Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Mesaĝoj: 1902
Lingvo: 简体中文
manlajo (Montri la profilon) 2011-januaro-13 05:49:15
Prezentanta deklivon forte klinitan, proksiman al la vertikalo:
呈現傾斜近於垂直的坡
Gardu vin - la ŝtuparo estas tre kruta!
請注恴 - 階梯很陡.
La vojeto estis krute dekliva.
那小徑是個陡坡.
Jen ŝtono falas de la krutaĵo.
有峭壁落石.
Mi ne permesas al infanoj iri al la bordo pro ĝia kruteco.
由於它的陡峭, 我不許小孩走到岸邊.
Ili kaŝiĝis en interkrutejo - tre mallarĝa irejo inter du krutaĵoj de monto.
他們躲藏在峽谷內 - 山間兩陡坡之間很窄的隘口.
La monto estis malkruta, pro tio ni preskaŭ ne laciĝis irante.
山很平緩, 因此我們上山幾乎不會累.
manlajo (Montri la profilon) 2011-januaro-14 12:00:12
Tiel sama, ke oni ne povas percepti ian diferencon:
那麼相同以致人們無法察覺有何不同.
La instruisto diris al ni: "Vi ricevos malaltajn poentojn, ĉar viaj laboroj estas identaj."
老師告訴我們說: "你們分數低, 是因為你們的作業一模一樣."
La identeco de ĉi tiuj projektoj estas evidenta.
這些專案的相同性很明顯.
Mi devis pruvi mian identecon montrante iun identigilon (ekzemple la pasporton).
我必須用證件 (如護照) 證明我的身分.
Ni ankoraŭ ne identigis la mortinton.
我們仍未驗明死者身分.
La aktoro sukcesis identiĝi kun sia rolo.
演員成功地扮演其角色.
manlajo (Montri la profilon) 2011-januaro-15 03:22:13
Malgracia, maleleganta pro tro krudaj formoj:
因外形粗陋而不優雅美觀
Iu plumpa viro sidiĝis apud mi.
某個肥胖的男人坐在我旁邊.
Ŝi estis plumpa kaj grasa, sed tre bonkora.
她胖而肥, 但心腸好.
Lia plumpeco tute ne ĝenas virinojn.
他的肥胖完全不為女人所介意.
manlajo (Montri la profilon) 2011-januaro-16 03:23:55
1. Homo, kiu deklaras sin inspirita de iu dio kaj rivelas ties mesaĝojn:
自稱受感召而能揭示神旨的人
Oni diras, ke Mohameto estis profeto.
據說, 穆罕默德是先知
Neniu estas profeto en sia urbeto.
在自己小鎮上沒人是先知.
Ŝi estis fama profetino.
她是有名的先知.
Mi ne kredas je tiu profetaĵo.
我不信那個預言.
2. Homo, kiu pretendas kapablon antaŭdiri estontaĵojn:
自稱能預言未來的人
La profeto diris, ke venas malbona tempo.
預言家說, 壞時機就來.
Vera kiel vorto de profeto.
真實得有如預言家的話.
Multaj venis por aŭskulti lian profetan parolon.
許多人來聽他的預言.
Ili profetas malveraĵojn.
他們預言一些不實的事.
manlajo (Montri la profilon) 2011-januaro-17 06:13:52
Homo, tre precize plenumanta la regulojn; tro zorganta pri malgravaj detaloj kaj rutina formo:
謹守規則, 過份注意細節及成規的人.
La skrupuloj de tiu pedanto min nervozigas!
那個學究的謹慎令我神經緊張.
Ŝi estas vera pedantino - ĉiu aĵo en ŝia hejmo havas sian lokon.
她真是個龜毛女 - 任何物品在她家都有定位.
Ni ne estu tro pedantaj, ni estu toleremaj.
我們不要太死板, 要寬容點.
La ĉambro estis tre pedante ordigita.
房間整理得一絲不茍.
Ĉiu detalo estis plenumita kun plej granda pedanteco.
每個細節都以最大的嚴謹度執行了.
manlajo (Montri la profilon) 2011-januaro-18 04:38:46
1. Fari kavaĵon eltirante teron:
取出土使成坑
Ili prenis fosilojn kaj komencis fosi tombon.
他們拿了鏟子開始挖墓.
Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson.
挖人牆腳者, 自跌坑洞中. [害人害自己]
Estas tre danĝere resti en la fosejo.
留在洞裡很危險.
Oni disfosis la tombon de antikva homo.
有人挖開古人的墓.
Ili enfosis siajn riĉaĵojn, sed mi elfosis ilin.
他們挖埋財富, 但我把它們挖出.
Ĉi tie okazas prifosoj / prifosado (teknika esplorlaboro por elserĉi vestiĝojn [restaĵojn] de la homa agado kaj fosiliojn).
這裡在探挖 / 探勘 (技術性探測以找尋人類活動的遺蹟及化石).
Akvo silenta subfosas la bordon.
沈默的水侵蝕了岸邊.
2. Turni per speciala ilo la teron de kultivota terpeco:
以特別的工具翻轉耕地的土.
Avo fosas la ĝardenon.
祖父翻菜園的土.
Mi iris helpi al li pri la fosado.
我去幫他翻土.
3. Traserĉi, pedante esplori:
遍尋, 仔細探測
Mi fosis en la tuta libro por trovi, kiel nomiĝis tiu loko.
