Sadržaj

Zaključaj
Najviše 500 poruka.

每日一詞 Vorto de la tago

od manlajo, 1. prosinca 2006.

Poruke: 1902

Jezik: 简体中文

manlajo (Prikaz profila) 24. listopada 2010. 05:48:27

0703 PRESTIĜO 尊榮 /zun1-rong2/

Imponeco, influo, akirita per antaŭaj agoj, atingitaj rezultoj kaj simile:
因過去的行動或成果等而有的威望或影響力

Li komencis aktori kaj baldaŭ akiris prestiĝon en kino.
他開始當演員並很快在電影界贏得聲望.
Hodiaŭ ni tagmanĝis en prestiĝa restoracio.
今天我們在有聲望的餐廳吃午飯.
La urbo prestiĝas pro belaj lokoj kaj agrabla klimato.
本城因美麗景點及宜人氣候而具名聲.

(Ankaŭ 2007-06-27)

manlajo (Prikaz profila) 25. listopada 2010. 09:41:34

0704 KONCENTRI 集中 /ji2-zhong1/

1. Kunigi dense ĉirkaŭ komuna centro:
棸密集合在共同的中心點

Se ni koncentros niajn klopodojn, ni povos ion atingi.
如果我們集中努力, 我們將能達成一些事.
Dum la milito milionoj mortis en la koncentrejoj.
戰時有好幾百萬人死在集中營.
Vi malhelpas min serioze koncentriĝi.
你妨礙了我無法專心致意.
Laŭ iuj fakuloj ne indas nun malkoncentri kapitalon.
依某些專家的意見, 現在不值得分散資本.

2. Pliigi la kvanton de solvita substanco en solvanto, aŭ per aldono de tiu substanco aŭ per forigo de parto de la solvanto:
以增加物質或減除溶液等方式而提高溶液中該物質的含量

Estu atenta kun la koncentrita acido.
請注意濃酸.
Pro la grandega koncentrado en la sango la viruso povas disvastiĝi per malbone sterilizitaj medicinaj injektiloj.
由於血液的高濃度, 病毒很容易經由消毒不良的注射器而傳染開來.
Vitamino "C" post aplikado en la samaj kvantoj havas pli malaltan koncentritecon en la sango ĉe fumantoj ol ĉe tiuj kiuj ne fumas.
使用等量維他命 C 後, 在吸煙者血中的濃度比在非吸煙者中的濃度為低.

(Ankaŭ 2007-06-27)

manlajo (Prikaz profila) 26. listopada 2010. 03:13:38

0705 ILUSTRI 插畫 /cha1-hua4/

1. Ornami tekston per bildoj aŭ desegnaĵoj rilataj al ĝi:
用和文本有關的圖片或圖畫裝飾它

Li ne nur skribis artikolojn, sed ankaŭ ilustris plurajn revuojn.
他不只寫文章, 也為許多雜誌畫插圖.
Mi aĉetis grandan bele ilustritan libron al miaj infanoj.
我為孩子們買很大的一本有漂亮插圖的書.
Dum multaj jaroj ŝi okupiĝis pri ilustrado de libroj.
她多年來專業於書本的插畫.
Li estas tre fama ilustristo.
他是很有名的插畫家.

2. Ornami per bildoj:
用圖裝飾

Mi ricevis de ŝi ilustritan poŝtkarton.
我收到她寄來的有插畫的明信片.

3. Klarigi ideon per komparoj aŭ ekzemploj:
以比較或例子來解說概念

Sian parolon li ilustris per multaj ekzemploj kaj ni bone komprenis, pri kio temas.
他以許多例子解說他的說法, 因此我們能清楚了解他所言為何.
Mi ĵus ricevis leteron, kiu prezentas bonan ilustraĵon al tio, kion mi antaŭe diris.
我剛收到一封信, 它對我之前所說的提供了很好的說明.

(Ankaŭ 2007-06-27)

manlajo (Prikaz profila) 27. listopada 2010. 05:30:16

0706 KURSO 課程 /ke4-cheng2/

1. Serio de lecionoj, konsistiganta regulan instruon pri scienco, arto aŭ metio:
構成正規的科學, 藝術, 或工藝教學的系列課文

Mi komencis gvidi kurson de Esperanto por infanoj.
我開始指導兒童世界語課程.
Ĉiuj kursanoj estas tre diligentaj.
所有修課者都很用功.

2. Vojlinio, uzata aŭ intencata, por regule kunigi du punktojn:
用來或意在正規連接兩個點的路線

La ŝipo tenis sian kurson suden.
船取道南去.
La buso kursas laŭ difinita marŝruto ene de la urbo.
公車在城市裡依規定路線行駛.
Ĉi tiu trajno kursadas nur dum labortagoj.
這班火車只在上班日行駛.

3. Kurzo:
行情, 市價

La kurso de la usona dolaro lastatempe falas.
美金的市價最近下跌.
Oni elkursigis / enkursigis dekcendan moneron (decidis, ke difinita monero ne plu cirkulos kun sia leĝa valoro / cirkuligis novan moneron kun leĝa valoro).
撒消/發行 1 角的硬幣 (決定某硬幣的流通不再具有法定價值/以法定價值流通新的硬幣).

