לתוכן העניינים

סגור
Max. 500 messages.

每日一詞 Vorto de la tago

של manlajo, 1 בדצמבר 2006

הודעות: 1902

שפה: 简体中文

manlajo (הצגת פרופיל) 6 בינואר 2012, 08:59:08

1142 REKLAMO 廣告 /guang3-gao4/

Alvoko al la publiko per ĉiuspecaj rimedoj por laŭdi kaj rekomendi komercaĵon, entreprenon aŭ ian aferon:
用各種方式呼龥大眾, 以讚譽及推薦商品, 企業, 或某事

Tiu sensacio estis bona reklamo por la famuloj.
那個轟動對名人是很好的廣告.
Ĉe ni estas malpermesite reklami cigaredojn en televido.
我們這裡不准許在電視上廣告香菸.
Ŝi evitas aĉeti reklamatajn aĵojn.
她避免去買廣告商品.
La tuta muro estis kovrita per reklamaj ŝildoj.
整片牆蓋滿了廣告傳單.
Reklamado en tiua gazeto multege kostas.
在那樣的雜誌上作廣告很昂貴.
Mi ofte ricevas diversajn reklamilojn.
我常常收到各種廣告.
Tio estas pufreklamo! Mi provis ĉi tiun aĵon, sed ĝi ne estas tiel bona, kiel oni diras.
那是個吹噓廣告! 我試用過那東西, 但它不如所說的那麼好.

manlajo (הצגת פרופיל) 7 בינואר 2012, 03:07:25

1143 STILO 風格 /feng1-ge2/

1. Karakteriza persona maniero esprimi siajn pensojn:
表達自己思想的個性化方式

La teksto ne havas erarojn, sed ĝia stilo estas iom stranga.
文本沒有錯誤, 但其風格有點奇怪.
Mi ŝatus stiligi la hararon.
我喜歡做頭髮造型.
La plejparto elektis lin kiel la plej bonan stiliston pro lia simpla, sed plaĉa stilo.
由於他的簡潔而討人喜愛的風格, 多數人都選他為最佳造型師.
Via letero estas ege interesa kaj bonstila.
你的信很有趣, 風格佳.

2. Tuto de la ecoj, kiuj karakterizas belartan verkon de iu artisto aŭ belartan verkaron, apartenantan al iu epoko kaj popolo:
表現某藝術家的文藝作品或屬某時期及民族的作品集之整體特質

Ŝi tre ŝatas barokan stilon.
她很喜愛巴洛克風格.
Mi sentas stilan harmonion en via hejmo.
我感受到你家中的風格和諧.
La domo estas senstila.
那個房子沒有風格.

3. Maniero kalkuli la jarojn laŭ la diversaj kalendaroj:
以各種曆法計算年份的方式

Tio okazis la unuan de septembro laŭ la tiama malnova stilo (Julia).
依當時舊的曆法 (儒略曆), 那是發生在九月一日.

manlajo (הצגת פרופיל) 8 בינואר 2012, 05:51:43

1144 PECO 片 /pian4/

1. Parto de solida korpo, derompita aŭ detranĉita:
從固態體斷裂或切下的一部分

Bongusta peco longe ne atendas.
美味之物不久等.
Seka panpeco, sed en libereco.
乾麵包片, 但自由自在.
Li donas peceton da pano kaj bategon per mano.
他用手給小片麵包及痛打.
Mi tuj pecetigos la panon.
我即刻把麵包撕片.
Kie estas pano, ne mankas panpecetoj.
有麵包的地方就有麵包屑.
Li ekkoleris kaj dispecigis la vazon.
他頓然生氣並打碎花瓶.
Ankoraŭ restis kelkaj rondpecoj de kolbaso.
還剩幾片香腸.

2. Parto de spaco aŭ tempo, aparte rigardata:
特別提到的空間或時間的一部分

Ni iris kune pecon de la vojo.
我們一起走了一段路.

3. Ĉiu el la apartigeblaj partoj, kies kunmetado kaj kuniĝo konsistigas kompletan tuton, aparaton, maŝinon kaj simile:
器械或機器等的可拆解部分, 其組合或併置即構成一個整體

La aŭto ne veturas - verŝajne iu peco difektiĝis.
汽車不走了 - 似乎某個部分故障了.
La robo de la knabino estis diverspeca.
女孩的袍子是多樣的.
Mi ricevas popecan salajron.
我領取微薄的薪水.
Ŝi preferas unupecajn bankostumojn.
他較喜歡一件式的泳衣.
Ni vendas vicpecojn por aŭtoj (uzotajn por anstataŭigi difektiĝintajn samajn pecojn).
我們販賣汽車零件 (用來替換故障的同一零件).

