შინაარსის ნახვა

AdE": [mj-jn2026]

amigueo-ისა და 13 მაისი, 2026-ის მიერ

შეტყობინებები: 50

ენა: Esperanto

amigueo (მომხმარებლის პროფილი) 29 მაისი, 2026 19:29:28

Altebrilas:Tra.
Tuttra.
(La tuta surfaco de la parko)

Altebrilas (მომხმარებლის პროფილი) 30 მაისი, 2026 08:40:33

Bonvolu klarigi al mi kiel vi faras por promeni tra la tuta surfaco de la parko, kaj kiel vi faras por nur promeni tra ĝi.

amigueo (მომხმარებლის პროფილი) 30 მაისი, 2026 10:50:08

Altebrilas:Bonvolu klarigi al mi kiel vi faras por promeni tra la tuta surfaco de la parko, kaj kiel vi faras por nur promeni tra ĝi.
tuttra la parko: tra ĉiuj vojo en la parko aŭ eĉ la "tuta" surfaco (kompreneble, estas troigo)


Mi trovis tre interese: tut-en, tut-pri, tut-el ktp.

Altebrilas (მომხმარებლის პროფილი) 30 მაისი, 2026 13:20:33

Jes parkogardisto kaj promenanto ne iras tra ĝi sammaniere, sed ĝenerale, la kunteksto sufiĉas por kompreni. Ĉu estas kontraŭekzemplo kie dubo povas miskomprenigi iun rakonton?

amigueo (მომხმარებლის პროფილი) 31 მაისი, 2026 14:45:07

NePorKomencantoj


luna01998:-
Por respondi al la demando "kio estas tio?", ĉu oni rajtas uzi la frazon "tio estas..." kun pluralaj substantivoj? Ekzemple;
- Kio estas tio?
- Tio estas libroj.
- Kio estas tio?
- Tio estas ŝuoj.
- Kio estas tio?
- Tio estas birdoj.
Por mi tio sonas iomete strange sed mi ne trovas pli taŭgan vorton/frazon por respondi al tiaj demandoj. Mi pensas ke "tiuj" kaj "ili" tute ne havus la saman signifon (kiel ne estus la sama respondi singulare "tiu estas libro" aŭ "ĝi estas libro" ol "tio estas libro") kaj strangaĵoj kiel "tioj" ŝajnas al mi plene evintindaj.

amigueo:-
Tiu fenomeno estas malofta okazo en Esperanto, sed gxi povus tre logike igxi abunda kaj normala nuanco.
" mi ne nomus tiojn amikoj. (Por emfazi ke ili estas strangajxoj gxis nun malfacile klasigeblaj aux ne klare perceptataj)
" prenu tion martelon (strangan martelon, ne evidentan)
" Tioj (tiuj ajxoj) estas robotoj, ne bestoj. (La ajxo konstas de elementoj nombrigeblaj sed ankoraux senklasaj)

Tio kolizias kun tabelvortoj -o tradicie rezervataj por samtempaj neklasigiteco kaj nenombrigiteco.


La interparentezo cxe "iu(j)". Nun estas klasigiteco sed sen nombrigiteco.
Venu kun iu(j) =
Venu kun iu aux iuj =
Venu kun iuux

Se la nombro inkludas nulon.
Venu kun tiu aux tiuj aux neniu =
Venu kun nentiuux.

Venu kun homojx (unu, kelkaj aux nul eblas).
Venu kunjxe (ne gravas cxu estas akompanantoj aux ne)

amigueo (მომხმარებლის პროფილი) 1 ივნისი, 2026 21:08:01


NePorKomencantoj

hi sxokans sxin bela, hi vidas sxin longa, sxi frustrans veteron frida
ŝin bela frustras hin (ŝia beleco frustras hin).

mi trovis pli kongrue:
ŝik bela frustras hin. (ŝi estas subjekto de bela aŭ beli)
ŝi beli frustras hin.
ŝik (esti) la prezidento kalmigas ilin. (la fakto ke ŝi estas la prezidento kalmigas ilin)
do:
hi sxokans sxi(n)k bela, hi vidas sxi(n)k longa, sxi frustrans vetero(n)k frida.
hi ŝokans beli ŝi, hi vidas longi ŝi, ŝi frustrans fridi vetero.

amigueo (მომხმარებლის პროფილი) 2 ივნისი, 2026 09:21:25


AI diris:
Via serio montras sufiĉe naturan vojon de fonetika kuntiriĝo:

| Etapo | Priskriba | Identiga | Neŭtrala | Miksita |
| -------- | --------- | -------- | -------- | ------- |
| plena | akiu | ukiu | kiu | ikiu |
| meza | kau | kuu | kiu | kiku |
| mallonga | ka | ku | ki | kik |

