본문으로

Libera programaro kaj Esperanto

글쓴이: victornino, 2009년 1월 3일

글: 21

언어: Esperanto

victornino (프로필 보기) 2009년 1월 3일 오후 11:02:18

Ĉu vi pensas ke la Libera-programara movado estas facile komprenebla por la plimulta esperantistoj?. Ambaŭ estas vojoj por sukcesi liberon, ĉu ne?

nshepperd (프로필 보기) 2009년 1월 4일 오전 2:46:17

Mi sentas ke la demokratiaj ideoj de la Esperanta movado tute akordas kun tiuj de libera programaro. Ili ambaŭ havas gravajn ideojn de monda komunumo, anstataŭ "superuloj" kaj "subuloj".

Maniere de parolado... rideto.gif

EDITO: ah.. por certigi ni parolas pri la samtemo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Libera_programaro.

Rogir (프로필 보기) 2009년 1월 4일 오후 1:24:00

La lingvo mem estas libera, ĉar Zamenhof maldeklaris ĉiujn siajn intelektajn rajtojn je ĝi! Do almenaŭ unu Esperantisto kredis je libera scio.

tomasoavro (프로필 보기) 2009년 1월 4일 오후 1:54:47

victornino:Ĉu vi pensas ke la Libera-programara movado estas facile komprenebla por la plimulta esperantistoj?
Eble, sed por kio? Estonteco ja apartenas al "Malfermita kodo".

horsto (프로필 보기) 2009년 1월 4일 오후 9:12:44

mouaii:
Tamen, (bedaŭrinde) ankoraŭ ne ekzistas traduko Esperanta por tiu.
Ĉu vi certas pri tio? Almenaŭ la KDE-sistemo havas Esperantan tradukon, kiu eble ne estas kompleta, sed ĉiu povas helpi plibonigi ĝin.

diogotux (프로필 보기) 2009년 1월 4일 오후 10:46:09

mouaii,

ubuntu 8 LTS havas kompletan esperantan GNOMEan tradukon. Bedaŭrinde openoffice ankoraŭ ne estis tradukita.

Laŭ mi libera programaro akordas kun Esperanto... Sed ambaŭ movadoj bezonas volontulajn fortojn...

kfa (프로필 보기) 2009년 1월 5일 오전 8:27:16

mouaii:Ĉu Esperanto ne estas la linukso de la lingvoj?
Ĉu Linukso havas netuŝeblan koron?

Mi ne kredas ke la komparo vere bone taŭgas. Linukso estas senkosta alternativo inter la komerca operaciumaro. Ĝi estas konkuranto, ne ligilo, faciligilo, aŭ ponto inter ili kiel Esperanto inter la lingvoj. Eble oni povus ekhavi la ideon kompari Vindozon al angla lingvo, sin perfortante al la tuta mondo, sed miaopinie tia pensmaniero ne atingas prosperigi pacon kaj akordiĝon.

nikko (프로필 보기) 2009년 1월 5일 오전 9:00:45

GNU/Linuх
GNU/Hurd
GNU/Esperanto

rideto.gif

Jes, Esperanto etose similas al GNU'a movado. Volontuloj, senkopirajteco, liberemeco.

Inter esperantitoj, enrete de mi konataj, estas pli da Linuksanoj ol inter ĉiuj aliaj homoj.

Kaj ankaŭ linukso tre oportunas por esperanto, ĉar eblas libere ĝin esperantigi sen atendi ordonon de korporacio. Ankaŭ en linuksoj oni povas facile agordi esperantan klavararanĝon aŭ esperantigi fasadon(interfacon).

Ne serĉu precizan akordon inter linukso kaj Esperanto, ĝi estas sur nivelo de movado, ideoj.

Linusko - nenies operaciumo, sed tamen ĉies
Esperanto - nenies lingvo por ĉiuj

nikko (프로필 보기) 2009년 1월 5일 오전 9:05:49

Ekzistas ja:

geja esperanta asocio
katolika esperanta asocio
ateista esperanta asocio
spiritisma esperanta asocio

ili ĉiuj pensas ke Esperanto akordas kun iliaj asocioj ridulo.gif Kial linuksanoj ankaŭ ne ekpensu tion?

Linuksana esperanta asocio - sonas tute perspektive.

sergejm (프로필 보기) 2009년 1월 5일 오전 9:30:29

Kompatinde, GNUa permesilo estas skribita angle kaj en siaj unuaj linioj malpermesas traduki sin en aliajn lingvojn.

다시 위로