Al la enhavo

Libera programaro kaj Esperanto

de victornino, 2009-januaro-03

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

kfa (Montri la profilon) 2009-januaro-05 09:56:11

nikko:Kaj ankaŭ linukso tre oportunas por esperanto, ĉar eblas libere ĝin esperantigi sen atendi ordonon de korporacio. Ankaŭ en linuksoj oni povas facile agordi esperantan klavararanĝon aŭ esperantigi fasadon(interfacon).

Ne serĉu precizan akordon inter linukso kaj Esperanto, ĝi estas sur nivelo de movado, ideoj.

Linusko - nenies operaciumo, sed tamen ĉies
Esperanto - nenies lingvo por ĉiuj
En tia senco vi certe pravas. Sed miaopinie ni ĉi komparas pomojn kun pirojn, kaj ĉiel eblas trovi pruvaĵojn kaj pro kaj kontraŭ io.

Parenteze, ankaŭ mi nun uzas Linukson kun memfarita klavararanĝo, sed tio eblas ankaŭ en Vindozo. Mi skribis pri ĝi tie (pardonu mian fuŝlingvon kiel komencinto).

nikko (Montri la profilon) 2009-januaro-05 11:41:41

sergejm:Kompatinde, GNUa permesilo estas skribita angle kaj en siaj unuaj linioj malpermesas traduki sin en aliajn lingvojn.
Ĝuu! http://www.esperanto.mv.ru/Cetero/gpl.html

Ĝi estas malpermesata por traduki, ĉar estas skribita en jurista ĵargono. Estus malfacile traduki ĝin sen miskomprenoj. Kiel teksto ĝi estas tradukebla.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-januaro-05 15:17:17

Esperanto kaj libera programaro preskaŭ kune eniris mian vivon, kaj miopinie, ili elkoncernas unu al alian.

Sammondane,
Ĥod

victornino (Montri la profilon) 2009-junio-14 17:25:49

nikko:
Linuksana esperanta asocio - sonas tute perspektive.
Almenaŭ jam ni havos ian grupon , ĉu ne?:

http://ubuntu-eo.org/

rideto.gif

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-junio-14 17:34:39

victornino:
nikko:
Linuksana esperanta asocio - sonas tute perspektive.
Almenaŭ jam ni havos ian grupon , ĉu ne?:

http://ubuntu-eo.org/

rideto.gif
Mi estas Ubuntu-uzanto kaj volonte partoprenus tradukadon, tamen bonvolu dekomence ne uzi iksan metodon sed la ĝustan esperantan alfabeton.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-junio-14 17:35:46

Erara duobligo!

Rogir (Montri la profilon) 2009-junio-15 00:28:01

Jes, maliksigu la paĝon baldaŭege!

victornino (Montri la profilon) 2009-junio-16 17:46:16

AlfRoland:
Mi estas Ubuntu-uzanto kaj volonte partoprenus tradukadon, tamen bonvolu dekomence ne uzi iksan metodon sed la ĝustan esperantan alfabeton.
Ĉu vi uzas Ubuntu-n esperante?

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-junio-16 18:12:41

victornino:
AlfRoland:
Mi estas Ubuntu-uzanto kaj volonte partoprenus tradukadon, tamen bonvolu dekomence ne uzi iksan metodon sed la ĝustan esperantan alfabeton.
Ĉu vi uzas Ubuntu-n esperante?
Mi uzas version kun svedaj menuoj ktp sed mi multe skribas esperante. Mi uzas svedan klavaron en kiu mi anstataŭis neuzatajn literojn per esperantaj. Laŭ mi la iksa metodo estas provizora solvo sal.gif

Heliogabalus (Montri la profilon) 2009-junio-25 08:13:09

Mi ankaŭ estas Ubuntu-uzanto, kaj mi uzas la esperanta versio. Mia klavaro povas korekte skribi esperante, krom la lingvoj kiu mi volas uzi. La traduko ne estas tute plena, sed la plej uzataj programoj estas tradukitaj. Mi uzas Ubuntu Studio 8.10. En la dosiero, mi montras imagon de mia labortablo.

Reen al la supro