4. Parto, formanta mem tuton en kolekto, serio kaj simile:
本身組成整體或系列等的一部分

Tiu poŝtmarko estas unika peco.
那個郵卡是獨特的一件.

5. Arta verko, rigardata kiel unu tuto inter similaj:
在同類品間被視為一整體的藝術作品

Ŝi legis al mi tre belan pecon.
她為我讀一篇很美的作品.

6. Longa strio de teksaĵo, de kiu butikisto detranĉas vendotan parton:
店家從織品的長條剪下的要賣的部分

La tablo estis kovrita de grandaj pecoj da toloj.
枱面上蓋著一些大片的布料.

manlajo (הצגת פרופיל) 9 בינואר 2012, 00:33:09

1145 DEGNI 謙卑 /qian1-bei1/

Bonvoli, konsenti fari, sentigante tamen ian moŝtecan komplezon:
情願, 同意去做, 讓人感到某種高位者的親切

Ili eĉ ne degnis kun mi paroli!
他們甚至不肯屈尊和我談話!
Nur grandaj sinjoroj scias esti tiom degnaj.
只有偉大的先生們才會那樣謙卑.
La princo traktis nin kun speciala degno.
王子以特別的謙卑對待我們.
Li riproĉis sian samrangulon kun la degneco.
他謙卑地指責他的同階者.

manlajo (הצגת פרופיל) 10 בינואר 2012, 13:55:41

1146 ARTIFIKO 詭計 /gui3-ji4/

Lerta kaj ruza agmaniero aŭ procedo, per kiu oni celas imponi, iluzii aŭ trompi:
機巧狡滑的作法或程序, 以此顯耀, 迷惑, 或欺騙人

Tiu eksterordinare lerta artifiko havis bonan efikon.
那個不尋常的機巧詭計有好效果.
Ili elpensis malican artifikon.
他們想出了狡詐的詭計.
Lia konduto ŝajnas esti artifika.
他的行為好像有詐.
Ili tion artifikis.
他們詐取那個.
Li estas lerta artifikulo.
他是個機巧的詐徒.
Artifikulo estas uzanto de komputa sistemo (precipe de komputila reto), provanta "enrompiĝi", senrajte atingi protektatan datumon.
駭客是指電腦系統 (尤其是指電腦網路) 使用者, 試圖以違規方式破壞受保護的資料.
Ŝi aŭskultis lian senartifikan rakontadon.
她聽了他的坦誠無欺的述說.
Mi tre ŝatis la libron "La Senartifikulo" de Voltero.
我很喜歡伏爾泰 (Voltaire) 的 "老實人" (Candide) 一書.

manlajo (הצגת פרופיל) 11 בינואר 2012, 03:03:53

1147 DAMNI 判下地獄 /pan4-xia4-di4-yu4/

Kondamni al la punoj de la Infero:
判決下地獄受罰

Mi damnas vin!
我詛咒你!
Neniu volas iri en tiun damnitan domon.
沒人想進去那個鬼房屋.
Kiel mi povus nuligi damnon?
我怎麼能驅邪?
Mi ĉiam forgesas uzi tiun damnan akuzativon!
我總是忘記使用那該死的受格!
Damne! Kial mi malsukcesis?!
該死! 為何我敗了?!
Se homoj pekas, ili damniĝas je infero.
如果人們犯過, 他們在地獄受罰.

manlajo (הצגת פרופיל) 13 בינואר 2012, 12:52:21

全部 1,147 個每日一詞到此結束了.
如果網站有放出新的每日一詞, 我會再回來練習翻譯.
如果重複播放原有的每日一詞, 我也會回來修改舊的翻譯或重播.

Ĉiuj 1,147 vortoj de 'Vorto la Tago' finiĝas ĉi tie.
Se la paĝaro denove elsendos novajn vortojn de 'Vorto de la Tago', mi revenos provi traduki ilin.
Se ripetos la malnovajn vortojn de 'Vorto de la Tago', ankaŭ mi revizios la malnovajn tradukojn aŭ resendos ilin.

manlajo (הצגת פרופיל) 26 בינואר 2012, 00:23:57

這個話線的續版搬到: 這裡
La daŭriga versio de tiu ĉi fadeno estas: Ĉi tie

manlajo (הצגת פרופיל) 15 במאי 2012, 03:18:38

Io eraris. Bv forigi aŭ forgesi tiun ĉi mesaĝon...                              
                              
                                        
                                        
                                        

manlajo (הצגת פרופיל) 4 ביולי 2012, 07:12:08

這個話線的續版搬到:
La daŭriga versio de tiu ĉi fadeno estas:
每日一詞 Vorto de la tago 2012

לראש הדף