kial oni ne cidiras en EO?
de Frankouche, 2006-decembro-03
Mesaĝoj: 37
Lingvo: Esperanto
Frankouche (Montri la profilon) 2006-decembro-03 12:01:38
kiam mi kunbabilemas aliajn EOistojn per la reto, kaj mi respondas pri unu demando, skribante "vi", kelkfoje, aliuloj kredas ke mi skribas ilin. tiam mi devas precizi "por X..."
mi pensas ke la diferenco inter "li" kaj "ŝi" estas malpli grava ke inter "ci" kaj "vi", ĉar mi pensas ke estas tregrava diferencigi la ulo en la aro. EO ne estus trepreciza lingvo?
nw2394 (Montri la profilon) 2006-decembro-03 17:44:04
"Ci, (Thou)
En poemoj oni ofte legas la vorton ci, kaj de tempo al tempo oni ĝin uzas en intima konversacio. Tamen en la ordinara vivo, eĉ en preĝo, oni ofte uzas vi. La uzo aŭ neuzo de ci estas afero de stilo kaj gusto. Mi cin amas. Donu al mi cian maneton. Kial ci ploras?"
Do, oni povas uzi "ci". "La uzo aŭ neuzo de ci estas afero de stilo kaj gusto."
Nick
T0dd (Montri la profilon) 2006-decembro-04 14:30:15
Frankouche:Tamen la diferenco inter "ci" kaj "vi" ne temas pri la diferenco inter unu kaj multo.
mi pensas ke la diferenco inter "li" kaj "ŝi" estas malpli grava ke inter "ci" kaj "vi", ĉar mi pensas ke estas tregrava diferencigi la ulo en la aro. EO ne estus trepreciza lingvo?
Frankouche (Montri la profilon) 2006-decembro-04 21:59:14
Tamen la diferenco inter "ci" kaj "vi" ne temas pri la diferenco inter unu kaj multo.mi ja komprenas :
cidiri = la ulo kiun mi parolas
vidiri = la ulo aŭ la aro kiun mi parolas (viĝentileco por la ulo).
ŝajnas min ke viĝentileco iĝas tiel kutimo ke la ciuzo malgrandiĝas.
mi trovas tion stranga.
T0dd (Montri la profilon) 2006-decembro-05 02:43:48
Frankouche:La pronomo "vi" havas nenian apartan ĝentilecon. Tiuaspekte ĝi ne egalas la francan "vous." Tamen, "ci", kiel ĝia angla parvorto, "thou," havas econ arĥaike intiman.
vidiri = la ulo aŭ la aro kiun mi parolas (viĝentileco por la ulo).
awake (Montri la profilon) 2006-decembro-05 14:35:01
Le Hibou (Montri la profilon) 2006-decembro-05 16:40:34
awake:kial Zamenhof elektis havi "ci" en nia lingvo? Ĉu nur poezio? Ĉu eble li origine intencis ke "ci" estus uzata pli ol ĝi estas hodiaŭ? Ŝajnas al mi stranga elekto. Certe, "ci" ne multe uzis en esperantujo hodiaŭ. Ja, kelkfoje, mi estis vidinta la uzo de "ci" je la reto kaj preskaŭ nepre, alia homoj kritikegas ilin.Zamenhof ja NE volis havi "ci" en nia lingvo! Vidu je "Ci" estas senvalora balasto por klarigo de la Zamenhofa vidpunkto, kaj ĉi tien.
Laŭ mi, la mankon de "ci"-vorto sentas pli gravan franclingvanoj kaj hispanalingvanoj (inter aliaj), ĉar la angla lingvo funkcias tre bone, dankon, sen simila vorto!
Frankouche (Montri la profilon) 2006-decembro-05 23:10:11
Retlige, http://en.wikipedia.org/wiki/T-V_distinction, oni vidas ke multaj lingvoj, faras diferencon, kaj ne bezonas precizi "vi ĉiuj...vi sinjoro..."
Sincere, kiu stranga ideo, miksi singularo kaj pluralo.
Tiuj pronomhistorioj estas bizara. Mi pritiofaros.
Dankon pri viaj respondoj
Urho (Montri la profilon) 2006-decembro-06 09:59:39
nw2394 (Montri la profilon) 2006-decembro-06 15:28:09
Urho:....tio estas grandega riĉeco de la lingvo.Jes. Sed, eble LLZ pensis ke multaj lingvoj havas tro malsimplajn personalpronomojn de la dua persono (singularo/pluralo, ĝentila/malĝentila, formala/malformala ktp). Do, eble, li findecidis ke E-o estu simpla.
Eble???
Mi komprenas tion, kion ŝajnas stranga al iuj, (sed la akuzativo ŝajnas stranga al mi!)
Nick