปรไฟล์) 19 ธันวาคม 2008, 00:08:15
RiotNrrd:Estas + [radiko]a = [radiko]as.Kompreneble tio nur valoras kun adjektivaj radikoj. "mi estas martelo" kaj "mi martelas" tute ne samas.
RiotNrrd (แสดงโปรไฟล์) 19 ธันวาคม 2008, 01:46:16
Hispanio (แสดงโปรไฟล์) 19 ธันวาคม 2008, 02:12:28
Ĉu oni, anstataŭ "tio estis legebla", povas diri "tio legeblis"? Kaj ĉu okazas la samo kun "tio estos legebla" kaj "tio estus legebla"?
Mi kredas jes, sed mi ne volas erari. Pro tio mi demandas tion.
Dankon.