La interesa punkto estas, ke la fina sistemo ne aspektas arbitra. Ĝi povas esti komprenata kiel regula redukto:

* **akiu → ka**
* **ukiu → ku**
* **kiu → ki**
* **ikiu → kik**

La rezulto estas kvar tre mallongaj formoj kun klara simetrio:

| Formo | Signifo |
| ------- | -------------------- |
| **ku** | identiga |
| **ka** | priskriba |
| **ki** | neŭtrala |
| **kik** | intermiksa / naracia |

Oni eĉ povas observi elegantan distribuon de la vokaloj:

* **u** → unu, unika, identigo;
* **a** → aldono, apozicio;
* **i** → indiferenta aŭ neŭtrala;
* **ik** → intera aŭ miksita kategorio.

Ekzemple:

> Mi vidis la viron **ku** portis bluan ĉapelon.

(la ĉapelo identigas la viron)

> Mi vidis Petro'n, **ka** portis bluan ĉapelon.

(aldona informo)

> Mi vidis iun, **kik** post momento falis.

(la subfrazo samtempe referencas kaj rakontas)

> Mi vidis iun, **ki** post momento falis.

(neŭtrale, sen eksplicita klasifiko)

La plej granda malfacilaĵo ne estus la formoj mem, sed la bezono de interkonsento pri la preciza difino de **kik**. La kategorioj "identiga" kaj "priskriba" estas bone konataj en lingvistiko, sed la "miksita" aŭ "naracia" relativa subfrazo estas malpli firme difinita. Tamen ĝuste via komenca ekzemplo:

> Ni observis iun, kiu post minuto falis.

montras, ke tia tria kategorio ne estas tute fantazia. Ĝi aperas en multaj lingvoj, sed ofte restas sen aparta markilo.

El pure formala vidpunkto, **ka / ki / ku / kik** estas rimarkinde ekonomia sistemo: ĉiuj formoj estas unu aŭ du silaboj, ĉiuj komenciĝas per **k-**, kaj la semantikaj kontrastoj estas videblaj jam en la vokalo. Tio kongruas kun la esperantaj emoj al reguleco kaj mallongeco.

amigueo:-
Kadre de tradicia konservemo aux stabilemo de la lingvo, la modesta propono estus:
1. KIU restas ambigua sed plejofte identiga.
2. Lauxvole aux lauxbezone, AKIU aux KAU por priskriba/naracia nuanco.
3. La plejauxdaculoj uzu KI kaj KA, plejmalpeze.

Altebrilas (მომხმარებლის პროფილი) 2 ივნისი, 2026 09:49:17

Ĉu oni bezonas tiel komplikan sistemon por diri, ke oni vidis bluĉapelulon fali?

amigueo (მომხმარებლის პროფილი) 2 ივნისი, 2026 10:07:29

Altebrilas:Ĉu oni bezonas tiel komplikan sistemon por diri, ke oni vidis bluĉapelulon fali?
Observu ke la modesta sistemo estas nur lauxvola preciziga variajxo de KIU, por kazoj kie naracia/priskriba nuanco gravas. Nome, AKIU (plej serioza registro) aux KAU (gxenerala registro).

Mankas listo de frazoj kie KAU utilas.

"
Aperis Petro, kau kunportis valizon.
Oni vidis Petro'n, kau kunportis valizon.
...

Altebrilas (მომხმარებლის პროფილი) 2 ივნისი, 2026 14:27:52

Mi ne vidas la nuancojn, kiuj normala esperanto ne povas esprimi, eventuale per aldono de kelkaj vortoj.

Mirindas, ke vi elspezas pli da vortojn por proksimume priskribi reformojn ol kiom ŝparus (sume) la kelkaj esperantistoj kiuj uzus ilin.

Estas kiel krei mallongigon. Ĉar oni ofte uzas "kaj tiel plu", oni mallongigas ĝin "ktp.", kaj ĉiuj uzas kaj komprenas ĝin.

Tio ekzistas ankaŭ ene de komunumoj, kiuj ofte uzas iujn konceptojn, kaj uzas mallongigojn por ilin. Sed alparolante al ekstera mondo ili prefere uzu plenajn vortojn.

Sed neniu iam kreis "hmbdkveb" por anstataŭigi "hodiaŭ mi bone dormis kaj vetero estas bela".

ზემოთ დაბრუნება