Skip to the content

AdE": [st-ot2025]

by amigueo, September 8, 2025

Messages: 52

Language: Esperanto

Altebrilas (User's profile) October 23, 2025, 12:13:31 PM

En PreVo, mi ne trovis "solitera", sed "hermitludo".

Mi neniam vidis tiun vorton antaŭe.

Altebrilas (User's profile) October 23, 2025, 12:33:54 PM

Venki iun, malvenki kontraŭ iu...

Ĉu tio ne estas problema? Esperanto ebligas krei vortojn, teorie kompreneblaj de ĉiuj, sed kiurezulte pri la sintakso de la kreita vorto?

Oni rajtas fermi kaj malfermi pordon, sed oni ne rajtas venki aŭ malvenki *malamikon. Strange !

En PreVo, venki estas ambaŭ transitiva kaj netransitiva.

Same pri manĝi, transitiva verbo. "Tagmanĝi" kaj "vespermanĝi" estas indikitaj kiel transitivaj, sed ĉiuj ekzemploj estas sen objekto.

Ĉu iu iam skribis ion pri sintakso de plurelementaj verboj?

amigueo (User's profile) October 24, 2025, 9:00:01 PM

Altebrilas:
Oni rajtas fermi kaj malfermi pordon, sed oni ne rajtas venki aŭ malvenki *malamikon. Strange !
Mi konsentas ke -n suficxe flekseblas por toleri "malvenki ludon, ekzamenon, malamikon, defion", samkiel "gaji aux malgaji datrevenon, premion, renkonton", "eliri cxambron, fugxi problemon, batali malvirton".

Mezvenki.
Usono klopodas mezvenki Ukrainie.

Altebrilas (User's profile) October 27, 2025, 8:44:43 AM

Vi pravas pri la akuzativo. Mi kredas, ke Zamenhof mem instigis uzi ĝin kiam estas dubo pri komplemento.

Sed por estu kohera, mi opinias, ke la sintakso devas esti pli fleksebla, kiam kunteksto ebligas , por eviti tiajn kontraŭdirojn.

Mezvenki. Ĉu ŝerco? Ĉu centristoj mezekspluatas laboristojn?

amigueo (User's profile) October 30, 2025, 9:05:24 AM

Altebrilas:Vi pravas pri la akuzativo. Mi kredas, ke Zamenhof mem instigis uzi ĝin kiam estas dubo pri komplemento.

Sed por estu kohera, mi opinias, ke la sintakso devas esti pli fleksebla, kiam kunteksto ebligas , por eviti tiajn kontraŭdirojn.

Mezvenki. Ĉu ŝerco? Ĉu centristoj mezekspluatas laboristojn?
Laboristoj espluatas entreprenistojn por havi trankvilan vivon.

amigueo (User's profile) October 30, 2025, 9:36:46 AM

Kunbatali = sambatali.

Metsis (User's profile) October 30, 2025, 12:05:00 PM

Altebrilas:Venki iun, malvenki kontraŭ iu...
Oni rajtas fermi kaj malfermi pordon, sed oni ne rajtas venki aŭ malvenki *malamikon. Strange !
Ni memoru, ke Esperanto estas homa lingvo, kiu enhavas siajn kuriozaĵojn. Verŝajne la origino de malsimetrio en "venki/malvenki" devenas el la nacilingvoj, kiujn Zamenhof posedis.

Altebrilas:
En PreVo, venki estas ambaŭ transitiva kaj netransitiva.
He, kio? Kvankam en Esperanto oni kutime ĉiam indikas rektan objekton (anstataŭ ol forlasi ĝin), la forlaso ne indikas, ke la verbo estas netransitiva.

Altebrilas:
Same pri manĝi, transitiva verbo. "Tagmanĝi" kaj "vespermanĝi" estas indikitaj kiel transitivaj, sed ĉiuj ekzemploj estas sen objekto.
Mi bone povas imagi frazon
  • Mi tagmanĝis kokaĵon. = Mi manĝis kokaĵon kiel tagmanĝon.

Metsis (User's profile) October 30, 2025, 12:10:55 PM

amigueo:…samkiel "gaji aux malgaji datrevenon, premion, renkonton", "eliri cxambron…"
Ne. La movo-montrantaj prepozicioj en Esperanto ĉiam indikas "al-movon". Legu pli en PMEG aŭ la skribaĵon de Salivanto en Reddit.

amigueo (User's profile) October 30, 2025, 5:41:41 PM

Metsis:
amigueo:…samkiel "gaji aux malgaji datrevenon, premion, renkonton", "eliri cxambron…"
Ne. La movo-montrantaj prepozicioj en Esperanto ĉiam indikas "al-movon". Legu pli en PMEGaŭ la skribaĵon de Salivanto en Reddit.
Dankegon, Metsis,
La nekoheroj aperas, elmergxas.

1. PMEG pri -n kaj al.
《Komparu "direktan -n" kun la rolvorteto "al", kiu havas similan sencon, sed ne nepre esprimas atingon de la celo.》
Gravega nuanco: atingo de la celo :: -n.
Do oni diru "nairi" anstataux "aliri"
(Marteno gxojos am ekscios.)
Do, oni diru "atinga -n" anstataux "direkta -n".

2. Salivanto.
"Bruselo alireblas sed ne naireblas per auxto."

3. Cxu simpla solvo?
Direkto: alal, elel.
Ambigue direkto kaj ne sekura atingo: al, el.
Sekura atingo: nal, nel.

Variajxo:
Sen eniri aux eliro.
Alal, uxaluxal.
Al, uxal.
Nal, nuxal.
Kun eniro aux eliro.
Uxel, el.
Uxeluxel, elel.
Nuxel, nel.

amigueo (User's profile) October 31, 2025, 10:59:50 AM

NL
Zo snel ze kan.

DE
So schnell sie kan.

EO
Tielm rapide povi.

Back to the top