Libera programaro kaj Esperanto
victornino, 2009 m. sausis 3 d.
Žinutės: 21
Kalba: Esperanto
victornino (Rodyti profilį) 2009 m. sausis 3 d. 23:02:18
nshepperd (Rodyti profilį) 2009 m. sausis 4 d. 02:46:17
Maniere de parolado...
EDITO: ah.. por certigi ni parolas pri la samtemo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Libera_programaro.
Rogir (Rodyti profilį) 2009 m. sausis 4 d. 13:24:00
tomasoavro (Rodyti profilį) 2009 m. sausis 4 d. 13:54:47
victornino:Ĉu vi pensas ke la Libera-programara movado estas facile komprenebla por la plimulta esperantistoj?Eble, sed por kio? Estonteco ja apartenas al "Malfermita kodo".
horsto (Rodyti profilį) 2009 m. sausis 4 d. 21:12:44
mouaii:Ĉu vi certas pri tio? Almenaŭ la KDE-sistemo havas Esperantan tradukon, kiu eble ne estas kompleta, sed ĉiu povas helpi plibonigi ĝin.
Tamen, (bedaŭrinde) ankoraŭ ne ekzistas traduko Esperanta por tiu.
diogotux (Rodyti profilį) 2009 m. sausis 4 d. 22:46:09
ubuntu 8 LTS havas kompletan esperantan GNOMEan tradukon. Bedaŭrinde openoffice ankoraŭ ne estis tradukita.
Laŭ mi libera programaro akordas kun Esperanto... Sed ambaŭ movadoj bezonas volontulajn fortojn...
kfa (Rodyti profilį) 2009 m. sausis 5 d. 08:27:16
mouaii:Ĉu Esperanto ne estas la linukso de la lingvoj?Ĉu Linukso havas netuŝeblan koron?
Mi ne kredas ke la komparo vere bone taŭgas. Linukso estas senkosta alternativo inter la komerca operaciumaro. Ĝi estas konkuranto, ne ligilo, faciligilo, aŭ ponto inter ili kiel Esperanto inter la lingvoj. Eble oni povus ekhavi la ideon kompari Vindozon al angla lingvo, sin perfortante al la tuta mondo, sed miaopinie tia pensmaniero ne atingas prosperigi pacon kaj akordiĝon.
nikko (Rodyti profilį) 2009 m. sausis 5 d. 09:00:45
GNU/Hurd
GNU/Esperanto
Jes, Esperanto etose similas al GNU'a movado. Volontuloj, senkopirajteco, liberemeco.
Inter esperantitoj, enrete de mi konataj, estas pli da Linuksanoj ol inter ĉiuj aliaj homoj.
Kaj ankaŭ linukso tre oportunas por esperanto, ĉar eblas libere ĝin esperantigi sen atendi ordonon de korporacio. Ankaŭ en linuksoj oni povas facile agordi esperantan klavararanĝon aŭ esperantigi fasadon(interfacon).
Ne serĉu precizan akordon inter linukso kaj Esperanto, ĝi estas sur nivelo de movado, ideoj.
Linusko - nenies operaciumo, sed tamen ĉies
Esperanto - nenies lingvo por ĉiuj
nikko (Rodyti profilį) 2009 m. sausis 5 d. 09:05:49
geja esperanta asocio
katolika esperanta asocio
ateista esperanta asocio
spiritisma esperanta asocio
ili ĉiuj pensas ke Esperanto akordas kun iliaj asocioj Kial linuksanoj ankaŭ ne ekpensu tion?
Linuksana esperanta asocio - sonas tute perspektive.
sergejm (Rodyti profilį) 2009 m. sausis 5 d. 09:30:29