前往目錄

AdE": [st-ot2025]

貼文者: amigueo, 2025年9月8日

訊息: 52

語言: Esperanto

Altebrilas (顯示個人資料) 2025年10月31日上午11:28:16

Kiam direkta N estas uzata post O-vorto aŭ O-vorteca vorteto, ĝi montras efektivan atingon de la celo. Komparu kun la rolvorteto al, kiu havas similan sencon, sed ne nepre esprimas atingon de la celo.
Mi trovis tion en la ligilo. Mi ne sciis pri tio. De kie fontas tiu regulo?

Ĉu oni ne rajtas diri "mi iras Parizon", ĉar oni ne certas, ke problemo ne interrompos la vojaĝon?

Altebrilas (顯示個人資料) 2025年10月31日下午4:33:10

Pri transitiveco.

Se transitivaj verboj povas ne havi komplementon kaj se laŭ regulo 14 akuzativo povas anstataŭi prepozicion (kun netransitivaj verboj), al kio utilas tiu distingo?

Ĉu fleksebleco ne estus preferinda?

amigueo (顯示個人資料) 2025年10月31日下午9:28:19

nareux
adjectif et nom
(Nord-Est, Belgique)
(Personne) qui se montre difficile quant à la propreté de la nourriture et des couverts ; qui éprouve facilement du dégoût.

EN. Fussy with cleanness.

EO.
Nara.

amigueo (顯示個人資料) 2025年11月5日上午7:37:35

Altebrilas:Venki iun, malvenki kontraŭ iu...

Ĉu tio ne estas problema? Esperanto ebligas krei vortojn, teorie kompreneblaj de ĉiuj, sed kiurezulte pri la sintakso de la kreita vorto?

Oni rajtas fermi kaj malfermi pordon, sed oni ne rajtas venki aŭ malvenki *malamikon. Strange !

En PreVo, venki estas ambaŭ transitiva kaj netransitiva.

Same pri manĝi, transitiva verbo. "Tagmanĝi" kaj "vespermanĝi" estas indikitaj kiel transitivaj, sed ĉiuj ekzemploj estas sen objekto.

Ĉu iu iam skribis ion pri sintakso de plurelementaj verboj?
Venki kontraux defio.
Veuxnki (esti venkata) kontraux defio.

Pasivo povas anstatauxi Mal-.

Tamen,
Venki kontraux defio.
Malvenki kontraux defio.


Tio povas malpezigxi:
Venki defion.
Malvenki defion.


Defioj venkeblas. Defioj malvenkeblas.

Altebrilas (顯示個人資料) 2025年11月5日下午6:28:19

La sufiksoj ind, ebl kaj end havas pasivan signifon, do rilatas al la rekta objekto.

Foje oni emus havi samajn eblecoj por subjekto aŭ aliaj komplementoj de iu verbo.

Kiel:
Pagipova lando. Subj+ ebl. Lando, kiu povas pagi
*loĝinda urbo. Kompl(en)+ ind. Urbo, en kiu indas loĝi.
*vespermanĝinda amiko. Kompl(kun)+ind

Ĉu "pagigebla", "enloĝinda", "kunvespermanĝinda" estas kontraŭfundamentaj aŭ nekompreneblaj?

amigueo (顯示個人資料) 2025年11月6日下午7:59:47

Altebrilas:

Ĉu "pagigebla", "enloĝinda", "kunvespermanĝinda" estas kontraŭfundamentaj aŭ nekompreneblaj?
Mangxi ion kun iu.
Io mangxeblas kun iu.
Iu kuneblas mangxi ion.
Iu kunindas, kunendas, kuneblas mangxi ion.

Altebrilas (顯示個人資料) 2025年11月6日下午11:03:23

Tio implicus eble nefundamentan pasivan analogon por prepoziciaj komplementoj.
Forko *pereblas manĝi viandon
Kulero *peratas manĝi supon de mi

"Pseŭdo-pasivo" de:
Mi manĝas supon per kulero

Aŭ: edzino *alatas doni florojn de sia edzo.
Ĉu tia konstruaĵo estas pravigebla per Fundamento ?

amigueo (顯示個人資料) 2025年11月7日下午12:54:47

Altebrilas:Tio implicus eble nefundamentan pasivan analogon por prepoziciaj komplementoj.
Forko *pereblas manĝi viandon
Kulero *peratas manĝi supon de mi

"Pseŭdo-pasivo" de:
Mi manĝas supon per kulero

Aŭ: edzino *alatas doni florojn de sia edzo.
Ĉu tia konstruaĵo estas pravigebla per Fundamento ?
Tio estus logika avanco en pli flekseblan Esperanton.

edzino alans aux aleblas doni florojn (fa) sia edzo

malfortaj naans helpon kaj konsolon.

cxi-lande sukero senendas sukojn
(...sukero malpermesatas en sukoj)

Altebrilas (顯示個人資料) 2025年11月7日下午10:23:05

Fundamento ne postulas, ke oni fleksebligu Esperanton. 😉

Mi nur volis montri la konsekvencojn de la ŝanĝoj, kiujn vi proponas.

Kaj oni povas daŭrigi tion:
edzino *alatas doni florojn de sia edzo.

Ebligas:
Edzo *alas sian edzinon pri doni florojn.

(Mi uzas pri por eviti duoblan rektan objekton)
Do unu reformo povas krei multajn ŝanĝojn. Ĉu dezirindaj?

amigueo (顯示個人資料) 2025年11月8日上午9:47:32

Altebrilas:Fundamento ne postulas, ke oni fleksebligu Esperanton. 😉

Mi nur volis montri la konsekvencojn de la ŝanĝoj, kiujn vi proponas.

Kaj oni povas daŭrigi tion:
edzino *alatas doni florojn de sia edzo.

Ebligas:
Edzo *alas sian edzinon pri doni florojn.

(Mi uzas "pri" por eviti duoblan rektan objekton)
Do unu reformo povas krei multajn ŝanĝojn. Ĉu dezirindaj?
Vi mem komprenis ke
"sukero seneblas sukojn en tiu restoraciejo" implicas ke
"sukero senans almenaux unu sukon en tiu restoraciejo"
kaj diri
"senatas" estas peza kaj donas troan informon.

La pasivo de prepozicioj donas novan esprimkapablon kiu ne nuligas malnovajn esprimmanierojn.

"senans" kaj "senindas" ne estas kontrauxfundamentaj. Tio estas ke vivaj Esperantuloj povas legi tekstojn de mortintaj Esperantuloj kun alta kompreno (tamen, mentalitatoj pasxpasxe transformigxis kaj sxangxis signifon de vortoj), sed la mortintoj se nun vivus nur parte komprenus (pro tiuj mentalitataj sxangxoj kaj pro leksikaj kaj gramatikaj aldonoj). Nuntempe, la auxtomata korekto de cxiuj tekstoj faras ne tiom grava la kondicxon savi laux eble la kompreneblon den malnovaj tekstoj. Lingvo estas teknikajxo kiu dependas de novaj teknikajxoj.

La konsekvencoj de la sxangxo estas cxiam pragmataj kaj ne necese ekstremaj.
(La kunmetkapablo de Esperanto permesas vortojn de 50 radikoj, sed pragmato limigas tiun nombron al 2-4.)

edzino *alatas doni florojn "de" "sia" edzo
estas ambigua, tial preferindas
edzino *alans doni florojn (fa) sua edzo

回到上端