Mergi la conținut

Kiel vi diras en via lingvo: leginte iom da libro li trinkis iom da kafo kaj leginte (tutan) libron

de Iippa, 6 ianuarie 2009

Contribuții/Mesaje: 10

Limbă: Esperanto

Iippa (Arată profil) 6 ianuarie 2009, 16:38:30

li trinkis (tutan) kafon?
Finne: luettuaan kirjaa hän joi kahvia kaj
luettuaan kirjan hän joi kahvin
Svede: efter att ha läst boken drack han kaffe kaj efter att ha läst boken igenom drack han kaffet?

danielcg (Arată profil) 6 ianuarie 2009, 22:10:34

Hispane:

Habiendo leído algo del libro, él tomó un poco de café, y habiendo leído todo el libro, tomó todo el café.

Iippa:li trinkis (tutan) kafon?
Finne: luettuaan kirjaa hän joi kahvia kaj
luettuaan kirjan hän joi kahvin
Svede: efter att ha läst boken drack han kaffe kaj efter att ha läst boken igenom drack han kaffet?

Matthieu (Arată profil) 6 ianuarie 2009, 22:22:40

En la franca lingvo:
Après avoir lu un peu du livre, il but un peu de café, et après avoir lu tout le livre il but tout le café.

Por “leginte”, en la franca oni devas diri pli-malpli “post esti leginta”.

Iippa, mi ŝatas la finnan frazon. Ĝi estas bona ekzemplo de la uzo de la partitivo kaj de la akuzativo. Ĉu tial vi elektis ĝin?

69UM24OSU12 (Arată profil) 7 ianuarie 2009, 02:40:11

En la angla lingvo:

After reading some of the book, he drank some coffee and after reading the whole book, he drank all of the coffee.

"After reading" ankaŭ povus esti "Having read" (traduko pli laŭvorta) kaj vi ne devas uzi la vorton "of" se vi ne volas uzi ĝin.

De kie devenas tiu frazo?

nikko (Arată profil) 7 ianuarie 2009, 08:05:24

En Rusa:

1. Poĉitav knigu on popil kofe
1. Proĉitav knigu on vypil kofe.

Iippa (Arată profil) 7 ianuarie 2009, 17:20:17

Mutusen:En la franca lingvo:
Après avoir lu un peu du livre, il but un peu de café, et après avoir lu tout le livre il but tout le café.

Por “leginte”, en la franca oni devas diri pli-malpli “post esti leginta”.

Iippa, mi ŝatas la finnan frazon. Ĝi estas bona ekzemplo de la uzo de la partitivo kaj de la akuzativo. Ĉu tial vi elektis ĝin?
Tial mi elektis ĝin.

dobri (Arată profil) 24 ianuarie 2009, 10:39:02

En la ĉeĥa:
Prĵi ĉteni knihy popijel kafe a po doĉteni knihy ho dopil.

LyzTyphone (Arată profil) 26 ianuarie 2009, 03:53:57

Ĉine,
他喝了整杯咖啡。

Io interesa ĉi tie estas, ke en la Ĉina trinkaĵo kiel kafo ofte kunvenas "Kvantilo".
Tial ĉi frazo fakte signifas:
"Li trinkis la tuta taso da kafo"

(Mi partonpetas, ĝi ne devas esti "de",
sed "da". Korektita.)

La dua frazo:
(他)讀了些書 ...iom da libro
(他)喝了些咖啡 ...iom da kafo

sergejm (Arată profil) 26 ianuarie 2009, 11:06:02

LyzTyphone:Ĉine,
"Li trinkis la tuta taso de kafo"
Li trinkis la tutan tason da kafo.
Akuzativo estas bezonata kaj li trinkis ne la tason, sed la kafon.

darkweasel (Arată profil) 27 ianuarie 2009, 14:09:53

Germane:
Nachdem er einiges vom Buch gelesen hatte, trank er etwas Kaffee und nachdem er das ganze Buch gelesen hatte, trank er den ganzen Kaffee

elparolita kiel: "naĥdém ea ájniges fom buĥ gelesen hate, trank ea etvas kafé(1) und naĥdém ea das gance buĥ gelesen hate, trank ea den gancen kafé"
(1) Kaffee estas elparolita "kafé" en Aŭstrio kaj Suda Germanio, sed "káfe" en iuj aliaj regionoj.

Înapoi mai sus