Uzamknuté
Max. 500 správ.
Príspevky: 1902
Jazyk: 简体中文
manlajo (Zobraziť profil) 9. novembra 2007 17:27:15
1. Fiksi, malliberigi per ŝnuro, ĉeno kaj simile, malhelpante moviĝon aŭ disiĝon:
以繩, 鏈等綑紮固定, 以防移動或散開
Mi ligis mian hundon per ĉeno.
我用鏈子綁我的狗.
Ni alligis la boaton al bordo.
我們把船綁在岸邊.
2. Limigi ies liberan agadon:
限制某人的自由行動
La prelego ligis ĉies intereson.
演講吸引了大家的興趣.
Leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas.
法律限制愚昧者, 增強聰明人.
Fianĉiĝis - por ĉiam ligiĝis.
訂婚 - 永遠的相連.
3. Kunigi plurajn aferojn per ia rilato de sinsekvo, najbareco aŭ kaŭzeco:
以某種接續, 相近或因果等關係把數個事件串接
Ligu la literojn en la skribado.
寫字時要把字母連寫.
Li parolas sen senco kaj sen interligo.
他說話毫無頭緒.
Malgranda ligiteco ekzistas inter ambaŭ demandoj.
兩個提問之間存在著一個小關連性.
Ofte ligis malsaĝulo kaj saĝuloj malligi ne povas.
往往傻瓜連結上的關係智者解不開.
4. Kunigi plurajn personojn per amikaj aŭ samcelaj rilatoj:
以友誼或因共同目標的關係而結合數個人
Min kaj miajn amikojn ligas la sama ideo.
相同理念結合了我和我的朋友們.
La raporto jam estas sendita al ĉiuj liganoj (anoj de la Ligo).
報告已送給所有會員 (聯盟成員).
Ni kunligis niajn fortojn.
我們串連了我們的力量.
5. Ebligi komunikiĝon inter pluraj lokoj:
使數地之間能溝通交流
La ponto ligas du urbojn.
這座橋連接了兩個城市.
La ligilo al mia retpaĝo ne plu funkcias.
我的網頁連結不通了.
manlajo (Zobraziť profil) 10. novembra 2007 1:55:07
Nepruvita supozo, provizore akceptita por klarigi kaj komprenigi konstatitajn faktojn, sed kontrolota per pluaj eksperimentoj:
暫時接受用來說明或解釋注意到的事項的未經證明的假定
Tiu hipotezo evidentiĝis malĝusta.
那項假設顯然錯誤.
Ne timu, la danĝero estas nur hipoteza.
不要怕, 那個危險只是假設的.
Koperniko hipotezis, ke la Tero rivoluas ĉirkaŭ la Suno.
哥白尼假設地球是繞著太陽轉.
manlajo (Zobraziť profil) 10. novembra 2007 4:40:54
Kruda besta haŭto kun la haroj, ordinare ne preparita:
帶毛尚未處理的動物皮
Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon.
心懷邪惡目標的, 往往丟了自己的皮.
De unu bovo oni du felojn ne deŝiras.
一頭牛無法剝兩層皮.
Tiu fela ĉapo estas tre bela!
那頂毛皮帽很漂亮!
Ne plu restis akvo en la felsako (pretigita felo por enteni fluaĵon).
已不再有水在皮囊 (盛液體的處理過的毛皮) 裡.
Mia patro estas felisto.
我父親是毛皮商.
Senlanigu, sed ne senfeligu.
剪毛, 而不是剝皮.
manlajo (Zobraziť profil) 10. novembra 2007 11:21:15
Kuiri en bolanta oleo aŭ graso:
用滾燙的油脂烹調
Ne zorgu, la frato fritos terpomojn por ni ĉiuj.
別操心, 哥哥將為我們炸薯條.
La fritita fiŝo, kiun vi preparis, estas ege bongusta!
你作的煎魚非常好吃.
Mi ne manĝas fritaĵojn, ĉar ili estas tre grasaj.
我不吃油炸食品, 因為那太油膩了.
Elsalti el la fritilo en la fajron (por eviti malbonon sin ĵeti en alian).
從油鍋跳進火堆 (為了避免壞事卻跳進另一件壞事裡).
En Aziaj landoj oni ofte kirlofritas (fritas kirlante la nutraĵon).
亞洲國家裡人們常常油炸食品 (把食品油炸).
Ni tre ŝatas terpomfritojn kun keĉupo aŭ majonezo.
我們很喜愛吃沾番茄醬或蛋黃奶滋的炸薯條.
manlajo (Zobraziť profil) 10. novembra 2007 15:41:39
Kuiri per milda fajro, sen elvaporiĝo, por ke la kuiraĵo konservu ĉiujn siajn sukojn kaj bruniĝu:
以文火慢煮, 免得蒸發水份, 而能留住食物湯汁
Mi preferas brezi ol friti, ĉar la manĝaĵo ne iĝas tiom grasa.