(Ankaŭ 2007-06-27)

manlajo (Prikaz profila) 28. listopada 2010. 07:44:44

0707 POZI 擺姿勢 /bai3-zi1-shi4/

1. Preni kaj konservi specialan teniĝon, por esti desegnata, fotografata:
採取或保持特定姿態, 以讓人描繪或拍攝

Vi estas tre bela kaj povus pozi por artisto.
你很漂亮, 可以擺姿勢讓藝術家作畫.
Mi fotis la geamikojn, pozantajn apud belega lago.
我拍攝了在美麗湖邊擺姿勢的朋友們.
Konservu la pozon unu minuton!
請保持那個姿勢一下!
Ĉu oni multe pagas por pozado?
模特兒收入多嗎?
Li estas pozisto, kiu profesie pozas antaŭ artistoj.
他是模特兒, 專為藝術家擺姿勢.

2. Alpreni, pli-malpli konscie, tian teniĝon, kiu povas impresi la homojn:
有意無意地採取某種令人留下印象的姿態

Li ĉiam volas pozi kiel spritulo.
他總是以急智者自居.
Ŝia pozo estis senmova.
她的姿態沒有改變.

(Ankaŭ 2007-06-28)

Abengo (Prikaz profila) 28. listopada 2010. 23:06:34

Ŝia pozo estis senmova.
她的姿態沒有改變.

以為上句也可以譯成:

她的姿勢沒有表情。

參考PIY 2005字典在字頭movi下之senmove解釋。

Abengo

manlajo (Prikaz profila) 29. listopada 2010. 01:38:06

Abengo:Ŝia pozo estis senmova.
她的姿態沒有改變.

以為上句也可以譯成:
她的姿勢沒有表情。
參考PIY 2005字典在字頭movi下之senmove解釋。
但是 PIV2005 在 senmove 項下給的解釋和例句卻是:
ne farante ~on: la virino staris sen~e.
沒有做移動: 那女子站著一動不動.

manlajo (Prikaz profila) 29. listopada 2010. 13:36:19

0708 PIA 虔誠 /qian2-cheng2/

Sincere kaj ame respektoplena al Dio kaj religiaj aferoj:
對神及宗教事務充滿誠心及敬愛

Mia avino estas pia kredantino.
我祖母是一位虔誠的信徒.
Ŝi vivis tre pie.
她生活得很虔誠.
Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo.
既無對神的虔誠, 也無當鬼的能耐.
Ŝajnas al mi, ke lia pieco estas malvera.
在我看來, 他的虔誠是虛假的.
Se ezoko piiĝis, gobio ne dormu.
若梭魚曾經虔誠, 鮈魚就不睡覺.
Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj.
甚至虔信者中也不乏犯錯者.
Tiu junulo faras maljustajn agojn kaj diras malpiajn vortojn.
那個年輕人多行不義且口出惡言.
En buŝo Biblio, en koro malpio.
滿口經典, 滿心邪念.
Tiuj malpiuloj tute ne respektas Dion!
那些無誠者完全不敬神!

(Ankaŭ 2007-06-29)

manlajo (Prikaz profila) 30. listopada 2010. 03:03:33

0709 EKSTERMI 殲滅 /jian1-mie4/; 廢除 /fei4-chu2/

Perfekte pereigi; nepre tute detrui:
徹底消除; 務必完全摧毀

La fajro ekstermis la tutan domon.
火燒毀了整棟房子.
Ni devas ekstermi tiun malbonan kutimon.
我們必須廢除那個壞習慣.
Feliĉe la ratoj estis ekstermitaj de nia domo.
所幸老鼠已從我家消滅了.
La rezulto de tio estis timiga ekstermo de bestoj kaj plantoj.
那事的結果是動植物的驚人滅絕.
La ekstermado de la judoj estas unu el la plej teruraj agoj.
猶太人的殺絕是最恐怖的活動之一.
Preskaŭ la tuta popolo mortis pro la ekstermanta malsano.
由於那個毀滅性的疾病, 整個民族幾乎都死光了.
Tiuj bestetoj jam preskaŭ ekstermiĝis de sur la tero.
那些小動物幾乎已從地球上滅絕了.

(Ankaŭ 2007-06-30)

manlajo (Prikaz profila) 31. listopada 2010. 03:16:09

0710 GRATULI 祝賀 /zhu4-he4/

Esprimi al iu per ĝentilaj vortoj sian kontentecon pro sukceso aŭ feliĉo okazinta al li:
以溫順的話對某人的成功或幸福表示滿意

Mi gratulas vin okaze de via naskiĝtago!
欣逢你的生日, 我祝賀你!
Mi ĝojas, ke vi sukcesis pri via ekzameno. Gratulon!
我很高興, 你考試成功了. 恭喜!
Gratulegon al via edzino, kiu naskis tian belegan bebon!
恭喜令夫人生了那麼漂亮的寶貝!
Akceptu miajn elkorajn gratulojn!
請接受我衷心的祝賀!
Fratino sendis al mi gratulan leteron.
妹妹寫給我一封祝賀的信.

(Ankaŭ 2007-07-01)

Natrag na vrh