Сообщений: 52
Язык: Esperanto
Altebrilas (Показать профиль) 23 октября 2025 г., 12:13:31
Mi neniam vidis tiun vorton antaŭe.
Altebrilas (Показать профиль) 23 октября 2025 г., 12:33:54
Ĉu tio ne estas problema? Esperanto ebligas krei vortojn, teorie kompreneblaj de ĉiuj, sed kiurezulte pri la sintakso de la kreita vorto?
Oni rajtas fermi kaj malfermi pordon, sed oni ne rajtas venki aŭ malvenki *malamikon. Strange !
En PreVo, venki estas ambaŭ transitiva kaj netransitiva.
Same pri manĝi, transitiva verbo. "Tagmanĝi" kaj "vespermanĝi" estas indikitaj kiel transitivaj, sed ĉiuj ekzemploj estas sen objekto.
Ĉu iu iam skribis ion pri sintakso de plurelementaj verboj?
amigueo (Показать профиль) 24 октября 2025 г., 21:00:01
Altebrilas:Mi konsentas ke -n suficxe flekseblas por toleri "malvenki ludon, ekzamenon, malamikon, defion", samkiel "gaji aux malgaji datrevenon, premion, renkonton", "eliri cxambron, fugxi problemon, batali malvirton".
Oni rajtas fermi kaj malfermi pordon, sed oni ne rajtas venki aŭ malvenki *malamikon. Strange !
Mezvenki.
Usono klopodas mezvenki Ukrainie.
Altebrilas (Показать профиль) 27 октября 2025 г., 8:44:43
Sed por estu kohera, mi opinias, ke la sintakso devas esti pli fleksebla, kiam kunteksto ebligas , por eviti tiajn kontraŭdirojn.
Mezvenki. Ĉu ŝerco? Ĉu centristoj mezekspluatas laboristojn?
amigueo (Показать профиль) 30 октября 2025 г., 9:05:24
Altebrilas:Vi pravas pri la akuzativo. Mi kredas, ke Zamenhof mem instigis uzi ĝin kiam estas dubo pri komplemento.Laboristoj espluatas entreprenistojn por havi trankvilan vivon.
Sed por estu kohera, mi opinias, ke la sintakso devas esti pli fleksebla, kiam kunteksto ebligas , por eviti tiajn kontraŭdirojn.
Mezvenki. Ĉu ŝerco? Ĉu centristoj mezekspluatas laboristojn?
amigueo (Показать профиль) 30 октября 2025 г., 9:36:46
Metsis (Показать профиль) 30 октября 2025 г., 12:05:00
Altebrilas:Venki iun, malvenki kontraŭ iu...Ni memoru, ke Esperanto estas homa lingvo, kiu enhavas siajn kuriozaĵojn. Verŝajne la origino de malsimetrio en "venki/malvenki" devenas el la nacilingvoj, kiujn Zamenhof posedis.
Oni rajtas fermi kaj malfermi pordon, sed oni ne rajtas venki aŭ malvenki *malamikon. Strange !
Altebrilas:He, kio? Kvankam en Esperanto oni kutime ĉiam indikas rektan objekton (anstataŭ ol forlasi ĝin), la forlaso ne indikas, ke la verbo estas netransitiva.
En PreVo, venki estas ambaŭ transitiva kaj netransitiva.
Altebrilas:Mi bone povas imagi frazon
Same pri manĝi, transitiva verbo. "Tagmanĝi" kaj "vespermanĝi" estas indikitaj kiel transitivaj, sed ĉiuj ekzemploj estas sen objekto.
- Mi tagmanĝis kokaĵon. = Mi manĝis kokaĵon kiel tagmanĝon.
Metsis (Показать профиль) 30 октября 2025 г., 12:10:55
amigueo (Показать профиль) 30 октября 2025 г., 17:41:41
Metsis:Dankegon, Metsis,amigueo:…samkiel "gaji aux malgaji datrevenon, premion, renkonton", "eliri cxambron…"Ne. La movo-montrantaj prepozicioj en Esperanto ĉiam indikas "al-movon". Legu pli en PMEGaŭ la skribaĵon de Salivanto en Reddit.
La nekoheroj aperas, elmergxas.
1. PMEG pri -n kaj al.
《Komparu "direktan -n" kun la rolvorteto "al", kiu havas similan sencon, sed ne nepre esprimas atingon de la celo.》
Gravega nuanco: atingo de la celo :: -n.
Do oni diru "nairi" anstataux "aliri"
(Marteno gxojos am ekscios.)
Do, oni diru "atinga -n" anstataux "direkta -n".
2. Salivanto.
"Bruselo alireblas sed ne naireblas per auxto."
3. Cxu simpla solvo?
Direkto: alal, elel.
Ambigue direkto kaj ne sekura atingo: al, el.
Sekura atingo: nal, nel.
Variajxo:
Sen eniri aux eliro.
Alal, uxaluxal.
Al, uxal.
Nal, nuxal.
Kun eniro aux eliro.
Uxel, el.
Uxeluxel, elel.
Nuxel, nel.
amigueo (Показать профиль) 31 октября 2025 г., 10:59:50
Zo snel ze kan.
DE
So schnell sie kan.
EO
Tielm rapide povi.