我翻遍整本書找那個地名.
Mi serĉfosis en mia poŝo.
我翻遍了我的口袋.
manlajo (Montri la profilon) 2011-januaro-19 05:28:52
1. Amaso da oro, arĝento aŭ aliaj multekostaĵoj, rezerve tenataj.
留藏的大量金銀或高價值物品
En ruinoj ni trovis trezoron.
在廢墟中我們發現了寶藏.
Promesita trezoro estas sen valoro.
應許的寶藏是沒有價值的.
La ŝtelisto ŝtelis juvelojn el la trezorejo.
小偷從寶藏中盜取了珠寶.
La trezoristo (oficisto, rajtigita enspezi aŭ elspezi la ŝtatajn monrimedojn) ne estis fidinda homo.
這個財務官 (負責國家財務收支的官員) 不是個可信的人.
2. Kolekto el relikvoj kaj valorplenaj piaĵoj, konservitaj en iu preĝejo:
珍藏: 保存在教堂的遺物及值錢奉獻品的收藏
Mi ŝatus viziti la trezoron de la Pariza Sankta Kapelo.
我希望能參訪巴黎聖教堂的珍藏.
3. Io tre ŝatinda:
珍愛的物品
Plej valora trezoro por mi estas sano.
對我而言最珍貴的寶物就是健康.
4. Plena kolekto de vortoj, dirmanieroj, frazoj aŭ poemoj:
字詞, 說法, 文句, 或詩詞等的完整收藏
Kaj nun ni konatiĝu kun la Trezoro de la greka lingvo...
現在我們來介紹希臘語言的寶藏...
5. Tre ŝatata aŭ amata persono:
很受喜愛的人
Mi amas vin, trezoro mia!
我愛你, 我的寶貝!
Amiko fidela estas trezoro plej bela.
忠誠的朋友是最佳寶貝.
manlajo (Montri la profilon) 2011-januaro-20 04:07:03
Granda perioda kunveno, ofte kun distraĵoj, kiu okazas en fiksita periodo kaj loko por vendado de brutoj, agrikulturaĵoj, industriaĵoj kaj tiel plu:
販賣牲口, 農產品, 工業品等, 在固定日期及地點, 通常含有休閒活動的盛大周期性聚會
Ĉiun printempon en nia lernejo okazas foiro, dum kiu la lernantoj
vendas diversajn bongustaĵojn.
我們學校每年春天舉行市集, 讓學生們賣各種美味品.
Malsaĝulo en foiro estas bona akiro.
市集的傻瓜是賺錢的好對象.
Komenciĝas foira kaj amuza tempo.
市集及娛樂的時刻開始了.
Estis neeble trovi silentan lokon en la foirejo.
在市集裡找不到寧靜的地方.
La foiristoj estis kontentaj, ĉar vendiĝis multaj varoj.
市集商們都滿意, 因為賣出了許多商品.
manlajo (Montri la profilon) 2011-januaro-21 03:14:03
1. Tute simila, neniel diferencigebla de alia:
完全相似, 無法區別
Nin ĉiujn atendas egala sorto.
相同的命運等待著我們大家.
Nomo egala, sed esenco mala.
同名但異質.
La morto ne distingas, ĉiujn egale atingas.
死亡沒區分, 人人都將面臨.
Ĉu vere estas egaleco de ĉiuj civitanoj antaŭ la leĝo?
人民在法律之前真的人人平等嗎?
2. Havanta unu econ (grandon, dimension, kvanton kaj simile) ne diferencigeblan de la eco de komparataĵo:
和對照物有一項性質 (大小, 尺寸, 數量等) 無法區分
Tiu fortulo havas neniun egalan al si.
那位力士無人可以相比.
Ne ĉiuj havas egalan feliĉon.
不是所有人都有相同的命運.
Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas.
夜幕垂下時, 所有顏色都相同.
Mi ne estas tia kiel li, kial vi egaligas min kun li?
我和他不同, 為何你把我和他相提並論?
Ni havis neegalajn ŝancojn.
我們有不同的機會.
3. Prezentanta partojn ne diferencajn unu de la aliaj:
呈現彼此不區分的部分
Ili promenas per egalaj paŝoj.
他們以相同的步伐漫步著.
4. Prezentanta tian similecon kun alia, ke oni ne havas motivon preferi unu al alia:
呈現和另一個的相似性, 不必區分彼此
Por mi estas tute egale, ĉu vi estos tie aŭ ne.
不管你去或不去, 對我都一樣.
manlajo (Montri la profilon) 2011-januaro-22 04:34:14
1. Iri per egalaj paŝoj, kiel soldatoj, sportistoj, solenantoj kaj simile:
如軍人, 運動員, 儀隊般齊步前進
Leono marŝas.
獅子行進.
Mi spektis paradan marŝon.
我觀看遊行前進.
La soldatoj ekmarŝis tuj post la komando.
軍士們在一聲令下齊步行進.
Ili enmarŝis en nian landon.
他們推進了我們國土.
2. Paŝadi iom longan vojon, por promeno aŭ alicele:
為散步或其他目的走長路
Ili marŝis per rapidaj paŝoj.
他們快步行進.
Mi marŝadas por korpa ekzerco.
我為了運動身體而健行.
Estis amuze partopreni en la marŝado.
參加健行很有趣.
Ili elmarŝis el la arbaro.
他們走出了樹林.