我喜愛燜煮勝過煎炸, 因為這樣食物不會太油膩.
Hodiaŭ ni manĝos brezitan bovaĵon kun verdaj fazeoloj.
今天我們將吃燜牛肉配綠菜豆.
Mi tre ŝatas la brezaĵon, kiun preparas mia avino.
我很喜歡奶奶作的燜煮食物.
Metu legomojn kaj spicon en la brezujon.
請把蔬菜和調味料加到燜鍋裡.
manlajo (Zobraziť profil) 11. novembra 2007 2:36:56
Tia, ke por ĝia efektiviĝo ekzistas plimulto da ŝancoj (se paroli pri okazaĵo):
實現的機會占多數 (指事件)
La inflacio en nia lando estas probabla.
通貨膨脹在我國是可能的.
Ŝi alvenos probable post unu monato.
她可能會在一個月後過來.
Ĉe manko de certeco oni devas kontentiĝi je probableco.
在缺乏確定性時, 人們必須滿意於可能性.
La probableco de lia vizito ĉe tia horo estas tre malgranda
他在那個時刻來訪的可能性極小.
manlajo (Zobraziť profil) 11. novembra 2007 11:12:09
1. Esti inklina pensi, manke de pruvoj certaj; akcepti ion kiel probabla, ne havante pri ĝi efektivan scion:
無確定證明而認為; 對某事無實際知識而接受其為可能
Mi supozas, ke leciono hodiaŭ ne okazos.
我假定今天沒有課.
Mi havas pri tio nek scion nek supozon.
我對那事既無所知, 也無假定.
Supoze, ke ni havos sufiĉe da mono, ni veturos ferii al alia lando.
假使我們有足夠的錢, 我們將到外國度假.
Supozeble inter ili ne estis eĉ unu, al kiu la prelego estus interesa.
很可能, 他們之中沒有人會對演講感興趣.
Tio supozigas, ke la sukceso de la aranĝo estos granda.
那就預示了, 活動的成功將是重大的.
2. Preni kiel hipotezon:
當作假設
Supozu, ke vi estus juĝanto, do kion vi decidus?
假設你是法官, 你會如何判決?
Ŝia morto estas supozebla.
她的死亡是可以假設的.
manlajo (Zobraziť profil) 11. novembra 2007 22:54:24
1. Kruela turmento, uzata aŭ por eltiri konfeson aŭ por puni:
為取供或處罰而殘酷虐待
Multaj konfesis nefaritajn krimojn sub premo de ekstremaj torturoj.
在酷刑逼迫下, 許多人招認了未犯的罪.
Li torturis siajn sklavojn, se ili ne obeis lin.
如果奴隷不順從, 他就折磨他們.
Unu el homaj rajtoj rilatas al torturado: neniu havas rajton nin turmenti aŭ torturi.
人權之一和折磨有關: 無人有權虐待或折磨我們.
Torturistoj sciis multajn manierojn por torturi homojn kaj uzis diversajn torturilojn por tio.
刑求者懂得許多拷問方法並使用各種刑具
2. Kruela turmento, fizika aŭ morala:
身體的或道德上的殘酷虐待
Finfine post pluraj jaroj da torturo komenciĝis pli bona vivo.
終於在多年折磨後, 開始了較佳的生活.
manlajo (Zobraziť profil) 12. novembra 2007 10:58:49
Pli forta prononcado de la parolo; insista pligrandigo, afekta aŭ ne, en la tono kaj esprimmaniero:
說話時的提高音調; 不論矯作與否, 在音調和表情上的增強
Ŝi deklaris kun emfazo, ke ŝi estas lia edzino.
她加強語調宣布, 她是他的妻子.
La stilon de Edmond Privat karakterizas bela harmonio de bonsoneco kaj emfaza vortordo.
愛德蒙普利瓦的風格特徵, 在於音調的柔和及特有的字順.
Li emfaze diris: "Tio estas mia posedaĵo".
他強調著說: “那是我的私人物品:.
La instruisto emfazis ĉiujn gravajn vortojn.
老師強調了所有重要的字詞.
manlajo (Zobraziť profil) 13. novembra 2007 0:01:10
Malaltigo de prezo, donata de ricevonto de pago al pagonto:
受款者讓付款者付較低的價格
Mi aĉetis tiujn ĉi ŝuojn kun granda rabato.
我以不小的折扣買了這雙鞋子.
Mi povas rabati nur kvin eŭrojn.
我只能給 5 歐元的折扣.
Ŝi vendis al mi rabate malnovajn kajerojn de la revuo.
她折價賣我該雜誌的一些舊本子.
Oni povas trovi multajn rabataĵojn en la butiko.
那家店有許多折扣品.
La plej novajn vestojn oni povas aĉeti nur senrabate.
最新服裝只能未折扣地買.